Jamada Juuki (46-jara viro, Tokio)
Detruitaĵoj, detruitaĵoj.
Grandega kvanto da detruitaĵoj.
Detruitaĵoj, kiuj malhelpas la rekonstruadon,
sed, ili ne estas detruitaĵoj.
Ili ĉiuj estis nia revo, nia espero kaj nia ĉiutaga vivo,
ĝis tiu tago, la 11a de marto.
Ĝi estas fiŝkaptilo, kiun mia avo uzis zorgoplene,
Ĝi estas ŝranko, kiun mia avino kunportis,
kiam ŝi edziniĝis.
Ĝi estas aŭtomobilo de mia patrino,
kiu subtenas nian vivon kiel niaj piedoj.
Jes, ĝi estas lerneja dorsosako,
kun kiu tiu knabineto volis lernantiĝi,
ĉiun tagon atendante tiun tagon,
Kaj ĝi estas mia kara domo,
kiu varme brakumis min kaj miajn familianojn.
Prefere, miajn familianojn, kiuj apenaŭ saviĝis,
virojn en rifuĝejoj,
virinojn, kiuj ne povas antaŭenpaŝi,
ne igu detruitaĵoj.
Ne igu nin vivantaj detruitaĵoj.
(el la ĵurnalo Mainiĉi la 31an de majo)
Daiĉi Joŝiko (s-ino, la urbo Okajama)
Tomodaĉi, bona vorto, sed
se ĝi estas akompanata de vorto “operaco”,
ĝi alisignifas.
aviadilŝipo, surbordigaj boatoj.En homplenaj kvartaloj en Okinavo
la vastega tereno ĉirkaŭita per dornodratoj
estas usonaj militbazoj.
Seksperfortadoj, senpagaj manĝoj kaj similaj,
Ĉu vi lasas delfenojn morti en la belega maro ?Bonkora tomodaĉi,
kiun la japana registaro fidas,
tomodaĉi sub la Pakto
pri la sekureco inter Japanio kaj Usono,
se vi estas vera tomodaĉi,
ne retiriĝu tiel rapide,
sed helpu ĝis la fino suferantojn de la katastrofo.
Retiriĝi estas ankaŭ parto de la operaco ?
Dankon pro via helpo, tomodaĉi.
(el la ĵurnalo Akahata, la 10an de majo)
* Usona armeo garnizonanta en la insulo Okinavo sendis siajn aviadilŝipon, batalŝipojn kaj aviadilojn kun soldatoj por helpi suferantojn. Usono nomis tiun operacon kiel tomodaĉi-operaco, nome amiko-operaco. Ĝi kaj la japana registaro volas konstrui grandan bazon en la belega maro de Okinavo, kie loĝas delfenoj kaj aliaj raraj bestoj, kontraŭ la volo de la popolano. Usono profitis tiun katastrofon por solvi okinavo-aferon pri la militbazoj. Tial ĝi taksas tiun operacon kiel la plej sukcesa inter Japanio kaj Usono.
Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)
67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris
Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58
Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org
Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro
Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto
Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.