Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita ĵaŭdon la 20an de aprilo 2017 . Ĝis nun estas 2473 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Venonta kongreso | SAT-kulturo | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | Fakoj | Informoj | Ligoj | Arĥivoj | Membriĝi

En la sama rubriko

puce La 01an de septembro
puce La 04an de septembro
puce La 05an de septembro
puce La 09an de septembro
puce La 11an de septembro
puce La 13an de septembro
puce La 20an de septembro
puce La 23an de septembro

La 01an de septembro

Horie Kunio : mia laboro en la nuklea centralo de Fukuŝima

Informojn de Jasuo HORI rilate la situacion en Japanio ni ricevas regule de la 11a de marto, k ĉi tien ni ilin aperigas por pli larĝe informi al ĉiuj kamaradoj, kiujn koncernas ĉi malĝojaj eventoj. Solidarecan subtenon al ĉiuj suferantoj.
Legu plu...

S-ro Horie Kunio volis scii, kia estas laboro en la nuklea centralo. Ne povante scii tion, li decidis mem sperti, laborante tie. Li komencis labori en la centralo Mihama en la gubernio Hukui, kaj poste tiu en Fukuŝima. Mi opinias, ke tiu libro estas tre valora, kaj komencis traduki la parton de Fukuŝima. Certe en ĉiuj centraloj en la mondo, eĉ nun laboristoj same laboras.
Post 4 tagoj mi ekiros al Francio dum 20 tagoj, kaj dume mi ne povos sendi miajn raportojn, do kvankam la traduko ne estas perfekta, mi sendos al vi la parton, kiun mi tradukis.

Pri mia laboro en la nuklea centralo de Fukuŝima

Laborperisto
La 19an de decembro 1979 (merkredo)
Mi ekvojaĝas al la urbo Fukuŝima per la ekspresa trajno “Hitaĉi n-ro 2”, kiu ekiris de la stacio Ueno en Tokio je la 10 matene. Mi estas kun s-ro Kamijama, kiu estas mia “majstro” ekde hodiaŭ. Li estas 45- aŭ 46-jara. Li ne estas balilema, sed foje li ŝercas per mallaŭta voĉo. Li estas ĉarma, kiam li ridas kun maldikaj okuloj. Ŝajnas al mi, ke li estas bonkora. Li estas tiel nomata profesia “laborperadisto”, kiu varbas laboristojn por nukleaj centraloj.
Al s-ro Saŭada, kiu estus en tiu trajno kun mi, estis malpermesite veni al la nuklea centralo Fukuŝima. Li estis trovita netaŭga en la sanekzameno.
Post kiam ni ĉesis labori en la nuklea centralo Mihama en la gubernio Fukui, ni renkontis s-ron Kamijama en iu kafejo en la urbo Curuga. Tiu esis nur 4-5-minuta renkontiĝo. Ne demandante pri nia kariero, li tuj proponis al ni salajron jene :
“Kion vi opinias pri tio ? Kompreneble 3 manĝojn, loĝejon kaj trajnbiletojn mi prizorgos....” Li skribis 7 sur la tablo per la fingro. 7000 enoj por unu tago. Tre alta salajro, kompare kun tiu de la nuklea centralo Mihama. Tie oni pagis 5500 enojn inkludante tagmanĝon kaj loĝejon, tial restis ĉe mi nur malmulte. Ni estis tre kontentaj pri tiu propono.
“Nun decidite !” Rigardante ridon sur la vizaĝo de s-ro Saŭada, li konstatis, ke la negoco estas sukcesa.
“Oni volas en Fukuŝima, ke vi venu plej frue, do ni nun kune iru al la hospitalo por via sanekzameno”.
Ne demandante pri nia oportuno, li tuj stariĝis. Mi iris al la hospitalo Hajaŝi. En la atendejo li elprenis monbiletojn el sia poŝo kaj diris al mi “Vi ricevu tiujn”, kaj donis al mi po 20000 enojn. Opiniante, ke li estas tre malavara homo, mi danke ricevis la monon. Sed kiam li malaperis, s-ro Saŭada diris al mi : “S-ro Horie, vi ne pensu tiun monon kiel lia donaco, sed kiel via pruntmono. Certe oni elprenos tiun sumon el via salajro”. Kaj li parolis pri sia amara sperto pri tia mono. Laŭ li, tiu estas kutima maniero de laborperistoj. “Tamen ni eble povas fidi s-ron Kamijama”, li aldonis, sed mi bedaŭris, ke mi ricevis tiun monon. Mi jam ricevis ĝin, kaj ne povas redoni. Mi devas fidi tiun s-ron Kamijama.
Sanekzameno komenciĝis. Rentgenradia ekzameno, vidkapablo, pezo, alteco, sango kaj sangopremo. S-ro Saŭada havis tro altan sangopremon ; 220. Tro alta.
“Via sangopremo estas tro alta”. diris flegistino.
“Bonvole favoru min ....”
Li petis de ŝi kaj riverencis. Se li ne sukcesos en tiu ekzameno, li ne povos iri al Fukuŝima. Lia volo, ke li volas gajni pli da mono ĉe alia ‘majstro’, dependas de tiu ekzameno.
“Do, kiun ciferon vi volas ?”
Tiu flegistino tre simple demandis de s-ro Saŭada lian volon.
“Aĥ, 170 mi volas...”
“Do, 180. Ĉu bone ?”
Aŭdinte ilian interparolon, mi pensis, ke estas bone, ke li sukcesis en la ekzameno, sed samtempe mi sentis kosterniĝon kaj timon pro tio, ke oni tiel facilanime falsis la medicinan ateston. La rezulto de la nombro de blankaj sangoglobetoj oni anoncos poste.
Malgraŭ la favoro de la hospitalo al s-ro Saŭada, li ne sukcesis en la sanekzameno. S-ro Saŭada havis problemon pri la blankaj sangoglobetoj.
Alia neatendita aforo atendis min. Antaŭ nelonge la elektro kompanio Tokio decidis ne dungi laboristojn, kiuj ne havas “kajeron pri nuklea kontrolo”. Mi ne havis tiun kajeron. Por tio, la “majstro” strebis. Mi devis atendi, kaj post du semajnoj, la 18an de februaro, mi fine povis iri al Fukuŝima.

Je 13:24 mi kaj s-ro Kamijama atingis la urbon Namie. Neĝetis. Ni prenis taksion. Ni veturis en la ebena kamparo. Nek en la trajno, nek en la taksio, mia “majsrtro” preskaŭ neniam parolis al mi. Tio estis tre bonvena por mi, ĉar mi ne volis paroli pri mia kariero.
Post 20 minutoj, ni trapasis la urbon Futaba kaj eniris en la urbon Ookuma. Subenirinte longan deklivon, ni devojis de la nacia vojo kaj iris maldeksteren. Aperis la trafika indikilo “La Nuklea Centralo n-ro 1 de Fukuŝima de la elektro kompanio Tokio”. 5 minutojn poste, vidiĝis la ĉefa pordo de la centralo kaj antaŭ ĝi ni maldektren turniĝis kaj poste ni haltis antaŭ la oficejo. Sur la ŝildo estis skribita “Valvo Uĉida”. Ekde hodiaŭ mi laboros sub tiu kompanio.
Estis du prekonstruitaj domoj : unu por la oficejo kaj la alia por laboristoj. Mi renkontis la oficejestron. “Dankon pro via longa vojaĝo”. Tio estis ĉio, kaj poste mi atendadis en la oficejo.
Tie dek homoj sidis ĉe la tablo kaj aŭskultis la parolon de juna oficisto. Tiu ŝajnis instruado pri nukleaj aferoj. Li uzis nigran tabelon kaj legis diversajn materilaojn. La enhavo estas profunda. En la nuklea centralo Mihama, en kiu mi laboris antaŭe, tiu instruo estis tre simpla. Oni montris mallongan filmon kaj tio estis ĉio. Ĉi tie ne aperis propagandema klarigo pri la diferenco inter atombombo kaj atomenergio. Tamen li uzis multajn mallongigitajn anglajn vorotjn kiel FB, PD, TLD RWP ktp.
La teksto estis 41-paĝaj en A5-formato konsistanta el “Sekureca manlibro por kontraktaj kompanioj”, “Procedo por eniro kaj eliro de radioaktivaj instalaĵoj”, “Manlibro por laboristoj”, “Baza scio pri radioaktiveco” ktp. skribitaj en malgrandaj literoj.
La teksto estas tre bona, sed la ĉeestantoj ne estis seriozaj, iuj nur aŭdis, iuj dormis. Tiuj sintenoj estis tute naturaj, ĉar homoj ne povas lerni tiujn malfacilaj aferojn dum mallonga tempo.
Ĉirkaŭ je la 4a vespere laboristoj revenis el sia laborejo, kaj la ĉambroj estis plenaj de bruo. Malsimile al la nuklea centralo Mihama, malmultis maljunaj laboristoj. La plej maljunaj estis 45-jaraj. Multaj estis junuloj ĉirkaŭ 18-jaraj kun frizitaj haroj. Ili enskribis ion en la paperon. En tiuj paperoj vidiĝis ciferoj kiel 30 kaj 50. Mi estis surprizita. Kiam mi laboris en Mihama, la plej granda cifero estis 10 miliremoj. Tiuj ciferoj estis kelkoble pli grandaj. Mi ekhavis maltrankvilon.
Je la 5a, ĉiuj preparis sin por hejmenreveno. Tiam venis respondeculo, kiu laboris en la oficejo, kaj diris : “Mi revenos hejmen. Via loĝejo estas jam mendita de la oficsto”. Li malaperis.
Mezaĝa oficisto akompanis min per sia aŭtomobilo al mia loĝejo, kiu situis proksime de la stacidomo Namie, kie mi elvagoniĝis ĉi-matene.
Post la vespermanĝo mi promenis en la urbo. Tre malgranda urbo. Post 10-minuta promenado, la komerca kvartalo finiĝis kaj aperis malluma kamparo. Estis je la 7a, sed jam multaj vendejoj estis fermitaj. Malmultaj homoj estis sur la stratoj. Tiuj, kiujn mi renkontis, estis vestitaj per laborista vestaĵo, sur kiu estis presita “xx-kompanio” kaj “xx-elektra kompanio”. Ĉiuj estas laboristo por la centralo.
Ĉe la fiŝvendejo pendis sekigitaj salmonoj. Baldaŭ venos la novjaro.

Atombombo

La 20an de decembro (merkredo)
Je la 7a matene, tiu oficisto, kiu akompanis min hieraŭ vespere, venis al la loĝejo. Estis tre malvarme. La fenestroj de la aŭtomobilo estis ne malfermeblaj pro frosto. “Via laboro komenciĝas je la 8a, tial ni povas ekiri pli malfrue, sed la vojo estos tro ŝtopita per aŭtomobiloj de la kontraktaj kompanioj”. Tamen jam la nacia vojo n-ro 6 al la direkto de la centralo estis plena de vicigitaj aŭtomobiloj.
Je la 8a en la korto de la oficejo laboristoj gimnastikas, kaj poste okazis 5-minuta kunsido, en kiu respondeculoj pro sekureco kaj oficejestro parolis pri observindaĵoj. Aŭskultis 60 laboristoj kaj oficistoj. Estis tre malvarme kun malvarmaj ventoj. Ĉiuj tremis pro malvarmo. Kiam finiĝis la kunsido, ĉiuj hastis al la ĉambro kaj varmigis sin ĉirkaŭ la forno.
Je la 8a venis 5-6 oficistoj al la laboristaj ĉambroj kaj vokis nomojn. Vokitoj enbusiĝis.
Mia nomo ne estis vokita. Neniu instrukcio estis donata al mi. 10 homoj sidiĝis ĉirkaŭ la forno kaj ekbabilis. Ĉiuj estis tiuj, kiuj lernis pri siaj laboroj hieraŭ. Eble ni ne havos laboron hodiaŭ.
Tiuj laboristoj estis junaj, ĉirkaŭ 20-jaraj. Laŭ ilia dialekto, certe ili estas lokanoj. Ilia dialekto estas tiel malsama, ke mi komprenas preskaŭ nenion. Ili ne alparolis al mi, tial mi silente aŭskultis ilian “komunan lingvon”.
Ĉirkaŭ je la 11a, jam revenis homojn el la laboro. Iuj el ili parolis la dialekton en la gubernio Hiroŝima, iuj la dialekton en Osako. Ŝajnas, ke al tiu ĉi kompanio venas homoj el diversaj gubernioj en Japanio.
Posttagmeze ekneĝetis. Multiĝis laboristoj atendantaj. Ili interparolis : “Alarmo ‘krevis’”. Pro la laboro en la antaŭtagmezo ili elmetiĝis al radioaktiveco pli ol la potaga limkvanto, tial ili ne povis labori plu.
Jene estis limkvanto de radioaktiveco, kiun unu laboristo povas elmetiĝi :
- Po unu tago : malpli ol 100 miliremoj
- Po unu semajno : malpli ol 300 miliremoj
- Po 3 monatoj : malpli ol 3000 miliremoj
Eble tiuj laboristoj atendantaj en posttagmezo elmetiĝis al ĉirkaŭ 100 miliremojn da radioaktiveco. Tiu kvanto estas ekvivalenta al tiu de natura radioaktiveco, kiun homo ordinare ricevas dum unu jaro.
Je la 3a, juna oficisto venis al mi kaj donis enketilon pri “Kariero de elmetiĝo al radioaktiveco”. En ĝi estis nomo, adreso, domicilo, kaj poste vicis 4 demandoj : ĉu vi jam laboris en la nukleaj centraloj ? En kiuj centraloj ? Kiom longe ? kaj fine estis ŝoka demando : ĉu vi jam spertis atombombon ?.
Nukleaj centraloj estas farita por ke ĝi ne eksplodu, tial tiuj kaj atombomboj estas malsamaj.... La elektraj kompanioj kaj la registaro provas dividi ambaŭ, klarigante la diferencon inter la du, sed kvankam ambaŭ estas malsamaj rilate al la strukturo, ili estas samaj rilate al elmetiĝo al radioaktiveco, nome grava influo al la homa korpo. Tiu enketilo montras tiun veron.
Hodiaŭ mi nur enskribis tiun enketilon. Dum la tuta tago mi sidis, duone dormante. Vespere mi revenis al mia loĝejo per eta buso. Ekde morgaŭ mi uzos ĝin.

Post la vespermanĝo mi iris al kafejo. Mezaĝaj laboristoj sidantaj apud mia tablo legas ĵurnalon kun serioza mieno.
“Aĥ, estis vero, ke likiĝis radioaktiveco”.
“En la rektoro n-ro 1”
“Ĉiun fojon, kiam oni kontrolas la reaktoron, oni trovas paneojn”.
Certe en iu centralo troviĝis paneo. Post kiam ili foriris, mi legis tiun ĵurnalon. Mi trovis, ke tiu reaktoro estas ĝuste tiu, por kiu mi laboros ekde morgaŭ. _ “Krevo en la bruraĵbastonoj/oni trovis ĝin okaze de la kontrolo de la reaktoro n-ro 1”
La ĵurnalo “Fukuŝima Mijuu” raportis jene :
Oni komencis kontroli la reaktoron n-ro 1 ekde la 1a de septembro, kaj oni ŝanĝas 163 faskojn da brulaĵbastonoj el la 400. Oni trovis krevon en bruraĵbastonoj, kiuj estos anstataŭigotaj. Per la kontrolo pri radioaktiveco oni suspektas, ke el 22 faskoj el 163 likis radioaktiveco. Kaj per pli preziza kontrolo oni trovis, ke 6 el la 22 havas krevon.
Mi legis tiun artikolon kun la vorto “denove !” Jes, ekde aprilo ĝis septembro en 1978, oni trovis jenajn paneojn (nur laŭ la raporto de la registaro) :
- 1. Rompo de pinglo en la nuklea reaktoro n-ro 3 de Mihama
- 2. Nenormala movo de la pumpilo en la malvarmigilo en la nuklea reaktoro n-ro 1 de Takahama
- 3. Paneo de du valvoj de la malvarmigilo en la nuklea reaktoro n-ro 1 de Ikata
Tiom multe da paneoj en efektiveco pruvas la danĝeron de nukleaj reaktoroj.

La 21an de decembro (jaŭdo)
Bona vetero. Ankaŭ hodiaŭ mi “prizorgis” la fornon. Troviĝis neniu homoj, kun kiuj mi povis paroli. Nenie estis ĵurnaloj, nek gazetoj. Tre enuiga tago.

Centro por sano kaj sekureco
La 22an de decembro (vendredo)
Estis bona vetero, tamen matene estis vere malvarme. Dum mi atendis buson, miaj genuoj tremis pro malvarmo.
Mi supozis, ke ankaŭ hodiaŭ atendado estos mia tasko, sed post la matena kunsido, oni diris, ke mi ricevu “ekzamenon pri mia tuta korpo”. 12 homoj enbuŝiĝis, inkludante min, tiujn junulojn, kiuj ricevis edukadon pri nukleo antaŭ du tagoj, kaj aliaj laboristoj, kiuj devis ricevi regulan ekzamenon pri interna elmetiĝo ĉiun trian monaton.
Unuan fojon mi eniris en la tereno de la centralo. Malsame kiel en la nuklea centralo Mihma, ni eniris, sidante en la buso kaj ne montrante nian identigilon. La ŝoforo nur salutis al la pordogardisto. Kvankam oni ofte mencias pri la danĝero de terorista atako al la centralo, ni tute libere trapasis la pordon.
La tereno estas treege vasta. Laŭ la informo, la tereno estas 320 kvadrataj metroj, 6-oble pli granda ol tiu de Mihama. Oni povus konstrui 320 basbalejojn de Korakuen en Tokio. Ĝi situas en ambaŭ urboj Ookuma kaj Futaba.
Ni trapasis la pordon. Laŭ la vojo staras oficejoj de Toŝiba, Kaŝima, Hitaĉi kaj aliaj kaj eĉ fabriko por betono. Ĝi aspektas same kiel kombinato.
Ni dekstreniris ĉe la vojkruco kun trafika signalo, kaj supreniris. Vidiĝis la Pacifika Oceano. Vidiĝis du fumtuboj en nia maldekstro kaj unu en nia maldekstro. Ĉirkaŭ tiuj staras kvadrata betona konstruaĵo. Ĝi eble estas kovrila konstruaĵo de la reaktoro. Subenirinte, ni vidis la ĉefkonstruaĵo de Toŝiba. Trapasinte ĝin, ni plu iris, turniĝis maldekstren kaj haltiĝis.
“Centro por sano kaj sekureco”. Ĉe la pordo troviĝis kelkmetro-longa vico. Mi staris ĉe la fino. Estis 20 minutojn antaŭ la akcepto, sed la vico pli kaj pli longiĝis.
Je la 9a komenciĝis la akcepto. Surmetinte pantoflojn, mi eniris en la akceptejon. Niaj grupanoj estis apenaŭ akceptitaj, sed aliaj devis atendi ĝis la tagmezo. _ Troviĝis 4 tutkorpa mezurilo, sed sur la du estis papero kun la litero “Paneo”, kaj la aliaj du plene fukciis. _ Ni atendis tri horojn por la du-minuta ekzameno, ĉar dume intervenis “gravuloj” de la elektro kompanio Tokio, tri laboristoj devis reekzameniĝi post la duŝado (ili plendis, ke el la duŝilo venis nur malvarma akvo en tiu malvarma vetero) kaj la muzurilo havis problemon. Mi estis la lasta en nia grupo. _ Ĉe la enirejo de la muzurĉambro mi butonis la ciferon 150872, kiu estis mianumero en Fukuŝima. En la ĉambro venis instrukcio : Demetu la supran vestaĵon kaj surportu la blankan. En Mihama sub la blanka vestaĵo ni surportis nur kalsonon.
Finiĝis la mezurado. Mi revenis en la akceptejon, kie estis neniuj el mia grupo. Eble ili jam enbuŝiĝis, mi pensis. Tiun momenton aŭdiĝis anonco “S-ro Horie, venu al la akceptejo”.
“Povas esti, ke la cifero pri radioaktiveco estis tro alta” Mi timis. Atendis min 34-35-jara oficisto kun severa mieno.
“Ĉu vi estas s-ro Horie ?”
“Jes”.
“En kiu centralo vi laboris ĝis nun ?”
“En la regiono Kantoo ....”
“Via cifero estas tro alta”.
“Alta ? Kiom alta ?” Mi konsciis, ke mi balbutas.
“6400”.
“Ĉu tiu estas alta ?”
“Jes, alta. Tro alta”.
“Kiom estas la normala cifero ?”
“700 aŭ 800”.
Ni samtempe ĝemis. Mia cifero estas 10-oble pli alta ol la normo. Mi cerbumis. Kial aperis tiom alta cifero ? Mi rememoris. Kiam mi ĉesis labori en Mihama, mi ekzameniĝis. Tio okazis la 2an de decembro, 3 semajnojn antaŭe. Se aperus nenormala cifero tiutempe, oni rimarkigus tion al mi, sed oni diris nenion al mi. Kial aperis tiom alta cifero ? Restis nur unu kialo.
“Ĉu la muzurilo ne funkciis bone ?”
“Ne diru tian bagatelon. Ĉiuj ekzameniĝis per tiu maŝino, kaj neniu ricevis altan ciferon. Kiun laboron vi faris en Mihama ?”
Li ekparolis neĝentile, eble ofendite pro mia mencio de la maŝinpaneo.
Mi klarigis pri mia laboro kaj pri tio, ke kiom da radioaktiveco mi elmetiĝis. Aŭskultinte mian klarigon, li silentis iom da temo.
“Se vi vere laboris tiamaniere, vi ne ricevis tiom da radioaktiveco”
“Jes”.
“Mi komprenis. Mi mezuros vin refoje. Demetu ĉiujn vestaĵojn krom kalsono”.
Mi kuŝiĝis sur la lito. Se aperus la sama cifero .... Tio signifas, ke ial mi havas nenormale altan radioaktivaĵon en mia korpo. Ĉu troviĝas kuracrimedo ? Kaj mi ne povos labori en Fukuŝima. En mia koro aperadis timo kaj maltrankvilo reciproke. Mi eĉ ne volis scii la rezulton.
Kaj 2 minutoj pasis. Sonoris, kaj la lito moviĝis. Mi hasitis al la oficejo apud la akceptejo.
“Kio estis la rezulto ?”
“Atendu iomete. Baldaŭ aperso la rezulto”.
Antaŭ niaj okuloj moviĝis printilo kaj tajpis.
“Kio estas la rezulto ?”
“Um, strange”.
“Kio estas la cifero ?”
“800. Normala”.
Aŭdinte tion, mi sentis min laca, ol ĝoja. Miaj muskloj rigidiĝis, kaj mi povis bone ridi.
La oficisto ne komprenis la rezulton, kaj diris al mi, ke li volas remezuri, ne mian korpon, sed miajn posedaĵojn kiel vestaĵojn, horloĝon, okulvitrojn kaj la aliajn. Mi metis tiujn aĵojn sur la liton, kaj li mezuris. La cifero estis eble 2000. Mi ne bone memoras la ciferon, ĉar mi ne atente aŭdis. Se mia korpo ne estas malpura, aliaj aferoj tute ne gravas.
Tiam venis unu el la grupanoj, prizorgante min. La oficisto rezignis pli da esploro pri la alta cifero, kaj reiris en la ĉambron.
Radioaktiveco en mia korpo kaj en miaj posedaĵoj estis ĉirkaŭ 3000, malpli ol duono de la unua cifero 6400. Ĉu okazis hazarda paneo en la maŝino ? Sed dume mi sufiĉe spertis la teruron de radioaktiveco.
Mi prenis malfruan tagmanĝon. Je la 1a kaj duono, mi reiris al Centro por sano kaj sekureco kun aliaj grupanoj. Oni fotis nin, kaj tio estis la fino de mia laboro. Poste mi refoje “prizorgis” la fornon.

Nur por oficistoj de TEPCO
La 23an de decembro (sabato)
Estis bona vetero. Post la kunsido, de s-ro Hamaoka (34-35-jara), kontrolisto de radioaktiveco en la kompanio Uĉida Valvo “identigilo de laboristo de Uĉida Valvo”, “karto por eniri la centralon”, “filma insigno” kaj laboristaj vestaĵoj estas donitaj al mi. _ Ekde hodiaŭ mi iros en la centralon por labori.
“Identigilo de laboristo” estas plasta karto 6 centimetrojn longa kaj 8 centimetrojn larĝa. En ĝi en la maldekstra parto estas mia foto, kiun oni hieraŭ fotis, en la dekstra parto estas mia nomo, numero (150872), nomo de la kompanio Uĉida Valvo, kaj sube estas 6 etaj truoj same kiel karto por komputilo.
“Karto por eniri la centralon” estas 20 centimetrojn longe kaj 15 centimetrojn larĝa. _ Sub la nomo de la karto estas “permesilo por eniri en la centralo kaj pruntilo de alarmometro”. Ŝajnas, ke ĝi estas karto por noti la ciferon el poŝa mezulilo de radioaktivezo, ĉar en ambaŭ flankoj estas presitaj “dato”, “numero de la mezurilo de radioaktivezo, post la uzo (A) kaj antaŭ la uzo (B)”, “la sumo de radioaktiveco” ktp. Kaj ekster tiu kadro estas noto :
- 1. Kiam la cifero de A kaj B superis 100 rentgenojn, anoncu tion al la prizorganto.
- 2. Pruntita monitoro estu nepre redonita.
En mia karto en la tago de la 19a de decembro estis skribita “Finiĝis la edukado pri radioaktiveco”. Tiun tagon mi unuan fojon venis en la oficejon. Certe tiam okazis tiu edukado, sed mi estis apude, legante ĵurnalon. Oni neniam instrukciis, ke mi estu en tiu klaso. Kiam mi ekrigardis la klason, ĝi jam estis finiĝanta.
La filma insigno estas sama modelo de tiu en Mihama. Ĝi estis en la pakaĵo kun mezurilo nomata TLD.
La preparo por eniri la centralon estas porti ĉe mia kolo du specojn de la kartojn kaj filman insignon.
Je la 8a kaj duono kune kun s-ro Taŝiro 44-45-jara mi eniris la buson al la laborloko.
“Hodiaŭa laboro estos purigi la reaktorn n-ro 1, tamen hodiaŭ estas la unua tago por vi, do vi laboru facilanime kiel trejnadon.
En la buso s-ro Taŝiro memvole diris al mi : “Mi venis de Hiroŝimo kun kelkaj amikoj, en la venonta lundo mi revenos hejmen post la duona jaro, ankaŭ en la sekva jaro li laboros ĉi tie”. Li havas tre maltiman vizaĝon kaj fortan korpon. Ŝajne li estas veterano en tiu laboro, sed kontraŭ mia antaŭsupozo li estis tre bonkora kaj babilema.
Ni trapasis la centraoficejon de TEPCO kaj dekstren turniĝis, kaj post 100 metrojn ni haltis.
Sekvante s-ron Taŝiro mi eniris en la kovrilan domon ĉiuflanke kovritan per betono.
“Tiu ĉi enirejo estas por la reaktoroj n-ro 1 kaj 2”, diris s-ro Taŝiro.
La reaktoro n-ro 1 estis ekzamenata ekde la 1a de septembro kaj n-ro 2 ekde la 1a de decembro.
Ĉe la enirejo estis juna gardisto kun blanka kasko, sur kiu estis skribita “Sekuriga kompanio de Toohoku” kaj sur la muro estis afiŝo de duonnuda junulino pri “la Tago de atomenergio”
Antaŭ tiu afiŝo estis vestejo. Preninte plastan keston ĉe la enirejo, mi metis ŝuojn kaj vestaĵojn kaj transdonis ĝin al prizorganto ĉe la tablo. Troviĝis kelkaj, kaj ĉiuj estis maljunaj, surportante laboristan jakon kun la nomo de ilia kompanio “Konstruaĵprizorgo”.
Sur kalsono mi surmetis longmanikan ĉemizon kaj longan subvestan pantalonon. Sur la brusto kaj abdomeno estis flava insigno kaj ruĝaj literoj “Ne kunportu eksteren”.
“Neniu volus ŝteli tiujn vestaĵojn, eĉ iu ordonus tion !” mokridis s-ro Taŝiro.
Poste mi surmetis flavajn nilonajn ŝtrumpetojn, blankan veston kun literoj “vesto por trapasi” saman kiel tiu de kuracistoj, kaskon kaj fine flavajn gumajn botojn, kies piedpartoj estas kovritaj per feraĵo.
“Nun ni faris bonan preparon. Poste ni devas ricevi poŝmezurilon ĉe la kontrolejo. Ni paŝas tien kaj ĉi tien, do ne perdiĝu”.
Sekvante s-ron Taŝiro, mi eniris en la apudan ĉambron. En la mezo staris 4 tabloj. _ Jen la procedo ĉi tie :
- 1. Ricevi alarmomezurilon kaj meti ĝin en la plastan sakon
- 2. Preni ATLD-on (mezurilo de radioaktiveco) el la kartona kesto sur la tablo
- 3. Enmeti ĝin kaj mian “laboristan identigilon” en la “legilo de ATLD”
- 4. Ricevi poŝmezurilon de radioaktiveco, enskribi ĝian numeron kaj legitan ciferon en la enirpermesilo
- 5. Meti “laboristan karton” kaj “enirpermesilon” en la ŝrankon vicigitan laŭ la nomo de la kompanioj.
“Nun finiĝis la unua etapo. Se vi spertos kelkajn fojojn, vi alkutimiĝos al la procedo”, s-ro Taŝiro konsolis min. Ekde la komenco ĝis tiu etapo jam pasis unu horo. Ja estis multaj laboristoj, kiu atendis sian vicon de ATLD-legilo, sed oni bezonis tro multe da tempo.
Ni vizitis la apudan necesejon, kaj eniris enen tra la ligna pordo. Nun ni estis en la “kontrolita distrikto”. Ni paŝis laŭ la koridoro 3 metrojn larĝa. Ambaŭ muroj estis betonaj. Estis mallumete.
“Nun ni surmetos C-veston”, diris s-ro Taŝiro.

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto@satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj@satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj@satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

PNG - 436 bitokoj
fabrikita en esperantio