Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita ĵaŭdon la 11an de aprilo 2024 . Ĝis nun estas 2904 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce AKTO V el „Hamleto“ de Ŝekspiro,
puce Arno Lagranĝ’ : Pludoni la teatran torĉon (el artikolo)
puce Esperanto (filmo)
puce Georg Büchner : Ĉe la kapitano (el teatraĵo "Voĵcek")
puce Hans-Georg Kaiser : Ĉaplino
puce Herman Heijermans : Virinoj rakontas... (Fragmento el la teatraĵo "Bona espero")
puce Trevor Holton : Rifuĝanto (skeĉo)

Hans-Georg Kaiser : Ĉaplino

artikolo


La deveno de la junulo el la loĝkvartalo East End en Londono preskaŭ devigis lin suriri la scenejon. Liaj gepatroj estis mem artistoj. Ĉar ili povris, drinkis kaj frue mortis, la malgranda Charlie ne havis alian ŝancon ol perlabori sian komence tre magran porvivon en migra teatro kaj en pantomimogrupo- sed finfine tamen kun eksterordinara sukceso. "Charlie", tiu trampo kun la ĉifonitaj vestoj, la melono, la bastono kaj kun la bantkravata nigra liphararo, estis tute nova filmfiguro, kiu faris el sia kreinto Charles Spencer Chaplin mondfamulon kaj poste plurfojan milionulon. La malgajaj absurdaj aventuroj de "Charlie" estis gajaj en la senco de la popularaj farsoj de la silenta filmo.

Sed kontraŭe al aliaj filmherooj de sia tempo batalis la anase iranta Charlie ne nur kun la insido de iuj objektoj, sed ankaŭ kun la insido de la kapitalisma socio, kies ombrajn flankojn li mem sufiĉe bone konis pro la brutalaj spertoj en sia pli frua vivo. Chaplin montris en siaj filmoj multe pli pri si mem ol nunaj spektantoj kutime supozas tion. Li batalis komike, sed kun la digno de subpremato. La socikritikan sintenon li konservis ankaŭ en sia sonfilma tempo. Elstara majstroverko estis lia akra ridindiga parodio de Hitler en la filmo "La granda diktatoro" el la jaro 1940.

Post la Dua Mondomilito en la tempo de la malvarma milito, kiam oni rigardis socikritikon kiel ion "ne-usonanan" kaj "komunistan", ankaŭ la brito Chaplin fariĝis "celtabulo" en Usono. Danke al Mc Carthy kaj lia anaro unu el la plej grandaj steloj de Holivudo pasigis siajn lastajn dudek kvin jarojn ĉe la lago de Ĝenevo. Tie li mortis antaŭ nun jam pli ol dudekkvin jaroj en la kristnaska tago... riĉa kaj edziĝinta kun juna ino, sed videble ne tre feliĉa.

Gloso :
farso= angle : Slapstick

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio