Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita ĵaŭdon la 11an de aprilo 2024 . Ĝis nun estas 2904 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce  Gioconda Belli : Speguldoloro
puce Eli Urbanova : En sonĝo nur... (rimpoemo)
puce Ivan Goll : Nur de kiam....
puce Marie Hankel : Simbolo de l’ amo (rimpoemo)
puce Sarah Kirsch : Jen tiu ĉi vespero, Bettina (prozpoemtraduko)

Gioconda Belli : Speguldoloro

prozpoemtraduko

 


Gioconda Belli
Speguldoloro


Ne sen timo
proksimiĝas ino
tagon post tago al la spegulo
kaj prezentas sin al la propra bildo.
Tiam venas la horo de l’ sorĉeliksiroj
kaj de la sorĉistinoj.
La horo de l’ kosmetiko kaj de bonodoraj esencoj,
de la nostalgio kompare al la brilegaj fotoj
de la juneco tute ne eterna.
Jen oni demandas sin
kiom longe la pasio ankoraŭ daŭros
la prefero por bicikloj
kaj historioj pri sekretaj amatoj
Oni demandas sin, ĉu la amo havas certan aĝon
kaj ĉu la tempo estos tiel senpardonema
kiel la speguloj.


PS : Gioconda Belli, nun fama poetino, batalis aktive por libera Nikaragvo. Jam pro tio mi ŝatas ŝin, sed ankaŭ pro ŝiaj poemoj, en kiuj ni renkontas pasian engaĝitan inon kun alte evoluita estetika sento.

La pentraĵo estas de Otto Dix. Antaŭ nelonge mi legis, ke tiu genia pentristo estis ankaŭ esperantisto ! Ne imageble ! Tio perpleksigis min. Mi estas de multaj jaroj granda adoranto de Dix (lia naskiĝurbo estas ja nur 20 kilometrojn for de mia hejmurbo Altenburg.) Mi sciis ĉion eblan pri Dix, sed tion ne. Dix ne estis tre babilema pri si mem. Li diris iam, kiam li estis jam fama : "Nu, mi estas ja nur tute simpla proleto." Personkulton pri sia persono li tute ne ŝatis. Li estis homo sen kapricoj kaj tre fidela al la laboranta klaso.

Esperanton li regis certe bonege, ĉar li skribis E-lingve siajn leterojn kiel tranĉea soldato en la Unua Mondomilito. Kaj kial ? Por ke la kaŝaj cenzuristoj ne povu legi ilin :) Li jam kiel soldato kondamnis la militon. La laborista E-movado en Germanio en la tempo de la juna Dix estis tre forta, kaj li ĉiam sentis sin ligita al la laborista klaso, eble tio klarigas, kial li konis Esperanton kaj uzis ĝin. La uloj, kiuj verkis pezajn libregojn pri li, ne estis esperantistoj, tial ili ŝajne neniam menciis lian esperantistecon. Ili ŝajne ne povis legi la leterojn :).

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio