Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce Enketo pri inaj rajtoj en diversaj landoj
puce Informoj de la unuiĝo "Terre des femmes" : Endomaj mistraktadoj
puce Jeanne Rubiner : Superpatrinoj (artikolo pri virpatrinoj)
puce Kai Strittmatter : Lastaj lotusfloroj
puce Orsinger : La obskuraj kuirejoj
puce Suharta Teresia : Peticio al la japana registaro
puce Svedaj feministinoj kun nudaj mamoj en banejo
puce Usona sindikatino sur pentraĵo : "Ni povas..."
puce Vinko Markov : Ja egalaj, sed ne samaj
puce Vinko Markov : Kio pri la SAT-aninoj ?
puce Vinko Markov : Ĉu ni daŭre edziĝu ? (artikolo)
puce Viroj estas ...

Informoj de la unuiĝo "Terre des femmes" : Endomaj mistraktadoj



ENDOMAJ MISTRAKTADOJ


„Batu bovon ĉe ĉiu dua plugosulko kaj virinon ĉiun duan tagon.“ La postulo de la hinda proverbo estas sekvata de viroj en la tuta mondo, sendepende de la religio aŭ de la socia pozicio. Mondvastaj studoj pruvas, ke inter 20 kaj 59 procentoj jam de la intimpartnero estis batitaj.

Mistraktadoj fare de la edzo, de amiko aŭ de vivpartnero apartenas ĉe multaj inoj kaj ties infanoj al la ĉiutaga vivo. Ĉirkaŭ 25 procentoj de ĉiuj inoj en Germanio travivis jam manierojn de korpa kaj seksa perforto aŭ ambaŭ formojn fare de aktuala aŭ de pli malfrua vivpartnero. Inoj estas boksataj de viroj, tretataj, gorĝe premataj, je la hararo tirataj, per objektoj priĵetataj aŭ puŝataj malsupren la ŝtuparon. La spektro de la mistraktadoj estas ampleksa.

Salajro, edukado aŭ la aĝo ĉe tio tute duarangas. Endoma mistraktado estas la plej ofta kaŭzo por la vundiĝoj de inoj, pli oftaj ol trafikakcidentoj, atakoj kaj perfortoj kune. La propra hejmo estas la plej danĝera loko por ino.

Viraj mistraktadoj en Germanio kontraŭ inoj kaj knabinoj kostas la solidaran komunumon ĉiujare 14,8 miliardoj da eŭroj, jen la kostoj por justico, polico, kuracistaj servoj kaj laborakcidentoj. En 95 procentoj de la endomaj mistraktadoj la inoj estas la viktimoj kaj la viroj la deliktintoj. Ĉiujare fuĝas vivpartnerinoj kun siaj infanoj en inodomojn.

Jam 25 jarojn ekzistas inodomoj en la Federacia Respubliko Germanio. Ili validas kiel nerezignebla parto de la sociala infrastrukturo por la protekto de inoj kaj de ties infanoj kontraŭ la misktraktadoj de viroj. Por multaj inoj la fuĝo en inodomon estas la ununura eblo fuĝi de partnereco, kiu estas por ili kaj la infanoj tro danĝera. Spite tion ĝis nun ne eblis sukcesigi respublike vastan sekuran financadon, kiu de la mistraktitaj inoj ne postulas eĉ transpreni la kostojn, precipe la responson por la financado de la restado en inodomo.

Diabla cirklo de perforto

La travivado de timigoj, humiligoj, de anima krueleco kaj de brutala korpa kaj seksa perforto interne de la „ŝirmejo“ de la propra privata sfero malfaciligas al la koncernatino zorgi pri helpo, ĉar la atakanto kaj deliktanto samtempe estas la patro de la infanoj. La viro, kiun ĝi amas aŭ amis. La tielnomata „privata sfero“ en tiu kazo gardas la deliktinton : Najbaroj, gekonatoj au eĉ la polico estas en embaraso, se temas pri tio preni klaran pozicion kaj verdikti la deliktinton. Perfortemaj partneroj krome provas izoli la inon kaj malpermesas kontaktojn al amikoj kaj parencoj.

Mistraktadoj en la partnereco neniam estas unikaj okazaĵoj, plej ofte eskaladas la perfortema konduto de la viro. Spite al montrita pento li pli frue aŭ pli malfrue ree ekbatos.

Pro timo pri novaj perfortaj konfliktoj silentas multaj inoj. Eĉ post akra mistraktado ili ne denuncas ĝin. Tiel ekestas diabla cirklo.

Sed precipe endanĝerigitaj estas inoj ankaŭ post la disiĝo : Multaj perfortoj okazas tial, ĉcar viroj timas, ke ŝi forlasas ilin. Ne nur la inoj estas en danĝero : 70 procentoj de la mistraktantoj ankaŭ batas la infanojn kaj misuzas ilin sekse.

Kion fari, se mia partnero fariĝas perforta ?


Klarigu dekomence, ke neniu viro havas la rajton korpe perforti vin kaj vin trakti sen respekto.

Post mistraktado : Ne akceptu liajn senkulpigojn kaj ne esperu pri pliboniĝo, ĉar perfortema viro povas esti vivdanĝera por vi.

Lasu la respondecon je li ! Vi ne kulpas tion. Ekzistas nenio, kio pravigas korpan perforton kontraŭ vi !

Ne hontu paroli kun konfidaj personoj. Lasu vin konsoli kaj permesu helpon, parolu pri la travivita.

Se vi ne kunvivas kun la viro, finu la rilaton tuj. Atentu pri tio, ke vi ne plu estos sola kun tiu persono. Estu ekstreme memgarda, ĉar post la disiĝo la danĝero estas granda, ke li postspionas al vi kaj vin atakas.

Se vi kunvivas kun la viro, preparu vian fuĝon : Paku sakon por ekstrema kazo (kun ĉiuj gravaj paperoj kiel indentigilo, laborkontrakto, konteltiraĵoj, asekurkarton por malsanuloj ktp.) Parolu pri eventuala ekstremkazo kun najbarino aŭ amikino. Prizorgu al vi la adreson de la inodomo en la proksimo. Malfermu propran konton kaj fermu vian konton por la mistraktinto, se li havas aliron al via konto.

En akuta minaco : Fermu vin en ĉambron kun telefono kaj voku la policon aŭ forlasu la loĝejon kaj fuĝu al informitaj najbaroj, en magazenon aŭ en restoracion. Sciigu de tie la policon.

Se vi vokas la policon, insistu pri tio paroli disigite de via perfortema partnero kun la oficisto. Atentu pri tio, ke la polico sekuirgas pruvojn kaj faras fotojn. Raportu pri tio, kio ĝuste okazis kaj rakontu ankaŭ pri pli fruaj mistraktoj. La polico povas helpi al vi sekure forlasi la loĝejon kaj voki kuracistan helpon aŭ restadigi vin en inodomo.
Nepre petu ĉe la responsa polica oficejo pri informmalpermeso, por ke la mistraktinto ne trovu vin.

Interkonsiliĝu kun kompetentaj personoj pri via plia agado – ekz. pri propono al kriminala proceso.

Helpofertoj

Ĉe akuta minaco estas pli bone serĉi rifuĝejon en inodomo. Tie inoj ricevas ankaŭ ampleksajn konsilojn. Inodomoj estas protektataj portempaj loĝeblecoj por inoj de ĉiu nacieco kun kaj sen infanoj. Il povas tage kaj nokte telefoni al la inodomo. La adresoj de inodomoj estas sekretaj. Viroj ne havas aliron. La restado en la inodomo estas senkosta. La inoj prizorgas sin kaj la infanojn mem. La restado en inodomo ne aŭtomate sekvigas disigon de la partnero. La oficejo por eksterlandanoj ne estas informata.

Kiel vi povas helpi - kiel kolego/ino, amik/ino frato kaj fratino ?

Nepre akceptu, kion koncernatino rakontas al vi. Montru komprenon, ofertu konsilon, ŝirmejon, protekton, gardon kaj kuraĝigon !

Forlasu ĉiujn riproĉojn, la viktimo ankoraŭ sufiĉe ofte turmentos sin mem per tiuj.

Efikoj al inoj kaj knabinoj

Sperti perforton fare de partnero, sin do travivi senpotenca kaj senhelpa al tiu, estas por inoj traŭmata travivaĵo. Al la korpa vundiĝo aldoniĝas la anima turmento. Se ripetiĝas la agoj de perforto ekzistas la danĝero pri daŭra traŭmatizado. La personeco ŝanĝiĝas : La koncernata ino ne plu transprenas la iniciaton, ŝi fariĝas indiferenta . Emocie distancite, ŝi provas savi la internan kernon per tio, ke ŝi permesas nek doloron nek malĝojon al si. Ŝi lernas, ke ĉiu ago povas esti punata. Ŝi fariĝas timema, malagema kaj senhelpa kaj internigas fine la dezirojn kaj la malsanecan pensdadon de la deliktulo. La ino kiel viktimo sentas sin kulpa. Kulpo estas komprenata de ŝi kiel eblo povi doni al la nekomprenebla aferon iun sencon kaj almenaŭ parte regajni la kontrolon kaj la memregadon.

Ofertu praktikan helpon.

Informojn por informacioj por konsilantoj kaj koncernatoj ofertas la kodisko M AVA1 kun parolata traduko en sep lingvojn. Ĝi senkoste mendeblas ĉe la broŝurservo de la Federacia ministerio por familio , pensiuloj, inoj kaj junularo. Tel. 0180/5 329 329, Fakso 0228/930 49 76 aŭ www.BMFSFJ.de


Kompilis kaj tradukis Dorothea & Hans-Georg Kaiser
laŭ informoj de la inorajta unuiĝoTERRE DES FEMMES.

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio