Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita mardon la 23an de aprilo 2024 . Ĝis nun estas 2906 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce Alice Schwarzer : Perforto & potenco (artikolo)
puce Feministinoj pri patrinoj kaj patrineco

Feministinoj pri patrinoj kaj patrineco

FEMINISMO

Famaj feministinoj pri patrinoj kaj patrineco



Clara Zetkin (1857 -1933) :

La ino, kiu nun kiel akiranto de mono devas dediĉi sian plej bonan parton de forto al la profesia laboro, ĝenerale ne povas doni al la infanoj kaj al la viro tion, kion ili meritus. En dolorriĉaj konfliktoj ŝi devas ĉiutage serĉi respondon al la demando : Kion mi kulpas al la familio, kion al la profesio, al la mondo ? Kaj eĉ se ŝi luktas ĝissange de sia spirito kaj animo, strebante al ekvilibro inter harmonia kun-kaj apudeco de siaj devoj : Nur tro ofte ŝi devas obei al la dura ordono de alternativa decido, eĉj se tiel estas, kvazaŭ glavo trapenetrus ŝian animon.
Se la profesia laboro de l’ ino malkovras la mondon, jen ŝi redonas al la viro la hejmon. Ĉar tiukaze, se la ino staras en ĉiuj kampoj de la homa agado kiel kunlaborantino apud la viro, jen tiu gajnas tempon kaj forton, kiel kunlaboranto ĉe la finkonstruo de la hejmo kaj povas roli kiel edukanto de la infanoj apud la ino.

el "La studento kaj la ino", 1899

Alexandra Kollontai (1872-1952) :


Se ni volas ebligi al la inoj la kunlaboron en la produktado, jen la kolektivo devas forpreni al la inoj ĉiujn ŝarĝojn de la patrina rolo, ĉar alie la natura funkcio de la inoj estus eluzata de la socio. Laboro kaj la rolo kiel patrino tiukaze estas unuigeblaj, se la edukado de la infanoj ne estas pli longe privata tasko de la familioj, sed sociala tasko de la laborista ŝtato. La funkcio de la patrino ne devas necese esti tiu, ke ŝi devas nepre mem lavi la vindotukojn de sia infano, mem bani sian bebon kaj sidi ĉe ties lulilo. Estas tial nia ĉefa tasko malŝarĝigi la profesie laborantan inon de la neproduktiva flegolaboro al sia infano (....)

El "La situacio de l’ ino en la socia evoluo", 1921

Simone de Beauvoir (1908 - 1986) :


Oni ne povas malferme devigi al la ino ricevi infanojn, oni povas ŝin plej bonŝance nur enfermi en situaciojn, en kiuj la patrina rolo estas la sola elirvojo por ŝi : La leĝo aŭ la moroj devigas la geedzecon al ŝi, preventiloj kaj abortigoj estas malpermesitaj, ankaŭ la divorco.

Iris von Roten (1917-1990) :


Naski infanojn estas certe doto de la ino, kreiva ago, eĉ se nur de korpa naturo. La viroj ne posedas tiun kapablon. Estas malfacile devi akcepti tiun mankon. Ĝi povas esti kaŝita nur per la iluzio esti supera sur alia tereno al la inoj. Plej prefere la inoj kompreneble volus ambaŭ aferojn samtempe : nome naskkapablojn kiel individuo kaj kiel ino. Praktike la volupto de la inoj agi individue metas limojn al la emo krei homojn. Fari tion kaj ne lasi la alion estas la gvida sentenco. Tio kondukas la inojn al tio tre limigi la nombron de siaj infanoj.

El : "Inoj en la ludkaĝo", 1958



Betty Friedan (1917 - 1990) :

Ĉiu esplortesto, kiu aludis, ke laborantaj patrinoj estas respondecaj por la junulara krimeco, lernejaj malfacilaĵoj aŭ emociaj ĝenoj de la infanoj kaŭzis dikletere presitajn titolojn sur la frontaj paĝoj (...) Kontraŭe al tio esplortestoj, el kiuj montriĝas, ke laborantaj patrinoj estas pli feliĉaj, pli bonaj kaj pli maturaj patrinoj, en la publiko levas malpli da atento. Multaj esploroj montras en vero, ke infanoj, kies patrinoj laboras, ĉar ili simple volonte faras tion, malpli emas al psikaj ĝenoj, malfacilaĵoj en la lernejo aŭ "mankanta senco pri la propra valoro" ol infanoj de dommastrinoj.

El "La ineca frenezo", 1963

La malsamrajtigo al la inoj kaj ilia subordigita stato en la socio estintece estis ligitaj proksime al la biologia fenomeno de la patrina estado. La esenca ŝanĝiĝo de la historia kaj politika realecoj de la inoj evidentigas, ke la patrina estado - iam neevitebla kaj pasive suferenda sorto, kiu limigis, difinis kaj plenigis ilian tutan inan vivon - nun ne plu neeviteblas, sed estas konscia decido, kaj ke tiu, se la ino decidas sin por patrina estado, ne plu povas influadi aŭ plenigi la plej grandan parton de ilia vivo. Ju pli malsekuraj fariĝas la laborlokoj, despli facile la inoj, por kiuj la propra profesia antaŭenveno anstataŭis la celojn de la inomovado, fariĝas denovaj atakatoj de seniluziiĝo. Ĉar tiukaze, se la inomovado ne eldevigas novajn sociajn solvojn de la konflikto inter familio kaj kariero, la kreskanta ŝarĝo de la superina sindromo havigos al la malnova formo de sekureco novan altirforton - do al la fidele zorganta edzo, al la hejmo kaj la familio, kiuj estis tiom malestimindaj fare de la feminismo.

El "La dua paŝo", 1981

Benoite Groult (nask. en la jaro 1920) :


Ĝis nun ni atendis infanon, se ni estis gravedaj aŭ por uzi ankoraŭ pli fian frazon, jen ni eniĝis en aliajn cirkonstancojn - nuraj pasivaj pacigaj formuladoj, kiuj laŭis al la malnova tempo. Pro la malhelpo de la gravediĝo - kaj pro la abortado - ni havas la eblon "fari infanon", elekti la patrinan estadon, esti subjekto anstataŭ objekto. Naski infanojn ne plu estas fatala, sed privilegio. (...) La dezirata patrina estado estas la fundamento de nia libero.

El : "La fratino de Edipo", 1975

Margarete Mitscherlich (geb, 1917) :


Longan tempon oni hontis en la inomovado esti patrino aŭ tamen patrina. Feministinoj vidis je tiaj bezonoj malestimindan postrestaĵon de antaŭemancipigaj tempoj. Nun ankaŭ en partoj de la inomovado okazis "ŝanĝo". Nostalgio kaj "nova patrineco" estas atuto. "Memefektivigo" kiel elvivado de patrineco havas denove bonŝancon. Kvankam ni vivas en socio regata de viroj, en kiu la "patrineco" kiel kvalito nur malmulte senteblas.

El : La pacema ino", 1985

Herrad Schenk (geb. 1948) :


La patrino, tion oni scias nun, ne estas anstataŭigebla, kaj la patrinoperdo en la frua infaneco estas terura sperto. La patrina amo estas la viveliksiro por la evoluo de la hometoj. Sed kun tiu riverenco pri la unika signifo de la patrino estas samtempe metita la baza ŝtono por ŝia forta kulposento - por ronĝanta ĉiama sento pri neperfekteco, sub kiu la inoj en nia tempo multe pli suferas ol inoj el pli malfruaj jarcentoj.

El "Kiom da patrino bezonas la homo ?", 1996

Alice Schwarzer (geb.1942)


La "backlash"( retrofrapado) havigas al ni senekzemplan patrinkulton. (...) inoj rajtas, estas vere, havi profesion. Sed ili estu ankaŭ patrinoj, kaj ja bonaj patrinoj. Tago- kaj nokto-patrinoj. La moderna patrino ankaŭ je la tago en la buroo aŭ vespere en la restoracio kaptas ĉiutempe al la poŝtelefono, se la karaj infanetoj telefonvokas ilin. Ilia eterne malbona konscio pelas ilin en la ĉiaman disponigeblecon. Ju pli profesiaj la inoj estas despli da infanoj ili ricevas. Kaj jupli malprofesiaj ili estas des malpli da infanoj ili ricevas. (...) kiel tio klarigeblas ? Tute simple : En landoj kun multaj laborantaj inoj la ŝtato kaj la ekonomio havas ankaŭ precipe infanafablan politikon - de infanvartejoj ĝis tuttagaj lernejoj - tiel kiel pliigita akceptado de patroj kiel patrinoj. La fakto, ke inoj ne devas rezigni pri profesio kaj kariero, nur ĉar ili fariĝas patrinoj, evoluigas evidente la pliigitan naskemon. (...)
La escenca kaŭzo por la naska malemo de la gemanaj inoj estas tiu, ke la multe "priĵurata" "unuigebleco de profesio kaj familio" estas nenio krom ĥimero. Almenaŭ por tiuj patrinoj, kiuj ne pli longe pretas rezigni je sia duono de l’ mondo, nur ĉar la patroj kaj patro ŝtato ankoraŭ nun ŝarĝas ilin per la tuta dommastrumado. Aŭ la socio aŭ patroj transprenas finfine kunrespondecon por la infanoj - aŭ ili devos estontece rezigni pri la beno de infanoj.

El gazeto EMMA, julio/aŭgusto 2001

kunstarigis Cristina Fischer,
tradukis Dorothea & Hans-Georg Kaiser

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio