Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce Georgo Lagrange : La Vivo (artikolo)
puce Lagrange : « la chienlit » (pri la degolismo kaj la laboristaro)
puce Lagrange : Evoluismo kaj kristanismo
puce Lagrange : Festparolado por la Floraj Ludoj (Barcelono, 1987)
puce Lagrange : Letero al kristana kamarado
puce Lagrange : Moralo kaj progreso (artikolo)
puce Vinko Markov : Filozofi-politikaj vivkonceptoj de Georgo Lagranĝ’ en lia verkaro
puce Vinko Markov : Memore al... Georgo Lagranĝ’ (1928-2004)

Lagrange : « la chienlit » (pri la degolismo kaj la laboristaro)


Georgo Lagrange ; La chienlit
pri la degolismo kaj la laboristaro

Tio komenciĝis per disputoj inter politikaj frakcioj en la universitato de Nanterre. Nun la degola reĝimo ŝanceliĝas.

Dek jarojn da prestiĝo, dek jarojn da grandeco kaj subite « la chienlit » la tumultaĉo kaj tia strikoondo, kian Francio ne plu spertis de post 1936.
Eble la sekreto de la mirinda eksplodo estas ĝuste en tiu malŝata vorto « la chienlit » kies popolan, kamparanan trivialecon oni malfacile povas traduki.
En nia tempo de superinformado ŝajne Degol estis tiel malbone informita, ke li ne komprenis, ke la laboristaro havas pli ol sufiĉe de lia grandeco, ke la prestiĝo ne glatigas la malfacilajn monatofinojn, nek konsolas pri la Socia Asekuro priŝtelita. Ŝajne li eĉ forgesis, ke tiu « chienlit » iam prenis la Bastilon - pri kio oni ankoraŭ foje parolas -, elpelis Karlon la 10-an en 1830 Luis-Filipon en 1848.
El tiu malŝata vorto riveliĝas la malestimemo, la mistika orgojlo de homo kiu nepre volas esti la Savanto. Nu, la fundamenta eraro de Degol estis, ke li volis krei aŭtoritatan demokration mezvoje inter la demokratio kaj la moderna diktaturo. Oni estu logika : aŭ oni estu diktatoro kaj regu konsekvence, t.e. strangolu presliberecon, kaj sin helpu per geŝtapo kaj koncentrejoj, aŭ oni obeu la demokratajn regulojn kaj akceptu opiniodiversecon aŭ kiel oni hodiaŭ diras « dialogon ».
Degol esperis teni sian paradoksan pozicion dank’al sia prestiĝo. Sed same li ne komprenis, ke tiun prestiĝon eluzas la regado kaj ke por la junularo la nacia heroo estas maljunulo, kiu ne koncernas ĝin.
Plian fojon evidentiĝas, ke la t.n. demokratio de Degol estas fakte plebiscita monarĥio, kiu tre similas al tiu de Napoleono la 3-a. Kiel ĉi-lasta ĝi teorie staras sur la universala voĉdonrajto, sed ĉefe dependas de la prestiĝo de unu homo. Ĝi estas malpli politika regsistemo ol konfido ; eĉ fideleco al protektanto - ĉefo. Nu, tiu rilato de fideleco al protekto estas io mezepoka, ĝi estas de la feŭda socio la bazprincipo, kiu falis en 1789 kaj reaperas en la XX-a jarcento, kiam la parlamentaj demokratioj misfunkcias kaj fiaskas al diktaturoj.
Oni jam parolis pri revolucio. Oni ne troigu. Eĉ se oni sukcesus deskui la maljunulon, kiu tiel firmtenas la branĉojn, eĉ se ni havus poste politikistojn malpli ĉionfaremajn, tio ne estus revolucio. Se ja okazis revolucio, ĝi estis en la mensoj : oni konstatis, ke la granda homo ne estas la unika savanto, ke ekzistas aliaj solvoj ol Degol aŭ Moskvo, ke la laboristaro povas mem alpreni respondecojn kaj eble iam povos mastri mem siajn entreprenojn. Tio estas la sola antaŭenpaŝo de tiu konfuza periodo. Kaj nun, eĉ se Degol kaj lia partio dank’al abunda propagando, dank’al la kutima ĉantaĝo al komunisma danĝero, eĉ se la burĝaro tremanta ankaŭ la ruĝa kaj la nigra flagoj subtenos sian eternan (?) savanton, tiuj ideoj ĵus semitaj kreskos kaj floros.
Ĉar ĉi-tiam ni travivis politikan krizon de tro rigida reĝimo, kaj socian krizon, kian regule spertas la kapitalismo, sed estas io alia fundamente nova ; subite nova vento blovis, oni parolis pri socialismo en libereco, la strikantoj preterpasas la komunistojn maldekstre, oni svingas ne nur la ruĝan, sed ankaŭ la nigran flagon. Parenteze, oni vidis kiom la degola reĝimo kaj nia burĝaro ekspluatis la dusenceson de la vorto « anarkio » : tiu semantika malprecizeco tute sufiĉis por pravigi la klabojn de la C.R.S.-anoj.
Sed nun, eĉ se la krizo kondukis al neniu tuja rezulto, ĝi estis instruiva ; ĝi montris, ke la laboristaro estas efektive granda potenco, kiam ĝi agas komune kaj organizite.
Ĝi montris ankaŭ, ke apud la laboristaro ekzistas iu « meza klaso » usonstila, kiu konsistas el kadroj, butikistoj, burokratoj, nu etburĝoj, kiuj ofte ne plu agas solidare kun la laboristaro, de kiu ĝi grandparte fontas kaj estas preta subteni plu sian ŝafiston.
Fine speciale instrua estis la degolisma manifestacio de la 30-a de majo. Ĝi netigis la situacion, ĉar ĉirkaŭ Degol kuniĝis ĉio, kion oni povis atendi : naciistoj, militaristoj, la faŝistoj de Tixier-Vignancourt, rasistoj, la maniuloj de antikomunismo, unuvorte ĉio, kio manifestaciis la 6-an de februaro 1934, kiu subtenis Hitler-on en 1933, Frankon en 1936, Petain dum la okupacio. Bela reakordiĝo de ĉiuj francoj. Ĉu la mezklera balotanto memoros tion en la voĉdonado ?
Alian kuriozan paralelon oni povas hodiaŭ mencii : en 1917 Petain estis granda militisto, kiu laŭdire savis Francion en Verdun. 23 jarojn poste li, kaduka maljunulo, « donacis sian personon al Francio ». En 1940 Degol, ĝis tiam nekonata generalo, iĝis simbolo de la rezistmovado ; en 1944 kulminis lia gloro, kiam li malsupreniris la « Champs Elysées ». 24 jarojn poste en 1968 antaŭ la ĝenerala striko, per la sama voĉo, kiu jesis al la faŝista puĉo de Alĝero en 1958, li jesas al la kolera laboristaro kaj proponas sin mem - plian fojan - por rebonigi ĉion. La potenc-avido estas la obstina malvirto de maljunuloj.
Nun tiu revolucia eksplodo kviete enŝlimiĝos en la balotadon. Sed ĉu finite ? Kiu gajnas ? ĉu ni vetu ?
Eĉ se la degolismo balote elsaviĝos el la situacio, ĝi ricevis tian baton, ke ĝi devos serĉi aliancanojn en la aliaj malŝatataj partioj. Kaj se alvenos maldekstra plimulto, kio okazos ? Oni ne tre bone imagas kiel politika sistemo pseŭdodemokrata, kiu funkcias per, pri, pro, por kaj ĉirkaŭ unu sola homo povus plue funkcii, se la asembleo enhavus plimulton, kiu kontraŭas tiun homon. Ĉu naŭzite de tiuj francoj, kiuj ne plu volas savanton, Degol denove retiriĝos por atendi 12 jarojn, ke oni revoku lin ? Ni estu seriozaj... Ĉu li simple, kapitulacos antaŭ la faktoj ? Dubinde. Aŭ... aŭ... oni scias, ke la armeo estas preta en la garnizon-urboj ĉirkaŭ Parizo. Kaj niaj hispanaj kamaradoj vidante la du ekstremojn leviĝi batalpretaj memoras iujn tagojn de julio 1936...
Ĉiel, eĉ se ni estos optimismaj kaj supozu, ke ĉio okazos idilie, kiel esperas la laboristoj, kaj alvenos nova Popola Fronto, falos nur la peza obstaklo de la degolismo, sed la fundamentaj ondopuŝoj de la novnaskitaj laboristaj depostuloj kaj la studenta eksplodo restos faktoj kaj ĝermoj de estontaj kontestoj.
Certe la krizo ne finiĝos tiel balotslipe. Sed en tiu vesperkrepusko de l’ degolismo mi tamen kuraĝas konkludi.
Kiam mi vidis la relojn rustiĝi sub bela maja ĉielo ŝajnis al mi, ke la laboristaro posedas en la ĝenerala striko teruran armilon, kiun neniu diktatoro povas kontraŭstari.
Sed kiam post la aroganta parolado de Degol la 30-an de majo, post la « spontana » manifestacio, subite la 31-an de majo reaperis la benzino kaj la karaj aŭtoj rekomencis karuseli, mi komprenis, ke la komforto venkis, ke la trikolorema burĝaro, kiu subtenas la gvidanton, ankoraŭ ĉifoje eltiriĝis el sia granda timo, kaj ke plian fojon la laboristaro estos la kokrito de la komedio. Kio restos el la tuta « chienlit » ? Kelkaj iluziaj salajroplibonigoj, kelkaj realaj socialaj konkeroj, kaj tiuj semoj de laborista mastrumado, kiuj eble iam ĝermos...


el SAT-Amikaro, junio 1968

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio