Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita lundon la 21an de aŭgusto 2017 . Ĝis nun estas 2491 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Venonta kongreso | SAT-kulturo | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | Fakoj | Informoj | Ligoj | Arĥivoj | Membriĝi

En la sama rubriko

puce SAT-kongreso Kazanlako
puce A World Conference of Workers without a Language Barrier – the 2008 SAT Congress in Kazanlak (Bulgaria)
puce Aliĝintoj
puce Bazaj praktikaj informoj
puce Déclaration du 81ème congrès de SAT
puce Declaration of the 2008 SAT Congress
puce Deklaracio kaj Gvidrezolucio 2008
puce Deklaration des SAT-Kongresses 2008
puce Dichiarazione e Risoluzione programmatica 2008
puce Eine weltweite Arbeiter-Begegnung ohne Sprachbarrieren – der SAT-Kongress 2008 in Kasanlak
puce EL 81 CONGRESO DE SAT
puce EL 81 CONGRESO DE SAT - DECLARACIÓN
puce Esp-kongressen i Bulgarien
puce Gazetartikolo 2008

Kiel veturi al Kazanlako ?

Ĉi-tie ni planas listigi ĉiujn informojn, kiu povas helpi atingi Kazanlakon. Momente estas nur indikoj por vojaĝado el Parizo, sed informoj pri vojaĝkondiĉoj el alia loko estos bonvenaj.

El Parizo

Busado per "Eurolines" ĝis Sofio (200 km for de Kazanlako)

Tarifo : 189 eŭroj ire-revene por unu persono, 171 por malpli ol 26-jaruloj kaj pli ol 60-jaruloj. Ekde dek personoj, la grupa tarifo iĝas 179 eŭroj, kaj la 11a ĝuas senpagan vojaĝon.

Foriro : vendredon la 8a de aŭgusto je la 8a, alveno en Sofio sabaton la 9an je la 21a30. Tiam ni povus rekuniĝi kun la aliaj kongresanoj, kaj profiti grupan busadon al Kazanlako, sed necesos averti la OKK-on sufiĉe frue por ke ili organizu la aferon.

Reveno : foriro el Sofio la dimanĉon 17an je la 8a30, alveno en Parizo lundon la 19an je la 21a30.

Noto : por povi mendi grupan veturon necesas organiziĝi sufiĉe frue. Do, tuj kiam vi decidiĝos, mesaĝu al philgui ĉe free punkto fr aŭ vinkomarkov ĉe yahoo punkto fr por aldoniĝi al la listo de busantoj. Ni ankoraŭ ne sukcesis klare scii, ĉu pasporto estos bezonata por trairi Serbion.


Busado per "Eurolines" ĝis Stara Zagora (32 km for de Kazanlako)

Tarifo : 199 eŭroj ire-revene por unu persono, 181 por malpli ol 26-jaruloj kaj pli ol 60-jaruloj. Ekde dek personoj, la grupa tarifo iĝas 189 eŭroj, kaj la 11a ĝuas senpagan vojaĝon.

Foriro : vendredon la 8a de aŭgusto je la 8a30, alveno en Stara Zagora dimanĉon la 10an je la 1a. Tiam ni devos mem elturniĝi por atingi Kazanlakon dumnokte.

Reveno : dimanĉon la 17an je la 8a30 el Stara Zagora, alveno en Parizo mardon la 19an je la 2a30.


Trajnado ĝis Sofio

Eblas uzi "Inter Rail" somere elektante unu el la diversaj formuloj proponitaj. Ekzemple, ekzistas bileto kiu ebligas eŭrope trajni 5 tagojn en 10-taga periodo je la prezo de 249€, kaj do taŭgas por ĉeesti la kongreson. Necesas aldoni la prezrezervadon por iuj trajnoj. Nun mankas nur la rezervado de Vieno ĝis Sofio disponebla ĉe Deutsche Bahn, 7 av de l’opera. Informoj pri ĝia kosto venos tre baldaŭ.

Jen la ĉiutaga horaro por trajni al Sofio :

Iro : 33 h 20 min Paris Est Foriro 7:24 TGV +5€

Stuttgart Hbf Alveno 11:03
Stuttgart Hbf Foriro 12:12 +3€
Munchen Hbf Alveno 14:31
Munchen Hbf Foriro 15:26 +3€
Wien Westbahnhof Alveno 19:35
Wien Westbahnhof Foriro 19:48 + ?
Sofia Alveno 17:44

Reveno : 34 h 27min

Sofia Foriro 13:10 + ?
Wien Westbahnhof Alveno 8:57
Wien Westbahnhof Foriro 9:44
Salzburg Hbf Alveno 12:50
Salzburg Hbf Foriro 13:53
Stuttgart Hbf Alveno 18:00
Stuttgart Hbf Foriro 18:54
TGV +5€ Paris Est Alveno 22:37


Flugado per diversaj kompanioj

Air France 249 €

Foriro : CDG jeu. 07/08/08 10:20, alveno en SOF 14:05

Reveno : SOF dim. 17/08/08 15:00, alveno en CDG 16:55

Agentejo : Promovacances aŭ Go voyages


Bulgaria Air 274,06 €

Foriro : CDG jeu. 07/08/08 11:30, alveno en Sofio (SOF) 15:15

Reveno : SOF dim. 17/08/08 07:55, alveno en CDG 10:00

Agentejo : Lastminute.com


Atentu ! Tiuj malmultekostaj prezoj malaperas iompostiome.


 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto@satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj@satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj@satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

PNG - 436 bitokoj
fabrikita en esperantio