Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce Alice Schwarzer : Perforto & potenco (artikolo)
puce Feministinoj pri patrinoj kaj patrineco

Alice Schwarzer : Perforto & potenco (artikolo)


Li amas min - li ne amas min - li... 

STOPU LA HEJMAN PERFORTON. 

  • Zuercher Frauencentrale


    Jam de kelkaj jaroj ekzistas en la okcidentaj demokratioj centroj por torturaj viktimoj, en kiuj homoj el politikaj diktaturoj estas kuracataj korpe kaj anime. La ekkonoj, gajnitaj el tio, estas ofte evidentaj. Se oni ekzemple turmentis homon per dentkuracistaj teknikiloj – kuracistoj estas nerezigneblaj kunlaborantoj ĉe la modernaj turmentmetodoj – la turmentito neniam plu povos viziti dentkuracistejon, sen tio, ke li ne estos reĵetita per plena forto en sian psikan traŭmaton. Kion tio do signifas por la inoj, kiuj estas la viktimoj de seksperforto ? Iliaj turmentoĉambroj ne estas foraj bunkroj, sed la propraj loĝejoj, la propra kuirejo aŭ la dormoĉambro. Kaj la suferojn, kiujn oni kaŭzas al ili en Kolonjo aŭ Kabulo, Londono aŭ Lagos, ne estas kaŭzataj de fremduloj, sed de konfiduloj : Estas la propraj patroj, fratoj, edzoj, kiuj faras tion al ili.


    Certe, la situacio de inoj en la okcidentaj demokratioj estas hodiaŭ nekompareble pli bona ol en diversaj arkaikaj virosocioj en Azio, Arabio aŭ Afriko. Sed ankaŭ en la okcidento konas ĉiu tria ĝis dua ino perforton el propra sperto ; estas inoj batitaj, misuzitaj, seksperfortitaj – koncize : torturitaj. Ankaŭ okcidente "la ofendita virohonoro" al ino povas kosti la vivon. Kaj en la tuta mondo la viroperforto estas laŭ Monda Organizo pri Sano (MOS) la mortokaŭzo numero 1 de inoj, ankoraŭ antaŭ kancero aŭ Aidoso.


    Daŭris longe, ĝis tiaj amarigaj veroj fariĝis publikaj. Kiam ni, la feministinoj antaŭ ĉirkaŭ tridek jaroj refoje eldiris ĝin (tiel kiel jam antaŭ ni la unua inomovado en la 19-a jarcento) oni ridis pri ni. Ĉu privata perforto ? Ĉu misuzataj infanoj ? Ĉu perforto ĉe geedzoj ? Ridinde ! Histeriaj fantazioj. Nuda malamo al viroj. Sed intertempe ni ĉiuj konas ilin : la bildojn, la statistikojn, la tro plenajn inodomojn.


    Kaj ĉe tio ni komencas nur iom post iom diveni la tutan amplekson de la detruado, al interne, kaj al ekstere. Ne plu havas sencon pli longe fermi la okulojn pro tio : Ni, la inoj, estas la torturata sekso. Ke tiu ĉiea, tutmonda perforto kontraŭ inoj efektive eblas, havas rilaton al la potenco de la viroj kaj la malpotenco de la inoj kaj ties ilia senvalorigo. Ĉar "ion tian" faras homoj ne al homoj. "Ion tian" faras homoj nur al subhomoj. Al negroj. Aŭ judoj. Aŭ inoj. Laŭ tio, kiu ĵus estas deklarita de fortuloj kiel la malpli valora. Unu speco de homoj de jarmiloj estas trafata en ĉiu kazo de la pugnorajto : la inoj.


    La humiligo de la inoj venas de tre fore. Kelkajn ĝi disrompas tute, aliajn ĝi igas enombren, pluajn ĝi embuskas. Ĉar eĉ la ino, kiu ne spertis torturon, havas torturitan patrinon aŭ avinon. Kaj ankaŭ ŝi ĉiutage kaj en ĉiu horo povas renkonti sian seksperfortonton. La radikoj de la sekvoj de tiu kolektiva traŭmato profunde enfosiĝis animen. En ĉiu ino embuksas la sciado, ke "ĝi" estas ebla. Kaj ankaŭ la plej forta, la plej fiera ino povas refali kontraŭ sia volo en tiujn internajn abismojn, aŭ povas esti repuŝita en tiujn.

    Women are powerful ! (Inoj estas plenaj de potenco !) Tiel tekstas fiera frapfrazo ĉe la ekpaŝo de la inomovado en la sepdekaj jaroj. Tio pravas, sed inoj estas ankaŭ malfortaj. Pro ofendiĝo, humiligo, kaj duboj. Por la modernaj inoj gravas iri rekte, sen pretervidi la embuskantan abismon ; do vivi la helan flankon sen nei la malhelan. Tio estas hodiaŭ pli facila kaj samtempe pli malfacila ol por niaj patrinoj. Parte ni havas pli da rajtoj kaj pli grandan memstarecon. Sed samtempe ni havas la "retrofrapon" La kontraŭuloj de la samrajteco armas sin. En demokratioj kaj diktaturoj virviroj kaj iliaj komplicinoj propagandas la seksvizaĝan inohaton, do : la pornografion. Intertempe la kaŝira iompostioma pornografiigo - do la interligo de seksa volupto kun la volupto pri humiligo kaj perforto - konkeris la modon, la amaskomunikilojn, ja la tutan kulturon. La pornografio, kiel "nedanĝera" ofertita aŭ altigita al arto", ne plu estas metita sub la vendotablon, sed estas ĉie kaj venenigas la dezirojn de la viroj.

    Progresintajn kulturojn minacas la regreso, kaj post ili postulas arkaikaj kaj militecigitaj socioj pli kaj pli da atento, kiuj preĝas en la nomo de "justa afero", de tradicio aŭ religio la perfortemon de viroj kaj la pacemecon de inoj. Ke tiuj brutalaj virosocioj en la 21-a jarcento en vero estas malcertigitaj socioj kaj ilia koncepto delonge ekŝanceliĝis, faras tion ne pli bona : Ĉar nenio estas pli mortiga por inoj ol malcertigita vivireco, individue kaj kolektive. Kaj ju pli rigidaj estas la roloj de inoj kaj viroj, ju pli severa estas la socia apartigo de inoj, ju pli forte oni substrekas la diferencon inter la seksoj, des pli masiva estas la perforto kontraŭ inoj. Des pli rimarkinda estas, ke la plej granda homrajta organizo amnestio internacia (ai), ĝuste nun elvokas internacian kampanjon kontraŭ la perforton de inoj. Per tio ai staras la unuan fojon ŝultron ĉe ŝultro kun la feministoj, kio ankaŭ havas rilaton al la nova gvida teamo, sed ne nur. Por la kosmopolitika ai-prezidantino Irene Khan – kiu naskiĝis en Bangladeŝo, studis en Britlando kaj geedziĝis kun germano – estas la perforto kontraŭ inoj "la plej indigniga homrajta skandalo de nia tempo" kaj "pravigebla per nenio." Kaj tute ne per "diferenco de la moroj aŭ kultura diferenco". Por la islamanino la homaj rajtoj de la inoj estas "universalaj kaj nedisigeblaj" : "Ĉiuj homoj havas rajton je ĉiuj homaj rajtoj. Nek kulturo nek tradico senkulpigas la rompojn de bazaj homaj rajtoj de la inoj." Tiaj vortoj ĝis antaŭ nelonge estis nepenseblaj ĉe ai. Ĉar ankaŭ ai, kiel la plejmulto de la maldekstrularo, longe restis rigide ĉe la politika sinteno, laŭ kiu la "politikaj viktimoj" estas nur la viktimoj de ŝtatoj – sed tiuj de familia perforto "privata afero". Tio ja ne estis miskompreno, ĉar ankaŭ kelkaj homrajtuloj, kiuj estas justaj unuavice al si mem, batas hejme sian edzinon. Jen la orienta vualigo de la inaj rajtoj en la nomo de la islamo por okcidentaj viroj, kiuj la emancipiĝon de inoj ne povas elteni kape, venis en la ĝusta tempo. Ĉar tiu almenaŭ hejme permesas la rimarkon, ke la inoj devas travivi aliloke ankoraŭ tute pli fian...

    Des pli salutinda estas la rezoluto, kun kiu amnestio internacia turnas sin al la tabutemo. La homrajtaj inoj povas konstrui ĉe tio sur la fundamento de la mondovasta engaĝo de la feministinoj ekstere kaj ene de ties organizoj. La informoj pri la amplekso de la viroperforto en la dormĉambroj kaj sur la batalkampoj estas sekurigitaj. La analizo pri la brutaligo de viroj en militecigitaj ŝtatoj aŭ eĉ ŝtatoj, kiuj troviĝas en militoj – de Irano ĝis Ruslando kaj Usono – kaj ties efikoj al inoj kaj infanoj, estas farita. La scio, ke viroj, kiuj mortigis en militoj aŭ en intercivitanaj militoj por la "justa afero", hejme ne ĉesas furiozi ĉe la "propra afero", estas pruvita. Ankaŭ tio, ke vere la tutaj familioj fariĝas viktimoj de tiuj viroj. Sed same pravas, ke la filinoj identiĝas kun la viktimoj – kaj la filoj kun la deliktuloj. Tiel oni plu transportas ne nur la viktiman estadon de ina generacio al ina generacio, sed ankaŭ la estadon de deliktulo de virogeneracio al virogeneracio.

    Estas do ege grave, ke ankaŭ la viroj solidare kaj ofensive aliĝas al la batalo kontraŭ la viroperforto. Amnestio internacia postulas ne nur konsekvencojn je tutmonda, internacia, nacia kaj regionala nivelo, sed turnas sin ankaŭ tute eksplicite al la unuopuloj, antaŭ ĉio al la viroj. Sen samrajteco ne eblas senperforteco, sen kondamnigo de la seksa perforto ne eblas kondamnigo de la ĝenerala perforto ; sen la fino de la milito inter viroj kaj inoj ne eblas la fino de la militoj. Estos longa vojo. Ĉar la perforto estas la dura kerno de ĉiu potenco. Sen perforto, sen ĝia praktikado aŭ minaco de ĝi ne povas esti potencrilatoj. Tio tiel validas inter la popoloj kaj kulturoj, kiel inter la seksoj. La perforto de viroj kontraŭ inoj estas la fundamento, sur kiu baziĝas ĉiuj aliaj potencrilatoj. Se oni serioze ekskuas tiun fundamenton, kolapsas la tuta terora konstruaĵo kiel ludkarta domo en si mem – kaj tiam fine la kuirejo kaj la dormoĉambro ankaŭ por inoj kaj infanoj ne plu estos ejoj de teroro, sed ejoj de paco.


tradukis Dorothea & Hans-Georg Kaiser

PS :
Por plua legado la gazeto Emma, el kiu ni tradukis la artikolon, rekomendas la libron de Judith L. Herman "La cikatroj de perforto" (Junfermann) kaj Alice Schwarzer "La granda diferenco" (Fischer, 9,90 €)

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio