Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce 10 000 km kontraŭ la pafaĵoĵetoj el bomboj.
puce Al vi, infanoj de la paco
puce Amnestio Internacia pri pafaĵoĵetoj el bomboj
puce Apliko de la decido de la unua paragrafo de la Deklaracio de la 81-a Kongreso
puce Cento da Ŝtatoj subskribis la Konvencion de Oslo.
puce Evoluado de la situacio ĉe Proksim-Oriento inter Israelo kaj Palestino dum la ses lastaj jardekoj
puce FINE…
puce Gurs : 1939-1945 - Koncentrejo en Bearno
puce Informeto
puce Instalado de usonaj radaroj en Ĉeĥio : VENKO !
puce Intervjuo : Colette Weiss parolas pri la Oslo-Konvencio
puce Kampanjo de la Infanoj por Senperforta Mondo
puce Kunveno pri la pafaĵoĵetoj el bomboj en Sofio (Bulgario)
puce Letero al sidejo de CMC

Leĝopropono por malarmado sen kondiĉo

Sen kondiĉo, postulu la malarmadon de nia lando.

El franca leĝopropono, n-ro 271, metita ĉe la Senato la 22 aprilon 1993.

Unua Artikolo

La fabrikado kaj la eksportado de armiloj estas malpermesataj sur la vastaĵo de la nacia teritorio. La transito de armiloj estas malpermesata tra la lando.

Art. 2

La uzinoj, la arsenaloj kaj diversaj entreprenoj, kiuj laboras por la armeoj kaj eventuale por la milito estas transformataj por fabriki civilajn produktojn.

Art.3

La lando permesas ĉiujn internaciajn kontrolojn por konstati la aplikon de ĉi tiu leĝo.

Art.4

La lando detruas aŭ progresive transformas la totalon de sia armilaro kaj de sia militmaterialo ; iom post iom likvidas siajn terarmeon, mararmeon, aerarmeon.

Art.5

La registaro havas la respondecon de la apliko de tiu leĝo , ĝi prezentas ĉiun kvaran jaron unu leĝon, kiu indikas, dum tiu periodo, la programojn de malarmado kaj transformado de armilindustrio ĝis la realiĝo de la fiksita celo en la antaŭa artikolo.

Art.6

La registaro entreprenas federi la landojn, kiuj aplikas similan leĝon.


Simila leĝopropono (n-ro 271) estis registrita ĉe la Prezidanteco de la franca Senato la 22-an de aprilo 1993. Tiu leĝopropono estis metita de kvin ge-senatanoj, hodiaŭ kvar ne plu estas senatanoj. En Francio, post pluraj jaroj, kiam leĝopropono metita ĉe la Senato ne estis debatita, necesas denove meti la leĝoproponon. Do, ni skribis la 11-an de julio 2007 al la Senatanino Maryse Bergé-Lavigne, subskribinta la leĝoproponon en 1993, por peti ke ŝi denove metu ĝin ĉe la Senato. Ni ankoraŭ atendas la respondon. Por malarmadi la tasko estas grandega.

Colette Weiss / André Weiss.

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio