Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita dimanĉon la 10an de decembro 2017 . Ĝis nun estas 2500 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Venonta kongreso | SAT-kulturo | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | Fakoj | Informoj | Ligoj | Arĥivoj | Membriĝi

En la sama rubriko

puce "DEKLARO DE SAT" pri la atencoj en Usono
puce Manifestacio en Bruselo- 13-15.12.2001
puce FORPASIS KAMARADO IVO
puce POLITIKA FORUMO
puce KOMUNIKO DE LA PLENUM-KOMITATO
puce Unua de Majo en Parizo (2002)
puce DEKLARO DE LA PLENUM-KOMITATO DE S.A.T. PRI MILITMINACO
puce Korektoj de eraroj en la Nova PIV elŝuteblaj en la PDF
puce Aktivas la pariza grupo de SAT-Amikaro
puce Alvoko al paco en gaza-regiono
puce Kongreso de SAT Amikaro 2009 okazos en Paŭo (francio)
puce Kongreso de SAT-Amikaro - Informo
puce Libro pri Mortopuno : unua eldono de la kooperativo
puce Minsko (BLR), 25-31/07/2010 : esperant-lingva teatro-staĝo

Alvoko al paco en gaza-regiono

Alvoko al paco en gaza-regiono

La Plenum-Komitato de SAT forte protestas kontraŭ la perforto de la Israela ŝtataparato en la regiono de Gazao. Ĝi samtempe forte protestas kontraŭ la batalmetodo de Hamas, atentigante, ke buĉado de israelaj soldatoj aŭ civiluloj nur helpas plifortigi la naciismon de la israela aparto, donante al ĝi pretekstojn por daŭrigi sian imperiisman politikon, dum 20% el la israela loĝantaro vivas sub la oficiala limo de malriĉeco. Ĝi alvokas do al ambaŭflanka ĉesigo de militaj agoj.

La PK konscias, ke la israel-palestina problemo estas kompleksa, sed atentigas, ke solvoj baziĝantaj sur naciismo aŭ interkonsentoj inter kapitalismaj ŝtatestroj certe ne povas esti kontentigaj por ekspluatitoj el ambaŭ landoj.

Ĝi ankaŭ konscias, ke la sci-nivelo pri tiu-ĉi temo estas sufiĉe malvasta, kaj vokas do al informkolektado de faktoj kaj argumentoj por nutri la tiuteman rubrikon de la SAT-Kultura retejo : http://www.satesperanto.org/-Mezoriento-.html kaj venontajn numerojn de Sennaciulo.

La PK morale apogas ĉiujn kamaradojn, kiuj iel agadas proteste al la nunaj militkrimoj, kaj tenas sin je dispono de tiuj, kiuj pretas organizi grandskalan kampanjon por kontaktiĝi kun mezorientaj laboristoj kun la celo akiri pli bonan komprenon pri ilia preciza situacio kaj konsciigi ilin pri iliaj komunaj interesoj.

La Plenum-Komitato de Sennacieca Asocio Tutmonda, la 9an de januaro 2008.

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto@satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj@satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj@satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

PNG - 436 bitokoj
fabrikita en esperantio