Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce 10 000 km kontraŭ la pafaĵoĵetoj el bomboj.
puce Al vi, infanoj de la paco
puce Amnestio Internacia pri pafaĵoĵetoj el bomboj
puce Apliko de la decido de la unua paragrafo de la Deklaracio de la 81-a Kongreso
puce Cento da Ŝtatoj subskribis la Konvencion de Oslo.
puce Evoluado de la situacio ĉe Proksim-Oriento inter Israelo kaj Palestino dum la ses lastaj jardekoj
puce FINE…
puce Gurs : 1939-1945 - Koncentrejo en Bearno
puce Informeto
puce Instalado de usonaj radaroj en Ĉeĥio : VENKO !
puce Intervjuo : Colette Weiss parolas pri la Oslo-Konvencio
puce Kampanjo de la Infanoj por Senperforta Mondo
puce Kunveno pri la pafaĵoĵetoj el bomboj en Sofio (Bulgario)
puce Letero al sidejo de CMC

Letero al Sinjoro Martti Ahtisaari, Nobelpremiito pri la Paco

Pacista Frakcio
Letero al Sinjoro Martti Ahtisaari
Nobelpremiito pri la Paco
C.I.M.
Pieni Roobertinkatu 13 B 24-26
FI-00130 HELSINKI
Finnlando

Temo : Konvencio de Otavo

Sinjoro Prezidento,

En la Eŭropa Unio, Pollando ne ratifis kaj Finnlando ne subskribis la Konvencion de Otavo. Ĉiuj
aliaj landoj de Eŭropa Unio ratifis tiun Konvencion.

Dum nia Kongreso en pariza regiono en 2007, kaj nia Kongreso en Kazanlako (Bulgario) en 2008,
SAT skribis al la Ambasadoroj de Finnlando en tiuj du landoj, por peti ke Finnlando subskribu la
Konvencion. Ni neniam ricevis respondon.

Plie, laŭ niaj informoj, Finnlando subskribos la Konvencion nur en 2025, kial ?

Sinjoro Prezidento, ĉu vi povus uzi vian altan aŭtoritatecon por interveni apud la Registaro de via
lando, por ke Finnlando rapide subskribu la Konvencion de Otavo. La kontraŭpersonaj minoj jam
sufiĉe mortigis kaj vundis senkulpajn civilulojn.

Bonvolu akcepti, Sinjoro Prezidento, niajn tre respektoplenajn salutojn.

Por la Movado SAT
Colette Weiss André Weiss

Nobelpremiito pri la Paco ne signifas Paciston

Ĉi supre, vi legis la leteron, kiun ni sendis al S-ro Martti AHTISAARI, civitano de Finnlando,
nobelpremiito pri paco en 2008. Kun tiu esperanta letero, ni sendis finnan tradukon de la letero
efektivigitan far nia Finna kamarado : Antero Harju, kiu ankaŭ donis al ni la adreson.

-1- S-ro Martti AHTISAARI ne respondis al nia letero ; ni opinias ke li neniam respondos.

-2- Finnlando ne subskribis la Konvencion de Otavo, pri la kontraŭpersonaj minoj, en decembro
1997 ; kaj Finnlando ne subskribis la Konvencion de Oslo, pri la pafaĵoĵetoj el bomboj, en
decembro 2008.

-3- Dum la kampanjo de subskriboj de la Konvencio de Otavo en decembro 1997, la Prezidento
de la Respubliko de Finnlando estis : S-ro Martti AHTISAARI.

La vorto PACO ne signifas la samon por ĉiuj.

Colette Weiss kaj André Weiss
Januaro 2009.

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio