sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita ĵaŭdon la 6an de junio 2019 . ĝis nun estas 1348 tekstoj










NIGRA KIRMESO (el "ILI" Bergiers)



Al Kdo Maks. Krjukov.


"La malestimo estas grava potenco." JEAN TOUSSEUL.


Kirmeso !


La suno iĝas tre malsupren je la okcidenta flanko kaj timeme la vespero anoncas sin. Poste la astro sin tutkaŝas kaj malhela vualo etendiĝas super la aĵojn. En tiu kamparo, ĉio estus silenta, se la hodiaŭa tago ne estus tiu, de ĉiuj atendita, tiu de la ĝojo. La krioj, la ridoj kaj la kantoj miksiĝantaj je la sonoj akraj au melankoliaj de la gurdoj alvenas ĝis ni. Tiu kunaĵaro tiom malharmonia nin emocias tamen. La karuselo, la balanciloj rediras la kantaĵojn, kiujn la Urbo mode kriaĉadis antaŭ unu jaro. La kantetistoj verkante por la muzikejoj kaj teatroj eble ne konscias pri la mildeco, alportita de iliaj stultaĵoj al la kamparanoj, Ĉar ĉiuj kantoj parolas pri la amo... kaj ĉu la amo ne estas la kamparo, nur la kamparo ? En la urboj, la amo maljuniĝas : ĝi mortas. Sed ĉi tie, tute apud la arboj, kie la brustoj enspiras la blovon de la naturo, la amo vivas. Kaj la kantoj ne mortas tiel fru. En tiu tago kirmesa, la muziko de la valsoj mildigos la korojn kaj kunigos la korpojn. La ĉarlestonoj ekscitos. La vilaĝanaro tuta estas tie ; la viroj ekzercas sin ĉe la « Piptrafejo » , la virinoj interpuŝas sin por atingi la unuan vicon antaŭ la « hup-la-la » . La infanoj disputas inter du karuselrondoj. La gejunuloj apartiĝas, ĉeestas la angulojn ne trafitajn de la festa lumigado kaj perdante la rigardon de la patrinoj de l’ junulinoj, la knabegoj kuntiras ilin al la apuda arbaro. Duope kaj duondirante promesojn, ĵurojn kaj aliajn plencirconstancajn parolojn, la junularo iras al sia destino. La belulinoj aŭskultas avide kaj... ruĝvangiĝas.


Kelkaj inter ili tremas. Protime ? Proĝoje ? Proemocie ? Tiuj estas la ĉastaj kaj ili foriras, certaj pri sia « bonamato » kiu estos baldaŭ ilia materiala amanto. La neeviteblaĵo okazas.


Eroso, ridetante, pretigas siajn sagojn.


La promenado sentimentala, eble plej sentimentala, daŭras. Kaj la festo ankaŭ daŭras en la vilaĝo. La viroj forlasis la Pippafejon ; ili eniris ĉe Lidoro la mastro de la drinkejo de l’ stratangulo. La virinoj provas repreni la infanojn de iliaj kirmesaj ludoj. Ĉu ili pensas pri la edzoj ? Jes, certe jes, sed li povas tamen trinki hodiaŭ, ĉar li neniam trinkas. Kaj pri la junulinoj ? Kiu respondas ? En tiu festa tago, eble patrina koro estas malpli ĵaluza al la filino. La kvardekjarulinoj sendube rememoras ke siatempe ili ankaŭ estis dudekjaraj. La akcentoj de l’muziko multe efikas je tiu atmosfero. Kaj al la kutima rezonado, la koro tuŝita, lulita de la notoj, kies nomoj hieraŭaj estas hodiaŭaj, respondas : Silentu ! Kaj tiam la patrinoj, kuntirante sian infanaron, reiras al la hejmo, lasante edzon kaj filinon « laŭguste amuziĝi » . Morgaŭ la paco estos fermita, la patrinoj refariĝos neŝanceliĝaj : ili bedaŭros. Ili estos repatriniĝintaj sed remaljuniĝintaj. Tro malfrue ! Ĉar la naturo jam parolis. Nenia gardo, eĉ pastra, kapablus neebligi la Amon.


Eros nekontraŭstareble ordonas :


Kriu, ridu, kantu, interkisu vin, amu, interdoniĝu vin, en tiu plenĝoja nokto. Estas kirmeso, profitu !


Pol la Ĝibulo ekiras, li, ankaŭ. Dank’ al la grava cirkonstanco, li sin kovris per nova feltĉapelo kaj sin piedvestis per brilantaj lakŝuoj. Resti sole, tute sole, malproksime el tiuj kiuj amuziĝas, tio estas malfacila. Pol tiel opiniis kaj decidis partopreni la ĝeneralan ĝojon. Ĉiokonsiderate, ni konfesu, li ne estas tiom malbelega, lia vizaĝo ne estas antipatia, kaj lia ĝibo ne estas tiel ega. Cetere li ne iros al la publika foirejo ; li vagados je la ĉirkaŭaĵoj, laŭiros la riveron arĝentmurmurantan. En la majesteco de l’ nokto, la aŭdos la voĉon de tiuj kiuj sin amuzas. Kaj dufoje ĉiuhore, la turo per sia bronza voĉo diros vorton. Kaj tiu vorto estos, malgraŭ la senpena eldiro, pli potenca ol ĉiuj ridoj kunestantaj. Ĝiaj silaboj estos prononcitaj laŭ tono gruntanta. Kaj tio estos averto. Ĉu kuraĝigo aŭ malaprobo ? AI la amantoj kiuj iras al la ago, tio estos atentigo pri la forkuranta tempo. Rapidu ! Al la satiĝintoj tio estos « malgraŭ vi, malgraŭ ĉiuj » mi notas viajn minutojn. Kaj la junuloj rememoros pri la horo, ombro sur ilian feliĉon. Por la Ĝibulo, tiu preĝeja voĉo estas gaja. La kripluloj ne sentas kiel la aliaj ; ili estas pli profundaj. Kaj Pol sentos : « La potenco de la homoj estas tre malforta, la aĵoj estas pli fortaj kaj pli humanaj. Neniam la sonoriloj mokis malfeliĉulon. Kaj la homoj ? » Pol estos kontenta.


La loĝantoj de la vilaĝo pensas multmaniere pri Pol. La virinoj parolante matene diras kun kompatplena mieno : li estas iom simpla. Vespere kaj kondiĉe ke la tago estis gajiganta, ili dirus : li estas frenezulo. La viroj eklevas la ŝultrojn, kiam oni parolas pri la Ĝibulo. La knaboj de la ĉirkaŭaĵoj estas feliĉaj kiam ili povas, arope (bone rimarkite ?), postkuri lin kriante mil insultojn aŭ ĵetante ŝtonojn. La junuloj matene bonan tagon deziras al Pol, sed vespere aŭ dimanĉe ili serĉas Pol. Ili kondukas lin al la drinkejo kaj ĉiu trovas en sia poŝo sufiĉe por regali lin. La stomako de Pol estas delikata kaj la drinkaĵo rapide estigas la rezulton, atenditan de la ŝercantoj : Pol estas ebria.


Tiumomente Pol ŝatas siajn proksimulojn. Kiom bonkoraj estas la kamaradoj ! Volonte en neceseco li helpus al ili. Kutime li maljuste juĝas ilin, ĉar estas proamikece ke ili invitis lin !


En tiuj kondiĉoj ne estas malfacile kantigi lin. Li saltas sur la tablon kaj elfarante gestojn malĝoj-ĝojajn, li ekkriaĉas malprudan kanteton. Nun li estas vere malbelega. La kruela ĉeestantaro ridas : ĝi estas kontentigita. Ankoraŭ bona vespero ! Ha ! Pol, kion farus la vilaĝanaro sen ci ? (Ĉu estas do en ĉiu vilaĝo publika frenezulo ?) Ĝojtremo. Ĉu la frenezulo fariĝis komunikebla ?… la trajtoj de ĉiuj vigliĝas, la vizaĝoj fariĝas demonaspektaj. Vere, la knaboj vesperaj ne similas tuijn, kiuj ĉiumatene iras al la laborejo, la pantranĉojn sub la brako. La Ĝibulo finas sian rekantaĵon ; oni alportas novan glason petante novan kanton. Li anoncas : « La Blanka Pantalono » . La festo daŭras ĝis kiam la amuzanto laciĝinte defaliĝos.


La junulinoj ankaŭ faras el li sian mokcelon. Ofte, unu el ili, iras al li, nur por gajni veton aŭ proamuze, diras al li per varmigaj vortoj la mildan amon, kion ŝi sentas al li, aŭ prenas lian brakon, tiklante lian mentonon per la alia mano. Honteme, Pol volas elliberiĝi. La belulino revenas, premas lin pli intense kontraŭ sia brusto. Kaj la Ĝibulo estas mistifikita. La direktas al sia kunirantulino rigardon beste bonan kaj vaporondo subite atakas lin. Tiam, per gesto plenvola, li ekprenas la korpon de la turmentantino por gIui sur ŝia buŝo siajn lipojn. Sed ŝi, rapidema, elliberiĝas kaj rideksplodo respondas al la deziro de la krudulo.


Dimanĉe post la meso, pluraj okulumas al li. Kaj, kelkfoje, vera konspiro evidentiĝas. Marja, Suza, Anna kaj Sofia decidis kredigi al la Ĝibulo ke Leona, la filino de la kooperativa administranto, duonmortis pro amo al li, Marja diris al Pol : « Ĉu ci ne vidis hieraŭ je la meseliro Leonan ? Ŝi rigardis tiom ameme cin » !


Pol mokas. Suza venas al Pol : « Leona diris al mi ke ŝi amas cin ». Pol koleras. Anna kvazaŭsekrete konfesas : « La tuta vilaĝanaro parolas pri tiu temo, ĉu estas do vere ke ci intencas edzinigi Leonan ? » La Ĝibulo aŭskultas ; li pripensas. Ĉu estus vere ? Sofia renkontas kiel hazarde lin : « Nu, mi venas el la kooperativo kaj la patrino de Leona rakontis al Sinjorino Gaga, ke ŝia filino nur pensis pri ci kaj opiniis ke ci bezonis longan tempon por ekvidi la amon de tiu kompatinda junulino » . Pol kredas. Li vidas Leonan kaj permesas al si okulumon, li antaŭeniĝas al ŝi kun sentima rideto. Leona subite elturniĝas, neforgesante la tradician « Stultulon » .


Tamen, de post pluraj semajnoj, junulino amindumas lin. Estas Ĉarloto la Brunulino, la unuenaskita filino de Johano la Lignoŝuisto. Post ĉiuj tiuj aventuroj, Pol montriĝis unue skeptika. Sed la simplulo rapide forgesis sian resenton al la virinoj. Kaj post tiom da senreviĝoj, pro kio ne lastfoje riski ? Dume, Ĉarloto ne haltigis la ardan aspiron de la Ĝibulo per rideksplodo. Kaj Pol fieris pri sia sukceso. Ĉu Ĉarloto amis lin ? Respondo : Ĉu fraŭlino belkorpa povas ami ĝibulon, simplulon ? Eble ŝi volis absolute trafi viron, eĉ difektan ? Promalvirte ? Aŭ ĉu ŝi simple aliris sekretan celon ? La spirito de Pol ne estis tiom multflanka ; li malmulte prizorgis la kaŭzojn de tiu amindumo... Li amis ŝin kaj ŝi apartenis al li. Estis la unue posedita virino. Plurfoje, lia kripla korpo estis karesinta la firman bruston de la bela Ĉarloto kaj ili estis unuiĝintaj. Pol trovis en tio la formulon de la feliĉo, kiun vane multaj aliuloj tre kleraj postkuras. Liaj pensoj estis al ŝi.


Kaj nun, estante sola, aŭdante la gamon de la ridoj venantaj el tie, li elvokis la Sinjorinon de siaj Sonĝoj, Ĉarloton la belan Brunulinon. Ŝi estis bedaŭrespriminta la neeblecon kune partopreni la kirmesan ĝojon, pro la alveno de parencoj. Pol akceptis. La suspekto ne povis ekzisti rilate al tiom bona fraŭlino. Sed kiam oni fariĝas melankolia, kaj kiam la ĝojbruoj venas frapegi nian aŭdorganon, tiam stranga sento iĝas en ni. Sento entenanta malĝojon, envion, ĵaluzon, amdeziron, bedaŭrojn. Ĉe ni, tio finiĝus en gesto malbonhumora aŭ en nepra decido. Ĉe la kripluloj, tio finiĝas en ploroj. Kaj Pol ploris.


La ploroj senpezigas. Kaj poste, kiel suno post pluvego, la espero renaskiĝas. Kaj Pol pensis pri la baldaŭa momento, kiam ili estus edzece feliĉaj, antaŭvidis ilian vivon kvietan kaj facilan ; ĉar Pol ne estis malriĉa, lia patro lasis je sia morto riĉetaraĵon por iliaj bezonoj sufiĉan. Ŝajnas ke liaj revoj kondukis lin iom malproksimen, ĉar estiĝis sur lia vizaĝo rideto apenaŭ amantecan sed kvazaŭ patrecan. Ĉarloto ne rajtos plendi, ĉar la kripluloj amas pliintense ol la aliaj. Kaj la simpluloj, ĉe kiuj la amo estiĝis, dediĉas sin tute al ĝi. Nenio kaŝata al lia Ĉarloto.


En la malproksimaĵo, la bruego laŭgrade estingiĝis. La foirejon forlasas la lastaj geduoj irantaj al ia arbaro. Estas la horo de la amo kaj la arbarego bonakceptanta ricevas tiujn vivojn dezirtremantajn. Al la sonoj akraj kaj bruegaj, sekvis aliaj sonoj senfine pli mildaj. Etaj krakoj, paroloj duondiritaj, silentoj, kortuŝantaj bruoj karesemaj, krietoj plenvoluptaj.


Ĉu estas la Feliĉeco por tiuj ?


La komencantoj rememoros tiun minuton dum sia tuta vivo. La hotela ĉambro ne devas lasi al tiuj, kiuj en ĝi travivis tiun solenan momenton, tiom ĝuan memoraĵon. Sombra nokto, meze de arbaro, por la unua amaĵo ! La pura aero ŝveligas la pulmojn ; kaj, en la senlumeco, la konfesoj, la kisoj estas pli volemaj kaj senĝenaj. Poste, kiam jaroj pliaĝigis nin, kioman mildecon je tiuj pensoj ! Kaj eĉ se la fatalo volis ke la persono de nia unua amaĵo formalaperu el nia vivhorizonto kaj ke alia estaĵo venu al ni, ni neniam bedaŭros sincere la bonan horon. Arbaro miavilaĝa, vi ne povas diri kiom da feliĉaj momentoj vi disdonis al la kamparanaj amantoj ! Vi estas la Providenco !


Kaj Pol la Ĝibulo amas Ĉarloton, la Belan Brunulinon.


Kien li iras ? Liaj paŝoj meĥanikaj kondukas lin. Li suriras la moveblan ponton sur la rivero ĵetitan kaj eniras la arbaron. Murmuras li kanton lernejan : « Pala stelo vespera... »


La luno montras ĉiujn kvartalojn siajn kaj lasas fali sian lumon ruĝflavan, kiun la arboj kribras. Inter la arbsupraĵoj oni vidas stelojn. Ili dancadas kiel la flamo necerta de lampeto. La folioj de la forpasitaj sezonoj kovras la teron, aspektante rustumaj kaj orumaj. La trunkoj kaj la branĉoj estas nigraj kaj plenigas la nokton je impona silento. La arboj estas strangaj. Inter ili, estas kriplaj kaj ankaŭ ĝibaj specoj. La arbarego dormas je ameca blovado.


Kaj Pol la Ĝibulo amdeziras Ĉarloton, la Belan Brunulinon.


Pol paŝas malrapide. Kaj kelkfoje geduo preterpasis lin. Honteme, li mienas ne vidi ilin. Kaj la formaĵoj malproksimiĝas. Cent metroj pluen, halto por ebligi longdaŭran kison kaj tuj la paŝado reokazas, kondukante la estaĵojn al ilia celo, la celo de ĉiuj sankorpuloj.


Estas la kirmeso ! La viroj, en la vilaĝo, estas ebriaj ; la patrinoj dormas sed nur unuokule, aliokule demandante la horloĝon ; la infanoj sonĝas je la venonta kirmeso... Sed la vera kirmeso komencas por la junularo !


Kaj por ci, Pol, kiam okazos kirmeso ? Kion ci venas fari ĉi tie ? Ĉu ci ne konstatas ke la arbaro ne estas kiel ĉiuj tagoj. Ĉu ci ne aŭdas ? Aŭskultu, aŭskultu...


Paŝoj, duonparoloj. Denova geduo. Pro kio ĉiam esti la ĝenanto ? Pol forlasas la vojeton kaj sin kaŝas malantaŭ dikan fagon. Halto ; duonparoloj, kisoj. Pol deziras : Ho ! Ĉarloto kie ci estas ? Antaŭeniĝo kelkpaŝa ; sed li ne plue povas elteni. Malantaŭema irgardo : sufiĉe malproksimaj ; rigardo cirkla : neniu. Pol retenas sian spiradon kaj klinas sian orelon. Kisojn, kisadon. Ili falas. Etaj krakoj, paroloj duondiritaj, silento kortuŝanta, bruoj karesemaj, krietoj plenvoluptaj. Estas plenumita. Kaj Pol rememoras pri la ĉarmoj de Ĉarloto ; milda pripenso. Li volus forkuri. Sed la amantoj aŭdus lin : li restas. La ĉielo estas plenstela kaj la luno ridas montrante vizaĝon plenĝojan. Kaj la preĝeja turo lasas fali du silabojn longajn, de la arbara eĥo longigitajn. Subite Pol aŭskultas. Estas voĉo, kvazaŭ bloveto, duonploranta :



— Karlo, Karlo mia, donu ankoraŭ ! Ne priatentu, se venas infano, estas la Stultulo kiu nutros ĝin.


Kio ? Estas ŝi ! Estas Ĉarloto la bela brunulino, la bone amata de Pol la Ĝibulo.


La fago estas fortika apogilo. Pol sin forte alkroĉas. Ĉu li kriu aŭ kuru al ili ? Ne, Pol komprenis la etendecon de sia malfeliĉo kaj lia simplula filozofio sentigis al li ke ĉio estas farita, ke estas tro malfrue. Nenia parolo povus traduki lian senesperiĝon. Sole, ploreksplodo, leviĝanta el profundaĵo, krevos el lia kripla brusto. Kaj subite li forkuras, forlasante en aliulaj brakoj tion, kion li tiom amis.


Kaj tie, Eroso ordonas. Ĉiuj sagoj atingis la celitojn. Estas la kirmeso, profitu.


La koko klarionis. Pol, faliĝinta sur seĝon, la kapon sur la tablo. De longe, li ploradas. Filmo tre malĝoja projekciiĝis sur la ekrano de lia spirito. Tute neatendite, li leviĝas, la trajtoj prodolore konvulsitaj kaj pugnofrapante sian bruston, li ekkrias :



— Mi ne estas kiel aliulo !…


Kvin batoj je la preĝeja turo. Alia tago fariĝas.

Sama rubriko :


puce Enkonduko al la reta eldono de ILI de Bergiers (fare de Vinko Markov)

puce Enkonduko al la originala eldono "ILI" de Bergiers (fare deDimitriv SNEĴKO)

puce Antaŭparolo de la aŭtoro Bergiers pri "ILI"

puce NIGRA KIRMESO (el "ILI" Bergiers)

puce STRIKA SCENO (el "ILI" de Bergiers)

puce GARDOSTARANTA (el "ILI" de Bergiers)

puce FORIRO (el "ILI" de Bergiers)

puce LA ALIAJ (el "ILI" de Bergiers)

puce SUFERI (el "ILI" de Bergiers)

puce MALLIBEREJOJ (el "ILI" de Bergiers)

puce BATALOJ (el "ILI" de Bergiers)

puce ESPEROJ INTERMITAJ (el "ILI" de Bergiers)

puce VOĈOJ (el "ILI" de Bergiers)




Supren