sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita vendredon la 25an de septembro 2020 . ĝis nun estas 1351 tekstoj










Demokratio, ne dispartigo

(aŭ : La historia parolado de Obama)



Barack Obama havas problemon. Precipe en la postsekvo de la israela ferisezona masakro de gazaanoj, li troviĝas sub forta premo tuj enfokusigi la israelan-palestinan konflikton kaj "ion fari". Sed se li simple anoncus la intencon pli forte labori por atingi neeblan celon per rimedoj, kiuj multfoje fiaskis – t.e. deca "duŝtata solvo" per duflankaj israelaj-palestinaj intertraktadoj – tia sindevontigo malŝparadi pli da jaroj mortigus la esperon anstataŭ inspiri ĝin, kaj ĝi estus kontraŭcela.


Krome, la ĉirkaŭantaro de Obama diskonatigis, ke li ŝatus fari grandsignifan paroladon en iu islama lando dum la frua parto de sia prezidenteco. Certe bonvena gesto, sed kion li dirus ? Se li simple promesus "pli multe de la samo kiel antaŭe", kiel li faris dum sia balotkampanjo, lia frustraciita aŭskultantaro eble estus tentita ĵeti ŝuojn. Kion li povus diri novan kaj entuziasmigan, kio vere konsistigus "ŝanĝon" en la usona politiko kaj inspirus la aŭtentikan kaj pravigitan esperon, ke paco en Okcidenta Azio vere eblas ?

Konkludo de lia parolado laŭ la linioj, kiu sekvas, proponus ŝanĝon, je kiu indas kredi, kaj aŭdacan esperon, kaj ĝi povus produkti multege pli bonan estontecon por israelanoj, palestinanoj kaj la tuta homaro, ol la plimulto de homoj eĉ kuraĝus revi dum la nunaj mornaj tagoj :
"Dum la 20 jaroj post la formala sindevontigo de la palestina gvidantaro serĉi pacon kun ia grado de justeco per ’duŝtata solvo’, preskaŭ la tuta internacia komunumo iumomente eksubtenis tiun celon, almenaŭ formale. Bedaŭrinde, dum tiuj samaj 20 jaroj la realisma eblo efektive atingi decan ’duŝtatan solvon’ pli malproksimiĝis dum la paso de ĉiu jaro. Konstante ekspansiantaj ’surterenaj faktoj’, kiuj faras vivipovan kaj koheran palestinan ŝtaton praktike neimagebla, pliakrigis la multajn dolorige komplikitajn kaj malfacilajn ’disputtemojn de la fina statuso’, kiuj montriĝis tro tiklaj eĉ por serioza diskuto inter la israela kaj la palestina gvidantaroj. Rezulte, la plej scioriĉaj kaj realismaj observantoj malvolonte konkludis, ke deca ’duŝtata solvo’ ne plu eblas."
"Mi do alvokas la israelanojn, palestinanojn kaj ĉiujn, kiuj vere zorgas por la paco, justeco kaj plej bonaj interesoj kaj de israelanoj kaj de palestinanoj, ke ili konsideru la solan alian akcepteblan alternativon – demokration : ununura ŝtato en la tuta lando, kiun kaj israelanoj kaj palestinanoj amas kaj konsideras laŭrajte sia, kun plenaj kaj egalaj rajtoj por ambaŭ popoloj kaj libera je ĉiuspeca diskriminacio surbaze de raso, religio aŭ ajna alia distinga faktoro, akorde kun la inspira aspiro de Usono kaj ĉiuj veraj demokratioj."

"Same kiel geedziĝo estas enorme malpli komplikita ol eksedziĝo, demokratio estas enorme malpli komplikita ol dispartigo. Demokratia solvo por tiu ĉi unujarcenta konflikto ne postulus ajnan interkonsenton pri landlimoj, ajnan dividon de Jerusalemo, aŭ ke iu ajn translokiĝu el sia nuna hejmo, aŭ ke iuj ajn valoraĵoj estu taksitaj kaj dispartigitaj. Plenajn rajtojn de civitaneco oni tutsimple donus al ĉiuj travivintaj indiĝenoj, kiuj ankoraŭ vivas en la lando, kiel tio okazis en Usono en la frua 20-a jarcento kaj en Sud-Afriko en la malfrua 20-a jarcento."
"La obstaklo al tia simpla kaj morale neriproĉebla solvo estas, kompreneble, etika, intelekta kaj psika – ambaŭflanke de la nuna divido. Neniu sugestus, ke la etikaj, intelektaj kaj psikaj transformiĝoj, kiuj necesas por atingi demokratian solvon, estos facilaj. Tamen, ĉar la solaj necesaj transformiĝoj estus en la homa spirito, ili povus subite okazi ĉe taŭgaj gvidanteco kaj inspiro. Ĉiukaze, nenies ajn intereson servas malŝparado de pli da tempo antaŭ ol alstrebi, ke la spiritoj estu inspiritaj akcepti la solan plu restantan akcepteblan alternativon je eternaj malamo kaj sangoverŝado."

"En tiu interrilataro, la israelanoj eble volus pripensi kaj reflekti la spertojn de la blankaj sudafrikanoj. La transformo de la sudafrikaj ideologio kaj ŝtata sistemo de unurasa supereco al vere demokratiaj, liberigis la blankajn sudafrikanojn kune kun la nigraj sudafrikanoj, kaj transformis la blankajn sudafrikanojn de internaciaj parioj al homoj, kiujn oni bonvenigas en la tuta regiono kaj en la mondo. Ĝi ankaŭ certigis la daŭrecon de forta kaj vitala ĉeesto de blankuloj en la suda parto de Afriko, laŭ maniero, kiu neniam eblus ĉe plilongigo de la flamanta maljustaĵo de ideologio kaj ŝtata sistemo de unurasa supereco, kaj ĉe trudo de fragmentecaj kaj dependaj "sendependaj ŝtatoj" al la indiĝenoj. Tio estas ne flankenpuŝebla precedenco. Tia, kia devus inspiri."

"Kiel instigilo, kiu kuraĝigu ĉiujn israelanojn alpreni pli humanisman, esperigan kaj demokratian rigardon al la nunaj realaĵoj kaj estontaj ebloj, kaj kiel oportunaĵo por tiuj israelanoj, kiuj eble malfacile povus fari tion, Usono devontigus sin, okaze de la efektivigo de tia demokratia unuŝtata solvo, bonvenigi en Usono ĉiujn judajn israelanojn, kiuj hodiaŭ posedas la israelan ŝtatanecon kaj tiuokaze preferus reloĝiĝi en Usono, donante al ili tujan loĝrajton kaj rapidan vojon al ŝtataneco. Usono instigus ankaŭ aliajn landojn, precipe tiujn kun morala devo koncerne la judan popolon, ke ili faru la saman malavaran proponon."

"Mi solene alvokas ne nur israelanojn kaj palestinanojn, sed ĉiujn naciojn kaj popolojn ĉie, unuiĝi por fari realaĵo ĉi tiun vizion de paco per demokratio kaj egalaj rajtoj, kaj farante tion, fari la mondon, en kiu ni vivas kaj en kiu estontaj generacioj vivos, ege pli bona kaj sekura mondo ol tiu, en kiu ni vivis dum la lastaj jardekoj kaj vivas hodiaŭ."

Ĉu probabla ? Kompreneble ne. Ĉu ebla ? Absolute. Ĉio, kio necesas, estas usona prezidento kun veraj etikaj valoroj kaj aŭtentika kredo je la demokratio, kiu pretas riski meti la interesojn de sia lando kaj la homaro antaŭ malvastajn kalkulojn pri sia persona politika memintereso. Neniel certas, ke Usono finfine elektis tian prezidenton, sed certe eblas.

Se Barack Obama kuraĝus pledi por demokratio kiel vojo al paco por israelanoj kaj palestinanoj komence de sia prezidenteco, kaj premi por la atingo de ĝi dum la jaroj, kiuj restas al li, ĝi vere povus okazi. Neniu pli granda servo al la homaro estas imagebla.

John V. Whitbeck, internacia advokato, kiu konsilis la palestinan teamon de intertraktantoj dum intertraktadoj kun Israelo, aŭtoris The World According to Whitbeck (La mondo laŭ Whitbeck)


Elangligis Gary Mickle

La artikolo de John V. Whitbeck estas pledo por la t.n. "unuŝtata solvo" por la palestina-israela problemo. Tradukita de la anglalingva originalo, kiu troviĝas en la retejo de Counterpunch.