sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita ĵaŭdon la 6an de junio 2019 . ĝis nun estas 1348 tekstoj










BUDAPEŜTO 1956 -2006



TRAGEDIO KONDUKIS AL PROKSIMIĜO DE DU POPOLOJ

Kvindek jarojn post la Hungara Revolucio oni memoris pri la eventoj kaj la akcepto de 14 000 rifuĝintoj en Svisio. La hungara popolleviĝo prepariĝis jam en la jaro 1955 per liberaj diskutoj pri politikaj temoj en la aŭlo de la Teknika Universitato en Budapeŝto post konatiĝo de la sekreta parolado de Ĥruŝĉov pri la krimoj de Stalino. La 23an de oktobro 1956 malgranda manifestacio de studentoj en Budapeŝto rapide kreskis ĝis amaskunveno protestanta kontraŭ la komunista reĝimo kaj postulanta liberan opiniesprimon, liberajn elektojn kaj sendependecon de Sovetio. La samon postulis manifestacioj en aliaj hungaraj urboj. La ŝtata sekureca polico intervenis per armiloj kontraŭ la manifestaciantoj inter kiuj troviĝis ankaŭ dekmiloj da laboristoj ne kontentaj pri siaj malbonaj vivkondiĉoj. Soldatoj kaj policanoj simpatiis kun la ribelantoj kaj transdonis al ili siajn armilojn.

BATALOJ KONTRAŬ TANKOJ


La 30an de oktobro 1956 la ĉefministro Imre Nagy proklamas, post la eksigo de la antaŭa registaro, la reenkondukon de la plurpartia sistemo, la neŭtralecon de Hungario kaj la eksiĝon de Hungario el la Varsovia Pakto. Sed la 4an de novembro János Kádár anoncas ĉe la radio la fondon de « Hungara revolucia registaro de laboristoj kaj kamparanoj » kaj indikas ke li vokis la helpon de sovetiaj trupoj. Sovetiaj tankoj invadis Budapeŝton kaj aliajn urbojn. La ribelantoj decide rezistis interalie per « Molotov-kokteloj » (brulboteloj, benzinbomboj) kontraŭ la tankoj. 2600 hungaroj kaj 700 sovetiaj soldatoj estis la viktimoj de ĉi tiuj bataloj, pli ol 200 000 hungaroj forfuĝis eksterlanden. Miloj da personoj estis arestitaj kaj centoj mortkondamnitaj. Sekvis periodo de severa subpremo kiu suferigis centmilojn da hungaroj dum multaj jaroj. Imre Nagy estis arestita kaj en 1958 okazis proceso en Budapeŝto. La 17an de junio la tuta mondo estis konsternita ekscii la ekzekuton de Imre Nagy kaj de liaj kamaradoj Pál Maléter, Miklos Gimes kaj Jószef Szilágyi.

ONDO DE SOLIDARECO

La batalo de la ribelantoj kontraŭ la potenca Ruĝa Armeo kaj la konsciiĝo pri la mizera ekonomia situacio postmilita en Hungario ekigis ondon de simpatio en Svisio, okazis protestmanifestacioj, materia helpo estis organizita kaj sendita tien kaj la fuĝintoj alvenintaj el aŭstriaj kampadejoj estis solidare akceptitaj. Post kompreneblaj malfacilaĵoj en la komenco ili poste bone integriĝis en Svisio (kiel ekzemple ankaŭ la rifuĝintoj el Ĉeĥoslovakio en 1968). Favoris tion ne nur la malavara akcepto fare de Svisio, sed ankaŭ la ĝenerale bona profesia nivelo de la alvenintoj kaj la ekprospero de la svisa ekonomio. Ili miris pri la alta vivnivelo, sed tamen konsciiĝis ke oni devis streĉe labori kaj ke profesia kariero ne estis tiel rapida kiel ili imagis. Hodiaŭ oni ofte aŭdas la opinion ke la iamaj rifuĝintoj el orienta Eŭropo iĝis pli svisaj ol la svisoj. Eble oni povus klarigi ĉi tiun fenomenon per komparo : itala aŭ hispana laboristo enmigrinta en la kvindekaj jaroj sciis ke li povis ĉiam reveni al sia devenlando, dum por la elmigrintoj el Orienta Eŭropo tio ne eblis dum jardekoj antaŭ la falo de la fera kurteno.

KOMPARO KUN LA HODIAŬA SITUACIO
Historiistoj volonte substrekas ke la helpopreteco rilate la rifuĝintojn el Orienta Eŭropo ne estis motivita per nura malavareco, sed ke aliaj faktoroj ludis rolon, ekzemple la disvastigita antikomunismo, la bezono de la ekonomio trovi laborfortojn kaj la volo de reparacio post la fermo de la limoj al rifuĝintoj dum la Dua Mondmilito. Hodiaŭ la situacio rilate rifuĝintojn kaj enmigrintojn kompreneble ŝanĝiĝis kompare kun tiu de la jaro 1956. Ĉi-jare la svisaj civitanoj akceptis en septembro pliseverigon de la leĝoj pri enmigrantoj kaj eksterlandanoj per popola referendumo. Oni adaptis ilin al la normoj de la Eŭropa Unio kaj ili devus eviti misuzojn. Fine de novembro denove okazos referendumo rilate la kontribuon de Svisio al la evoluhelpa fonduso por la 10 novaj EU-membroj orienteŭropaj (1 miliardo da svisaj frankoj por 5 jaroj). Kvankam la sindikatoj de la laboristoj kaj tiuj de la entreprenistoj estas por, la popolisma dekstro kontraŭas kaj la rezulto de ĉi tiu referendumo estas necerta.

(Riŝo 31227)

El Sennaciulo, decembro 2006

Ĉi tiu artikolo vekis reagon en la januara numero de Sennaciulo, al kiu la aŭtororespondis en la posta aprila numero.

Sama rubriko :


puce BUDAPEŜTO 1956 -2006

puce Ŝajna objektiveco - en la servo de la dekstrularo

puce Budapeŝto 1956 : kie troviĝas la historia vero ?




Supren