Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce H. BURGINJON (BOURGUIGNON) : Ni enkonduku la vivon en lernejo per la presarto
puce Operaco "Elektronika Heliko" por defendi la francan publikan eduksistemon
puce Strikoj en francaj liceoj
puce Vinko Markov : Vivo de privilegiita franca liceano

Strikoj en francaj liceoj


En oktobro 1998 okazis en Francio sufiĉe grava evento : parto de la liceanaro decidis striki por ricevi pli da instruistoj, pli da eblecoj por bone studi, pli taŭgajn studkondiĉojn. La Juna Penso havis la okazon renkonti kelkajn el ili, diskuti kun ili pri tiu evento, kaj foje submeti al ili malgrandan demandaron. Ĉi sube estas reproduktitaj la respondoj de Adeline, kiu estas en la lasta klaso de la liceo "Fragonard" de l’Isle-Adam, kaj bone prezentas kaj analizas la eventojn :


La Juna Penso : Kial striki ?


Adeline : Ekzistas pluraj problemoj en mia liceo :

— En kurso pri arto, sekve de la redukto de la kvanto da
instruistoj, nia instruistino devas labori en du malsamaj
liceoj. Sekve, ni povas vidi ŝin nur dufoje en ĉiu
semajno.


— En kurso pri fremda lingvo, la Eŭropa dua klaso enhavas
35 lernantojn, kaj la redukto de la kvanto da instruistoj
postulas regrupiĝon de malsamnivelaj klasoj.


Tiu progresiva redukto de la financaj eblecoj por la
laŭvolaj kursoj kiel la kurso pri arto provokas redukton
de la petoj de la lernantoj, kaj tio riskas finiĝi kun
la nuligo de la laŭvola kurso, en mia liceo kaj en la
aliaj. Tiam, oni devos pagi por partopreni en tiuspecaj
kursoj, kiuj estos rezervitaj al la elitoj.


Miaj kamaradoj kaj mi konsideras ke nia liceo estas
privilegiata. La problemoj ne estas la plej grandaj ĉe
ni. Ni do plejmulte strikis solidare kun la aliaj
liceoj, sed ankaŭ por denunci fundan problemon,
malegalecon inter la malprogresanta publika eduksistemo
kaj la privata.


LJP : Kion vi esperas strikante ?


A : Mi persone ne atendas verajn kaj efikajn fundajn
ŝanĝojn, sed striki estas maniero denunci la
problemojn, montri la celojn de la licea edukado.
Mi esperas ke la ministro Allègre kaj la aliaj
komprenos, ke estonte simpla demandaro ne sufiĉos por
kvietigi la liceanojn. Ni ne estas tiel stultaj kiel ili
pensas.


LJP : Kiaj estas viaj timoj, viaj seniluziiĝoj ?


A : Mi bedaŭras la organizan mankon, kiu rezultigis
multajn perfortajn agojn, sed ankaŭ, pli ĝenerale,
diseriĝon de la postuloj, kiuj tiel perdis sian forton.
La ĉefa demando, kiu estis pligrandiĝo de la
kvanto da instruistoj, mirige estis transformita en
"malpezigon de la kursaj horaroj".


Oni ankaŭ ne forgesu la konvinkomankon de multaj
lernantoj, kiuj strikis en siaj litoj. Plie, la leteroj al la akademia rektoro por demando de pliaj instruistoj en artaj kaj lingvaj kursoj ne estis
serioze redaktitaj de la tuta koncernata lernantaro.


LJP : Kion vi opinias pri la reformoj de la ministro pri
nacia edukado, C.Allègre ?


A : Pri la malcentralizado, mi opinias ke kiam li
"regionigas" la financajn eblecojn, li ne solvas la
problemon, ĉar ekzistas riĉaj kaj malriĉaj regionoj.
Kiam temas pri la malpeziĝo de la lernoprogramoj, la
diraĵo restas malklara. Mi timas minimumecan plublikan
instruadon, kaj redukton de la laŭvolaj kursoj.


aperis en La Juna Penso (marto 1999)

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio