Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita ĵaŭdon la 11an de aprilo 2024 . Ĝis nun estas 2904 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce G8 devas ordigi proprajn misaĵojn anstataŭ diktatori al malriĉaj landoj, kion ili faru.
puce G8-konferenco sen agrikulturistoj= pli da malsato kaj malriĉeco
puce La Kamparana Vojo alvokas ĉiujn sociajn movadojn kaj kunbatalantojn
puce Milojn da Kankunoj por klimata justeco !
puce Popolmovadoj povas starigi alternativojn por financi disvolviĝon
puce Reakiru ni la kampojn
puce Tutmonda agotago por Honduro
puce Unua tutmonda agotago kontraŭ firmaoj tutmondaj

Popolmovadoj povas starigi alternativojn por financi disvolviĝon


La temoj levitaj en la Pint-konferenco de Aziaj Popoloj kontraŭ Azia Disvolviĝ-Banko (ADB) en Balio, Indonezio, centriĝas pri kiel starigi realan alternativan disvolviĝon en azia socio. Ĉi tio estas kerna demando, ĉar la programoj kaj pruntoj de ADB, ideologie same kiel praktike, ne estas solvo al la nun okazanta nutraĵa, energia, klimata kaj financa krizoj. Male, tiuj programoj kaj pruntoj pliigas malegalecon tuŝantan aparte la plej senŝirmajn homgrupojn, kiel kamparanojn, fiŝistojn, laboristojn kaj virinojn.


Programoj kaj pruntoj de ADB pretendas favori eliminon de malriĉeco en malriĉaj kaj disvolviĝantaj landoj de Azio. Ĉi tio ne veras. La faktoj montras, ke la ekonomia kaj politika elsuĉado okazanta en ekstraktado de erco, karbo, tergaso kaj petrolo, same kiel en agrikulturo kaj fiŝkaptado, profitas al la plej riĉaj landoj, ne al la malriĉaj. Sekve, ja la malriĉaj kaj disvolviĝantaj landoj estas provizantaj "malaltkostan" financon al riĉaj landoj. Tamen, la riĉaj landoj, kiel Usono kaj Japanio - ĉefaj investantoj en financaj institucioj kiel ADB - agadas kvazaŭ ili "disdonus" helpon al malriĉaj kaj disvolviĝantaj landoj.


"Ni jam fakte kreis solvojn por financi nian propran disvolviĝon" asertas Arkom Trekaew el Asembleo de la Malriĉuloj (Tajlando), membriĝinta en Kamparana Vojo. Disvolviĝo de kooperativoj ĉe la vilaĝa aŭ la distrikta ŝtupoj estas formo de kapital-koncentrado por kamparana agrikultura produktado. "Alia sperto kiun ni povas konstati estas kooperativoj por mikrofinancado kaj mikroŝparado kiuj spronas solidarecon ene de kamparaj komunumoj por financi disvolviĝon surloke" Arkom aldonis.


Ankaŭ ŝanĝo de la disvolviĝ-paradigmo estas kerna punkto. "Ekde la landa sendependiĝo, redistribuado de produktivaj landoj en Indonezio devintus esti la bazo por kampara ekonomio fondiĝanta sur agrikulturo" diris Syahroni, ano de Indonezia Unuiĝo de Kamparanoj (SPI), aliĝinta al Kamparana Vojo. Per tiaspeca kapitalo, li diris ke iuj kamparanoj en Bogor havas tre valoran sperton. Ricevinte rajtojn pri teroj per agrara reformo, kamparanoj povis organiziĝi por starigi vere ekonomiajn aktivaĵojn. "Ekologia agrikulturo en Bogor sur unu-hektara areo povas provizi al ses kamparanoj enspezon egalan al la mezuma salajro" li diris. Kaj ĉi tion ili starigas el nenio. Plie, "nuntempe, la kooperativo estas funkcianta kaj la produktado kaj distribuado kapablis provizi kamparanan nutraĵ-suverenecon."


Tamen, nur-ekonomiaj solvoj ne povas entute reĝustigi nuntempajn maljustecon kaj malegalecon. "Necesas politika decido subtenonta alternativan klopodon" laŭ Gautam, de organizo Nadi Ghati Morcha, Barato. Politikaj decidoj koncernas ŝanĝojn de disvolviĝ-paradigmo kaj enkalkuligon de nutraĵa suvereneco en registarajn politikojn, komencante per la plej malalta ŝtupo ĝis la tutlanda. Politikaj decidoj devas reveni en manojn de la popolo, por havi registarajn politikojn konformaj al la popolaj voĉoj. "Ĉi tio kongruos kun disvolviĝo kaj plibonigo de la demokratia sistemo" diris Gautam.


Shalmali Guttal, esploristo ĉe Fokuso ĉe la Tuta Sudo (Focus on the Global South) diris "La modelo desupre-malsupren kiu estas uzata dum ĉi periodo malsukcesis starigi alternativojn." Homoj devas konstrui proprajn alternativojn kaj fortigi ilin en propraj komunumoj, de la vilaĝa skalo ĝis la tutlanda. "La modelo demalsupre-supren, kiel kooperativoj, komunumaj organizo kaj solidareco devas disvastiĝi ĝis landa kaj eĉ internacia ŝtupo" diris Shalmali.


Alternativoj disvolviĝ-financaj devas fondiĝi sur solidareco. Financ-rimedoj devas esti kolektitaj en la komunumo per progresivaj impostoj por financi la bezonojn de malriĉuloj. Vilaĝ-ŝtupa interŝanĝo de produktoj kaj servoj devas enkalkuli ankaŭ "redistribuon de riĉeco." Per tio, estus solidareco inter ĉiu ero de la komunumo, kaj estus certigo ke produktado de aĵoj kaj servoj daŭros. Produktad-certigo tiam kontribuus al ekonomia suvereneco de la komunumo kaj de la lando.


Ĉi tiuj praktikoj estas ne nur imagaj. "Multaj alternativoj jam estas aplikataj de sociaj movadoj. Registaroj kaj homoj ĉirkaŭ la mondo devus lerni el ĉi tiuj praktikoj por reĝustigi tutmondajn ekonomiajn kaj politikajn praktikojn, kiuj estas tre detruivaj" firme asertis Shalmali.


Denpasaro (Indonezio), 3an de majo 2009,
Gazetara kaj Kriza Centrejo
Azia Popolmovado kontraŭ ADB
Jl. Kapt. Tjok Agung Tresna No. 49 Renon – Denpasar
Tel :+62 361 256919,


Kontakt-personoj :
Agung Wardana (Kunordiganto de la Gazetara Centrejo) : +62 819 166 06036
Muhammad Ikhwan (SPI) : + 62 819 320 99596

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio