sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita ĵaŭdon la 6an de junio 2019 . ĝis nun estas 1348 tekstoj










Valo : Wall Street 1929-1987



Mi ne estas kompetenta pri financo, nek persone interesata pri la fluktuadoj de la akciaj kurzoj, ĉar mi ne estas borsludisto. Tamen, kelkajn vortojn pri tiuj aferoj.


La 18-an de oktobro (1987) en la Nov-Jorka borso, kiu donas la tonon al ĉiuj aliaj, la kurzoj subite disfalis. Tiu okazo venis neatendite post plurjara periodo da konstanta kreskado, evidente artefarita : ĝi ne povis longe pludaŭri. Tion ja komprenis kelkaj spertuloj, sed neniu antaŭvidis tiel abruptan falon, ŝajne kaŭzitan de subita ĉesigo de la universala fido al usona prospero.


Tamen, ĝis antaŭ nelonge, financistoj kaj ekonomiistoj fanfaronis, ke ili nun posedas efikajn teknikajn rimedojn por eviti kaj eĉ malebligi tiajn skuegojn. Al tiuj eminentaj sinjoroj ne mankas memfido kaj aplombo.


Ili, eble prave, riproĉas la marksistojn, ke ili rezonas laŭ kadukaj kriterioj de la 19-a jarcento. Nu, ĉu ili mem ne malfruas je unu jarcento, aŭ almenaŭ duonjarcento ?


Fakuloj kaj gazetistoj tuj elvokis la kraŝon de 1929, kiun sekvis la longedaŭra kaj profunda krizo de la tridekaj jaroj en tuta Okcidento. Laŭ supraĵa aspekto la aferoj estas ja similaj, sed inter ambaŭ okazoj mi vidas esencan diferencon.


Post 1929 sekvis ekonomia marasmo kaj senlaboreco. Nun tiu sama plago ne ekzistas. Ĝi instaliĝis longe antaŭe, sendepende de la financaj okazoj. Dum la lastaj jardekoj sin sekvis pluraj teknikaj revolucioj (elektra, robota, elektronika, informatika), kiuj radikale ŝanĝis la produktorimedojn kaj la tutan industrian kondiĉaron. Tiujn ŝanĝegojn ne vidis aŭ ne volis vidi la ortodoksaj kompetentuloj. Ili ne volas konsenti, ke la novaj cirkonstancoj nepre postulas novan rigardon al la aferoj. Ne temas plu pri "ciklaj" krizoj, sed pri kronika malsano ĉefe kaŭzita de la ega produktiveco de la modernaj maŝinoj, kiuj jam anstataŭas la homan forton. Por kuraci tiun malsanon, necesas unue dividi la labortempon ne plu inter du aŭ tri skipoj da laboristoj, sed inter kvar, inter ses. Kaj ke ĉiu laboristo ricevu sufiĉe aĉetpovan salajron, por konsumi la tutan kvanton de la produkto de la maŝinoj. Sed kie trovi la necesan monon ? Nu, kion faras la ŝtatoj en milita tempo, kaj kion faras nun Usono ? Ili simple presigas kvanton da monbiletoj kun konvencia valoro. Necesus nur, ke tiu valoro estu konvencie efemera, por ne ebligi artefaritan amasigadon de iluziaj riĉaĵoj. Anstataŭ tiu artefarita riĉaĵo, la mono estus nur adaptita signo interŝanĝebla kun la disponebla kvanto da produktitaj varoj.


Mi nur grandtrajte skizis la teorion de la abundanoj ellaboritan antaŭ duonjarcento de J. Duboin, Bellamy ks. Ĝia efektivigo estus ebla, sub la nepra kondiĉo de tutmonda sennacieca organizo : ĉar tiel longe, kiel ekzistos suverenaj naciaj ŝtatoj kun apartaj buĝetoj, apartaj ekonomioj, apartaj monsistemoj, okazos inter tiuj naciaj ŝtatoj drasta, sovaĝa konkurenco ; kaj se unu el ili volus starigi interne de siaj limoj tiun novan ekonomian sistemon, ĝi baldaŭ ne povus rezisti al tiu konkurenco.


De tiu nun reganta stato rezultas "riĉaj" nacioj kun kelkaj grandaj riĉuloj kaj amaso da malriĉaj senlaboruloj, kaj malriĉaj nacioj, en kiuj, krom eble kelkaj lukse vivantaj ŝtatestroj, la tuta popolo vivas en mizero aŭ mortas pro malsato.


Ĉu iam la homaro estos sufiĉe mense evoluinta por scipovi eliri el tiu vea kaosa stato ?


Valo (Rajmundo Laval’), el la kompillibro Vortoj de Valo kun studoj kaj artikoloj, Broŝurservo de SAT, eld. 1995, p.113-4. Aperis originale en Laŭte ! en januaro 1988.


Franclingva traduko legeblas sur la retejo de SAT-Amikaro (franclingva laborista esperanto-asocio).

Sama rubriko :


puce Roza Luksemburg : Ĝenerala rezulto (el teoria verko)

puce Valo : Wall Street 1929-1987

puce Petro Levi : Funkciado de la kapitalisma ekonomio - Ekspluatado, plusvaloro, primitiva akumulado, krizo...

puce Djemil Kessous : La tempo de paŭperoj (artikolo)

puce Jean Fourastie : De kie venas la profito ? (artikolo)

puce Jürgen Kuĉinski : La ŝparita bovino (tradukita humuraĵo)

puce La Bolkestejn-direktivo, aŭ kiel iri eĉ pli malproksimen ol la Ĝenerala Akordo pri Komerco de la Servoj (ĜAKS) /peticio

puce  Vinko MARKOV : Kiel funkcias la tutmonda merkat-ekonomio ? (Konciza resumo por nefakuloj)

puce Petro Levi : Kio estas en Franciola "Providenca ŝtato" ?




Supren