Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce projekto de baza flugfolio (Esperanta traduko)
puce projekto de baza flugfolio (itala)
puce projekto de baza flugfolio anglalingva (propono de GM)
puce projekto de baza flugfolio anglalingva (propono de GM)
puce projekto de baza flugfolio germanlingva (propono de GM)
puce projekto de baza flugfolio germanlingva (propono de GM)
puce projekto de baza flugfolio : Esperanta traduko

projekto de baza flugfolio : Esperanta traduko

A5, 4 p. (propono de GM)

Esperanto ? Kio estas tio ?

Esperanton proponis en 1887 d-ro L. L. Zamenhof, juda okulkuracisto vivanta en la (hodiaŭ pola) okcidenta parto de la rusa imperio, kiel neŭtralan internacian lingvon. Li volis evoluigi kaj kun kolegoj elprovi facile lerneblan, regulan lingvon, kiu poste estu enkondukita kiel internacia dua lingvo por ĉiuj. Tian lingvon oni hodiaŭ kutime nomas "planlingvo" (kelkfoje ankaŭ germana eldono : "monda helplingvo" / angla eldono : "artefarita" aŭ "helpa" lingvo). Ĝi estas neŭtrala en tiu senco, ke ĝi ne estas ligita kun difinita lando aŭ al iu etna grupo. Zamenhof konsideris la tutmondan enkondukon de lingvo, kiu apartenas samgrade al ĉiuj homoj, ne nur praktika afero, sed ankaŭ kontribuo al konfliktmildigo kaj al paco.

Unu atentindan trarompon Esperanto jam atingis : ĝi fariĝis transgeneracia vivanta lingvo, kiun centmiloj en la tuta mondo lernis. Ili estas parte organizitaj en asocioj. La Universala Esperanto-Asocio [ĉi tie la etnolingva traduko] UEA havas 18.002 membrojn en 114 landoj (2004). La pli malgranda [ĉi tie la etnolingva traduko] SAT (Sennacieca Asocio Tutmonda) havas ĉ. 1000 membrojn. Ĝi arigas i.a. maldekstre (antaŭ ĉio socialisme, anarkiisme kaj kontraŭnaciisme), sindikate kaj ekologie aktivajn Esperanto-parolantojn. Esperanto konstante demonstras sian uzeblecon. Ĝi plenumas ankaŭ multe da praktikaj servoj por siaj parolantoj.

Lingvo por la mondo aŭ lingvo de libervola komunumo ?

De proksimume du jardekoj Esperanto-parolantoj disputas pri tio, ĉu la klasika celdifino, t.e. la tutmonda enkonduko de Esperanto kiel ĉefrimedo de la internacia komunikado ("monda komunikadlingvo"), estas nuntempe ankoraŭ realisma. Unu grupo de ne-tradiciuloj ne kredas tion kaj atentigas anstataŭe pri la kultura kaj idea valoro, kiun Esperanto jam hodiaŭ havas por sia libervola uzanto-komunumo. Proparolantoj de la malnova postulo replikas, ke estontaj eventoj ne estas tiel facile antaŭdireblaj, kaj ke vere kontentiga solvo de la tutmonda lingvo-problemo per etna lingvo eĉ ne eblas, ĉar la tiumaniere malavantaĝitaj popoloj ne rezignacie akceptus sian diskriminaciiĝon.

La tutmonda dominado de kelkaj lingvoj baziĝas esence sur la potenco de la ŝtatoj, kiuj staras malantaŭ ili. Membroj de neprivilegiitaj lingvokomunumoj komunikiĝas "deklivosupren", kiom ili entute regas unu aŭ plurajn hegemoniajn lingvojn. Kiu scias neniun el la "grandaj" lingvoj, estas plejparte ekskludita el la internacia komunikado kaj tial eĉ pli malavantaĝita.

La internacia uzado de kelkaj naciaj lingvoj distordas la kulturan interŝanĝon kaj la fluon de informoj avantaĝe al la ekonomiaj, politikaj kaj opinigvidantaj elitoj de la lingve privilegiitaj landoj. "Demalsupra" monda kulturo, aliflanke, malfacile disvolviĝas, kiam la angla lingvo, kiun la popolamasoj aŭ ne regas aŭ nesufiĉe regas, transprenas la peranto-rolon. Neŭtrala, pli facile lernebla lingvo povus ebligi multe pli ekvilibran internacian kulturan interŝanĝon.

Iuj fatalisme akceptas la lingvoproblemon, kaj al iuj ĝi certe konvenas, ĉar iliaj propraj konoj de fremdaj lingvoj estas kariere utilaj aŭ prestiĝodonaj. Sed antaŭ ĉio estas la regantaj klasoj de multaj landoj, kiuj komforte nestas en la aktuala situacio. Kongruas ja kun ilia intereso, ke la amaso de salajruloj kaj entute la plej multaj tavoloj de la loĝantaro restas unulingvaj aŭ nur en limigita grado fremdlingve kapablaj, ĉar tiuj havas tiam malpli da aliro al opinioj kaj informoj el aliaj landoj, kiuj ne trapasis la filtrilon de la amaskomunikiloj, kiujn ili, la regantaj klasoj, dominas. Ankaŭ la senpera interŝanĝo kun samsortanoj en aliaj landoj estas tiel malhelpata. La multe alvokata "tutmondiĝo de sube" – respondo al la senindulga kapitalisma tutmondiĝo de supre – povas esti akcelata nur de homoj, kiuj povas paroli unuj kun la aliaj.

Esperanto estas laŭ sia koncepto egalisma. Ĝi devus ebligi, ke larĝaj tavoloj de la loĝantaro en ĉiuj landoj senpere komunikiĝu trans lingvajn kaj politikajn limojn. La angla, kiun multaj rigardas kiel la mondan lingvon, ne sukcesas plenumi tion eĉ en la malgranda grupo de relative riĉaj landoj kun elkonstruita lerneja sistemo.

La uzado de naciaj lingvoj en internacia kadro estas multekosta. La EU sola devas elspezi miliardojn da eŭroj pro ĝi ĉiujare. Simila estas la situacio ĉe UNo kaj aliaj internaciaj organizaĵoj.

Anoj de la klasika postulo pri tutmonda enkonduko de Esperanto vidas en la lingvo potencialan helpilon ĉe la demokratia solvado de internaciaj konfliktoj. Praktike ĉiuj parolantoj, ankaŭ la anoj de la ne-tradicia tendenco, vidas en ĝi rimedon de komunika egalrajtigo, ĉu grandskala ĉu malgrandskala.

La sennacia lingvo

En la medio de la fervore kontraŭnaciisma laborista Esperanto-movado, Eŭgeno Lanti, kunfondinto de SAT, jam antaŭ la 2-a mondmilito prezentis la "sennaciismon" – kosmopolitan koncepton pri la malnaciiĝo de la mondo. Laŭ lia hipotezo, estiĝas ĝuste per la praktikado de Esperanto ĝermo de estonta sennacia (sennacia = libera de nacia, resp. etna rilato) monda kulturo. Li disvastigis la emfaze kosmopolitan sennaciismon inter laboristaj esperantistoj. Li alvokis ilin abstini de naciaj bataloj kaj antaŭenigi la klasbatalon.

Inter la grupiĝoj de la proleta Esperanto-movado, la sennaciistoj posedis en kelkaj lokoj rimarkeblan propran profilon en la ĝenerala laborista movado. Ankaŭ hodiaŭ abundas ideoj pri "herbradika tutmondiĝo". Kelkaj – parte en SAT organizitaj – Esperanto-parolantoj kontraŭagas la denove fortiĝantan kulton de etneco, identecpolitiko, lingvonaciismo, eŭropa naciismo ktp. Des pli tial, ke bedaŭrinde ne malmulte da Esperanto-parolantoj estas adeptoj de tiaj starpunktoj.

Kien estonte Esperanto ?

La parolantaro estas stabila en Eŭropo kaj forte kreskis en kelkaj ekstereŭropaj teritorioj (Ĉinio, Irano, Afriko). Esperanto ricevis pli da agnosko ol ĝenerale konate, eĉ se tiu tre malproksimas de tio, kio necesus por tutmonde trapuŝi ĝin kiel duan lingvon por ĉiuj. Unesko en rezolucio de 1954 agnoskis kelkajn el la "per Esperanto atingitaj rezultoj sur la kampo de la internacia interŝanĝo kaj la proksimigo de la popoloj". La Universala Esperanto-Asocio UEA ricevis konsultan statuson ĉe Unesko en la posta jaro. De tiam ĝi kunlaboras kun aliaj neregistaraj organizaĵoj en diversaj laborgrupoj de Unesko. Tiu reasertis en 1985 la antaŭe alprenitan starpunkton kaj rekomendis pli intense pritrakti la lingvoproblemon kaj Esperanton en lernejoj kaj altlernejoj de la ŝtatoj-membroj.

De tempo al tempo EU-parlamentanoj postulas esploradon de la taŭgeco de Esperanto kiel lingvo por la Eŭropa Komunumo. Kelkaj landoj allasas Esperanton kiel fakultativan fakon de lerneja instruado kaj kelkaj altlernejoj proponas kursojn en kaj pri Esperanto, ekzemple la Universitatoj de Budapeŝto kaj Poznano. Ankaŭ ĉe la berlina Humboldt-Universitato okazas regule lekcioj pri interlingvistiko kaj esperantologio. Lokaj instancoj eldonas turismajn informilojn en Esperanto, kaj ĉiutage Esperanto-elsendoj estas kapteblaj per kurtaj ondoj aŭ satelite.

Kiujn ajn ŝancojn Esperanto iam ekhavos je tutmonda rolo, ili dependas kaj de la grado de ĝenerale praktikata internacia kunlaboro kaj de la publika premo, kiun oni efektivigas en multaj landoj samtempe, kaj kiu povas disvolviĝi nur en politika klimato, en kiu efikas radikaldemokratiaj, internaciismaj kaj sociegalismaj strebadoj multe pli forte ol nun.

Senkonsidere la necertecon de ebla "venkigo" de Esperanto, la lingvo jam de jardekoj montras sin vivkapabla kaj alloga por ĉiam novaj adeptoj.

Funkcianta lingvo

Esperanto estas lernebla en proksimume triono de la tempo, kiun oni bezonas ekzemple por la germana eldono : angla aŭ la franca / angla eldono : plej ofte lernataj fremdaj lingvoj. La skribo estas fonemika (unu sono = unu litero) kaj la gramatiko estas tre regula. Ĝia sonsistemo respondas al la principo de internacieco. La parolata Esperanto sonas iom kiel la hispana au itala.

Esperanto estas aglutina lingvo, ĉe kiu ampleksaj partoj de la vortostoko estas kunmetitaj el pli malgrandaj elementoj. Tiel reduktigas la nombro de aparte lernendaj leksikaj elementoj. La vortostoko respondas al la principo de kiel eble plej alta internacia konateco.

Lingvo taŭga por ĉiuj celoj povas estiĝi nur en kolektiva procezo. De preskaŭ 100 jaroj okazas kongresoj kaj renkontiĝoj, ĉe kiuj oni parolas Esperanton. Estas dekmiloj da libroj kaj kelkcent regule aperantaj, plej ofte malgrandaj gazetoj en Esperanto. Esperanto estas ofte la ĉiutaga familia lingvo ĉe paroj de malsama deveno (kaj ties infanoj).

Esperanto evoluas plu – kiel aliaj lingvoj per leksika pruntado kaj nomado de nocioj el jam ekzistantaj lingvaj rimedoj – sen perdi siajn relativajn simplecon kaj regulecon.

Ekzempla teksto

La spirita kontaktiĝo inter la diverslandaj proletoj fakte okazas nur pere de poliglotaj intelektuloj. Tial la agado de SAT, celanta kunigi, intimigi senpere la laborulojn tutmondajn, estas esence revolucia.

[ĉi tie la germana/angla traduko de la citaĵo]

Eŭgeno Lanti : Pensoj

Multaj praktike utiligas Esperanton

Multaj havigis al si per Esperanto post modesta lernlaboro mondampleksajn kontakteblecojn. Kelkaj kunagadas en fakaj asocioj, lokaj grupoj, landaj asocioj aŭ internaciaj organizaĵoj. La plimulto de Esperanto-parolantoj akcentas la praktikan aspekton pli ol la politikan : ili uzas siajn lingvosciojn dum vojaĝoj kaj kun geamikoj kaj gekonatoj. Kontaktojn oni povas ekhavi per unu el la adresaroj, ekz. per tiu de la Pasporta Servo, en kiu enestas 1364 personoj el 89 landoj, kiuj loĝigas aliajn vojaĝantajn aŭ feriantajn Esperanto-parolantojn dum limigita tempo. Tutjare okazadas dekoj da internaciaj renkontiĝoj, konferencoj kaj libertempaj aranĝoj, kiuj ofte okupiĝas pri aktualaj socipolitikaj kaj kulturpolitikaj demandoj.

[respondeca eldoninto : Gary Mickle]

pliaj informoj :

[en la germana eldono]
Freier Esperanto-Bund für deutschsprachige Gebiete (LEA/G – mit SAT verbunden), [adreso de G. Mickle, retadreso de G. Mickle]
Freier Esperanto-Bund : http://home.arcor.de/gmickle/leag/
Maldekstra Forumo Berlino / Linkes Forum Berlin : http://home.arcor.de/gmickle/mfb/
Esperanto in Deutschland : http://www.esperanto.de
Esperantoland : http://www.esperantoland.org
Sennacieca Asocio Tutmonda / Nationenunabhängiger Weltbund (SAT) : http://satesperanto.free.fr/
SAT-Kulturo : http://satesperanto.free.fr/satkulturo/
Universala Esperanto-Asocio (UEA) : http://www.uea.org

[en la angla eldono]
SATEB (Workers’ Esperanto Movement of Great Britain), [retadreso de Arturo, adreso de G. Mickle]
SATEB : http://www.geocities.com/satebejo/index.html
Sennacieca Asocio Tutmonda / World Anational Association (SAT) : http://satesperanto.free.fr/
Multilingual Esperanto Information Centre : http://www.esperanto.net
Lernu ! (instructional material, dictionaries) : http://www.lernu.net/
Maldekstra Forumo Berlino / Berlin Left Forum : http://home.arcor.de/gmickle/mfb/
SAT-Amikaro : http://satamikarohm.free.fr/
Freier Esperanto-Bund : http://home.arcor.de/gmickle/leag/
SAT-Kulturo : http://satesperanto.free.fr/satkulturo/
Universal Esperanto-Association (UEA) : http://www.uea.org
World Organisation of Esperanto Youth (TEJO) : http://www.tejo.org/

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio