Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce 2004 : SAT-Amikaro ; tekstoj el La Sago

2004 : SAT-Amikaro ; tekstoj el La Sago

tekstoj el la rubriko "El la SAT-movado" regule aperanta en La Sago

El la SAT-movado

Neniam forgesu, ke SAT-amikaro celas instrui esperanton (precipe al progresemuloj) kaj VARBI NOVAJN MEMBROJN AL SAT !!!

"SAT celas per konstanta uzado de racie elpensita lingvo kaj ĝia mondskala aplikado, helpadi al la kreado de racie pensantaj spiritoj, kapablaj bone kompari, ĝuste kompreni kaj prijuĝi ideojn, tezojn, tendencojn, kaj sekve kapablaj elekti memstare la vojon, kiun ili opinias plej rekta, aŭ plej irebla por la liberigo de sia klaso kaj forkonduko de la homaro al kiel eble plej alta ŝtupo de civilizo kaj kulturo."

Kial SAT ? Al kio utilas "tiu plia asocio, al kiu mi ne volas aliĝi, ĉar mi jam pagas tro multajn kotizojn ktp…" ? [Titolo de tiu ĉi artikolo]

Regule, seriozaj raportoj de Neregistataj Organizoj skandaligas ĉiujn pro la informo, ke kvankam la homaro nun disponas pri sufiĉaj teĥnikaj rimedoj por certigi decajn vivkondiĉojn al ĉiuj homoj en la mondo, la elementaj bezonoj de multaj el ili ne estas kontentigitaj, dum kelkaj aliaj malŝparas la riĉaĵojn, kiujn ili akaparis grandkvante.

Tiu situacio ŝuldiĝas al la fakto, ke nun regas ekonomia sistemo, en kiuj la riĉaĵoj ne estas disdonitaj laŭ la bezonoj, sed laŭ la absurdaj reguloj de la liberala kapitalismo.

Multaj rezignacie akceptas tiun situacion, kaj provas adapitiĝi al ĝi, sed tamen ekzistas kelkaj homoj, kiuj klopodas agadi por forigo de tiu sistemo, aŭ almenaŭ provas " mildigi " ĝin.

Tamen iliaj klopodoj restas senefikaj, aŭ almenaŭ estas multe malpli efikaj, ol ili devus esti.

Kial do ?

Unue ĉar ili ĝenerale metas la naciajn interesojn super la klasaj interesoj. Jen trafa nuna ekzemplo, donita de Jakvo Ŝram dum ESF en Parizo : "Ĉe Ford Motor Company en la Belga Limburgo, devas malaperi 3000 laborlokoj. Nekontestebla teruraĵo por tiuj, kiuj perdas laboron. Ford ne nuligis ĉi tiujn laborlokojn, sed translokigas ilin al Turkio, kie oni laboras por eta ono de la prezo, kiun oni devas pagi en Belgio. Tio, kion Ford faras, estas nur simpla parto de la ludo, kiun la kapitalismo jam dum jarcento ludas. Ludo, kiun ni, se falas iom da profito en nian propran poŝon, ne sufiĉe akre, aŭ, imagu, tute ne kontraŭbatalas. Kial Ford povas translokiĝi al Turkio ? Kial la salajroj en Turkio estas tiel multe pli malaltaj ol en Belgio ? Nu, mi havas nur unu respondon : pro manko de internacia solidareco. La sindikatoj ja bone zorgis por la laboristoj ĉe Ford en Belgio, sed neniam faris al si demandojn, kiel fartas la kolegoj en aliaj landoj, ĉu ili ricevas bonan salajron, ĉu ili havas decajn laborkondiĉojn, ĉu la laborloko estas pura kaj sekura".

Tiu situacio jam delonge daŭras, kaj plu daŭros dum la homoj ne parolos la saman lingvon. Tial, per konstanta praktika uzado de esperanto, SAT klopodas fortigi la sentojn de solidareco inter siaj membroj en diversaj landoj, kaj tial SAT devas peri la rilatojn inter malsamlingvaj sed samcelaj asocioj.

Due, pro manko de kunlaborado : ofte samcelaj, sed malsamtendencaj movadoj interbatalas inter si anstataŭ agi kontraŭ la komuna malamiko (ekzemple anarĥiistoj, kiuj forpelis socialistojn el manifestacio en Parizo, antaŭ nelonge). Tio ne okazus se tiuj homoj ne lasus sin blindigi de partiaj, sindikataj aŭ alispecaj dogmoj. Jen alia tereno, sur kiu agas SAT, per organizo de debatoj aŭ eldono de materialo, kiu helpas al la membroj iĝi pli toleremaj kaj komprenemaj rilate al la ideoj de la aliaj.

Trie, pro forgeso de kelkaj elementaj principoj : klasbatalo jes, ned ne kiel ajn. Ofte tiuj movadoj senhonorigis sin pro la ĉeesto de kelkaj fiuloj, por kiuj la celoj pravigis la rimedojn. Pro tio, ke ili batalis por " ĝusta " kaŭzo, ili rajtis trompi siajn membrojn, murdi homojn ktp… Tial SAT klopodas krei racie pensantajn spiritojn, daŭre kapablaj memkritike juĝi siajn proprajn agojn.

Unuvorte, la ĉefa ideo en SAT estas jena : oni unue faru la revolucion en la kapoj, kaj la cetero sekvos.

Tre ambicia programo, diros iuj. Tute neebla, ridaĉos aliaj, el kiuj mi mem, antaŭ sep jaroj, kiam mi unuafoje legis la Statuton de SAT. Tamen post unusemajna kongreso en tute SAT-eca etoso, mi konvinkiĝis, ke tio estas ne nur ebla, sed eĉ tre agrabla kaj intelekta riĉiga tasko.

Do, provu viavice, vi certe ne bedaŭros !

Vinko Markov, la SAGO, majo 2004


El la SAT-movado…

Ĵus antaŭ 125 jaroj naskiĝis Eŭgeno Lanti, unu el la ĉefaj fondintoj de SAT. Jen preteksto, eble ne tre bona, sed kiun mi tamen senskrupule uzos por skribi kelkajn liniojn pri li.

Mi ne tedos vin per longa priskribo de liaj vivo kaj verko (mi eĉ ne skribos lian mortodaton !). Por informiĝi pli detale vi prefere konsultu jam ekzistantajn librojn, kiel la Vivo de Lanti de Ed. Borsbom, plu mendebla ĉe via libroservo aŭ rekte al SAT. Ne timu, en ĝi vi ne trovos nur tedajn historiaĵojn kaj movadaĵojn, sed ankaŭ ekzotajn rakontojn, ĉar Lanti mondvojaĝis dum la dek lastaj jaroj el sia vivo. Kaj ĉe la fino de la libro vi eĉ povos legi membiografian fragmenton, kiun Lanti ne havis la tempon fini. Ĝi tamen detale priskribas lian junecon per sukoplena voltereca stilo, kiu sendube ravos la literaturamantojn (almenaŭ tiujn, kiuj ne timas "predikojn" !), kaj la psikologiemulojn, kiuj interesiĝas pri la spirita evoluo de fervora katoliko, kiu iĝis sendogmemulo. Ĉi tie mi nur mencios kelkajn interesajn faktojn, kiuj daŭre povus pripensigi la nunajn esperantistojn.

Kvankam por li Esperanto estis nur oportuna komunikilo kaj ne memstara celo, Lanti ludis gravan rolon ankaŭ sur la lingva kampo ne nur kiel verkisto, rimarkinda pro sia klara kaj flua stilo, sed ankaŭ kiel iniciatinto de la Plena Vortaro, antaŭulo de la nuna PIV. Li bone komprenis, ke oni ne povas serioze debati uzante lingvon, kiun oni ne regas, kaj tial instigis la verkadon de esperanta ekvivalento de Petit Larousse, kiun li mem, kiel memlernanto, multe uzadis en la franca.

Lanti ankaŭ estis inter la unuaj, kiuj konsciis pri la vaneco de ĉiuj klopodoj por akiri la subtenon de " eminentuloj " al Esperanto. Li multe rilatis kun Romano Rolan kaj Henriko Barbus dum la unuaj vivojaroj de SAT, kredante ke ilia prestiĝa apogo al Esperanto utilos al la movado. Tamen post ioma tempo li komprenis, ke la efiko de la opinioj de tiuj gravuloj, kiuj " favoras " Esperanton sed ne havas la tempon mem lerni ĝin, estas iom limigita.

Fine, kvankam li estis sennaciisto, li neniam pledis por la malaperigo de la naciaj lingvoj, male al falsa, sed ŝajne sufiĉe disvastigita ideo. Cetere, li neniam provis trudi siajn personajn ideojn al la asocio, kaj male klopodis konservi la supertendencecon en SAT.

Vinko Markov, la SAGO junio 2004


SAT-anoj atestas

"SAT celas per konstanta uzado de racie elpensita lingvo kaj ĝia mondskala aplikado, helpadi al la kreado de racie pensantaj spiritoj, kapablaj bone kompari, ĝuste kompreni kaj prijuĝi ideojn, tezojn, tendencojn, kaj sekve kapablaj elekti memstare la vojon, kiun ili opinias plej rekta, aŭ plej irebla por la liberigo de sia klaso kaj forkonduko de la homaro al kiel eble plej alta ŝtupo de civilizo kaj kulturo."

Jen bela ideo, opinias la skeptikaj hezitemuloj, sed kio pri ĝia praktika realiĝo ? Jen kelkaj respondoj el diversaj mondopartoj.


Kial vi aliĝis al SAT ?

Jam la komenca ideo estis lerni Esperanton por komuniki kun laboristoj/salajruloj mondvaste. Do, kiam mi pere de malnova SAT-anino aŭdis pri SAT mi tuj aliĝis ĉar la ideoj de SAT, interŝanĝi ideojn kaj kompari tezojn plene respondas al miaj ideoj pri monda asocio.

Kial vi plu restas en SAT (subkomprenite : malgraŭ eventualaj elreviĝoj...) ?

Montriĝas ke en SAT oni trovas informon kiu ne estas facile havebla pere de la amas-komunikiloj. Kio ankaŭ estas ĝena afero estas ke la informo de la amas-komunikiloj ĉiam venas de la samaj grandaj novaĵaj agentejoj kiuj filtras laŭ la potenco al kiu ili apartenas (plejparte reakcia). Avantaĝo de SAT estas ke oni ricevas informon de diversaj lokoj en la mondo rekte de homoj kiuj vivas en la regiono kie la ’novaĵo’ okazas aŭ de homoj kiuj havas apartan intereson en certaj temoj. Se la membroj plene utiligas la gravan servon de Sennaciulo (la revuo de SAT) ili povas havi informon pri laboristaj/salajrulaj problemoj kiujn ili ne akiras pere de la ’normalaj informkanaloj’. (propra sperto en grava evento el mia vivo)

Kion SAT alportis, kaj daŭre alportas al vi ?

Fakte tre stranga demando. Ĉu asocio devas alporti ion ? Ĉu ne estas tiel ke la membroj de asocio alportu ion al la asocio ? Asocio vivas aŭ mortas pro la iniciatemo kaj agademo de la membroj. La plej grava afero kiun SAT alportas estas la grandega avantaĝo lerni pensi internacie, se oni kapablas malfermi la spiriton. Alia afero kiu tre gravas estis la fakto, ke sen monda solidareco, nek SAT nek iu ajn alia monda asocio povas funkcii. Ĉi tiu estas grava ĉar SAT estas asocio kiu defendas interalie la rajtojn de ĉiuj salajruloj. Se oni bone analizas la statuton kaj idearo de SAT oni konkludas ke la nuna ideo de la Alternativa Tutmondismo (monda forumo, ktp) jam vivas en la idearo de SAT ek de 1921. Alia mondo eblas, ne nur pere de parolado de universala lingvo Esperanto, sed pere de aplikado de socialaj/socialismaj ideoj (filozofia koncepto kiu defendas egalrajtecon de ĉiuj homoj). Agadi en SAT signifas agadi por pli sociala, pli egalrajta, pli bona mondo. Oni povas diri ke oni estas progresema kaj stari ĉe la linio. Oni povas esti progresema kaj unuiĝi en rondo de progresemuloj, tiel plifortigante la necesan potencon. La elekton devas fari ĉiu individuo.

Jakvo Schram


Kial vi aliĝis al SAT ?

Mi (re)aliĝis al SAT kiam mi komprenis ke, estante E-organizaĵo en kiu ariĝas plejparte socialismemaj (en senco politikdoktrina) esperantistoj, SAT per siaj celoj kaj idealoj tre parencas al kunordigata de mi universalhumanisma Ligo "Humanitas" kaj ĝiaj celoj kaj idealoj. Ja socialismo kiel politika doktrino sendube havas multajn komunajn idealojn kun universalhumanista mond- kaj vivkoncepto, tiomgrade ke oni eble rajtas konsideri ĝin unu el politikdoktrinaj branĉoj de humanismo kaj la humanismon - fono el kiu elkreskis socialismo kiel unu el ĝiaj politikdoktrinaj branĉoj. Do, ne mirinde estas ke iuj membroj de SAT membras en Ligo "Humanitas" (fakte ek de la fondiĝo de la ligo) kaj ke iuj membroj de Ligo "Humanitas", inkluzive min, kun plezuro membras en SAT (au almenau aliĝis au re-aliĝis al SAT) post fakta starigo de kunlaboraj rilatoj inter Ligo "Humanitas" kaj SAT surkampe de fondiĝo de Humanista Frakcio de SAT)

Kial vi plu restas en SAT (subkomprenite : malgraŭ eventualaj elreviĝoj...) ?

Mi restos membro de SAT ĝis kiam SAT restos malfermita al sia universalhumanisma idea fono, ĝis kiam mi sentos min en SAT bonvena kiel humanisto plej sincere simpatianta socialisman politikan doktrinon (ja humanismo ne estas politika doktrino kaj humanistoj - en sia politika engaĝiĝo - simpatias au neniun speciale aŭ, tamen, tiun au alian politikan doktrinon kiun konkreta adepto de humanismo trovas plej parenca al lia/ŝia humanismeco, ĉe kio oni devas konfesi ke fakte plej ofte temas pri t.n. maldekstraj politikaj doktrinoj). Mi mem estas membro de neniu politika partio, sed mi ĉiam partoprenas balotadon kaj donas mian voĉon al tiu politika opcio kiu (en konkreta momento kaj en mia regiono) plej koincidas kun mia humanismaj idealoj. Se mi (r)estus membro de nur unu E-organizaĵo, mi preferus (r)esti membro de SAT, kun konsidero de la supra limigo.

Kion SAT alportis, kaj daŭre alportas al vi ?

Plej sinceran plezuron ke ja estas ankaŭ esperantistoj-idealistoj en senco pli aŭ malpli universalhumanismeca (ne nur esperantistoj el tiuj aŭ aliaj pure pragmataj kialoj aŭ kun tiuj aŭ aliaj malvastaj mondkonceptaj horizontoj) kaj E-organizaĵo funkcianta ne nur tre demokratie, sed eĉ, laŭ mi, iom tro demokratie - pro kio mi iomete bedaŭras, konsiderante tion malhelpo al ebla kaj de mi plej sincere dezirata laŭeble pli alta efikeco de SAT, sed tamen mi tion alte taksas kaj respektas).

Mato Ŝpekuljak


Kial vi aliĝis al SAT ?

Preskaŭ hazarde. Serĉante Esperanto-parolantojn, mi surmetis la verdan stelon. En la pariza metroo, nekonata neesperantisto (eble junulargastejano ? Mi ne bone memoras), kiun mi poste neniam plu revidis, alparolis min. Eksciinte pri mia serĉo, li konsilis al mi viziton al la SAT-sidejo, kie mi tion trovis, kion mi serĉis. Tio okazis en aprilo 1946.

Kial vi plu restas en SAT (subkomprenite : malgraŭ eventualaj elreviĝoj...) ?

Pro la idea enhavo de la statuto de SAT (subkomprenate : malgraŭ ĉio, pro nekuracebla obstino, kiun mi pro sama obstino plu nomas "celkonscio", kiu donis al mi faman "pakiderman haŭton").

Kion SAT alportis, kaj daŭre alportas al vi ?

Amason da zorgoj kaj taskoj, kiu ĉiam kreskas ; sed ankaŭ vivkialon. Pli precize sed resume : deziron akiri la kapablon "elekti memstare la vojon, ktp..." Tio kondukis min multe pli malproksimen, ol mi dekomence atendis, sur vojo kun horizonto ĉiam pli malproksima.

Petro Levi


Kial vi aliĝis al SAT ?

Mi aliĝis precipe por trovi eksterfranciajn gekorespondulojn.

Kial vi plu restas en SAT (subkomprenite : malgraŭ eventualaj elreviĝoj...) ?

Mi ne tro ŝatas malordojn, kiel konfliktojn inter samideanoj sed esperas trovi solvojn por daŭre partopreni la diskutojn.

Kion SAT alportis, kaj daŭre alportas al vi ?

Diversecon de opinioj, ekz. inaj, aŭ samseksaj, informojn pri sociaj rilatoj en samopinigrupoj, ktp. Aldona komento : Reference "statuton", mi ne multe konas "klasajn" ideojn, plue celojn. Ĉu tio estus la diverseco de enspezo au salajro, kiu orientigus, eĉ ordigus la socian ordon ? Sed kiel reguligi tian aferon, kiam ne ekzistas alia ilo ol Biblio ("amu unu la alian") ? Prefereble mi uzus edukadon, kiel alfabetigado por ĉiuj, antaŭ ĉio. Alia demando : ĉu daure ekzistas laboristoj, kiam mi vidas, ke la socia celo de edukado estas almenaŭ abiturienteco ? Ĉu laboristoj estas abiturientuloj ? Certe ne, kvankam... Kiel aspektus la laborista "biblio" ? Ĉu referenco al Markso sufiĉas ? Mi ŝatas literaturon, do emas instigi al la beleco, simpleco kaj komunikiveco de la uzata lingvo. Ĉu la "Manifesto" estas literature ekzempla ?

Petro Chibleur


Kial vi aliĝis al SAT ?

Ĉar mi konis ĉarman anarkiiston kiu estis ĝia reprezentanto en la lando, kie mi loĝas, kaj pro familia historio mi simpatias al anarkiismo.

Kial vi plu restas en SAT (subkomprenite : malgraŭ eventualaj elreviĝoj...) ?

Pardonu, mi ne komprenis la vorton "elreviĝo". Mi konsideras SAT la nura forumo (krom la Radikala Partio) por pritrakti politikajn aferojn, ĉar la E-movado ne multe konsideras la sociajn kaj politikajn problemojn. Krome, ili apogis la samideanon Sekvoja, komdamnita je morto en Usono, kaj mi simpatias al tiu helpo.

Kion SAT alportis, kaj daŭre alportas al vi ?

Informadon kaj diskutadon pri sociaj kaj politikaj problemoj, en Esperanto.

Jozefo Lunazzi


Kial vi aliĝis al SAT ?

Pro tio ke mi estas klaskonscia laboristo do devas aliĝi al asocio kreita por helpi laboristojn lerni pli bone kompreni sian situacion, jen per komparado jen per malkovro de koncernaj ideoj kaj teorioj. Mi opinias scion grava antaŭkondiĉo por ĝusta agado kaj forigo/minimumigo de antaŭjuĝoj.

Kial vi plu restas en SAT (subkomprenite : malgraŭ eventualaj elreviĝoj...) ?

Pro ties kleriga rolo, konvinko pri ties utilo -do vivkapablo- kaj, laste sed ne malĉefe, pro ĉiama raviĝo antaŭ ties mirinda interna demokratio.

Kion SAT alportis, kaj daŭre alportas al vi ?

Mi malkovris, ĉefe dank’al la broŝurservo, politikajn ideojn en Brazilo tute ne alireblajn. Anarĥiismo ekzemple nur la lastan jardekon oni sufiĉe facile trovas. Ĉu facile ? Nur en grandaj urboj.

SAT plu kunportas al mi la senton de libera loko kie ĉiu, eĉ se foje akre, polemikige, rajtas E-lingve esprimiĝi pri politikaj temoj.

Luiz De Oliveira Coelho


el la SAGO, julio 2004, en kiu ne aperis pro miskompreno la kontribuo de Ŝpekuljak


El la SAT-movado...

[Jam verkita informa teksto pri la apero de 7000 tagoj ĉinlingve...mi ne vidis la definitivan tekston, kiu eble parte kadukigas la ĉi suban enkonduketon]

Okaze de tiu evento ni opiniis interese fari kelkajn demandojn pri tiu temo al la tradukinto de la kroata originalo en esperanto. Temas pri Kreŝimir Barkoviĉ, ĝenerala sekretario de SAT, kiu pro tiu traduko ricevis la OSIEK-premion en la jaro 2002.

Kiel vi konatiĝis kun tiu verko ?

Kroata eldono de 7000 tagoj aperis en la sepdekaj jaroj kaj okazigis grandan bruon kaj intereson de la publiko. Estis la unua fojo kiam oni klare kaj publike denuncas la krimojn de Stalin en tiama Jugoslavio. Cetere, ĉiuj eldonejoj rifuzis eldoni ĝin pro timo kaj fine nur la eldonejo "Globus", kiu estis antaŭ bankroto, akceptis eldoni ĝin. En unu jaro la tuta eldonkvanto estis vendita kaj tio savis la eldonejon. En la jaro 1972 tiu verko ricevis literaturan premion de la tagĵurnalo "Vjesnik" kaj tuj aperis la dua eldono. Pro scivolemo mi aĉetis kaj legis ĝin.

Kial vi decidis traduki ĝin ?

En la jaro 1945 (kiam mi estis unujara), mia patro kiel regula kroata soldato estis militkaptita kaj kun centmiloj da aliaj militkaptitoj transportita al la direkto de Oriento. Mi demandis min ĉu li ne troviĝas ie en Siberio, kiu estis la celo de multaj el tiaj kazoj. Ja, la serĉado de mia patro kiun entreprenis mia patrino estis tute vana. Krome mi estis persvadita ke tiu enhavo nepre devas esti legata kaj diskonigata en la tuta mondo. Do mi decidis esperantigi ĝin kaj pro tio mi tuj kontaktis kun Karlo Ŝtajner por peti la tradukpermeson. Mi esperis eventuale ion ekscii pri mia patro, sed inter la milionoj da kondamnitoj en Siberio estus vera hazardo ke Ŝtajner renkontus kaj konus lin.

Kial ĝuste SAT eldonis ĝin ?

Post la fintraduko de la libro kaj lingva kontrolo de pluraj konataj esperantistoj (Jean Thierry, Ivo Lapenna), mi serĉis eldoniston. SAT pro malbona financa situacio ne povis tion fari. Unue mi havis akcepton de finna eldonejo sed post kelka tempo alvenis mallonga letero kun jena teksto : "Ni tre bedaŭras ne povi eldoni vian tradukaĵon, ĉar temas pri nia Orienta najbaro kaj tio povu endanĝerigi nian agadon". Iun belan tagon, la bona sorto gvidis al la SAT-ejo Lina Gabrielli, al kiu mi rakontis pri la eldonproblemo. Ŝi esprimis pretecon eldoni ĝin kaj financi la eldonon kondiĉe ke ĝi ne aperu sub ŝia nomo sed sub la nomo de SAT. La PK akceptis tiun proponon kaj la libro aperis sub la nomo de SAT.

Kiel la libro estis akceptita en Sovetunio ?

Tiu libro estis malpermesita en Sovetunio kaj en ĝiaj satelitoj. Nun, post la falo de la Berlina muro kaj la disfalo de Sovetunio, estis malfermitaj arkivoj de KGB. Mia rusa kamarado, kiu faris esplorojn en tiuj arkivoj, informis min ke mia nomo troviĝas en la sliparo de KGB kiel malamika persono, pro tiu traduko de la libro de Ŝtajner.

kaj en Jugoslavio ?

En Jugoslavio (ĉar ĝi aperis kun la permeso de Tito), ĝi havis grandegan sukceson kaj kiel mi jam diris, ĝi ricevis literaturan premion. Aperis pluraj eldonoj en Kroatio sed ankaŭ en aliaj lingvoj (angla, franca, germana, ktp). Ĵus aperis ĉina eldono (lanĉota dum la UK en Pekino), farita laŭ la esperanta traduko kaj la japana eldono estas en preparo.

Kiel okazis via renkontiĝo kun Ŝtajner ?

Ŝtajner estis tre afabla kaj agrabla persono. Li kaj lia edzino Sonja akceptis min en sia Zagreba hejmo. La unua surprizo por mi estis, ke sur la muro de lia laborĉambro estis la bildoj de Marx, Engels, Lenin kaj Tito. Mi tute klare demandis lin, kial li ankoraŭ havas tiujn fotojn, malgraŭ la 20-jara sufero en Siberiaj koncentrejoj. Kun rido li klarigis al mi ke tio, kio estas en Sovetunio havas nenian rilaton kun komunismo. Ke ĝi estas perfido de komunistaj ideoj. Li nomis tion "ruĝa faŝismo". Pro tio li restis daŭre komunisto kun siaj idealoj pri pli justa kaj pli egaleca mondo. Post sia reveno el Siberio, li vizitis plurajn kapitalistajn landojn kaj konstatis ke tiuj liaj idealoj estas daŭre valoraj kaj necesaj. Ŝtajner diris al mi ke lia celo kaj lia promeso al la samsortaj kamaradoj estas ĉie diskonigi la veron pri Stalin kaj stalinismo, por ke tio neniam plu ripetiĝu. Kun entuziasmo li akceptis ke mi traduku la libron esperante kaj li postulis nenian aŭtorhonorarion. Mi diris al li ke la esperanta merkato estas malgranda sed ke mi certigas al li ke ĝi estos legata de esperantistoj sur ĉiuj kontinentoj. Por li tio estis la plej grava kaj ĉefa celo.

Dektri jarojn post la disfalo de Sovetunio, kial tiu libro restas plu legenda por la novaj generacioj ? Ĉu la entenata mesaĝo daŭre havas sencon en la nuna epoko ?

Legi ĝin estas tre grava por ĉiuj. Unue, tio estas bela ekzemplo kiel oni povas la plej belajn ideojn misuzi kaj perfidi, transformi en diktatorecon pro la simpla potenc kaj povavido. Same kiel oni devas neniam forgesi la krimojn de Hitler kaj naziismo, holokaŭston kaj ekstermadon de diversaj etnoj kaj popoloj, ankaŭ oni ne devas forgesi tiujn krimegojn de Stalin, kiu nomis sin komunisto kaj ekstermis same milionojn da senkulpaj homoj. Ja, ankoraŭ ekzistas similaj reĝimoj sin nomantaj komunistaj, kiuj tre similas al tiu de Stalin (kiuj cetere ankoraŭ hodiaŭ adoras kaj heroigas lin !!!), kaj pri kiuj ni eble iam en estonto legos similajn librojn. Kiam Ŝtajner revenis post 20-jara vivo en Gulago, multaj el liaj komunistaj kamaradoj, aŭ rifuzis kontakton kun li, aŭ akuzis lin pri la perfido de komunismo kaj socialista idealo. Laŭ ili, tio estis "eraroj" de Stalin, sed tio devis resti interne de la komunista movado. Vane li provis komprenigi al ili ke tio havas nenion komunan kun komunismo kaj socialismo. Eĉ hodiaŭ, pluraj sinceraj komunistoj simple fermas la okulojn antaŭ la faktoj kaj eĉ ne volas legi, informiĝi aŭ paroli pri tio. Do, jes, tiu libro kaj ĝia mesaĝo daŭre havas sencon en la nuna epoko. Per la eldono kaj distribuado de tiu libro SAT kiel kultura, eduka asocio, plenumas unu el la ĉefaj punktoj de sia Statuto kio estas "helpadi al la kreado de racie pensantaj spiritoj, kapablaj bone kompari, ĝuste kompreni kaj prijuĝi ideojn, tezojn, tendencojn kaj sekve elekti memstare la vojon kiun ili opinias plej rekta kaj plej irebla, kaj batali kontraŭ la dogmiĝo de instruoj, kiujn ili ricevas en siaj apartaj medioj". Jen do, kial estas bone ke ĉiu esperantisto legu ĝin.

el la SAGO, aŭgust-septembro 2004

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio