Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce 1999 : Maldekstra Forumo (Berlino)
puce 1999 : Maldekstra Forumo (Berlino) ; flugfolio pri SAT
puce 2001 : Maldekstra Forumo (Berlino) ; baza flugfolio
puce 2005 : informa flugfolio kaj bilda vortareto
puce  ? ĝis 2004 : SAT-JunulFako ; informa faldfolio

 ? ĝis 2004 : SAT-JunulFako ; informa faldfolio

faldfolio triono de A4 duflanke

lasta eldono ĉirkaŭ 2004, sed unue produktita antaŭe ; nekonata disvastiĝo

eo fr

SAT-JunulFako ?

Kun membroj dispartigitaj en 18 landoj sur la 5 kontinentoj, la Junulfako estas la sekcio de la malpli ol 35 jarojn aĝaj membroj de Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT), kiu mondskale uzas esperanton por sociaj, edukaj, pedagogiaj, kulturaj, emancipaj kaj praktikaj celoj.

Konkrete, tio realiĝas per la diversaj esprimrimedoj de la asocio, per diskutoj inter membroj celantaj atingi kiel eble plej altan ŝtupon de civilizo kaj kulturo per komparo de malsamaj opinioj pri plej diversaj temoj, en amikeca kaj komprenema etoso, kun la intenco malebligi la dogmiĝon de instruoj, kiujn ĉiuj ricevas en siaj respektivaj medioj.

Resume, la Junulfakanoj havas unu esencan celon, kiu estas kleriĝi

Kion faras la JunulFako de SAT ?

Ĝi eldonas okpaĝan esperantlingvan gazeton – La Juna Penso – al kiu la membroj kaj la legantoj de la tuta mondo povas kontribui, sendante artikolojn aŭ desegnaĵojn pri iliaj ŝatataj temoj, ĝuante la plej grandan esprimliberon.

Ĝi partoprenas al la batalo por pli bona mondo, informante pri la kaŝitaj fiagoj de la grandaj multnaciaj organizoj kiuj eksplutas la popolojn konservante grandan popularecon, kiun ili ŝuldas al amasa mensoga reklamo, aŭ helpante disvastigi sur monda skalo peticiojn kontraŭ la danĝeroj kiujn reprezentas, ekzemple, la nukleaj armiloj.

Ĝi kunlaboras, kiel aliaj esperantistaj asocioj, kun progresemaj politikaj partioj sur komunaj agadterenoj, kiel ekzemple lukto kontraŭ rasismo.

Ĝi partoprenas budojn, renkontiĝojn kaj kongresojn, kiuj ĉiam donas al ĝi la okazon plilarĝigi sian agadterenon per kontaktoj kun novaj homoj.

En la pasinteco tre aktivis en ĝi Norberto Barthelmess, kiu interalie esperantigis Faŭston de Goethe.

Ĉiuj junuloj konsciaj pri la plorinda stato de la nuna mondo kaj dezirantaj plibonigi la situacion helpe de la internacia lingvo Esperanto povas peti pli precizajn informojn al :

SAT-JunulFako
67, Avenue Gambetta
75020 Paris
Francio

tel. : +33.1.47.97.87.05
telekopiilo : +33.1.47.97.71.90
satesper CXE noos PUNKTO fr


SAT-JunulFako ?

Avec des membres répartis dans 18 pays du monde en Europe, Asie, Amérique et Afrique, la Junulfako constitue la section des moins de 35 ans de l’Association Mondiale Anationale (SAT), qui utilise l’espéranto à l’échelle mondiale à des fins sociales, éducatives, pédagogiques, culturelles, émancipatrices et pratiques.

Concrètement, cela se traduit, à travers les divers moyens d’expression de l’association, par des discussions entre membres désireŭ d’accéder à un niveau le plus élevé possible de civilisation et de culture, ce par la confrontation d’opinions divergentes sur des sujets les plus divers, le tout dans une ambiance amicale et compréhensive, libérée de tout dogme.

Un but essentiel : ÉCLAIRER

Que fait la Junulfako de SAT ?

Elle édite un bulletin de 8 pages, "LA JUNA PENSO" (La jeune pensée), entièrement en espéranto, auquel les membres et les lecteurs du monde entier peuvent contribuer en envoyant des articles ou des dessins sur le thèmes qui leur sont chers, en bénéficiant de la plus grande liberté d’expression.

Elle participe à la lutte pour un monde meilleur :

 en informant sur les méfaits cachés des grandes organisations multinationales qui exploitent les populations tout en conservant une importante popularité, due à une publicité mensongère massive,

 ou en aidant à la diffusion à l’échelle mondiale de pétitions contre les dangers que représentent, par exemple, les armes nucléaires,

 en collaborant, de même que d’autres associations espérantistes, avec des partis politiques progressistes sur le terrains d’action communs tels que la lutte contre le racisme.

 Elle participe à des stands, rencontres et congrès, qui lui donnent toujours l’occasion d’élargir son champ d’activité et de s’enrichir par le contact avec de nouvelles personnes. Par le passé, elle compta parmi ses membres les plus actifs Norbert Barthelmess, auteur de la traduction en espéranto du FAUST de Goethe.

Tous les jeunes conscients de l’état déplorable du monde actuel et désireux d’améliorer la situation à l’aide de la langue internationale espéranto peuvent demander des adresses ou des informations plus précises à :

SAT-Junulfako
67, avenue Gambetta
FR-75020 Paris
Francio
Tél. +33 (0)1 47 97 87 05
Fax : +33 (0)1 47 97 71 90

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio