Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce Bernard Cassen : Eŭropo
puce Bernard Cassen : Eŭropo, konstitucio por nenio
puce Bernard Cassen : La katastrofa" kompromiso de Nico
puce Ken Keable : La traktato por starigi konstitucion por Eŭropo
puce Pablo Foche : Argumentoj kontraŭ la Konstitucia Traktato
puce Petro Levi : Kiujn sociajn atingojn, ankoraŭ aperantaj en naciaj konstitucioj, endanĝerigas la projekto pri Eŭropa Konstitucio ?
puce Petro Levi : La franca neado geografie kaj sociologie
puce Petro Levi : Post la franca referendumo...
puce Petro Levi : Ĉefaj kritikoj kontraŭ la propona traktato pri Eŭropa Konstitucio
puce Projekto de eŭropa konstitucio (traduko en Esperanto)
puce Richard Schneller : Referendumo en Francio pri Eŭropa Konstitucia Traktato (EKT)
puce Sten Keable : Eŭropa Konstitucio - sklavema aŭ liberiga ?
puce Tetu Makino : Ĉu tio koncernas nur la eŭropanojn ?
puce Thomas Lemaheux : Dek motivoj por rifuzi la projekton de traktato pri Eŭropa Konstitucio

Petro Levi : Kiujn sociajn atingojn, ankoraŭ aperantaj en naciaj konstitucioj, endanĝerigas la projekto pri Eŭropa Konstitucio ?

Ekzemple jenan ekstrakton el la ANTAŬPAROLO de la Franca Konstitucio, ankorau valida nur surpapere sed senfortigita de la traktatoj pri EU :


"Ĉiu havas la devon labori kaj la rajton ricevi laborpostenon. Al neniu oni rajtas malutili, en lia laboro aŭ okupo, pro liaj devenoj, liaj opinioj aŭ liaj religiaj kredoj.

Ĉiu homo povas defendi siajn rajtojn kaj interesojn per sindikata agado kaj aliĝi al la sindikato, kiun li mem elektas. Ĉiu laborulo partoprenas, pere de siaj delegitoj, en la kolektiva difino de la laborkondiĉoj kaj en la mastrumado de la entreprenoj. Ĉiu havaĵo, ĉiu entrepreno, kies ekspluatado havas au akiras la karakterojn de nacia publika servo aŭ de fakta monopolo, devas iĝi posedaĵo de la kolektivo.

La nacio sekurigas al la individuo kaj al la familio la kondichojn necesajn al ilia disvolviĝo.

Ĝi garantias al ĉiuj, notinde al la infano, al la patrino kaj al la maljunaj laboruloj, la protekton de la sano, la materian sekurecon, la ripozon kaj la distrajhojn. Ĉiu homo, kiu pro sia aĝo, sia fizika au mensa sanstato, la ekonomia situacio, trovighas en la nekapableco labori, rajtas ricevi de la kolektivo decajn ekzistorimedojn.

Mi akuzas la politikistojn respondecajn pri la tiel nomata Konstruo de Eŭropo, konkretigita per pluraj traktatoj inkluzive projekton de Eŭropa Konstitucio, ke ili celkonscie organizas la malkonstruon de la laboristaj rajtoj interalie enskribitaj en la ANTAŬPAROLO de la Franca Konstitucio.

Per tiu rimedo, ili celkonscie kondukas kaj enprofundigas la popolojn de Europo en senprecedencan socialan regreson, kiun ili provas fari nerenversebla.

Samtempe ili starigas juran sistemon, per kiu ili konstruas virtualan muron ĉirkaŭ la teritorio de Europa Unuiĝo, kiu konsistigas senkompatan minacon kontrau la laboruloj de la tuta mondo.

Mi kapablas erari. Tial mi invitas ĉiun leganton de tiu teksto mem informiĝi kaj kontroli, ĉu miaj diroj estas nur terura koŝmaro de maljuna kadukulo au kontraŭe estas serioza averto. Por tio, necesas legi la tekston de la projekto de Konstitucio, kiu devus jam esti senpage en ĉiuj manoj, kaj debati pri ĝia enhavo.

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio