Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce A meeting-place for workers and progressive people where nationality doesn’t matter
puce Déclaration du 82e Congrès de SAT
puce Declaration of the 2009 SAT Congress
puce Deklaracio kaj Gvidrezolucio 2009
puce Deklaration des SAT-Kongresses 2009
puce Ein Treffpunkt für Arbeiter und fortschrittliche Menschen fernab vom nationalen Mief
puce Fotaro k kongresaj registraĵoj ĉe Ipernito
puce Gazetartikolo 2009
puce Helpo al migrantoj en Italio
puce Mi elektis Milanon
puce Tuj aliĝu al la Milana kongreso 2009
puce Une rencontre anationale de travailleurs et progressistes
puce Unuafoja kongresano
LINGVO KAJ TRADUKOJ DE LA ARTIKOLO

Deklaracio kaj Gvidrezolucio 2009

Deklaracio

La 82-a Kongreso de Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT), kunvenanta en Milano de la 18-a ĝis 24-a de julio 2009, substrekas, ke ĝia Statuto instigas la membrojn de SAT agadi sur diversaj terenoj. Ĉi-jare, la kongresa temo estis « Migri senlandlime, vivi sennaciece ». La kongresanoj de SAT, gastigitaj de la frata itala asocio ARCI Esperanto, debatis pri paco, hommigrado, etikaj bankoj, situacioj en Sudameriko, Malagasio, Mezoriento kaj aliaj mondregionoj.

La Kongreso

— rememorigas al la Ambasadoroj de Ĉinio, Finnlando, Hindio, Israelo, Pakistano, Rusio kaj Usono, ke de pluraj jaroj SAT skribis por peti, ke tiuj landoj subskribu la Konvencion de Otavo. Ĝis nun, neniu el tiuj landoj subskribis ĝin. Denove, SAT firme petas, ke rapide ili subskribu tiun Konvencion de Otavo,

— emfazas la rajton de la homoj el la tuta mondo memstare kaj libere elekti vivi kaj loĝi tie, kie ili naskiĝis aŭ kie ajn estas al ili plej taŭge pro naturmediaj kialoj, profesiaj, politikaj aŭ aliaj bezonoj, konsiderante sennaciece kaj senlandlime siajn proprajn interesojn kaj ankaŭ tiujn de la tuta homaro,

— interesiĝas pri la projekto krei en 2010 Eŭropan Etikan Bankon (EEB) per kunfando de tri nunaj etikaj bankoj (Banca Popolare Etica el Italio, NEF el Francio kaj FIARE el Hispanio), konsiderante, ke tiu banko verŝajne agos per pli etikaj rimedoj ol aliaj bankoj,

— rekonas en la agado de ARCI, itala laborista kulturcela asocio, komunajn agadspiriton kaj klerigajn celojn, kaj kuraĝigas la membrojn de SAT memstare partopreni en ĝia agado kaj tiel prepari ontan interasocian kunlaboron,

— agnoskas la gravecon de la malfacilaĵoj i.a. estigitaj de naciismo kaj kapitalismo, kiujn renkontas homoj en iuj mondregionoj kiel Sudameriko, Malagasio kaj Mezoriento, kaj celas klerigajn interŝanĝojn kun tiuj homoj por antaŭenigi nian komunan emancipiĝon.


Gvidrezolucio

La 82-a Kongreso de SAT kunvenanta en Milano inter la 18-a kaj la 24-a de julio 2009,

— instigas la membrojn al akurata pago de kotizo por ebligi bonan funkciadon de la asocio per adekvata financado,

— konstatas la bonkvalitan laboron de la Eldona Fako Kooperativa de SAT kaj instigas SAT-anojn partopreni en ĝiaj eldon- kaj disvendoreto, en la koherigo de ĝia eldonpolitiko kaj en la klarigo de ĝia funkciado,

— esprimas sian aprezon al la sukcesaj laboroj ĝis nun jam plenumitaj pri la elektronika PIV kaj kuraĝigas la laborgrupon, kiu prizorgas ĝin, daŭrigi,

— alvokas al utiligo de la pretigata flugfolio pri SAT,

— invitas ĉiujn kamaradojn informi la membraron pri la situacio en siaj respektivaj mondregionoj per Sennaciulo, kaj emfazi la tutmondan rolon de SAT per kontaktiĝoj inter esperantistoj de diversaj mondpartoj por riĉigi sian klerigan laboron,

— instigas la kamaradojn kontribui al la SAT-retejo per sendado de materialo al ĝia respondeculo ĉu per rekta enretigo de originala materialo ĉu per traduko de la artikoloj troviĝantaj en la nacilingva parto (aparte koncerne tekstojn Kio estas SAT kaj Kio estas Esperanto),

— instigas SAT-anojn kontribui al Sennaciulo kaj Sennacieca Revuo per verkado kaj sendado de artikoloj aŭ bildoj kaj per kontribuo al la redaktoskipo per diversaj taskoj inkluzive de kunlabora enpaĝigo,

— proponas sistemigi per tradukreto la proponadon kaj tradukadon de nacilingvaj SAT-ece klerigaj tekstoj,

— petas, ke en la landoj subskribintaj la Konvencion de Oslo kontraŭ la pafaĵoĵetoj el bomboj kaj ĉie, kie eblas, la kamaradoj intervenu ĉe siaj regantoj, por ke ilia lando rapide ratifu tiun konvencion, kaj ke en ne subskribintaj landoj la kamaradoj intervenu ĉe siaj regantoj por ke ilia lando rapide subskribu kaj ratifu tiun Konvencion,

— plu vokas SAT-rondojn, SAT-frakciojn, LEA-ojn kaj SAT-anojn sendi precizajn informojn pri kursoj, varbado direktita al ekster-SAT-a medio kaj apero de artikoloj pri Esperanto aŭ SAT-rilataj temoj,

— sugestas kunvoki laborgrupon por prepari, per kolektado kaj debatigo de ideoj, deklaracion de SAT pri ties rolo en la nuna epoko,

— invitas SAT-anojn informiĝi pri etikaj bankoj kaj pli precize pri la projekto de Eŭropa Etika Banko (EEB) kaj jam nun utiligi Esperanton en tiu banka medio per diversaj rimedoj (i.a. esperantigo de la fondmanifesto, flugfolioj kaj retejaj dokumentoj),

— invitas la Plenum-Komitaton studi la fondmanifeston de EEB kaj aliajn similajn iniciatojn, kaj eventuale proponi membriĝon de SAT post referendumo en tia kooperativa banko,

— petas la Plenum-Komitaton zorgi, ke en la venonta kongreso estu antaŭvidita ebleco organizi klerigsesiojn pri financaj demandoj.

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio