Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce D. Sherriff : La Priorganiziga Teorio de Daniel de Leon (artikolo)
puce Gary Mickle : La nova dekstrularo (artikolo)
puce I.N.O. : La Lappo-faŝistoj en Finnlando
puce Intervjuo kun franca patro kaj ties filo post la atenco en Parizo : Ili havas armilojn, sed ni florojn...
puce Jean-Patrick Annequin : Pensi la Komunumon hodiaŭ
puce Kabe : Ordona cirkulero de la sultano al la turkaj gazetoj
puce Marteno Lutero King : Revon havas mi
puce MEDEF (Tutlanda organizo de francaj mastroj) - franca registaro, konstitucio de Eŭropo, kapitalista tutmondigo,
puce Mikis Teodorakis : Herooj komparataj kun krimuloj (artikolo)
puce Mortulaj ŝipoj kaj la amastombejo Mediteraneo
puce Roland Peters : Transversa fronto inter dekstro kaj maldekstro (artikolo)
puce T-ĉemizo Internacia solidareco
puce Victor PORI : Kiuj estas la veraj "novkuloj" ?
puce Vinko Markov : Dekstro kaj maldekstro - kia estas la diferenco ?

Marteno Lutero King : Revon havas mi

traduko de parolado

Kompleta teksto de la parolado de Martin Luther King sur la ŝtuparo de la Memorejo Linkoln (Vaŝingtono) en la jaro 1963

Antaŭ dek jardekoj subskribis granda Usonano, en kies simbola ombro ni nun staras, la Proklamaĵon pri Emancipiĝo. Tiu signifoplena dekreto venis kiel larĝa lumfasko da espero al milionoj da Negraj sklavoj, brulskurĝitoj de la flamaro de velkanta maljusteco. Ĝi ekvenis kiel ĝoja tagiĝo por ĉesigi la nokton de mallibero longe daŭran.



Tamen cent jarojn pli poste ni alfrontu la fakton tragedian, ke la Negro plu sopiradas en la anguloj aĉaj de la socio de Usono, troviĝante propralande en ekzilo. Do hodiaŭ ni kunvenas por spektigi teruran staton.
Iusence ni alvenis la nacian ĉefurbon por pagigi ĉekon. Kiam la arĥitektoj de nia respubliko skribis la grandiozajn vortojn de la Konstitucio kaj de la Deklaro pri Sendependeco, ili subskribis ŝuldoslipon heredotan de ĉiu Usonano. Tiu slipo estis promeso, ke al ĉiuj homoj garantiiĝos la necedeblaj rajtoj pri vivo, libero kaj feliĉiĝo.
Hodiaŭ estas evidente, ke Usono ne laŭdeve pagis tiun ŝuldoslipon tiom, kiom tio koncernas ĝiajn civitanojn neblankhaŭtajn. Anstataŭ ol honori tiun sanktan obligacion, donis Usono al la gento Negra malbonan ĉekon - ĉekon revenintan kun la stampo "havaĵo malsufiĉa". Sed ni rifuzas kredi, ke bankrotas tiu banko de justeco. Ni rifuzas kredi, ke malsufiĉas monrimedoj en la grandaj trezorkeloj da sukcesoŝanco apartenantaj al tiu nacio. Do ni alvenis por pagigi tiun ĉekon - ĉekon ĉe sia prezentiĝo promesantan al ni la riĉaĵojn de libereco kaj la sekuron de justeco. Aldone ni venis al tiu sanktigita loko por memorigi Usonon pri la sovaĝa urĝeco de la nuna horo. Malkonvenas la tempopunkto por engaĝiĝi en la lukso de senpasiiĝo aŭ por gluti la trankviligilon ŝanĝetado.
Jen la horo por realigi la promesojn pri demokratio. Jen la horo por leviĝi el la malluma kaj soleca valo de apartigo supren al la suneca vojo de rasjusteco. Jen la horo por malfermi la pordojn al sukceso por ĉiuj Diinfanoj. Jen la horo por levi nian nacion el la flusablejoj de rasa maljusteco al la solida roko de interfratiĝo.
Fatale estus por la nacio pretervidi la urĝecon de tiu tempopunkto kaj subtaksi la deciditecon Negran. Tiu ŝvitiga somero de justa Negra malkontento ne pasos, ĝis estos alveninta vigliga aŭtuno el libero kaj egalrajteco. La jaro 1963 ne estas fino, jen komenco. Tiuj, esperantaj, ke la Negro bezonis por videbligi sian justan koleron nur eskapigi iom da vaporo kaj nun li estos kontenta, vekiĝos malĝentile, se la nacio reaferemos laŭkutime. Nek ripozo nek trankvilo estiĝos en Usono, ĝis oni donos al la Negro ties civitanajn rajtojn. Daŭros la kirlventoj de ribelo ŝanceli la fundamenton de nia nacio, ĝis la hela tago de justeco konture videbliĝos.
Tamen estas io, kion mi diru al miaj samgentanoj starantaj sur la varma sojlo kondukanta al la palaco de justeco. Agante por atingi nian justan lokon, ni ne kulpiĝu pri maljustaj faroj. Ni ne strebu satigi nian soifon je libero per trinkado el la pokalo de amareco kaj malamo.



Lukte ni klopodu ĉiam sur la alta nivelo de digno kaj disciplino. Foje kaj refoje ni leviĝu supren al majestaj altejoj, alfrontante fizikan forton kun anima forto. La mirinda nova batalemo, kiu inundis la Negraron, ne konduku nin al malfido je ĉiuj blankhaŭtaj homoj, ĉar multaj el niaj blankaj fratoj - ilia hodiaŭa ĉeesto ja atestas tion - estas ekkonintaj, ke ilia destino ligiĝas al destino nia kaj ke ilia libereco estas ŝnurita malnodeble al nia libereco. Ni ne povas marŝi solaj.
Kaj marŝante, ni solene ĵuru, ke ni marŝu estonten. Returne ni ne povos. Jen jenaj, kiuj demandas al la devotuloj de civitanaj rajtoj, "Kiam vi estos kontentaj ?" Neniam ni kontentiĝu tiom daŭre, kiom la Negro viktimiĝos per nepriskibeblaj hororaĵoj de polica brutaleco. Neniam ni kontentiĝu tiom daŭre, kiom, laciĝinte pro vojaĝa peno, ni ne ricevos tranoktejon en la moteloj de la aŭtovojoj kaj en la hoteloj de la urboj. Ni ne kontentiĝu tiom daŭre, kiom la baza translokiĝeblo de la Negro estos de geto al getego. Neniam ni kontentiĝu tiom daŭre, kiom la Negro en Misisipio ne rajtos voĉi kaj la Negro Novjorka kredos havi nenion privoĉindan. Kaj ne, kaj ne, kontentaj ni ne estas kaj kontentaj ni neniam estos, ĝis diluvos la justeco kiel marakvoj kaj inundos la justemo kiel riverego.
Mi ne preteratentas, ke el vi iuj ĝisvenis tien ĉi rekte de vivvojaj provoj kaj perturboj. El vi iuj venis rekte el mallarĝaj ĉeloj. El vi iuj venis de lokoj, kie via klopodado pri libero postlasis vin batita de la ŝtormoj de persekuto kaj ŝancelita de la hurlaj ventegoj de polica brutaleco. Vi fariĝis jam la veteranoj de kreema suferado. Laboradu plu, firme fidante, ke sufero ne meritata donacos al vi saviĝon.
Reiru Misisipion, reiru Alabamon, reiru Sudan Karolinon, reiru Georgion, reiru Luizianon, reiru al la getoj kaj malpuraj budaĉejoj de niaj urboj nordaj, sciante, ke iel ajn tiu situacio povos esti kaj estos ŝanĝata. Ni ne vadu vale en malespero.
Mi diras al vi hodiaŭ, amikoj miaj, ke malgraŭ la malfacilaĵoj kaj frustracioj tiumomentaj mi ankoraŭ havas revon. Temas pri revo profunde radikanta en la Usona revo.



Revon havas mi, ke iun tagon tiu nacio leviĝos kaj edife laŭvivos la veran signifon de sia kredo - "Ni taksas tiujn veraĵojn memevidentaj, ke ĉiuj homoj kreiĝis egalaj."

Revon havas mi, ke iun tagon sur la ruĝaj montetoj Georgiaj la idoj de tiamaj sklavoj kaj la idoj de tiamaj sklavposedantoj povos eksidi sin kunaj ĉe la tablo de frateco.

Revon havas mi, ke iun tagon eĉ la ŝtato Misisipio - dezerta ŝtato ŝvitanta sub la varmego de maljusteco kaj subpremado - transformiĝos en oazon de libero kaj justeco.

Revon havas mi, ke miaj kvar gefiletoj iun tagon vivos en nacio, kie oni ne prijuĝos ilin laŭ la koloro de ilia haŭto, tamen laŭ la enhavo de ilia karaktero.

Revon havas mi hodiaŭ.

Revon havas mi, ke iun tagon la ŝtato Alabamo, kies estraj lipoj aktuale ankoraŭ gutas de la vortoj ŝtata interlokiĝo kaj leĝnuligado [1], transformiĝos en etoson, kie nigraj geknaboj povos ligi manojn kun blankaj geknaboj kaj ili promenos kunaj gefratece.

Revon havas mi hodiaŭ.

Revon havas mi, ke iun tagon ĉiu intermonto ja leviĝos, ĉiu monto kaj monteto malaltiĝos, malglatejoj glatejiĝos kaj zigzagaj lokoj iĝos rektaj, kaj la gloro de la Sinjoro riveliĝos, kaj ĉio karna ekkonos tiun kuna.

Jen nia espero. Jen la kredo, kun kiu mi returne iras suden. Per tiu kredo ni povos elĉizi el la malespera monto ŝtoneton de espero. Per tiu kredo ni povos transformi la tintaĉajn malakordojn de nia nacio en belan simfonion de frateco. Per tiu kredo ni povos labori kunaj, preĝi kunaj, klopodi kunaj, enkarceriĝi kunaj, por libero protesti kunaj, en la scio, ke ni iun tagon estos liberaj.

Tiu estos la tago, kiam ĉiuj Diinfanoj povos kanti kun nova senco :

Ho lando kara, lando Cia,
libera lando, lando mia,
pri vi ni ĥoru.
Praej’ de forpasinto,
fier’ de pilgriminto,
de ĉiu montopinto
liber’ sonoru.

Kaj, se Usono iĝu grandioza nacio, tio nepre realiĝu. Do liberec’ sonoru de la mirindaj montopintoj de Novhampŝiro. Liberec’ sonoru de la grandegaj montoj de Novjorkio. Liberec’ sonoru de la alten strebanta Aleghenia montaro de Pensilvanio. Librec’ sonoru de la neĝkapa Rokmontaro de Koloradio. Liberec’ sonoru de la kurbaj pintoj de Kalifornio.

Sed ne nur tio - libereco sonoru de Ŝtona Montego en Georgio. Libereco sonoru de Gvatista Montego de Tenesio. Libereco sonoru de ĉiu altejo kaj talpejo de Misisipio. De ĉiu monta deklivo liberec’ sonoru.

Kiam ni dissonorigos liberecon, ĝi sonoros de ĉiu vilaĝo, de ĉiu vilaĝeto, de ĉiu ŝtato kaj ĉiu urbo, ni povos gajni impeton tiun tagon, kiam ĉiuj infanoj de Dio, nigruloj kaj blankuloj, Judoj kaj ne-Judoj, protestantoj kaj katolikoj, rajtos ligi siajn manojn kaj kanti laŭ la vortoj de la malnova sklavhimno Negra :

Fine liberaj ! Fine liberaj !
Dankon al Dio ĉiopova, ni fine liberiĝas !

Martin Luther King




Tradukita de Pejno Simono

Fonto : retejo de SATeH (Hispanlingva LEA)

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio