Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita mardon la 23an de aprilo 2024 . Ĝis nun estas 2906 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce  Malebligu la fermon de IMPA – fabriko mastrumata de laboristoj
puce Abilio Ribeiro, S. A.T.-ano 1504a. : Skizo pri la laborista kaj socia movadoj en Portugalio (2/2)
puce Abilio Ribeiro : Skizo pri la laborista kaj socia movadoj en Portugalio (1/2)
puce Agnès Maillard : Elektu vian flankon, kamarado
puce Alvoko al internacia solidareco kun la laboristoj de okupitaj fabrikoj en Venezuelo
puce Alvoko al solidareco de laboristoj ĉe Mitsubishi en Venezuelo — Defendu la sindikaton, ne permesu maldungojn !
puce Bob Black : La abolo de la laboro (artikolo)
puce El Usono (1913)
puce EM. J. Nicolaŭ : El Rumanujo. (1913)
puce HORI Yasuo : Kontraŭbatalu, japanaj laboristoj (artikolo)
puce Interna regularo priskribanta la laborkondiĉojn de la oficejaj dungitoj en Francio en la jajro 1830
puce Jakvo Ŝram : Senlaboreco kaj malriĉeco (artikolo)
puce La laboro de la pli aĝaj salajruloj (el interreta SAT-diskuto)
puce Marks kaj Engels pri la laboro (citaĵotradukoj)

Malebligu la fermon de IMPA – fabriko mastrumata de laboristoj


Alvoko al monda solidareco



Lundon, la 10an de aŭgusto 2009, laboristoj de IMPA (Industria Metalúrgica y Plástica de Argentina), kiu prilaboras metalajn objektojn en Bonaero, Argentino, kunvenis kaj decidis rezisti al la minaco pri forpelo de la juĝisto Hector Vitale. Ĉi tiu juĝisto neas la legitimecon de la leĝo nº 2969/08, voĉdonita de la bonaera parlamento en januaro 2009, por dekreti la eksproprietigon de ĉi tiu metallaborejo, okupita de laboristoj ekde 1998 defende al iliaj laborpostenoj kaj vivkondiĉoj.


Laboristoj de IMPA denuncas la fakton, ke la juĝisto Hector Vitale havas rektajn ekonomiajn interesojn en la vendo de la ejo, kie troviĝas la fabriko. Ĉi tiu vendo estus la rezulto de forpelo de la laboristoj.


Nun estas 63 laboristoj en IMPA, plus 150 studentoj vizitantaj vesperajn kursojn por plenkreskuloj, senpaga kliniko por la loĝantoj de la ĉirkaŭaĵo, kaj centoj da junuloj, kiuj partoprenas en la kulturcentro starigita en la fabriko. IMPA ne estas « nur unu fabriko funkcianta sub laborista regado, IMPA estas spaco regajnita de nia popolo, IMPA estas nia hejmo » diras la laboristoj.


IMPA ankaŭ iĝis unu el la simboloj de la movado de okupitaj fabrikoj en Argentino. Ĝi anas en la Nacia Movado de Okupitaj Fabrikoj (MNER) kaj aktive partoprenis en la organizado de la du unuaj Latinamerikaj Renkontiĝoj de Fabrikoj Rekaptitaj de Laboristoj en Venezuelo. Nun kiam la ekonomia krizo reaktivigas la movadon de okupitaj fabrikoj en Argentino kaj tra Latinameriko, estas klare ke la reganta klaso deziras malaperigi ĝiajn plej elstarajn membrojn, por ke ili ne iĝu sekvendaj ekzemploj por aliaj laboristoj.


Sindikatistoj kaj maldekstraj aktivuloj el la tuta mondo, kiuj deziras helpi al IMPA povas uzi la ĉi-suban skizon de rezolucio.


Kiel diras la laboristoj de IMPA en sia gazetara komuniko : « Dum ni organizas la rezistadon, ni daŭrigos fari tion, kion ni scias plej bone fari. La laboristoj laboros, la instruistoj instruos, la studentoj studos, la kuracistoj kuracos kaj la kulturlaboristoj kreos kulturaĵojn. »


Ekzemplo de subtenrezolucio :


Ni forĵetas la decidon de la juĝisto Hector Vitale, kiu deklaris kontraŭkonstitucia la leĝon 2069/08 de la bonaera parlamento favore al la laboriste mastrumata fabriko IMPA.


Ĉi tiu leĝo ebligas la eksproprietigon de la tereno kie troviĝas la fabriko, por ke la enspezofonto de 70 familioj estu garantiata, same kiel la daŭrigo de la Plenkreskula Mezlerneja Kursaro, kaj de la senpaga sancentro kiu funkcias ene de la fabriko.


IMPA estis rekaptita de ĝiaj laboristoj en 1998, kaj ili de tiam batalis por defendi siajn postenojn, kulturon, edukadon kaj dignon, kun aliaj sociaj roluloj.


La decido de la juĝisto Hector Vitale ebligas al la polico perforte malplenigi la fabrikon iam ajn, tiel ke la tereno estu vendita por kontentigi ekonomiajn interesojn fremdajn al tiuj de la laboristoj de IMPA kaj de la loĝantoj de Bonaero.


Ni petas de la juĝisto Hector Vitale la rezignon pri ĉi tiu decido kaj ni esprimas nian solidarecon kun la laboristoj de IMPA kaj kun ĉiuj agadoj, kiujn ili plenumos por defendi siajn laborejon kaj postenoj.


Subskribo :


Sendu al :


Juzgado de 1ª Instancia en lo Comercial Nº4 : Sr. Juez Héctor Vitale.
rete : juzgado4 ĉe cncom.gov.ar


Kun kopio al laboristoj de IMPA : vascoeduardo ĉe yahoo.com.ar


Originala teksto en la hispana :


Los abajo firmantes rechazamos la decisión del Sr. Juez Héctor Vitale de declarar la inconstitucionalidad de la Ley 2069/08 dictada por la Legislatura de la Ciudad de Buenos Aires a favor de los trabajadores de la fábrica recuperada IMPA.


Esta ley habilitó la expropiación del inmueble donde está ubicada la fábrica para garantizar la continuidad de las fuentes de trabajo de 70 familias ; además del Bachillerato para Adultos gratuito con título oficial, y un Centro de Salud gratuito para los vecinos del barrio, que funcionan en las instalaciones de la fábrica IMPA.


La empresa IMPA fue recuperada por sus trabajadores en el año 1998 y desde entonces a través de la lucha y el compromiso de los trabajadores y otros actores sociales, continúa defendiendo el trabajo, la cultura, la educación y la dignidad.


Con la decisión del Sr. Juez Héctor Vitale, queda libre el camino para que la fábrica pueda ser desalojada violentamente por la policía en cualquier momento y el inmueble pueda ser vendido para satisfacer intereses económicos e inmobiliarios ajenos a los trabajadores de IMPA y a los habitantes de la Ciudad de Buenos Aires.


Por eso, exigimos al Sr. Juez Héctor Vitale a que dé marcha atrás en su decisión y nos solidarizamos con los trabajadores de IMPA y con cuantas acciones y medidas decidan llevar a cabo sus trabajadores para defender la fábrica y la continuidad de las fuentes de trabajo.

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio