sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita ĵaŭdon la 8an de februaro 2018 . ĝis nun estas 1343 tekstoj










Eŭgeno Miĥalski : Fajro kuracas (rimpoemo)



Ignis sanat


JPEG - 36.1 kb

karikaturo - desegnis Lino Markov


Antaŭen kaj antaŭen ! Al novaj idealoj !
Al nova viv-konstruo ! Al nova viv-rimed’ !
Ni eĉ ne haltu antaŭ kruelaj sangbataloj !
Ni ne kompatu, premu la florojn sur la bed’ !

La mondo estas koto. Ni koton abomenas.
Ni volas ĝin forigi per nekutima fort’.
Ni, mondon amegante, ĝin tamen ĉiel penas
Fordoni al la brakoj kaj spiro de la mort’.

En sang’ naskiĝos Amo. El fajr’ aperos Vero.
Kaj Belo ekradios el post densega fum’.
Post neniig’ disfloros denove tuta tero.
Post longa prema nokto ekbrilos fine Lum’.

Antaŭen ni, kuraĝe ! Al novaj idealoj !
Al novaj vivrimedoj ! Al nova viv-konstru’ !
Ni eĉ ne haltu antaŭ kruelaj sangbataloj,
Ĉar nia savo estas en plena viv-detru’.


Saratov, la 10an de oktobro 1917
aperis en Fajro kuracas, eld EKRELO k en Plena Poemaro, eld FEL (1994).

Sama rubriko :


puce Vladimir Kornilov : Pri vivo kaj morto de Eŭĝeno Miĥalski (artikolo)

puce Eŭgeno Miĥalski : Fajro kuracas (rimpoemo)

puce Eŭgeno Miĥalski : Danco de skeletoj (rimpoemo)

puce Eŭgeno Miĥalski : Ajno (rimpoemo)

puce Eŭgeno Miĥalski : Mi stelojn jungos (rimpoemo)

puce Eŭgeno Miĥalski : Plena Poemaro (FEL)

puce Eŭgeno Miĥalski : Diplomatoj kunsidas... La borso gvidas (rimpoemo)

puce Eŭgeno Miĥalski : El "Ciklo de l’Arĝenta Astro"




Supren