Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce Matematiko
puce KIAL NI ?
puce Laborista esperanta movado inter 1936 kaj 1948

Matematiko

Mi ne scias, ĉu vi multon studis pri matematiko. Mi ne.

Tamen ŝajnas, ke iujn malfacilaĵojn en la organizado aŭ en la propagando oni povas konsideri, kiel nur matematikajn problemojn. Ekzemple nia movado nuntempe stagnas kaj ĉiuj tion bedaŭras. Matematika afero : la membraro ne kreskas.

Cetere ni scias, ke tro ofte la anoj estas griz- aŭ blank-haraj. Estas do probable - matematike probable - ke post dek jaroj la movado vere malbone fartos, se ni ne sukcesos anstataŭigi la malaperontajn blankajn kapojn per blond- aŭ brun-haraj.

Kaj nun venas konsidero, kiu ne estas matematika, sed nur logika : SAT estas sennacieca peresperanta organizo. Tial ĝi ne sole kapablas varbi novajn membrojn. Ĝi estas belega arbo sed - ĝiaj branĉoj tiel alte ŝvebas en aero, ke ĝi ne plu havas radikojn en la tero por tiri sian sukon. Jen la problemo.

Kompreneble tiu strukturo ne malebligas la unuopajn SAT-anojn varbi novulojn po unuoj. Sed vi tuj vidas, ke mankas komuna organismo por efike kunlabori, por grandskale suĉi novan sukon. Matematike unuopuloj izole laborantaj ne povas atingi la samajn rezultojn kiel racie organizita laborantaro.

Tial oni inventis la Laboristajn Esperantajn Asociojn (LEAoj), kuj laboras laŭ la lingvaj teritorioj kaj kontaktas kun la kruda realeco, kun la kruela mondo, neniel sennaciema, el kiu oni devas ĉerpi la novulojn. Ili havas kiel taskon eduki tiujn novulojn al "eksternacia sent- kaj pens-kapablo", ili estas "kvazaŭ la rezervujoj de SAT". La LEA-oj estas tiu radikaro, kiu nutras la supre disflorontan arbon.

Kaj eĉ, tiuj LEA-oj disaj tra la tuta eŭropa kontinento, kiuj devus dissemiĝi tra la tuta mondo, estas ligitaj en komuna organismo, kiu funkcias sub la ŝildo de SAT. Tio estas la LEA-Komitato. Tiel ke finfine, se SAT ne plibone fartas, pri tio kulpas tiuj LEA-oj, kiuj ne sufiĉe aktivas, kaj tiu LEA-Komitato, kiu konsideras sin mem superflua.

Mi scias, kion oni respondos al mi : la cirkonstancoj... estas malfavoraj... la televido... la aŭtomobilo... la komforto... Aĥ, se estus kiel en la jaroj tridek ! Tiam estis tiom da senlaboruloj. La homoj ne havis monon, kaj ili ne sciis kion fari, do ili lernis Esperanton. Tio estis la bona tempo.

Permesu. Mi ne kredas, ke ekonomia [1] de la kapitalismo estas necesa, por ke ni vivu. Ni ne estas pedikoj, kiuj prosperas en la malpureco. Ni estas kultur-organizo, kaj se ni ne estas pli multnombraj, pri tio kulpas NI.

Kompreneble ni ne povas esti amasmovado, kiu amaskunvenas sur stadionoj por amasbleki sloganojn. Ni eĉ scias, ke se iĝus tia, ni ne plu ekzistus kiel idealista kaj kultura movado, sed kiel nura ŝafaro. Tamen pripensu : se ni estus nur po kelkaj miloj en ĉiuj landoj (kaj notu, ke matematike, tio ne estus granda elcento !), kiujn rezultojn ni povus atingi ! kiom da libroj ni povus eldoni (kaj disvendi !) ; ni povus dece pagi niajn oficistojn, eble akiri pli grandan sidejon, ktp. Kaj ĉu vi kredas, ke vere ne ekzistas tiu malgranda elcento de po kelkaj miloj en ĉiu lando ? Jes ja, ĝi ekzistas. Sed ni ne scias ĝin trovi.

Tial ni devas klopodi por pli moderna kaj pli efika organizado de niaj LEA-oj.

Ŝajnas, ke kelkaj bonaj ideoj kaj planoj ŝvebas nuntempe en la aero. K-do Führer dissendis respondilon kaj sekve de tio lanĉis planon, kiu interesis multajn. Ankaŭ K-do Ten Hagen parolas pri komuna agado de la LEA-oj. Mi mem havas planojn en mia tirkesto. Ĉie oni sentas la bezonon de pli efika organiziĝo. Kaj dume, por presi oklingvan flugfolion, tiu nia LEA-komitato pro la prokrastemo de kelkaj LEA-oj, bezonis... tri jarojn ! Se oni tiel simple komparas la celojn kun la efektiva rezulto, oni komprenos - matematike - kial SAT ne pli bone fartas.

Oni povus imagi iun Centran Sekretariaton konsistantan el labortaĉmento, kiu alcentrigus la informojn, interŝanĝus la artikolojn kaj la propagandmaterialon, kunordigus la agitadon, agus rapide kaj efike, estus la viva kerno de la LEA-oj. Sed...

Sed kie trovi sindonemajn kaj fidindajn kamaradojn por la entrepreno ?

Ĉu ne eblus elekti en ĉiu LEA konstantajn respondeculojn, kiuj plenrajte rilatus kaj decidus kun la LEA-Komitato ? Kaj cetere, eĉ se estus tre aktiva Centra Sekretariato, kiu plenigadus paĝojn tage kaj nokte kaj telefonadus la tutan tagon, ĉu ĝi estus efika, se ĝin ne sekvus en ĉiu LEA aliaj fidindaj kaj respondecaj kamaradoj ?

Fine antaŭ ol konstrui aerkastelojn pri nova organizado, ĉu ne eblus, ke ĉiu LEA, dum siaj landaj kongresoj, pensu pri tiu jara komitat-kunveno kaj planu ion por ĝi ? - ke la delegitoj venu al tiu kunveno kun efektiva decidrajto ? - ke la respondeculoj dum la jaro jam rapide respondu al la informpetoj de la sekretariino ? - ke oni ne bezonu du, tri aŭ kvar monatojn por traduki simplan tekston ? - ke, dum la jara komitat-kunveno de la LEA-oj la ĉefa zorgo ne estu, kiel eble plej rapide fini por ne maltrafi la honorvinon en la urbodomo, - eble eĉ, ke tuta tago estu dediĉita al tiu malofta sed tre grava kunveno.

En unu vorto, oni povus konsideri la LEA-aferojn serioze kaj rigardi la komitat-kunvenon ne kiel superfluan tedaĵon. Tio estus, matematike, la unua paŝo al restarigado de la movado.

Sed pri tio ni reparolos en Karlsruhe !

Lagrange,
Redaktoro de la Bulteno de "SAT-Amikaro"

La sekretariino de la LEA-Komitato konsideras ĉi-supran artikolon kiel diskutbazon en la Karlsruha kunveno kaj petas la LEA-ojn pristudi la problemojn kaj sendi plenrajtajn reprezentantojn al la Kongreso.

El Sennaciulo, julio 1965, p53


[1tie mankas supozeble la vorto "krizo" - tajp.

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio