Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce Reveni al la kongresa ĉefpaĝo
puce D1/D3 - BRAŜOVO, la urbo-fortikaĵo ĉe la malsuproj de monto Tâmpa
puce D2- Kastelo Bran - Historio kaj legendo
puce D4 - SINAIA - La Perlo de Karpatoj
puce DELTO DE DANUBO - Sur la vojo de la trezoroj
puce La DELTO de DANUBO
puce Rapidu por aliĝi kaj mendi ekskursojn !
puce T1- SIBIU - La kultura ĉefurbo de Eŭropo en 2007
puce T2- BUCURESTI (BUKAREŜTO) – ĉefurbo klasika kaj moderna

D1/D3 - BRAŜOVO, la urbo-fortikaĵo ĉe la malsuproj de monto Tâmpa

Urbo

Corona (Korona), Kronstadt, BrassoBraşov (Braŝovo) estas fakte la sama urbo, malnova de pli ol sep cent jaroj. La urbo-fortikaĵo konata kiel „la urbo ĉe la malsuproj de Tâmpa”, disvolviĝis pere de siaj loĝantoj - germanoj, hungaroj kaj rumanoj - kiel forta komerca, ekonomia, kultura kaj turisma centro.

Limigita de montaroj kaj montetoj, malfacile plietendiĝante inter Tâmpa (960 m), Dealul Warthe - La Monteto Warthe, Dealul Cetăţii - La Monteto de la Fortikaĵo kaj Dealul Melcilor - La Helikmonteto, tiu teritorio estis lulilo de praa civilizacio.

Pro favora geografia situo kaj pro komunuma fruorganizado, en Braŝovo ekfloris preskaŭ ĉiuj metioj kaj intensa komerco. Jam dum la XV–a jarcento la braŝovaj metiistoj famis pro la prilaborado de oro, arĝento kaj aliaj metaloj, iliaj produktaĵoj estis bone taksataj en la tuta Eŭropo.
Ĝuste ĉe la malsuproj de Tâmpa troviĝas, kadre de la remparoj, la defendbastionoj de la gildoj de peltistoj, drapproduktistoj, ŝnurfaristoj kaj teksistoj. La lasta inter ili, la Bastiono de la Teksistoj, estas la plej bone konservita el la 32 gardturoj de la murego. Ĝi gastigas nun sekcion de Distrikta Historia Muzeo de Braŝovo kie oni povas konatiĝi kun la evoluo de la civito laŭ longe de ĝia densa historio.

Poiana

De tiu urboparto, oni pasas al la "rumana kvartalo" Scheii Braşovului (Ŝkei de Braŝovo) tra Poarta Ecaterina (La Pordo Ekaterina), konstruita en 1559, kiu ankoraŭ bone konservas la blazonon de la urbo kaj tra pli nova Pordego Ŝkei , konstruita en la XIX-a jarcento (monumento de klasika arkitekturo).

La kvartalo Şchei (Ŝkei) komence situis ekster la fortikaĵo, ĉar la rumanoj rajtis nur labori, sed ne loĝi ene de la civito. En tiu kvartalo oni atestis en 1495 la plej malnovan "Rumanan Lernejon" Ĉi tie troviĝas nun muzeo kaj la Arkivoj de la Preĝejo Sankta Nikolao kun ege valoraj manuskriptoj, artaĵoj, kolekto de ikonoj kaj, precipe, la presmaŝino de Diaconu Coresi (Diakonu Koresi), la plej grava rumana presisto de la XVI-a jarcento, kiu presadis en Braŝovo 33 librojn.

En la korto de la sama preĝejo troviĝas la tombo de la granda politikisto Nicolae Titulescu (1882 - 1941), ministro pri Eksterlandaj Aferoj inter la du mondmilitoj kaj unu el la fondintoj de UN.

Al la kultura heredaĵo de Braŝovo kontribuis multaj valoraj personecoj, sed la urbon Braŝovo bone reprezentas la multkulturaj tradicioj, daŭrigataj pere de lernejoj kie ankaŭ nuntempe oni instruas ne nur en la rumana lingvo (la liceoj Andrei Şaguna kaj Mesota), sed ankaŭ en la hungara (la liceo Aprily Lajos) kaj en la germana (la liceo Honterus) kaj pere de tradiciaj ĵurnaloj kiel Gazeta de Transilvania (rumanlingva), Karpaten Rundschau (germanlingva) kaj Brassoi Lapok (hungarlingva).

Distriktodomo

La historian urbocentron dominas la Domo de la Konsilantaro, kiu pruntedonis sian nomon al la placo kie ĝi troviĝas. Oni atestis la konstruaĵon en la jaro 1420. Post la granda fajrego de 1689, oni grave modifis ĝin, ĉar oni aldonis barokstilajn arkitekturelementojn.La turo estas 50 metrojn alta. Hodiaŭ, la konstruaĵo gastigas sekcion de la Distrikta Historia Muzeo.

Pregxejo1

Apude troviĝas la impona Nigra Preĝejo, havante impresajn dimensiojn - unu el la plej interesaj konstruaĵoj en gotika arkitekturstilo en nia lando. La konstruado komenciĝis en 1385 supre de elfosaĵoj de romiana baziliko kaj finiĝis post cent jaroj. Preskaŭ finite, la preĝejo suferis gravajn damaĝojn dum la turka invado en la jaro 1421. Poste, la incendio de 1689 denove damaĝis la preĝejon (de tiam devenas ĝia nomo). Kiel historia monumento, la Nigra Preĝejo impresas interne per valoraj kolektoj de anatoliaj tapiŝoj de la XVI-a kaj XVII-a jarcentoj kaj per grandioza orgeno, kun 4.000 tuboj ; ekstere ĝi impresas per la beleco de la arkitektura ĉirkaŭornamo, la portaloj kaj la statuetoj troviĝantaj sur ĝiaj muroj. El la du turoj antaŭviditaj en projekto, oni realigis nur unu, la sudokcidentan, 65 metrojn alta. La preĝejo posedas nur tri el la ses sonorilegoj ekzistintaj de la komenco. La plej granda sonorilego pezas 6300 kilogramojn.

Pregxejo2

En la jaro 1542, Johanes Honterus enkondukis la germanlingvan evangelian diservon, kiu ankoraŭ funkcias tiamaniere.

La aliaj religiaj komunumoj de Braŝovo povas partopreni la diservojn de la Ortodoksa Katedralo (konstruita fine de la XIX-a jarcento), Katolika (unu el la plej malnovaj konstruaĵoj de la urbo), Evangelia kaj Greka Preĝejoj (1787j.) kaj de la Sinagogo (belega konstruaĵo).

***

Situanta en la centra placo de la malnova urbo, la restoracio "Karpata Cervo" estas historia monumento. Apollonia Hirscher (Apolonia Hirŝer), la vidvino de iu estro de Braŝovo, starigis tiun konstruaĵon inter la 1541-1547 jaroj por la braŝovaj komercistoj kaj metiistoj, organizitaj en gildoj.

Post la Unua Mondmilito ĝis la jaro 1958, kiam la unua etaĝo forbrulis, la teretaĝo gastigis la halojn de la urbo.

Nuntempe, ĉi tie troviĝas la vinejo "Karpata Cervo", kiu ofertas neforgeseblajn momentojn al la turistoj alvenantaj ĉi-tien el ĉiuj anguloj de la mondo. La vinoj de la plej famaj vinberejoj de Rumanio, la tradicia manĝaĵo kaj la popolkantoj kaj dancoj de la folklora ensemblo "Karpata Cervo", kreas unikan etoson, tiel ke "Karpata Cervo" fariĝis simbolo de Braŝovo.

Reduto

La Kultura Centro "REDUTA", barokstila malnova konstruaĵo starigita en la XVIII-a jarcento kiel Ĝenerala Ŝparbanko, situas en la historia centro. Oni nomis ĝin "Reduta" laŭ la fama koncertejo de Vieno. En la lasta tempo ĝi gastigis kinejon, teatron kaj koncertejon. La Kultura Centro okazigas kulturajn programojn, literaturajn renkontiĝojn, seminariojn kaj konferencojn naciajn kaj internaciajn.

Kadre de la Universitato Transilvanio de Braŝovo studas jare pli ol 12 000 rumanaj kaj eksterlandaj gestudentoj pri humanistaj kaj teknikaj fakoj.

De kelkaj jaroj, antaŭ la Aŭlo de la Universitato, oni inaŭguris "Skvaron Esperanto", vizitita ĉiujare de multaj geamikoj esperantistaj el la tuta mondo.

Esperantistoj200

La Drama Teatro kaj la Muzika Teatro prezentas ĉiam renovigitan rumanan kaj internacian repertuaron, interpretatan de grandvaloraj artistoj, la Filharmonio de Braŝovo alkutimigis nin al altnivelaj invititoj en- kaj eksterlandaj kaj la Pupteatro sorĉas la etulojn per specifa repertuaro.

La Internacia Muzikfestivalo „La Ora Cervo”, allogas dekojn da interpretoj de la tuta mondo kaj milojn da muzikamantoj.

Folkoruloj

„La Tagoj de Braŝovo”, ampleksa printempa aranĝo, ofertas al la ĉeestantoj aron da kulturaj kaj sportaj eventoj, inter kiuj „la malsupreniro de la junuloj en la fortikaĵon" estas inter la plej belaj kaj pitoreskaj tradicioj.

La Arta Muzeo enhavas riĉan kolekton de pentraĵoj kiujn indas admiri kaj la Etnografia Muzeo dorlotas la okulojn de la vizitantoj per la beleco de la rumanaj, hungaraj kaj germanaj popolvestaĵoj de Ţara Bârsei (Barsa Lando).

Remparoj

La eta fortikaĵo "Cetate" (Ĉetate) - konstruita en la XII-a jarcento kiel parto de la fortikita sistemo por defendi la urbon estas nuntempe turisma punkto. Interne de la muregoj troviĝas restoracioj kaj pluraj terasoj kun belega panoramo al la urbo.

De tie oni povas konstati, ke la pasinteco kaj la estonteco harmonie kunplektiĝas per la konstruado de novaj, modernaj kvartaloj kie la ŝtal- kaj vitrovertikalaj konstruaĵoj de komercaj bankoj pikas la ĉielon.

La regiono de Braŝovo reprezentas unu el la ĉefaj turismaj altiroj de Rumanio.

Karpatoj

La verda kaj pitoreska eksplodo de la ĉirkaŭantaj montaroj, la turistaj itineroj por ĉiuj gustoj, ekde facila promenado tra arbaro ĝis grimpado sur la deklivojn de la montoj, la skiado kaj glitado dum la vintro, la vilaĝa turismo pli kaj pli disvolviĝanta, estas nur kelkaj eblecoj por trapasi neforgeseblan ferion.

Tipa restoracio

La oferto esta tre varia ne nur el pejzaĝa vidpunkto sed ankaŭ koncerne la servojn de la hoteloj, de la pensionoj kaj restoracioj. La frandemuloj povas delektiĝi en la braŝovaj restoracioj per la plej bongustaj specialaĵoj de la rumana kuirejo Se vi ne estas scivolemaj gustumi la specifajn menuojn de la regiono, vi povas manĝi en restoracioj kun internacia etoso. Por la ŝatantoj de tiaj lokoj, ni havas proponon : ne ignoru la etajn drinkejojn. Vi havos grandajn surprizojn ! La arkitekturo de la malnova urbo ebligis la utiligadon de nekonvenciaj spacoj kaj tio, kio ŝajnas esti nur eta restoracio kun tri, kvar tabloj, povas esti larĝa spaco, se oni konsideras la subteretaĝojn, vindrinkejojn aŭ subtegmentojn, kiujn oni povas atingi per serpentaj ŝtuparoj.

Se ni sukcesis kapti vian intereson koncerne la allogaĵojn de nia ubo, akceptu nian INVITON viziti Braŝovon. Certe vi ne estos seniluziigitaj !

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio