Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce  La plej multaj jarkolektoj el niaj plej gravaj fruaj Esperanto-gazetoj estas senkoste legeblaj en la reto (ligoj)
puce  Orsinger : Eluzita Generacio - Beat Generation (artikolo)
puce  Orsinger : La sonĝo de Aldo Manuzio
puce Jakvo Ŝram : Günter Grass aŭ La potenco de la malsukcesintoj

Jakvo Ŝram : Günter Grass aŭ La potenco de la malsukcesintoj


La 10an de decembro, la fame konata verkisto Günter Grass ricevis la nobelpremion pri literaturo, 1999. La premion, kiu krom la mondvasta honoro, plialtigas la enspezon per preskaŭ 1 miliono da eŭroj, Grass grandparte donacis al cigana asocio en Germanio.
Kiu ne jam aŭdis pri Günter Grass, la germana verkisto, kiu koliziis sian tutan vivon kun la homoj al li tiel karaj, la germanoj ?
Longtempe oni nomis Grass maldekstrulo, sed pli kaj pli oni komprenis, ke "Dekstre" kaj "Maldekstre" estas relativaj indikoj pri personoj apartenantaj al unu aŭ alia tendenco. Eble Grass estas unu el tiuj personoj, kune kun la aliaj germanoj Heinrich Böll kaj Gunther Walraff, kiuj donis novan dimension al la penso progresema. Pli ol aliaj Grass kuraĝis ataki la t.n. maldekstrajn intelektulojn, li kuraĝis kontraŭstari la diraĵojn de la maldekstrularo, ne nur en Germanio sed en la tuta mondo. Grass estas moderna filozofo, kiu jam atingis per siaj pensoj la 21an jarcenton antaŭ la transiro al la jaro 2000.


Kiel decas, Grass faris sian Nobelparoladon. En ĝi li, same akre kiel li skribis librojn, atakis la malhonestaĵojn en nia mondo. "La plej grava atako kontraŭ la reguloj kaj leĝoj, kiujn verkisto povas fari estas, ke li ne komplotu kun la venkintoj el la historio, sed staru prefere ĉe la linio kun perdintoj, la malsukcesintoj !" Li parolis pri la popolrakontistoj dum la tempo, kiam skribi estis la privilegio de pastroj kaj aliaj eklezianoj ; li parolis pri la tempo, kiam rakontistoj iris de loko al alia, rakontante pri murdoj kaj rabadoj, pri inundoj kaj sekecoj, pri Kain kaj Abel ; kiamaniere verkista kolektivo finfine kreis libron kiel la biblio kaj pri homoj kiel Homero.


"Mi venas el la lando kie oni forbrulis librojn", diris Grass, sed li aldonis : "Ni ĉiuj scias, ke la emon detrui la veron, kiu ne plaĉas, ni ĉiuj volonte kaŝas." La Nobelpremiito forte atakis mortkondamnon kontraŭ verkistoj, kaj la plenumadon de tiu murdo, kiel oni faris kun la en 1995 ekzekutita verkisto Saro-Wiwa el Niĝerio. "Saro-Wiwa estis la verkisto, kiu publike plendis pri la terura venenado kiun kaŭzis multnaciaj entreprenoj en lia lando kaj pro tio li estis ekzekutita". Jes la monda progresemularo kriis kaj sendis leterojn al la registaro de Niĝerio, sed konstatas Grass, la firmao Shell plu venenadas kaj malpurigas la iam fekundan grundon de malriĉa lando en Afriko.


La granda danĝero, kiun montras verkistoj, estas, laŭ Grass, ke la literatura argumento, ke la vero ekzistas nur plurale, same kiel la fakto, ke ekzistas ne nur unu realeco, sed ke ankaŭ tie ĉi ni devas konsenti, ke ekzistas pluraj. La potenco, la reganta klaso ne kapablas tion akcepti, sed ĵuras je la nur propraj vero kaj realeco. Kompreneble, la reganta klaso subtenas verkistojn kaj artistojn, sed ĝi preferas, ke ili skribu pri la pozitivaj herooj. Verkistoj devas doni lumeton en la mallumo al la homoj. La pozitiva heroo - kaj Grass diris, ke tiu ideo venis el la iama komunisma tempo - ridetante mortpafas la malbonulojn kaj inter du murdoj rapide fikas la belulinon, kiu sopirante atendas la heroon.


" Mi venas el la maŭra hispana skolo de la ’pikareska’ romano, kie la batalo kontraŭ ventmueliloj daŭre estas kutimo. La ’pikaro’ travivas la humoran potencon de la malsukceso. Lia humoro pisas kontraŭ la kolonojn de la potenco kaj segas la krurojn de la trono, bone sciante ke ĝi ne povas detrui la templon nek kadukigi la tronon. Nur post pasado de la ’pikaro’ la moŝta kaj la trona aspekto sufiĉe ŝanĝiĝis. Ĉie la ’pikaro’ instalas spegulojn".


En sia parolado Grass forte atakis ankaŭ kapitalismon : "Hodiaŭ ni povas vidi la geniajn malsukcesintajn infanojn de la ellumiĝado. Per la ebloj, kiujn donis al ni la ellumiĝado, pro manko de aliaj, ni klopodas ripari la damaĝon. Kun abomeno ni konstatas, ke la kapitalismo, post la deklarita morto de frato socialismo, estas pelita de megalomanio kaj pensas, ke ĝi povas fari laŭvole (denove tiu referenco al la ununura vero de la potenco). La kapitalismo ripetas la erarojn de la ’mortinta’ frato per dogmaro, per la deklaro, ke la libera merkato estas la ununura solvo por la monda ekonomio."


Plej interese estas, kiam Grass parolas pri la plej grava problemo en la mondo, malsato : "Al tiuj, kiuj posedas monon oni povas doni novajn renon kaj koron, ni kapablas telefoni sendrate al la aliaj partoj de la mondo. Satelitoj kaj veterstacioj ŝirmas nin el la spaco, ni posedas atakilojn kaj armilojn, kiuj multoblajn fojojn defendas nin, sed malsaton ni ne povas malaperigi."


Plurfoje mi legis la paroladon de Günter Grass. Kompreneble librojn de li mi jam legis, sed ĉu legi Grass fakte ne estas batali kun la literaturo ? Pezajn tekstojn kun malfacile gustumeblaj temoj li skribis. Legi Grass signifas solecon, elŝalton de la televido kaj radio, ermitecon en via propra domo. Sed rekompence vi ricevas kvaliton, altan kvaliton. Fakto estas, ke en la jaro 1999 la Nobelpremio pri literaturo iris al verkisto, kiu plialtigis la valoron de la Nobelpremio, al verkisto, kiu pli ol 55 jarojn poste plu suferas pro la vundegoj kiujn donis lia popolo al la mondo.

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio