Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce Reveni al la kongresa ĉefpaĝo
puce D1/D3 - BRAŜOVO, la urbo-fortikaĵo ĉe la malsuproj de monto Tâmpa
puce D2- Kastelo Bran - Historio kaj legendo
puce D4 - SINAIA - La Perlo de Karpatoj
puce DELTO DE DANUBO - Sur la vojo de la trezoroj
puce La DELTO de DANUBO
puce Rapidu por aliĝi kaj mendi ekskursojn !
puce T1- SIBIU - La kultura ĉefurbo de Eŭropo en 2007
puce T2- BUCURESTI (BUKAREŜTO) – ĉefurbo klasika kaj moderna

D2- Kastelo Bran - Historio kaj legendo

Bran-1

Troviĝanta 30 kilometrojn sude de Braŝovo, en la montpasejo Rukar-Bran, inter Montoj Bucegi (Buĉeĝi) kaj Piatra Craiului (Reĝa Ŝtono), la kastelo estas grava nacia monumento kaj gvidosigno de la rumana turismo.

Ĝi famas pro ĝia beleco kaj la ĉirkaŭanta pejzaĝo, sed ĝia famo ligiĝas al la legendo de la Grafo Drakulo, kies etoso ankoraŭ hantas ĉi tiujn praajn regionojn.

La unua dokumenta atestaĵo de la Kastelo Bran estas akto de la 19-an de Novembro 1377 de la hungara reĝo Ludoviko la Unua de Anĵuo, per kiu la braŝovanoj estis ricevantaj la privilegion konstrui la civiton "per iliaj laboro kaj elspezo...". Interŝanĝe, la reĝo konfirmis la subigon de 13 loĝlokoj al la civito de Braŝovo.

Konstruita inter la jaroj 1377-1378 pro militaj celoj, plenumanta rolon de doganejo sur la komerca vojo liginta Braŝovon disde Valakio (tra Kampolongo), ĝia mastrumeco estas donita al la kastelestro, kiu havis ankaŭ jurisdikcian rolon, kaj la permanenta garnizono konsistis el pafarkistoj kaj pafilegistoj. La konstruaĵojn de la doganejo oni povas ankoraŭ vidi.

Bran2

La civito havis plurajn mastrojn dum la tempo, inter kiuj la valaka princo Mircea cel Bătrân (Mirĉo la Olda) kaj la hungara reĝo Sigismundo la Unua de Luksemburgio.

Fine de la 15-a jarcento, ĝi estas subordigita de la aŭtoritato de la komitatestro de la Sikuloj, respondeca pro la defendado de la sud-orienta Transilvanio kaj dum Johano de Hunedoara eniris sub la regadon de la transilvania vojevodo.

Inter 1498-1878 ĝi apartenis al la urbo Braŝovo.

La 1-an de Decembro 1920, la Urba Konsilio de Braŝovo donacis la kastelon al la reĝino de Rumanio, Maria, kiel dankon pro ŝia kontribuo al la Granda Unuiĝo de 1918.

Bran3

Inter la jaroj 1920-1927, la Kastelo Bran estis restaŭrita sub la estrado de la arkitekto de la Reĝa Kortego, Karel Liman, kiu transformis ĝin en belan someran rezidejon, ĉirkaŭita de granda parko kun aleoj por promenado, lago, fontanoj, terasoj, konstruante tie ankaŭ la Teodomon.

En 1938 la reĝino Maria testamentis la kastelon kaj ĝian bienon al sia filino, la princino Ileana, kiu regis ĝin ĝis 1948.

Post la ellandigo de la rumana reĝa familio, en 1948, la kastelo Bran eniris en la proprieton de la Rumana Ŝtato kaj restis dum iu periodo forlasita.

En 1956, parte restaŭrita, ĝi malfermiĝis kiel Muzeo pri feŭda historio kaj arto.

Ĉar ĝi estis serioze detruita, en 1987, la kastelon restaŭris la ŝtato, la laboraĵo estis finita grandparte en 1993.

Bran4

De du jaroj, la kastelo Bran apartenas denove al la heredantoj de reĝa familio, sed restas daŭre vizitebla.

Apud la kastelo troviĝas Muzeoj pri Historio, pri Mezepoka Arto kaj Etnografio (tiulasta reprezenta por la vilaĝoj de la regiono).

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio