Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce  Zsolt Tóth : La socia kaj instruada ekskomuniko de la ciganaro en Hungario
puce Ian Buruma : Tibetanoj kiel apaĉoj de la nuno (artikolotraduko)
puce Jean Zay : La flago (protestkria artikolo kontraŭ la naciismo)
puce Mark Starr : Kial kaj kiel britoj venkis Hindion (artikolo)
puce Nikolao Gudskov : Pozitiva kaj negativa signifoj de nocioj pri nacioj
puce Sancho Panza : Maldekstra naciismo
puce Tetu Makino : Historio de la naciisma ideologio en Japanio
puce W. G. KEABLE (12668) : Por savi la imperion (artikolo)

Sancho Panza : Maldekstra naciismo

la mito


Ĉirkaŭ 1900, maldekstruloj diskutadis pri “naciaj aferoj”. Kion maldekstro devas fari pri rapide kreskanta naciismo ? Ĉu forte mobiliza ideologio estus minaco al socialismo aŭ ĉu nacia ideo donus eblon plifortigi potenco-bazon de maldekstra ideologio ? Unu jarcenton poste diskuto estas daŭre aktuala, abundas konfliktoj en kiu maldekstro prenas vidpunkton, sed pri kiu mi havas miajn dubojn ĉu ili apartenas al “batalo“ de anarĥiistaro. Ĉu ni subtenas batalon de eŭska liberiga naciismo aŭ kurda PKK, nur por mencii kelkajn ? Ĉu “bona” maldekstra naciismo ekzistas ?


Mi pensas, ke en nia rondo oni bezonas klarigon kio estas nacio, tamen volas referenci pri tio al verkoj de Lanti : Naciismo, kaj Manifesto de la Sennaciistoj, libro de Gilbert Ledon La Kolektiveco, kaj broŝuro Naciismo, Internaciismo kaj Sennaciismo de jakvo.


Nacioj kaj popoloj estas eltrovaĵoj de potenculoj por regi popolon, tio estas plej rekta klarigo, kiun mi povas doni al koncepto. Komenciĝinte dum la franca revolucio, ideo nacio ekhavis, ekde fino de la 19a jarcento, ksenofoban eron en ĝi. Kie en komenco, lingvo kaj kulturo estis parametroj, etnismo iĝis pli kaj pli kriterio por indiki vian naciismon. En nacioj, proletaro devas kunlabori kun kapitalistaro, ĉar ili apartenas al sama nacio !!! Ekonomiaj problemoj estis certe kulpo de judoj kaj post la dua mondmilito migrintaj laboristoj.


Maldekstra naciismo


Dum maldekstraj diskutoj pri naciismo, oni de tempo klopodas vuali naciisman ideologion per vortoj “maldekstra naciismo” kaj ideo estas, fari diferencon inter ksenofoba naciismo kaj naciismo subtenata de maldekstruloj. Ĉi tiu “progresema naciismo” havus aldonojn kiel toleremon, liberecon kaj egalecon. Do, samaj valoroj, kiujn uzas liberalaj - naciistoj, valoroj kiuj estus diferenco inter ĝusta kaj malĝusta naciismo.


Tamen la historio montras al ni, ke ĉi tiu “maldekstra naciismo” nek estas necesa, nek estas ebla. Ni devas akcepti, ke ni difinas dum la historio, iom krude, 5 periodojn de malsama signifo kaj politika koloro de ideo naciismo. Ni, laŭ mia kompreno, povas akcepti, ke koncepto “nacio” kaj naciismo fontis el Franca revolucio. Dum la komenca tempo, koncepto nacio estis uzata kune kun ideo de demokratio. potenco al popolo aŭ nacio estis progresema slogano, kiu kontraŭstaris feŭdan sistemon. Certe komence “nacio” protektis interesojn de popolo kaj ligon al lingvo, kulturo kaj etnismo estis preskaŭ sen signifo. Dum la dua fazo, post 1870, ni vidis naciismon bazita sur etnismo. ĉu eble troa etnismo direktis al la unua mondmilito ? Post la unua mondmilito, ni eniris trian fazon, dank’al “Wilson-doktrino”. Laŭ ĉi tiu doktrino, ĉiuj popoloj devas havi memdeterminon (decidrajton pri si mem), kaj pro tio rajton al propra ŝtato. Dum longa tempo ĉi tiu principo estis esenco de libera-naciismo. Dum ĉi tiu fazo, naciismo ligiĝis al faŝismo kun rezulto la dua mondmilito kaj buĉado de miljonoj da judoj, ciganoj, gejoj kaj politikaj malamikoj.


La kvara fazo, post la dua mondmilito, estis karakterizita de ideologa superrego de maldekstro, kiu eĉ direktiĝis ĝis koncepto, ke naciismo povus esti maldekstra ideologio, plej verŝajne pro manko de dekstra konkurenco. El tiu tempo, ni memoras pri sinsekvaj naciaj liberigo-bataloj en Sud Afriko, Afriko kaj Azio.


Kontraŭ Usonismo


Nun ni troviĝas en la kvina periodo. Post falo de la “berlina muro” eĉ iom antaŭ ĉi tiu tempo, influo de maldekstra ideologio rapide malaperis. “Nova dekstro” konfuziĝis per sia kontraŭ-usonismo kaj siaj enmiksaĵoj en solidarecaj kampanjoj kun liberigo-batanlatoj. Ili fakte transprenis rolon de maldekstro kiu entute perdiĝis fadenon post malapero de ŝtat-kapitalismo en iama Sovetio.


Estas tempo, ke ni decidas ĉu maldektra naciismo havas sencon, ĉu eblas, ĉu necesas ?


Elitaj konstruoj
Indas peno almontri, ke kun institucioj de sklaveco, edziniĝo, socia klaso kaj ŝtato, necesis unuaj ideologioj de rasismo, rolo de seksoj, klas-elitismo kaj naciismo kiel pravigo de ĉi tiuj institucioj.


Historio instruas nin ke naciismo estas eltrovaĵo de reganta klaso. “Nacia idearo” ekviviĝis pro volo de malgranda elita klaso de intelektuloj antaŭ kelkaj jarcentoj. Ni ne mireblas, ke naciismo estas ideologio servanta al reganta klaso de blanka, heteroseksema viro. Ili eltrovis nacion. Normoj kaj valoroj de nacio estis patriarkaj, heteroseksemuj kaj kapitalismaj normoj kaj valoroj de elito.


Mito de nacia unueco plifortigis potencon de ŝtatestroj kaj ilian potencon postuli imposton kaj fari militojn. Krome, ĝi estis drasta rimedo kontraŭ klasbatalo, socialismo kaj virinismo.


Naciismo estas dekstra koncepto
Fakto ke naciismo kaj nacioj estas mitoj, eltrovataj kaj aplikataj de reganta klaso, malebligas al ni, certe preskaŭ ne ebligas, ke ni subtenos naciismon kiel liberigo-ideologion. Maldekstraj naciistoj transprenas al naciismo ligita konceptkadron, pro kiu ili apenaŭ povas eviti transpreni aŭ analizi mondon kun terminoj antaŭviditaj de kontraŭuloj.


Laŭ naciistoj, virinoj en “nacio” devas plenumi specian rolon. Nacio estas en naciaj metaforoj "fekunda patrinejo” protektata de fortaj viroj.Soldatoj kaj futbolistoj defendas honoron de patrio. Nacio ebligas viron senti superecon al virinoj. Virinoj reproduktas pere de siaj posteuloj biologian simbolon de nacioj.


Maldekstro devas kompreni ke, kiam ili subtenas idearon de nacio kaj naciismo, helpas al nova dekstra strategio de grupoj, kiel sufiĉe konataj ekstremdekstraj politikaj partioj, akiri ligitimecon kaj akcepteblecon por iliaj faroj kaj agoj. Terminoj “libera” kaj “lumigita” havas tute alian signifon ĉe dekstro ol ĉe maldekstro kaj ni neniam forgesas tion.
Mi ne povas maperigi el mia kapo ke idearo, nacio estas koncepto de dekstraj regantoj kaj plej verŝajne rasismo, ekskluzivigo kaj genocido estas nedisigeble ligita al ideo naciismo.


Liberigo-Batalo


Okcidenta naciismo ne estas sama ol “maldekstra liberigo-naciismo” aŭ “emancipa naciismo” en malriĉaj landoj. Same kiel virina batalo, emancipiĝo ne estas fina celo.


Liberigitaj sendependaj kolonioj povas nur atingi lokon en kapitalisma mondo kiam ili mem subpremas kaj profitas kiel okcidentaj landoj, do nacia liberigo-batalo ne povas estis celo por si mem.


Maldekstrularo ĉiam devas starigi al si demandon kial tiu aŭ tiuj liberigo-batalo necesas subtenon. Ĉu rilatas al sendependiĝo kiel paŝo al socia batalo aŭ ĉu ni simple subtenas batalon de naciistoj.


Ĉu batalo kontraŭ “apartheid” en Sud-Afriko alportis plenan liberiĝon al ĉiuj enloĝantoj en ĉi tiu lando, ĉu subteno al batalo de ANC estis “bona” maldekstra batalo. Ĉu ni subtenu ETA-n en Eŭskio kaj batalon de Zapatistoj aŭ lukto de PKK en Turkio ?


Ĉu en tuta nacia kaj naciisma batalo ni retrovas eron de respekto al individuo kaj ĉu entute ni retrovas eron de maldekstra penso. fina demando por mi estas, ĉu kiam ni subtenas naciojn kaj naciismon, ni ne samtempe subtenas radikon de kapitalismo ?

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio