Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce Reveni al la kongresa ĉefpaĝo
puce D1/D3 - BRAŜOVO, la urbo-fortikaĵo ĉe la malsuproj de monto Tâmpa
puce D2- Kastelo Bran - Historio kaj legendo
puce D4 - SINAIA - La Perlo de Karpatoj
puce DELTO DE DANUBO - Sur la vojo de la trezoroj
puce La DELTO de DANUBO
puce Rapidu por aliĝi kaj mendi ekskursojn !
puce T1- SIBIU - La kultura ĉefurbo de Eŭropo en 2007
puce T2- BUCURESTI (BUKAREŜTO) – ĉefurbo klasika kaj moderna

D4 - SINAIA - La Perlo de Karpatoj

Sinaia1

Ĉe la malsuproj de la montoj Buĉeĝi kaj Baju, la ĉefurbo de la fama Prahova Valo, Sinaia (Sinaja) estis unuafoje menciita en dokumentoj en la jaro 1690, sub la nomo Izvorul (La Fonto).

Ekde 1874 ĝi portas la nunan nomon - "Sinaia" - nomo pri kiu la tiutempaj dokumentoj supozas ke ĝi devenas el "Sinajo", La Sankta Monto, vizitita de Spătarul Mihai Cantacuzino (Princo Mihajlo Kantakuzino) – tiu, kiu konstruigis en la urbo la monaĥejon "Endormiĝo de la Dipatrino" (1690-1695), laŭ la modelo de la monaĥejo "Sankta Helena" sur la monto Sinajo.

Sinaia2

La monaĥeja preĝejo estas konstruita laŭ la spirito de la epoko de la princo Constantin Brâncoveanu (Konstanteno Brankovano) (1688-1714) kaj ĝian internon pentris en originala rumana stilo la fama tiutempa pentristo Pârvu Mutu.

La reĝo Karlo la Unua de Rumanio (1866-1914) deklaris Sinaia "reĝa somerrezidejo" kaj konstruis tie la Kastelon Peleŝ, kiu restas la ĉefa pitoreskaĵo de la urbo.

Konstruita inter 1873-1883 (la unua etaĝo) kaj 1896-1914 (la dua etaĝo) en la arkitektura stilo de la Germana Renesanco, laŭ la planoj de la viena arkitekto Vilhelmo de Doderer kaj de la germana Johano Schultz el Lembergo, la kastelo estos transformata laŭ gotika maniero de la ĉeĥa arkitekto Karel Liman, en la jaroj 1896-1914. La tuta konstruaĵo konsistas el 160 ĉambroj kaj havas centran turon altan je 66 metroj, kiu donas al ĝi fabelan bildon.

Sinaia3

Nuntempe la Kastelo Peleŝ estas unu el la plej interesaj kaj vizitataj rumanaj muzeoj. Ĝiaj salonoj, ĉambroj, koridoroj diversstilaj ofertas al la vizitantoj agrablajn surprizojn, la sinsekvo de diversaj stiloj estas vera leciono pri arto. La fajna meblaro, la speguloj de Murano, barokaj baldakenoj, la ĉambroj ramburitaj per Kordoba felo kaj mirindaj vitraloj estas tiom da altiraĵoj, kiuj atendas tiujn, kiuj eniras en la fantastan mondon de tiuj internaĵoj. La biblioteko enhavas valorajn librojn kaj inkunablojn senprezajn, kaj la korto de la palaco havas multnombrajn statuajn grupojn, dignaj je liberaera muzeo.

Sinaia4

Oni povas ankoraŭ viziti en Sinaia Kazinon, konstruitan en 1912 laŭ la modelo de la montekarla kazino kaj la Muzeon George Enescu (Georgo Enesku), vilao konstruita inter la jaroj 1921-1922 laŭ la planoj de la muzikisto, kie la plej fama rumana komponisto verkis parton de sia senmorta verkaro. Ĉi tie Enesku gastigis dum tri sinsekvaj someroj sian grandan amikon, Jehudi Menuhin.

Hodiaŭ, Sinaia estas grava turisma centro kie okazas prestiĝaj sciencaj, kulturaj kaj artaj aranĝoj enlandaj kaj internaciaj.

Sinaia5

La okcidentan etoson de la urbo reliefigas la multnombraj hoteloj kaj la modernaj restoracioj. Vilaoj, kun specifa montara arkitekturo,
montodomoj, gastejoj, turismejoj, privataj domoj atendas siajn gastojn.
Por la vojaĝemuloj Sinaia estas la ĉefa deirpunkto (per kablotramo) al la montodomoj de la Montoj Buĉeĝi : Cota 1400, Vârful cu Dor (Sopirplena Montosupro) (2000m), Cuibul Dorului (Nesto de la Sopiro) ( 1200m), la famaj Babele (Oldulinoj) (2200m), Omul (la Homo) (2500m) – ĉiuj estas lokoj plenplenaj je historio kaj legendo.

Kaj ne laste, Sinaia estas fama skistacio, kie oni organizas ĉiujare sportajn aranĝojn.

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio