Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita mardon la 23an de aprilo 2024 . Ĝis nun estas 2906 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce Barcelono : 3.000 manifestaciantoj kun ĜKL kaj Laura
puce Biografia Leksikono de la Japana Anarkista Movado
puce Ĝenerala Konfederacio de la Laboro en Katalunio voĉdonis rezolucion favoran al Esperanto

Ĝenerala Konfederacio de la Laboro en Katalunio voĉdonis rezolucion favoran al Esperanto

CGT-eFlago

Rezolucio

La 9a Konfederacia Kongreso de la Ĝenerala Konfederacio de la Laboro en
Katalunio,

 Atentinte la urĝan bezonon de plena internacia kooperado de la liberecanoj en la batalo kontraŭ la kapitalismo,
 Atentinte ke tiu kooperado nepre estu regata de la procedoj de la rekta demokratio kaj ke tiu ĉi eblos nur per la uzo de komuna internacia lingvo,
 Atentinte ke ne eblas, ke tiu ĉi komuna lingvo estos iu nacia lingvo,
unue kaŭze de la malfacilaĵoj por la plejmulto el la laboristoj lerni naturan lingvon, due kaŭze de la kompara ofendo, kiu estus la fakto, ke parto el la movado uzus kiel komunan lingvon sian propran denaskan lingvon kaj alia parto lingvon nur duonlernitan, kaj fine kaŭze de la ideologiaj problemoj generotaj de la ebla uzo, kiel tian komunan lingvon, de iu
el la nun hegemoniaj koloniismaj lingvoj,

Decidas

1. Deklari la Internacian Lingvon Esperanto kiel la nuntempe plej taŭgan
por la starigado de horizontalaj kaj egalecaj rilatoj inter la laboristoj de
la tuta mondo kaj inter la liberecanaj organizoj.

2. Kuraĝigi ĉiujn organojn de la ĜKL/CGT por ke ili stimuligu la disvastiĝon kaj lernadon de la Internacia Lingvo inter siaj gealiĝintoj kaj
amikoj.

3. Proponi al ĉiuj liberecanaj organizoj la stimuligon de la esperantolernado, cele al ebligi la uzadon de esperanto kiel laboran lingvon en la kunordigado de la internacia liberecana movado.

Lleida, la 7an de februaro de la 2010a

Legu la originalan tekston ĉi-tie k franclingvan version sur la retejo de SAT-Amikaro.

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio