Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita ĵaŭdon la 11an de aprilo 2024 . Ĝis nun estas 2904 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce  Albert Camus : Letero al alĝeria aktivulo
puce Gari Mikle : Sennaciismo, kosmopolitismo, kontraŭnaciismo
puce Jakvo Ŝram : Naciismo, internaciismo, sennaciismo
puce Johano ĴORES (JAURES) : Internaciismo – patriotismo
puce Mira Makivić : Pri la nacieco kaj sennacieco
puce Nikolao Gudskov : Antinomioj de la nacia disvolviĝo
puce Petro Levi : Kio estas "Sennacieco de SAT" ?
puce Viola Murasaki : Sennaciisma edukado

Jakvo Ŝram : Naciismo, internaciismo, sennaciismo

artikolo


Ie en la mondo ekzistas ankoraŭ popoloj kaj brutaroj, sed ne ĉe ni, karaj fratoj : ĉi-tie troviĝas Ŝtatoj. Ŝtato ? Kio tio estas ? Nu ! Malfermu la orelojn, ĉar nun mi diros mian vorton pri la morto de l’ popoloj.


Nomiĝas Ŝtato la plej malvarmaj el ĉiuj malvarmaj monstroj. Malvarma estas ankaŭ ĝia mensogo ; kaj ĉi tiu mensogo rampas el ĝia buŝo : "Mi, la Ŝtato, estas la popolo". Mensogo ĝi estas ! Kreantoj estis tiuj, kiuj kreis la popolojn kaj drapiris ilin per la kredo kaj la amo : tie ili servis la vivon.


Detruantoj ili estas : ili metas kaptilojn por multaj kaj nomis ilin Ŝtato : ili drapiris ilin per sabro kaj cent sopiroj .


Kie ekzistas ankoraŭ popolo, tiu ne komprenas la Ŝtaton kaj malamas ĝin kiel malican okulon kaj pekon kontraŭ moroj kaj rajtoj


Ĉi-tiun signon mi donas al vi : ĉiu popolo parolas sian idiomon de bono kaj malbono : ĉi tiun lingvon la najbaro ne komprenas. Sian lingvon ĝi inventis en moroj kaj rajtoj. Sed la Ŝtato mensogas en ĉiuj idiomoj pri bono kaj malbono ; kaj kion ajn li diras, ĝi mensogas - kaj kion ajn li havas, ŝtele li ĝin ekhavis.


Ĝis ĉi tie la eltiraĝo el "Tiele parolis Zaratustra" de Friedrich Nietzsche


Kiam oni legis librojn pri la naciismo, ĉiuj verkistoj situigas la komencon, de la naciisma ideo, ĉe la Franca revolucio de 1789 ; aŭ kiel Francis Fukuyama, kiu referencas al la usona historio, kaj pro tio parolas pri la jaro 1776. Ĉe Eŭgeno Lanti, unu el la fondintoj de SAT, mi legis pri naciismo komenciĝinta jam ĉe la antikvaj egiptoj, kaj kvankam la teorio de Lanti estas ege interesa, mi tamen ne tro ofte prenis partojn el lia tezo kiu rilatas al naciismo, ĉar laŭ mi Lanti intermiksis naciismon kun identeco.


Naciismo, laŭ la plimulto de filozofoj, datiĝas el la 18an jarcento kaj celis grupigi/dislimigi teritorion kun enloĝantaro, kiu havas, aŭ pri kiu oni pensas, ke ĝi havas, senton da komuneco. La kreado de nacioj okazis samtempe kun la industria revolucio, dum la kreado de - sub influo de Adama Smith - moderna kapitalisma ekonomiko.


Naciismo pro tio, almenaŭ laŭ mia kompreno, estas reakcia koncepto, kaj kvankam antaŭ la dua mondmilito kelkaj konataj progresemuloj defendis la naciisman ideon — post la milito, neniu sin mem respektanta progresemulo, kuraĝis plu defendi naciismon, ĉar naciismo estis tro multe ligita kun faŝismo.


La progresema penso ’nuntempe’ plene situiĝas en la liberal - demokrateca penso.


Liberala demokratio ? Jes, ĉar la dimenscio de la industriigita liberala ekonomiko bezonis, precipe en la komenco, krei unuojn, sufice grandajn, por esti konkurencivaj en la libera mondmerkado, pro tio la esprimo liberala demokratio, do certe ne rilatas la nov-liberalisma penso, kiu la mia kompreno estas simple defendanto de kruda kapitalismo.


Mi pensas, ke ni ĉiuj devas akcepti, ke la komunisma totalismo, kiel ĝi vivis en la Orienta Eŭropo, ne plu ekzistas kaj ankaŭ ne plu havas ekzistbezonon. La komunismo el Ruslando kaj ĉinio certe havis sian influon al la kreado de la nuna liberala demokrata penso en Eŭropo, kaj mi pensas, ke la ido de la iama eŭro-komunismo, kiel ĝi vivas nuntempaj en multe pli modernaj formoj de la Neregistaraj Organizoj (NRO), gardas kaj protektas nin, por ke la liberala demokratio ne forglitu al sovaĝa kapitalismo.


La nacioj devis krei akcepteblan motivadon por la asociigo, la federigo de diversaj regionoj kadre de nova Ŝtato. Oni devas elpensi ion, kio la popolgrupojn kunligis, popolgrupojn, kiuj antaŭe apena havis kontakton aŭ ligon, por ke oni povu krei liberan merkaton, la bazon de liberala demokratieco.


Kiel jam dirite, la totalismo de landoj kiel Ruslando kaj ĉinio sub gvidado de la stalinisma penso ne plu povas konvinki la progreseman mondon, certe ne post la Ribelo de Hungario kontraŭ Ruslando en 1956, sed certe post la konstato ke la ekonomio en la komunismaj satelitoj stagnas, (ankaŭ ĉirkaŭ la sama tempo),oni komprenis, ke la komunisma revolucio, ne nur donis malliberecon, sed ankaŭ ne kapablis krei alternativon al la pli efika liberala demokratio. Al tiuj, kiuj nun pensas, ke mi akordiĝis kun la kapitalisma sistemo, mi devas diri, ke kvankam mi ne estas marksisto, nek komunisto, estas forta kontraŭ-kapitalisto. Mi kredas nur je socio, kie ĉiuj homoj ĝuas plenan liberecon, kia ne ekzistas, laŭ mi, en la ĵus menciitaj sistemoj.


Ege interesa estas la tezo de Wilie Verhoysen, nederlanda liberecano, kiu loĝas en Belgio, ke la nacioj fontis, interalie, el la malaperado de la komuna latina lingvo.


Li skribis pri tio, ke krom la ruiniĝo de la malnovaj dinastioj kaj la malapero de malnovaj religiaj komunumoj ankaŭ la tielnomata universala lingvo de la mezepoko, la latino, forte perdis sian valoron, kiam en 1800 la moderna historio ekkomenciĝis.


La libropresado estis alia elemento kiu gravis por la nacia idearo.
La latino dum jarcentoj la lingvo de la eklezio estis, post la ekapero de la libropresado, alie taksata. Per ĝi kreiĝis lingvo, kiu peris ne nur la eklezian dogmaron, sed enhavis ankaŭ interkomunikad-eblojn inter homoj de samaj interesoj, sciencon, popolrakontojn, literaturon. Fakte, dank’ al libropresado kreiĝis grupoj da homoj, kiuj per la lingvo unuiĝis. Tio fakto, eble valoras ankaŭ por ni, esperantanoj ?


La libropresarto rezultigis la aperadon de preslingvo, iu norma lingvo, kunigado de diversaj dialektoj kun la rezulto, ke fine la plej forta dialekto superis ĉiujn aliajn . Tiuj normaj lingvoj aperis post 1800, ĉar ĝuste ek de tiam kreiĝis per publikigaĵoj, literaturo kaj revuoj normaj lingvoj.


Naciismo plej verŝajne kuŝas en la idearo priskribita de Platono en la verko " Ŝtato". La homa animo, li skribis, konsistas el 3 partoj : la sopiranta parto ; la rezonanta parto kaj la parto, kiun li nomis "Thymos"aŭ la entuziasmo. Grandaj partoj de la homa konduto povas esti klarigitaj el kombino de la du unuaj partoj, sopiro kaj rezonado. Sopiro instigas la homon serĉi aferojn ekster si mem, esplori, dum rezonado montras al ili la plej bonan, plej facilan manieron atingi tion. Tamen, homaj estaĵoj serĉas krome, la rekonon de propra valoro, aŭ rekonon de la homoj, aferoj aŭ principoj al kiuj ili povas doni valoron. La inklino aldoni certan valoron aŭ peti valoron al tiu ideo ni nomas nuntempe memestimo.La sento de tiu memestimo fontas el tiu parto de la animo priskribita de Platono kiel "Thymos". Thymos estas iu formo de denaska sento de homa justeco.


(komentis Gary Mickle)
Homoj sen sufiĉa memestimo kompensas tiun mankon per alpreno de idologioj, kiuj deklaras ilin valoraj aŭ estimindaj pro iuj naturaj aŭ kvaŭzanaturaj ecoj (kaj naciistoj traktas la naciecon kvazaŭ ĝi estus "natura"fenomeno). Tia ideologio estas la ksenofobia naciismo. La koncernaj homoj ofte kuniĝas, en kiuj ili povas reciproke sin subteni en tiu ideologiumado. La kapitalisma socia hierarkio ĉe la ĉiam kreskanta interhoma konkurencbatalo de la vivo.Tioj homoj facile aliĝas al ideologioj, kiuj atakas ankoraŭ pli (ol ili mem - laŭ ilia kompreno) periferiajn grupojn de la socio.


Nacio estas formo de kolektivo aŭ pli bone dirite, nacio enhavas kolektivan penson, NI la germanoj, francoj, nederlandanoj, belgoj, ni la supera raso, aŭ ĉu ni nun prefere parolas pri la sociintegra funkcio de la naciismo, kiu kreas la trompan ŝajnon de intereskomuneco de ĉiuj nacianoj, ĉu burĝoj, ĉu proletoj. En nia kolektiva penso ni postulas rajtojn, sed facile forgesas devojn. Kiel mi je la komenco diris, la nacio fontis el la Franca revolucio, la revolucio de libereco, egaleco kaj frateco, sed diru al mi, diable , kie mi povas, en nacioj retrovi liberecon, aŭ ĉu vi konsideras submetiĝon al la kolektiva penso, formo de libereco ? Obeado al deviga kolektivismo estas for de iu ajn formo de libereco. Ankaŭ egaleco estas io, kion mi, eĉ farante multe da peno, ne retrovas en nacio, ĉar en nacioj, nur tiuj egalas kiuj apartenas al la nacio, kaj eĉ pri tio ekzistas dubo. Frateco, nun tiu vorto iĝas ridinda, kiam kiel nun, la naciaj Ŝtatoj fermas la limojn al eksterlandaj gastoj, al niaj fratoj, kiuj kiel individuoj rajtas klopodi plialtigi sian vivnivelon. Sed kion ni nacianoj postulas de niaj eksterlandaj fratoj ? Ni postulas de ili nur devojn, kaj eĉ la rajton al protesti kontraŭ sian mizeran sorton, ni klopodas malpermesi. Ni la kolektivo, la nacio parolas pri kontraŭleĝuloj, kiuj enpenetras nian naskiĝlandon, nian teron. Kvankam laŭ mia scio la tero devus aparteni al ĉiuj.


Nacioj altrudas al la homoj, kiuj loĝas en tiu kolektivo, regulojn kaj devojn, kiuj forte limigas la homajn rajtojn. Oni povas esti parto de la nacia kolektivo, nur kiam oni parolas la lingvon de la kolektivo. Do se vi sentas vin kosmopolito kaj vi volas uzi ekzemple la interkomunikilo Esperanton, tio ne eblas, ĉar vi devas obei la lingvan regularon de la kolektivo. Evidente vi ne miskomprenu, se homoj volas uzi Esperanton en lando, kie regas la kutima nivelo de liberaleco, tio ja eblas. La nombro de homoj, kun kiu eblas uzi ĝin, restas tre limigita. Sed ja oni ne rajtas devigi homojn lerni kaj uzi Esperanton.
Sed aliflanke mi ankaŭ diras ke enmigrantoj devas adaptiĝi al la moroj kaj kutimoj kaj kompreneble la lingvo de la nacio por esti akceptataj. Mi povas interpreti tion nur kiel maltoleremon, kiel senton de supereco super aliaj homoj de malsama klano, grupo aŭ nacio.


Naciismo ne kaŝas la diskrepancion inter nacio kaj dinastika regno, la Franca Revolucio rezultigis, ke la popola naciismo ŝanĝiĝis al la nuna naciismo de la Ŝtato ?
En sia verko " Sendankeco " Alain Finkielkraut, priskribis ke la nobelaro, kiu post la Franca revolucio, troviĝis en danĝero, kreis el la popola identeco iu novan, la ŝtat-naciismo, la nunaj reĝlanda naciismo, tiel zorgante ke por ili daŭre restis loko.


Mi jam klopodas vendi al vi la fakton, ke naciismo estas reakcia ideo, pro la fakto, ke en nacioj ne ekzistas individua libereco, eĉ kiam ni parolas pri la naciismo, kiu protektas la lokan lingvon, morojn kaj kutimojn, ĉar tio estas por mi la jam menciita popola identeco . Por mi naciismo estas patrino, kiu kun la infano sur la brako enpuŝatas la gaskameron. "ĉe ni ĉiu estas pli bona"oni iam diris , kaj " propra popolo antaŭ ĉiuj", estas la nuna slogano. Flagoj, standardoj kaj simboloj estas kiel dioj benataj oni surgenuiĝas kaj klinas la kapon antaŭ la naciaj simboloj kaj sia gvidantaro.


Afero, kiu ankaŭ restas ege nebula por mi estas : ek de kiam vi apartenas al "La Nacio" ? Ĉu post unu generacio ?
Certe ne, ĉar la dua generacio de turkoj kaj marokanoj, eĉ havante identeckarton de nia nacio, daŭre restas en la okulo de naciisto fremduloj. Do eĉ se vi klopodas submeti vin al la devoj de la nacia kolektivo, tio ne signifas, ke vi iĝos akceptata. Eble kelkaj inter vi nun pensas, ja, nordafrikanoj kaj turkoj, sed ili havas la malĝustan koloron. Sciu, ke mi persone konas viron, kiu apartenas al la 3a generacio de nederlandanoj, kiu loĝas en Belgio, kaj kiam li ekzemple post futbalmaĉo dum la ludo por la mondpokalo diris : ni gajnis, celante la belgan nacian teamon, ĉiuj tuj diris : sed la nederlandanoj ne ludis hieraŭ. Kvankam tiu persono flue parolas la lokan dialekton kaj krom la praavo havas neniu ligon kun Nederlando, ĉiuj daŭre konsideras lin nederlandano. Naciismo ne havas lokon por novaj nacianoj.


Kiel dirite je la komenco, mi ne volis konsulti la lantian verkon "Naciismo", ĉar mi pensis, ke inter 1930, la tempo kiam li verkis la studon, kaj nun, okazis grandan ŝanĝon en la penso de la homoj. La komunisma Ruslando malaperis kaj la marksisma teorio akceptiĝis en pli nova formo en la liberala demokratio kiel sociala apogilo de la liberala penso, sed bedaŭrinde la homoj daŭre limigas la kunvivantojn per limoj de klasoj, triboj, grupoj, kaj nacioj, al kiu vi nur rajtas aparteni, kiam vi konformas kun certajn kutimojn kaj regulojn.


En la studo de Lanti mi legis : kelkaj aŭtoroj multe penadis por montri la ekziston de nuancoj inter la vortoj patrio, nacio, lando, Ŝtato. Ni ne perdos tempon por vidigi la vanon de tiaj subtiloj. Praktike tiuj terminoj rilatas al la sama objekto kaj estas samsignifaj. Nun mi timas ke Lanti pravas, ĉar nacio, lando, patrio kaj Ŝtato estas konstruo, al kiu vi rajtas kaj devas aparteni sen mem povi decidi ĉu vi ja aŭ ne volas tion. Belgio estas mia nacio, Ŝtato, lando kaj patrio kaj oficiale mi apenaŭ povas nei tion. Kvankam mi ne havas intereson pri Flandrio, aŭ Belgio, mi devas kunporti identeckarton por ke la ĝendarmoj ne povu puni min, mi devas povi pruvi mian naciecon, ŝtatanecon. Mi jam konstatis, kiam mi diras ke mi estas liberecano, homoj iom kompate ridas, sed, dirante ke mi sentas min sennaciano, ----pli da homoj vere povas furioziĝi ol vi povas imagi.


Kiam mi eklernis Esperanton, mi kredis eniri mondon de senlimeco, sennacieco, kosmopolita libereco. Bedaŭrinde mi rapide koliziis kun la sama maltoleremo kiel en la medio de la denaska lingvo.


Karl Marx iam diris : la nacio povas efektiviĝi nur, kiam ĝi forigas sin mem ! Por konfirmigi la ideojn de 1789, la franca revolucio, la ideo devas malaperi en universala repacigo ---- kaj li daŭrigas : kiu havas intereson je landlimoj ? La reĝoj ! Dividu kaj reĝu. Landlimo signifas gardo-postenon, posteno signifas soldaton. " Enirado malpermesata, la signalvorto de ĉiuj formoj de privilegioj, malpermesoj, cenzuro kaj tiranio. El tiu limo, el tiu gardo-posteno, el tiu soldato venas, por la homaro, ĉiun malprosperon".


Naciismo ne mortis post kruelan militon, sed male kreskis, kaj laŭ Alain Finkielkraut, eble la plej grava filozofo en Francio nuntempe, unu el la kazoj de tio estas la postulo, ke oni devas rememori. La ideo, ke rememoro devas estis konservita, estis laŭ Finkielkraut relative nova . Rememoro, li diras , estas altrudita al la postmilita generacio, kiu fakte nenion rememoras. Remeroro, estas la rifuzo atribui la de la nazioj faritajn genocidojn nur al la objektiveco de la historio. La celo estas ; resti samtempulo de okazaĵo, kiun oni mem ne spertis. Oni komencis paroli pri la devo ne forgesi, por signi unuflanke, ke la specialistoj de la historio ne devis malsarĝi la homojn sed male doni al ili la vivantan konon/sperton, kaj montri ke malintereso, distanco kaj etika neŭtraleco estas ne akcepteblaj. Ne eblas alpreni iun sentan distancon koncerne Auschwitz kaj laŭlitere sekvi la preskribon de Spinoza : La homajn farojn, ne ridindigu, nek bedaŭru, nek prijuĝu, sed komprenu.


Ĉu ni povas forgesi kiom da mizero alportis naciismon, kiam ni rerigardas al la historio de niaj nacioj ? ĉu ne estis en la nomo de dio, reĝo kaj regantoj, ke ni instaliĝis en la kolonioj. Dum jaroj, ŝtelante diversmaniere la plej fruktedonajn grundojn, laboriginte la indiĝenojn kontraŭ mizeraj salaroj, ĉu ni ne eĉ soldatiĝis virojn, plej ofte kontraŭvole, por batali nian militon.
Kian dankon nia nacio donas, kiam ni pensas pri la nordafrikanoj, kiujn oni igis fari la plej danĝerajn, penigajn, malpurajn laborojn, kiujn siatempe la nacie fiera popolo rifuzis fari, kontraŭ ege malaltaj salajroj.
Neniu lando, ie ajn en la mondo, apartenante al iu ajn politika sistemo, modernigis la socion kun fermitaj pordoj, diris en 1982 Deng Xiaoping. Naciismo estis fermita pordo por mi.


Victor Hugo iam skribis en sia verko " Politiko " : Distancoj limigiĝos, la trafiko rapidiĝos kaj la homaro pro tio iĝos solidara unueco : " ĉiuj grandiozaj faktoj de nia tempo alportas pacon. Preso, vaporenergio, elektro, telegrafio, unueco de mezurunuoj, libera merkato estas nenio pli ol la labordonaj elementoj de la ingredienco Nacioj en la granda miksaĵo pro kio la homaro solviĝas. ĉiuj fervojoj kiuj laŭŝajne direktas sin en malsamaj direktoj, Sankta Peterburgo, Madrido, Napolo, Berlino, Vieno, Londono, iros al la sama loko : LA PACO. La tagon kiam la unua aeroŝipo leviĝos, malaperos la lastan tiranion sub la grundon."----


Jam delonge la unua aerŝipo flugis kaj informacio transiras nian mondon pere de intereto. Telefono kaj fakso iĝis la tamtamo de la nova jarcento. Kiam ni legas informon pri la tuj-estontaj iloj por interkomuniki, ni apenaŭ povas kredi, ke iuj kuraĝas defendi la etburĝecon de la nacia penso. La mondo estas nia. Diris Finkielkraut en la verko " Maldankeco " : " Venas nova vivospaco, kiu ne plu ekzistas el objektoj, sed el malobjektoj - tio signifas el bildoj kaj programoj, kiuj ne plu obeas al limoj kaj teritorioj. La informacio prizorgantoj, kiuj kune konsistigas la novan aristokration, la kreantoj, esploristoj, juristoj, bankistoj, konsultantoj, arkitektoj, filmoproduktistoj kaj artaj-direktoroj, eldonistoj, verkistoj kajĵurnalistoj, ĉiuj partoprenantoj de la Hightech - ludo, asertas esti aŭ deziras esti mondcivitanoj. La kosmopolitismo vere estas ilia praktika filozofio : por atingi dimension de modeco ili eĉ, sen multe da intelekta kaj morala peno, povas malligi sin el la propra malgranda mondeto. Ligitaj al ĉiuj informo-fontoj kaj retoj ili staras kun ambaŭ kruroj en la universaleco.


Naciismo estas al tiu elito de la " Global Village " same fremda kiel la kosmopolitismo estis por la iama vilaĝano. Sed la vilaĝo, eĉ nomata tergloba vilaĝo, restas vilaĝo kaj do la rifuĝejo de la fermita animo.


La demando kompreneble estas ; ĉu tiuj mondcivitanoj, tiuj kosmopolitoj volas dividi la riĉecon kun la povruloj aŭ la malplej favorataj samspeculoj aŭ ĉu ili preferas retiriĝi en la memkreitajn getoojn, kie troviĝas la privata lernejo, fitnescentroj, privataj policistoj eĉ privataj rubaĵ - kolektantoj.


Kaj ni, karaj geamikoj, kiel internaciaj ni estas ? Kion ni celas ? En iu Sennaciulo mi legis leteron de iu k-do kiu volis diskuti pri klasbatalo kun aliaj gekamaradoj, sed ne ricevis respondon. ĉu tio signifas, ke a) klasbatalo ne plu ekzistas aŭ b) ke neniu havas intereson pri internacia batalo kiu fakte la internacian penson devas enhavi ?


Fakto estas jeno : kiam klasbatalo iam ekzistis, kaj ĝi ne okazis internaciskale, ĝi entute ne efikis. Dum la jaroj mi ne plu kredas je la internacia klasbatalo, kiu estas la bazo de internaciismo, ĉar internaciismo povas nur regi kiam ekzistas supernacia pensado. Pensado inter la nacioj ja ankaŭ signifas, ke ni daŭre defendas la nacia aparteco de diversaj grupoj. Imagu, ke ni devas agadi internacie.


Kiam ni simple travagas Eŭropon, ni konstatas, ke pli kaj pli da regionoj postulas memregadon.
Do tiu mondo, kiu volas internaciiĝi, unue postulas federiĝon.


Mi ne partoprenis SAT-Kongreson, laŭ subskriboj sur muroj, en Hispanio, sed en la libera Katalunio. La katalunoj volas uzi la propran lingvon, propran konstitucion. Feliĉe ili estas iam pli mildaj en la batalo ol la eŭskoj, kiuj ne timas uzi armilojn por subteni la postulojn. Almenaŭ ne la ETA. Kelkaj partioj en Belgio, en la federacio Flandrio postulas sendependecon disde la valonoj, kaj ne kredu, ke mi nun simple parolas pri la ekstremdekstra Vlaams Blok.


Homoj kiuj lernis Esperanton kaj kiujn oni povus konsideri mondcivitanoj, restas sur la nivelo de internaciistoj. Multaj estas eĉ aktivaj etnistoj - kaj ilia internaciisma estas tia, kia konformas kun la etna partikularismo Do rilato inter nacioj, jes, sed antaŭ ĉio restas la propra nacio, la propra popolo, kiu estas tiel multe pli elstara ol la aliaj. Kompreneble ne ĉiuj sin sentas mondcivitanoj kaj kiel mia amiko Gary Mickle prave rimarkigis, ŝovinismo en tiu kruda formo tamen ne estas, aŭ apenaŭ estas renkontebla ĉe esperantistoj.


Kaj asocioj (Neregistaraj Organizoj) kiel Amnestio Internacia kaj Greenpeace aŭ Kuracistoj sen limoj, ĉu ili estas sensignifaj ? Certe ne, karaj amikoj. Sed ili ne rilatas inter nacioj laŭ politika senco, sed laŭ humanisma maniero. Amnestio Interenacia klopodas efektivigi mondvaste la Universalan Deklaracion pri Homaj Rajtoj, alie dirite, oni pritraktas la homajn rajtojn internaciskale laŭ la sama maniero. La Universalan Deklaracion pri Homaj Rajtoj subskribis preskaŭ ĉiuj landoj, entute estis nur 8 sindetenoj, kiam la 10an de decembro 1948 estis akceptita la deklaracio en la sino de Unuiĝintaj Nacioj. Sed por tiuj samaj nacioj, plejparte, la Universala Deklaracio havas la saman valoron kiel la papero, sur kiu oni skribis ĝin. Kompreneble ne estas malbone, ke ekzistas Amnestio Internacia, kiu laŭ mia kompreno rolas kiel sociala konscienco de la internacia politika pejzaĝo. Greenpeace devas eviti, ke la internacia komerca potenco tro rapide aŭ entute forkonsumas la naturan. Sen Greenpeace eble multaj homoj eĉ ne scius, ke ekzistas praarbaro.


La nura kaj vera internacia laboro, kiun mi spertas, estas la laboro de tiuj Neregistaraj Organizoj kaj ni esperu ankaŭ la Socialaj Forumoj kiu klopodas unuiĝi la progresemaj fortoj el la tuta mondo.


Mi pensas, ke Amnestio ne pli volas protekti la vivon de blankulo ol la vivo de nigrulo aŭ indiano aŭ flavulo. La naturo en la Alta Veluwe ricevas la saman protekton kiel la arboj en la Nigra Arbaro, aŭ la vivo de lupoj en la montaro de Hispanio egalas al la vivo de baleno ie ajn en la mondo, por Greenpeace. La vunditoj de internaciaj militoj ricevas ĉiuj la samajn zorgojn sen konsidero pri deveno aŭ etno, kiam la Kuracistoj sen limoj laboras.
Sed fine la Neregistaraj Organizoj ankaŭ laboras laŭ nacia koncepto. Amnestio Flandrio. Greenpeace Nederlando ktp jes eĉ tie restas malgraŭ la internacia strukturo la ombro de nacieco, eĉ la uzantoj de la universala kaj internacia lingvo Esperanto preferas esti nacie strukturita, imagu !


La tria eblo solvas ĉiujn niajn problemojn. Ni ĉiuj aliĝos al Sennacieca Asocio Tutmonda kaj aniĝos al la Sennaciista Frakcio.
Mi certe ne devas klarigi al vi la diferencon inter sennacia asocio kaj
sennaciista frakcio - mi esperas - sed por tiuj kiuj havas problemojn kun la terminoj mi volonte estos je via dispono post la parolo.
La sennaciisto prezentas al si la teron kiel tuton, apartenantan al ĉiuj teranoj.


Diris Lanti :


La sennaciistoj maltime kaj malkaŝe denuncas tian gvidistan parazitemon. Ili sin turnas al la amaso kaj vokas al la racio de l’ komprenkapablaj homoj, por ke ĉi tiuj lastaj utiligu kaj disvastigu ĉion, kio estas racia ; ĉion, kio reprezentas teknikan progreson kaj helpas detrui la barojn, kiuj ĝenas la antaŭeniradon de l’ proletaro. La sennaciistoj batalas kontraŭ ĉio nacieca : kontraŭ naciaj lingvoj kaj kulturoj, naciaj kutimoj kaj tradicioj. Por ili esperanto estas ilia ĉefa lingvo kaj la naciajn lingvojn ili rigardas nur kiel helpajn. Ili rifuzas partopreni en iu ajn nacibatalo kaj agnoskas kiel necesan kaj profitdonan al la ekspluatataro nur la klasbatalon kun la celo forigi la klasojn kaj la naciecojn kaj ĉian ekspluaton. Ili subtenas ĉion, kio helpas malaperigi la diferencojn inter la popoloj kaj kondukas al racia mastrumado de l’ terglobo. Ili opinias, ke ĉio, kio miksas kaj lutas la popolojn, faras bonan homaĵon.


Montriĝas el la teksto, ke Eŭgene Lanti ne estis Zamenhof, ambaŭ personoj havis klare tute alian esprimmanieron kaj emocion. Estas klare, ke Lanti, kiu verkis la tekston en 1931 emocie estis pli ligita al la laborista afero ol Zamenhof kaj por mi la teksto esprimas la dezirojn de honesta persono, kiu same kiel Zamenhof celis al paca mondo.


Mi ne konsentas kun absolute ĉio en la Manifesto de Lanti.
Lanti forte rekomendas la individunivelan sennaciiĝon. Varbi homojn por observado de sennaciisma kultura "normo" laŭ mi iom tro similas al la konduto de iuj naciistoj, resp. etnistoj, kiuj starigas "normojn" de patriotismo, nacia sento, etna identeco. Alivorte, Lanti volas oponi kontraŭ la batalema kontraŭkosmopolitismo per novtipa, ankaŭ batalema kosmopolitismo. Neniel elĉerpe li traktas la amplekson kaj naturon de la kulturaj perdoj, kiujn laŭcela sennaciigo de la mondo supozeble akcelus. Li pledas krome por sia propra vizio de estonta tutmonda mastrumado, laŭ mi tro spekulativa por esti integra parto de utila politika manifesto.


La patosa tono de Lanti memorigas pri la alia, multe pli fama Manifesto de Marx kaj Engels, kaj ĝi povas ne plaĉi al iu aŭ alia. Sed li ne pledas por ia sennaciisma "reĝimo". Lanti eksplicite favoras la kulturan diversecon, kvankam tio sendube ŝajnas stranga kaj memkontraŭdira al tiuj, kiuj egaligas la nociojn "kulturo" kaj "etna kulturo".


Mi mem pensas, ke Lanti sentis sin mem sennaciisto, homo, kiu ne bezonas la subtenon de iu nacia Ŝtato - ĉu eble li eĉ ne havis la hejmecan senton, la ligon al la strato kaj loko, kie li dum jaroj vivis ?


Ke lia ideo estis honesta montriĝas sekva frazo el la Manifesto de la Sennaciisto : Tio ne signifas ke la homoj fariĝos ĉiu sammodelaj. Kreiĝos certe ia unueco en la spirito-stato kaj karaktero de la homoj. Foriĝos la naciaj apartaĵoj, sed daŭre ekzistos individuaj diferencoj. Kaj tial ke la homoj havos la eblon kontakti kun ĉiuj mondpartoj, havos plurajn horojn liberajn ĉiutage kaj povos ilin dediĉi al persona laboro ; al individua kulturo, oni prave konjekti, ke el tio rezultos fortaj individuoj kun originalaj pensoj kaj sentoj, kiuj esprimiĝos en diversaj artoj, kompreneblaj kaj senteblaj en la tuta mondo.


Mi volis komenci mian parolon per diroj de Zamenhof, sed fine decidis uzi la frazon ĝis la fino. Eble, ne certe Zamenhof, estas multe tro subtaksita, kiam temas pri homaj kondutoj aŭ humanisma penso ĝenerale ; ĉu ne estis li, kiu skribis al la Hebrea Ligo : Mi estas profunde konvinkita , ke ĉiu nacionalismo prezentas por la homaro nur plej grandan malfeliĉon, kaj ke la celado de ĉiuj homoj devus esti : krei harmonian homaron.


Mi scias ke ĉiu el vi subtenas ĉi tiun ideon de Zamenhof, krei harmonian homaron. Sed laŭ kiu koncepto ? La politika dispartigo de homoj laŭ nacio ne povas kontentigi progresemulojn pro la tro maltolerema ideo, kiu troviĝas en la nacia penso. Internaciismo havas la samajn grandajn malfortajn flankojn kiel naciismo, ĝi ankaŭ baziĝas sur la NI-ideo, ni kontraŭ la ceteraj. Eble la lantia ideo de sennaciismo estas el la tri alternativoj la plej bona. Plej verŝajne Lanti influiĝis de la pensoj de sia bona amiko, la anarki-individuista filozofo Henri Ner.


Henri Ner skribis responde al la frazo ’Kion vi, komprenas per la nomo individuismo’ ? Per individuismo mi nomas la moralan doktrinon, kiu sin apogante sur neniu dogmo, sur neniu tradicio, sur neniu ekstera volo, alvokas nur al la individua konscienco.


Karaj amikoj, mia espero estis, ke mi povu prezenti al vi la veron por la 21an jarcento. Bedaŭrinde eĉ sur la sojlo de ĉi tiu jarcento, mi ne havas respondon por vi. Mi ja faris al mi grandajn zorgojn, kiam mi konstatas, ke tutmonde la homoj akrigas la nacian pensadon, aŭ reiros al la popola identeco de antaŭ la franca revolucio. Ni la plej bonaj. Kvankam ni posedas ilojn, kiuj povas zorgi, por ke morgaŭ ni estu je la alia flanko de la mondo, sur la plej alta pinto aŭ en la profundeco de la oceanoj. Dum epoko, en kiu limoj ne plu ekzistas por kapitalaj transakcioj, senlimaj negocoj, ni rigardas televidon aŭ tajpas interretan mesaĝon, la plej ofta novaĵo bedaŭrinde rilatas al interhomaj buĉadoj. Por defendi la nacion, la tribon, homoj daŭre mortbatas unu la alian. Por la dio aŭ lingvo, kiun ni preferas, ni ne hezitasĵeti bombon al la domon de la najbaro. Ni postulas kaj postulas kaj forgesas niajn devojn, la devon, ke ni vole ne vole devas akcepti, ke nia vero estas nur nia vero - nenio pli - kaj ke aliaj rajtas sian propran veron. Limigi la liberecon de aliaj estas por mi la plej grava puno, kiun homoj povas doni, kaj tio rilatas ne nur al la elekto de via loĝloko. Libereco estas la plej grava posedaĵo de la homo. Por esti liberaj ni kompreneble devas plenumi niajn devojn kiel homo kaj respekti la liberecon de la aliaj homoj.


Evidentas, ke homoj vivas en socioj, de kiuj ili dependas. Ne nur por siaj specifaj ambicioj kaj celoj, sed ankaŭ por la lingvo, en kiu ili esprimas la ambiciojn kaj celojn. Pro tio ekzistas daŭra kaj neeskapebla fonto de konfliktoj. Homo dependiĝas unu de alia, sed devas esti liberaj. Libereco signifas konfliktojn, kaj vivi en socio signifas, ke ni devas trovi solvon por tiuj konfliktoj, pere de intertraktadoj, kompromisoj aŭ demokrataj decidoj.


Thomas Hobbes jam skribis siatempe : "En la homa naturo ni trovas tri ĉefkaŭzojn de malkonkordo. Unue, la konkurado ; due, la malfido kaj trie,fiero. (...) kaj enla tria, iu aŭ oni uzas perforton,nurpro bagateloj, kiel vorto, rideto, difereco de opinio, kaj ĉiuj signoj de malestimo, ĉu direktita kontraŭ via persono, aŭ nerekte, kontraŭ viaj parencoj, amikoj, lando aŭ nomo".


Laŭ Hobbes homoj batalas por necesaĵoj, sed eĉ pli por etaĵoj kiel rekono.
Nur homoj sopiras al objektoj, kiuj el biologia vidpunto estas tute senvaloraj, kiel medalo aŭ la flago de la malamiko.
Ni volas havi socion, kiu ne suferas malhavon, kiu kapablas bone vivi. Ni volas ke la labormerkato efike funkciu, sed tiam ni devas akcepti en la socio, en kiu ni nun vivas, ke laboro iĝos pli kaj pli moviĝema/movebla : laboristoj ne plu ligiĝos al la specifaj taskoj, lokoj aŭ sociaj ligoj, sed devas preni kaj ricevi la liberecon al ŝanĝo, por eklerni novajn taskojn kaj teknologioj kun la celo povi vendi sian laborforton al tiu kiu pagas la plej altan prezon. La rezulto kompreneble estos forta subfosado de la tradiciaj sociaj grupoj, kiel triboj , klanoj, familioj ktp. ĉi tiuj grupoj povas doni laŭ certaj vidpunktoj grandan kontentigon al la vivo , sed pro la fakto, ke ili ne estas organizitaj laŭ raciaj principoj de ekonomika efikeco, ili perdas la batalon kontraŭ grupoj, kiuj jes respektas tiujn raciajn principojn. Ni vivas en socio, kie la libera merkato regas la tutan mondon kaj ĉu en ĉi tiu mondo ni ne devas akcepti, ke nia najbaro estas alilandano, homo, kiu serĉas aliajn eblojn (provokoj ?) Mi legis antaŭ nelonge, ke se la Eŭropo Unio volas daŭre pagi emeretiĝmonon al siaj maljunuloj, ni antaŭ la jaro 2015 devas trovi dekvin milionojn da enmigrantoj, kiuj volas laboron, por ke ni havu nian pagon. Ni devas akcepti, ke nia nacio iĝas multkolora, multnacia, ke ekzistas pli ol unu dio kaj kredo.


Mi pensas ke la venonta jarcento ne plu havas lokon por postuli, ke via eksterlanda najbaro adaptiĝos al niaj normoj kaj kutimoj. Ni devas trovi novajn interkonsentojn, novajn manierojn por rilati kun niaj kunteruloj. Certe ni devas trovi novan manieron por krei sociojn kaj grupojn. En moderna socio ne plu estas loko por la jam tro maljuna nacio, kio signifas, ke ankaŭ la inter- nacio malaperos. La koncepto de Lanti pri Sennaciismo povas ravi min nur parte, sed eble post saĝa diskuto ni provas elkribri el ĝi la plej taŭgajn elementojn, kiuj donas al ni la eblon krei senlandliman sistemon, en kiu ĉiuj povos kontentige vivi.


Mi legis kaj relegis la verkon de Francis Fukuyama "La fino de la historio kaj la lasta homo", ĉefverkon en la tuta mondo laŭdatan. Se ni kredu Fukuyama, neniam plu venos nova sistemo, kiu superos la liberalan demokration. Kiu estas mi por kontraŭdiri tion, sed se li pravas, ni nepre devas plifortigi kaj subteni la neregistarajn organizojn, kiuj restas la nura demokrata opozicio al tiu sistemo. Ni devas kontraŭbatali pere de tiuj NRO la krudan kapitalismon kaj direkti la liberan merkaton al humana normo.


Kion ni bezonas ? Por mi restas nur la vortoj de Henri Ner, la amiko de Lanti ; Ke ni devas apliki la moralan doktrinon, kiu, sin apogante sur neniu dogmo, sur neniu tradicio, sur neniu ekstera volo, alvokas nur al la individua konscienco.

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio