Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce Petro
puce PIV 2020 estas aĉetebla
puce Plena Ilustrita Vortaro Eldono 2005

Petro

Verkis : Norberto BARTELMES

8a eldono, 1956

112p

formato 13x17

Prezo:1€50

mendu

Priskribo : pure esperantlingva lernolibro, bazita sur duonrekta kaj duongramatika metodo. La baza studmaterialo estas rakonto pri la vivo de juna laborista knabo. Al tio aldoniĝas ekzercoj por ĉiu leciono, kaj gramatika memorigilo ĉe la fino.

Komento :
Ĉirkaŭ 1960 en Frankfurto mi estis vicprezidanto de la klubo. Mi eĉ ekzameniĝis kiel kursgvidanto, eĉ se vi nun povus pensi ke mia lingvonivelo ne indas tian distingon (ridas). En la fruaj 60-aj jaroj mi fakte gvidis kurson, kaj rondo de kursfinintoj renkontiĝis ĉiun ĵaŭdon en mia hejmo. Mi konatiĝis kun mia edzino dank’al Esperanto. Kiam mia pli juna frato aĝis 14 jarojn, mi instigis lin partopreni iun kongreson en Frankfurto, kaj instruis lin per la lernolibro Petro de SAT.
Profesoro Reinhard Selten, Nobelpreemiito pri ekonomio 1994, el intervjuo kun d-ro Ulrich Lins kaj István Ertl en Esperanto (n° 1065-12, decembro 1994, p. 203)

Recenzo :

Petro : ĉu kaduka lernolibro ?

Ĉiam estis al mi iom misteraj la kaŭzoj, kiuj pravigas la restadon de pli ol mil ekzempleroj en la sidejo de SAT de tiu lernolibro, kiu en 1956 estis eldonita por la 8a fojo. Libro okfoje eldonita inter 1925 kaj 1956 ja principe ricevis sufiĉan sukceson, se konsideri la kutiman ritmon de elĉerpiĝo de verkoj en Esperantio. Do, kial ĝi poste estis forgesita, aŭ nur konsiderata kiel historia kuriozaĵo ?

Kelkajn eble dubigis la fakto, ke ĝi estas entute verkita en Esperanto. Efektive tio malhelpas ĝian uzon fare de memlernantoj, sed tute ne devus ĝeni kursgvidantojn, kiuj principe kapablas doni la bezonatajn klarigojn. Cetere mi ofte aŭdis instruistojn plendi ke « la lernantoj ne sufiĉe pensas rekte en Esperanto », kaj tiurilate la kompleta esperantlingveco de Petro estas certe avantaĝa por limigi la tradukemon de la lernantoj. Pri la pedagogia valoro de Petro jam atestas la sukceso de la antaŭaj eldonoj, kaj la fakto, ke ĝi estis profunde reprilaborita laŭ la indikoj kaj sugestoj de kursgvidantoj. Konsentite, mankas kelkaj aktuale tre ofte uzitaj vortoj, kaj bonvena estus pli diversa vortordo en la frazoj, ĉefe ĉe la komenco, por bone komprenigi la utilecon de la akuzativo, sed tiujn mankojn facile kapablas mem korekti iom inventema kusgvidanto.

Alia manko estas la eksmodeco de la ilustraĵoj, kiuj certe havas malbonan efikon en nia nuna epoko, kie la aspekto multe pli gravas ol la enhavo. Tion laŭ mi kompensas la malalta prezo de la libro : 112 paĝoj da legaĵo kontraŭ nur 1€50 (+afrankokostoj) estas relative interesa propono, ĉu ne ?

Plej grava tamen estas la idea enhavo de tiu libro, kiu priskribas la vivon kaj la spiritan evoluon de tipa laboristo, kiu iom post iom malkovras la avantaĝojn de SAT kaj klopodas apliki ĝiajn principojn ankaŭ en la ĉiutaga vivo. Jes, ni ne plu vivas ekzakte kiel dum la tridekaj jaroj, kaj niaj kulturaj referencoj parte aliiĝis, principe en okcidentaj landoj, sed tamen multaj menciitaj ideoj restas plej aktualaj. Jen du ekzemploj :

Por korespondado Petro ne havis multe da mono. Sed ĉar li nek fumis, nek drinkis, nek vizitis iajn amuzejojn, li kolektis la bezonatan sumon.

Petro [...] duobligis siajn fortojn por per atentigoj kaj klarigoj kontraŭagi la formadon de burĝidea spiritostato en la cerbo de sia infano. Lace revenante hejmen vespere, li tamen neniam preterlasis elspezi almenaŭ duonan horon ĉiutage por priparoli kun Eŭgeno la lernej-aferojn kaj kompare montri al li la taskojn de l’kontraŭmilitema kaj sennacieca junularo.

La risko aspekti ridinda aŭ eksmoda malaperos se oni remetos la rakonton en ĝian historian kuntekston, ne forgesante mencii, ke multaj ŝajnaj eksmodaĵoj simple estas tiel rigardataj pro la grandega disvolviĝo de la ununura liberalisma penso. Jen bona okazo por tuj veki debatojn kaj montri, ke Esperanto estas tre potenca ilo se oni uzas ĝin por kleriĝi kaj sendogmiĝi. Petro ankaŭ estas interesa pro la fakto, ke oni povas kompari ĝin kun Karlo, legolibro de Privat, kaj kun la nefinita, sed tamen bonega membiografia fragmento de Lanti, Fredo, kiu estas havebla fine de la Vivo de Lanti (mendebla ĉe SAT).

Konklude : kursgvidantoj ne timu mendi kaj uzadi tiun lernolibron, eventuale kun la helpo ankaŭ de pli modernaspektaj iloj. Tiel vi rekte helpos SATon, facile disvastigos niajn ideojn ĉe novuloj, kaj eĉ helpos al la kleriĝo de viaj lernantoj per tre valora metodo.

Vinko Markov , el Sennaciulo, oktobro 2004

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio