sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita ĵaŭdon la 6an de junio 2019 . ĝis nun estas 1348 tekstoj










STRIKA SCENO (el "ILI" de Bergiers)



Al Kdino Jeanneret


« La Armeo leviĝis el profundaĵoj de l’ fosaĵo, rikolto da individuoj kies semo ĝermis kaj estis flamigonta la mondon, iun plensunan tagon... » EMILE ZOLA.


Novembro ! Io teruriga strangigis la kutime ĝojantajn stratetojn popolajn. Senluma aspekto. La infanoj, preskaŭ maljunetaj, havas buŝeton kuntiritan kiel la vizaĝo de la okdekjarulinoj. Kaj iliaj okuloj ŝajnas haltigitaj, senesperaj. Ĉu do tiuj senfeliĉaj geknaboj jam pripensas la seriozaĵojn ? La domaĉoj estas fermitaj. Jen unu, malfermiĝanta. Virino aperas. Homoj mortmalsatantaj devas esti kiel ĉi tiu estaĵo. Alta, maldikega, kun elstarantaj okuloj timigaj, vizaĝo plorige pala, lipoj anemie bluetaj, oreloj disstarantaj. Ekvidante tiun kompatindulinon, vi pensas pri la malĝojiga numero “ ftizio’’ de la anatomiaj muzeoj. Ŝi alvokis :



— Lilio !
Infano apartiĝis el la grupo da geknaboj kaj kuris al sia patrino. Kiel tiu de la aliaj infanoj, ŝia vizaĝo estis maljuniĝinta. Kaj tamen malgraŭ la tro frua vekiĝo, tiu knabino estis beleta. Rigardo velureca, senfine milda forflugis el ŝiaj okuloj impresantaj. Haroj brile blondaj petis kareson. Tiu admiro tuj fariĝis kompatema, kiam la senparola demandaro daŭris. Brusto, brakoj, kruroj maldikegaj. Ŝi estis dekdujara, kaj tuso, kiu kortuŝus vin, ŝajnis stertoro. Ŝia tuta estaĵo tremis. Ŝi rigardis fikse sian mizeran patrinon.

— Lilio ! iru refoje ĉe la panvendisto kaj petegu al li panon. Ni pagos certe lunde, kiam patro estos ricevinta sian sindikatan subtenon.
La okuloj de la knabineto malheliĝis. Kaj per preskaŭ nevidebla kapgesto konsentis. La patrino rehejmiĝis kaj la filino senrapide paŝis al la butiko, sidanta proksimume je ducent metroj. Antaŭe ŝi konis la respondon senkoran. Sed ŝi ne rezignis : ŝi konstruis tutan planon kaj prezentiĝis al la bakisto murmurante ankoraŭ diversajn rebatojn. Kia alloganta odoro estas, tiu de la freŝa pano al tiuj, kiuj malsatas ! La bakisto, kun ventraĉo plenega je feliĉo kaj kun vizaĝo saturita per la sango de la malsatantoj estis tie, antaŭ ŝi. Rideto krueligis lian vizaĝon ; lia brusto proplezure saltadis, kaj, per siaj grasaj fingroj, li tamburbatis la marmoron de sia vendotablo. Per voĉo kiun li deziris mieleca li alparolis.

— Kion ci deziras, knabineto ?

— Panon, sinjoro, mi petas.

— Panon ! sed ĉu vi povas pagi ĝin ?

— Sinjoro kara, patrino diris al mi ke patro ricevos lunde sian sindikatan subtenon kaj ni tuj pagos al vi nian ŝuldon.

— Ta, ta, ta, ĉio do estas virinaj diraĵoj. Legu, do, tiun ĉi afiŝeton.


Lilio legis. Ŝi estis ploronta ; la avizo diris : “ Oni ne vendas kredite. ” Ĉiu el tiuj literoj faris al ŝi grandan suferon. Necesis tamen manĝi. Kiel du arĝentaj perloj, du larmoj fariĝis en la okuloj de la knabino. Ŝi rediras :

— Sinjoro... mi... pete... gas...


La vizaĝo de la bakisto pli ol kutime ruĝiĝis. Intenco fariĝis en li. Strange brilis okuloj liaj :

— Karulineto, ci estas tiom aminda. Jen unu pano. Venu al mi, ke mi kisu vin.


Naive, la infano obeis. Sed la abomenindulo ne plu povis sin reteni. Kaj gesto avertis la knabinon... Ŝi komprenis, kaj per krio strange sonanta ĵetis al la vendisto tiun insulton :

— Malpuregemulo !


Senkonsciante ŝi forkuris.

***


De post unu monato la striko okazis. La granda produktado troplenigis la komercajn merkatojn. La nacioj interbatalis pro prezoj ; en pluraj landoj, komercaĵoj putris. Kaj la laboristoj estis devigataj labori dekdu kaj dektri horojn potage. Tiu troa produktado ne povis daŭri. La industriistoj volis malaltigi la salajron. Sed la laboristoj, kiuj vivis jam tiom mizere ne akceptis tiun salajran malaltigon... kaj ili strikis. Komencis en la karba industrio, poste, la movado etendiĝis al la aliaj fakoj : teksistoj, konstruistoj, k. t. p...


La mizero ankaŭ etendiĝis. La maljunaj laboristoj laciĝis, dum la junaj esperis, volis venkon.


En la plurinfanaj familioj, la situacio estis terura. La geknaboj malsaniĝis. La popolo koleris... Ĉu baldaŭa revolucio ? Ne, la spiritoj ne ankoraŭ estas organizitaj. La edukado vera de l’popolo restis ĥimero, la interhelpemo ne jam gvidas ĉiujn. Diversaj interesoj, tro malsamaj, evidentiĝas. Kaj la ĉefoj de la sindikatoj timas. La kaso malpleniĝas. Ĉu malvenko ? Ne, ĉar ĉiu striko, eĉ kiam ĝi ne atingas sian celon, estas paŝo al la fina batalo. Tro klare ĝi montras la internon de ĉiuj riĉuloj, de ĉiuj kapitalistoj. Eĉ la malgravaj, kiel la bakisto, la viandisto, kutime tiom ĝentilaj dum bonaj tagoj, montras sin hodiaŭ kiel ili sentas. Kaj la Popolo, malgraŭ siaj eraroj paŝas. Ĝi iras al la bela tago, al tiu plensuna tago…

Sama rubriko :


puce Enkonduko al la reta eldono de ILI de Bergiers (fare de Vinko Markov)

puce Enkonduko al la originala eldono "ILI" de Bergiers (fare deDimitriv SNEĴKO)

puce Antaŭparolo de la aŭtoro Bergiers pri "ILI"

puce NIGRA KIRMESO (el "ILI" Bergiers)

puce STRIKA SCENO (el "ILI" de Bergiers)

puce GARDOSTARANTA (el "ILI" de Bergiers)

puce FORIRO (el "ILI" de Bergiers)

puce LA ALIAJ (el "ILI" de Bergiers)

puce SUFERI (el "ILI" de Bergiers)

puce MALLIBEREJOJ (el "ILI" de Bergiers)

puce BATALOJ (el "ILI" de Bergiers)

puce ESPEROJ INTERMITAJ (el "ILI" de Bergiers)

puce VOĈOJ (el "ILI" de Bergiers)




Supren