sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita ĵaŭdon la 6an de junio 2019 . ĝis nun estas 1348 tekstoj










GARDOSTARANTA (el "ILI" de Bergiers)

Isaak Babel el Ruĝa Kavalerio



Al Kdo E. Lanti.


Kaj mi, kiu tiel malfacile povas loki, en mia primitiva korpo, la malserenon de mia fantazio, mi ricevis la lastan ĝemon de mia frato. I. BABEL (La Ruĝa Kavalerio.)



— Ŝultren !


Unu, du, unu, du ; estas la deŝanĝo de la gardostaranto.


Soldato foriras ; alia komencas...


Li estas kiel ĉiuj, la uniformo aliiginte lin.


Vesperiĝas ; ombroj vagadas ĉirkaŭ la kazerno, oferante komercaĵon malplivalorigitan. La burĝoj de la urbo ne plu volas ĝin : estas bolita viando. Por la soldatoj, ĝi sufiĉas konsiderante la prezon. Morgaŭ iuj estos ĉe la flegejo kazerna, eble oni sendos ilin al la hospitalo. Manĝado malpermesata, lakto malmulta, duona salajro, leciono profilaktika, tagoj post la liberigo...


Li ne povas foriri. Sur dudekmetra spaco li kondukas siajn paŝojn, poste haltas, denove paŝas kaj ĉiam tiel. Du horoj, du mondoj…


La placo. Meze, urinejo. Je la anguloj, lanternaj kolonoj. Etaj flamoj mokantaj : ili dancas, dancadas ĉiam... Soldatoj eliras : tramveturilo. Foririntaj... al la centro.


La centro ? Varieteaĉoj, dancejoj. Muzikistoj senjakaj... nudaj brakoj... Apum... Apum... Apum... Rapidege... duone eldirante la notojn... ĉar oni pagas laŭ la dancnombro...


Soldatoj ebriaj. Korsaĵoj ĉifonitaj... Krioj... Kriegoj... Bataloj... Polico… Malliberigitaj.


Tute la vespero estiĝis. Tie en la fundo : la katedralo. Kiel la kazerno, granda konstruaĵo : du insultoj al la civilizacio.


Nu, marŝu... ci gardostaras. Iru rekte, ci estas Soldato. Soldato de L. Moŝto. Oficiro. Haltu ! Prezentu la armilon, estas ĉefo cia... Ne ribelu... ci estas troe sola... Kaj en la kelegoj estas karceroj...


Ĉu dezertaj la ĉambroj ? Ne ! Estas animoj tie. Tiuj kiuj ne submetiĝas. Legu la titolojn : “ La Homaro ”, “ La Ruĝa Standardo ”, “ Mondo ”, “ Sennaciulo ”... Jes ili legas... Kaj ili estas soldatoj... Kiom da suferoj ! Tiuj, kiuj ne konscias, duone estas malfeliĉaj en la armea vivo, sed ili ! Tiuj, kiuj legas, konscias, sentas... kia ribelado ! Kaŝu viajn tegaĵojn, eniras galonulo...


Nu, vi, la mallaboremulo, venu purigi miajn ŝuojn...


Estu kvietaj, li estas foririnta... Sed tiuj senĉesaj suferoj ne estas vanaj... tiuj junaj cerboj estas per ili ellaboritaj... Kaj la neeviteblaĵo sin preparas... Rapidu, rapidu ! Venu la Revolucio Tumonda. Sed vi, Sinjoroj Deputitoj, reprezantantaj la laboristaron, vi estas maljunaj. Via bona ofico subtenas vin... vi ne estas pretaj, ĉu ne, por la Bela Tago ? Bridigu, bridigu nin, sed ne ĉiam, ĉar la bridiloj putros, kaj vi nur ludas laŭ Kerenska ludo.


Ni vidis tiujn de la amuzejoj, drinkantajn kaj bruadantajn. Ĉi tie ni vidas la martirojn. Ili estis nur la korpo, tiu kiu helpos : ĉi tie estas la cerbo, tiu kiu decidos. Ĉiuj estas fratoj, sed iuj estas la Pensado.


Venu, malsupreniru... dudekŝtupe. Tie en tiuj kavaĵoj senlumaj, vivas homoj, la plej bonaj : tiuj ne kaŝis la gazetojn, tiuj kiuj kriis sian kredon : La Ribelantoj. La Oficiroj nomas ilin “ la Sentaŭgularo ” de l’reĝimento. Sed “ ili ” ne pli bone pensas pri la oficiroj.


La korpoj revenas, kelkaj difektitaj. Post dek minutoj, la nomvokado okazos. La gardostaranto daŭrigas sian senfinan marŝadon ; ombroj gajnis sian vesperon, aliaj batojn. Ili foriris.


Trumpeteksono. Venu la bela sonado, tiu kiu starigos la bonan parton de l’tuta homaro kontraŭ la ekspluatistoj. Soldatoj, gelaboristoj, intelektuloj kaj vi, ankaŭ ombroj (ĉar vi venĝu pro la insulto de la nuna socio) al la atako de tiu malbona mondo. Sed ne ankoraŭ estas la fina sonado, ĉar estos tiam milionoj da diversnomaj instrumentoj kiuj harmonie koncertos, je akcentoj plenĝojaj kaj plenfieraj, kiuj kantos la batalon).


Sole ; ĉiuj reenkazerniĝintaj.


Halto : la budo. Kandelo, fajro. La mano al la poŝo : letero. Samĉambrano pasante donis ĝin al li kaj samtempe gazeton. Malpermesate estas legi dum la gardo...


Estas de ŝi. Kelkaj vortoj :


" Mi kredas ke okazos morgaŭe ; la akuŝistino venis ĉimatene kaj avertis min. Petu libertempon." “ Depost merkredo lasta, mi forlaŝis la laboron ĉe la uzino. Mi sendas al ci ekzempleron de “ La Ruĝa Standardo".


Aliaj aĵoj ankaŭ, sed malgravaj. Papero ĉifonata. La paŝado reokazas, pli nervema. La irado nur estas dudekmetra, sed la spirito iras pli malproksimen, tien, el kie la letero venis...


Denova eksono : Fajroestingigo. Ĉiuj fenestroj fariĝas nigraj. Nigra ĉio. Nigra, tre nigra estas la kazerno, ne nur morale kiel dumtage, sed ankaŭ praktike.


Ankoraŭ dek minutoj.


Halto. Kie estas la gazeto ? Jen, La kandelo nur iomete lumigas... alproksimiĝi... ellasi la karabenon kontraŭ la budo. Legi la grandliterajn titolojn :


"La Striko ĉe Borinaĝio".
"La Movado etendiĝas".
"La Ĝendarmaro alpafas la strikantojn".
"Dek Viktimoj".
"La tragedio ! La batalo por la vivo, por la pano... La gazeto disfaldita... :
"La Vivo Laborista kaj Kamparana".
"La Kazerna Vivo".


La Kazerno ! La gardostaranto interesiĝas... Malgrandaj literoj... Alproksimiĝi iom plie : Skandalo ĉe la 15a Regimento artileria.


Estas pri lia regimento. Pri kio temas ? Sed la armilo brue falas. Kaj la gardanta oficiro estis pasanta. Li rigardas kaj aliras.


— Soldato, kion vi faras ? Ĉu dormi ? Vi iros je la raporto de la majoro pro du kaŭzoj. Unue ĉar vi lasas fali vian armilon kaj due por ne saluti oficiron pasantan...
— Sed kio okazos... lumigilo en via budo ? Ni rigardu. Gazeto, Donu. Fikse ! La stelornamito formalaperas . . .

***


La majoro. La gardoficiro. Li.


— Soldato, kion vi faris hieraŭe en via budo, ĉe la lumo de kandelo ?

— Mi legis leteron de...

— Vi mensogas ! Vi legis malpermesatan gazeton. Krom tio, tiu gazeto enhavis insultan artikolon pri nia reĝimento. Ni suspektas ke vi estas la aŭtoro kaj la sendinto de tiu artikolo. Mi proponas al la kolonelo oktagan enkarcerigon por vi.

— Majoro mia, permesu... Hodiaŭ, tie, malproksime, virino doloras. Infano naskiĝas. Mi eble estas nun patro. Lasu min libertempe foriri...

— Vi ne foriros !


La ĉiutaga raporto estis sendita al la stabo. Morgaŭ la kolonelo resendos ĝin kun siaj notoj (aprobo, malaprobo, pliigo, malpliigo de l’puno ?). Morgaŭ !

***


La Infano ! Foriri. Alta muro. Duhora marŝado. Vagonaro. Tie. Tie ĉi. La Infano !


Transkurinto !


La landlimo. Senlabora. Sola ; ili estas tie en la hejmo. Sed la hejmo estas la armeo, estas la karcero, la soldata karcero.

***


Jes, returniri. Esperi spite de ĉio. La karcero malgravas. Kvar samĉambranoj jam estas en ĝi.


Cetere, ĉu la ribelanto, povas esti malliberigita ?


Li povas Pensi, se li ne povas Paroli.


(Malsana... Grave... Mortas... Virino mizera... Orfo...).


La pensado subbrulas, sama je fajro forĝeja. Etaj flamoj. Sed kelkaj pedalekiroj, kaj estiĝus altaj flamegoj.

Sama rubriko :


puce Enkonduko al la reta eldono de ILI de Bergiers (fare de Vinko Markov)

puce Enkonduko al la originala eldono "ILI" de Bergiers (fare deDimitriv SNEĴKO)

puce Antaŭparolo de la aŭtoro Bergiers pri "ILI"

puce NIGRA KIRMESO (el "ILI" Bergiers)

puce STRIKA SCENO (el "ILI" de Bergiers)

puce GARDOSTARANTA (el "ILI" de Bergiers)

puce FORIRO (el "ILI" de Bergiers)

puce LA ALIAJ (el "ILI" de Bergiers)

puce SUFERI (el "ILI" de Bergiers)

puce MALLIBEREJOJ (el "ILI" de Bergiers)

puce BATALOJ (el "ILI" de Bergiers)

puce ESPEROJ INTERMITAJ (el "ILI" de Bergiers)

puce VOĈOJ (el "ILI" de Bergiers)




Supren