sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita ĵaŭdon la 6an de junio 2019 . ĝis nun estas 1348 tekstoj










FORIRO (el "ILI" de Bergiers)



Al Dimitriv Sneĵko.


Yadidam kineh sarvam prana ejati nishratam (ĉio estanta, vibras kun la vivo, estante fariĝinta el la vivo) . HINDA DIRAĴO.


I.


Lernejo larĝfenestra, korto kahelita, plantita per kelkaj tilioj imponaj kaj bonodoraj, ĉirkaŭita de alta muro kie suprenrampis rozujoj, benkoj sur kiuj la plej ‘‘ maljunaj’’ estis skulptintaj ĉu komencliterojn, ĉu senformajn signojn, la granda tabulo nigra kie ĉiam estis ciferoj, ĉu blankaj, ruĝaj aŭ verdaj, la instruisto duonjuna kies okulvitroj bluaj ne permesis precizigi la aĝon ; jen kia estis la atmosfero de lia infanaĝo. Ne emanta la studadon, la revoj ŝajnis pli taŭgaj al lia instinkto. Je la aĝo, kiam la knaboj nur ekkomprenas aĵojn ĝis tiam por ili misterajn, Karlo skribaĉis vortludojn, kiujn li opiniis poeziaj.


Kaŝate, laŭ la vojirado, liaj kamaradoj avide tralegis la “ Grandaventurajn Romanojn ” kvincendajn. Li ankaŭ provis ŝati tiujn legaĵojn, sed ĉi lastaj, ŝajnis al li tiom sensencaj, ke li neniam poste volis koni tiujn stultaĵojn. La majstraj fragmentoj kunigitaj en la legolibro plaĉis multe pli al li. Cetere tio estis la sola libro klasika kiun li ŝatis ; sed kiel li deziris koni la sekvaĵojn al tiuj elĉerpitaĵoj ! Apenaŭ li estis komencinta vivi kun heroo, ĉi tiu formalaperis por doni la parolon al alia heroo de alia aŭtoro. Tiuj montraĵoj lasis lin pensema kaj la bela formo de l’frazoj jam plaĉis al li. Kaj dum liaj samlernejanoj rehejmiĝante diskutadis pri la lasta kajero ĉu pri Bufalo-Bil, ĉu pri Pinkerton, li paŝis malrapideme, atenteme je la flustrado de l’naturo, la koron impresitan, al la vilaĝeto kie la gepatra farmobieneto etendiĝis.


La koloro de l’ĉielo, la aspekto de la foliaĵoj, la verdaĵo de l’herbejoj, la serio multkolora de aĵoj lin ĉirkaŭanta altiris lian rigardon avideman. Kaj, kiam, matene, li aliris la lernejon, dum la astro ekradianta sekigis laŭgrade la roson kiun la nokto estis deponinta sur la arbetoj, li ĉagrenis ĉar devis iri el tiu dolĉa kvieteco, ĉar necesis reeniri tiun vastan ĉambron blankan kie oni parolis pri ciferoj kaj urboj ; unuj kiel la aliaj sensignifaj al li. Malgravis tiuj landoj malproksimaj pri kiuj oni nur raportis eksterordinaraĵojn ! Kaj tiuj ciferoj, ĉu utilus al li ? Certe ne por kalkuli la saknombron de ĉiu rikolto !


Sed, iun tagon, belete aspektanta libro, altiris lian kuriozecon ; sur la skribotablo de la instruisto, volumo el la “ Mizeruloj ” estis forgesita. La kovraĵo ilustrita montris ekleziulon per gesto protektanta, ŝaĵnis, malbonfarintulon kontraŭ grupo da ĝendarmoj. Tiu bildo plaĉis al li, kaj Karlo enpoŝigis la libron kaj laŭ tutvola paŝado li foriris el la lernejo.


Li ĵus estis enirinta sian dekkvaran jaron. Ĉi vesperon, anstataŭ komenci sian taskon, la knabego ŝoviĝis en la apudan abiejon kaj eklegis. Ĉiu paĝo legita incitis lin komenci la sekvantan. Laŭmezure ke li antaŭeniĝis, sento nova, neesprimebla fariĝis en li. La strangeco kaj la fortikeco de Ĵuan Valĵan, la bonkoreco kaj la afableco de la episkopo Miriel vekis lian admiron. Kiom maproksime li estis el tiuj aventuroj detektivaj aŭ el tiuj kapoŝnuraj heroaĵoj kiujn avide legaĉis liaj samlernejanoj ! Li ne vidis la sunon estingiĝantan je la fino de ĝia vojaĝo ; milde la vespero estiĝis kaj la unuaj steloj sin ekmontris je la ĉiela plafono, kiam Karlo sur la lasta paĝo de la libro vidis tiujn vortojn : “ Fino de la Unua Volumo ”. Ekzistis do sekvo ? Nura deziro evidentiĝis en li : posedi tiun sekvaĵon. Sed kiel ? Neniam li riskus konfesi sian senskrupulecon al la lerneja mastro. Kaj konfuzite, li rehejmiĝis...


Ĉi tiun nokton, li sonĝis pri la kandelabroj de l’bona pastro, pri la pano kiun prokompate estis ŝtelinta Juan Valĵan kaj kiu kondukis lin al la punlaborejo... Estas do ĉar ili ŝtelis panon ke oni malliberigas tiujn “ mizerulojn ”. Li komprenis la verecon en tiu ribelkrio de la senmorta majstro, li sentis kvazaŭ forton nedetrueblan, deziron paroli, preskaŭ batali, bezonon kriegi ion nedifineblan. La mateno trovis lin lacegan kaj reveman. Tamen li atingis la lernejon je la preciza horo kaj dum la lecionaro li diligentis. Depost la pasinta tago li amis pli intense tiun instruiston kiu posedis tiom admirindajn librojn. Kaj li metamorfozis la trajtojn de la bonulo en tiujn de la herooj kies plenumaĵojn li estis leginta.


Ĉiu gesto de la lernejestro ŝajnis enhavi ion alian ol kutime kaj, ĉu tio estis okuliluzio, pli ol ordinare la bluigitaj okultvitroj lin rigardis. Sed Karlo sukcesis fini diktaĵon sen malkorektaĵo kaj facile solvi ekvacion. La instruisto gratulis la knabon. Kaj, kiam la martelsonorilo estis avertinta pri la kursofino, la lernejestro iris al Karlo :


— Atendu iom, Karlo. Mi deziras paroli al ci.


La lernantoj bruege interdisputis en la vestejo.


— He ! vi, aĉulo, estas mia surtuto !

— Blindulo, estas mia kasketo !


Kelkajn minutojn post tiu bruado la instruisto frapante, unu sur alian, sian manojn, grupigis la knabojn. Kaj dekstre, maldekstre, unu, du k. t. p. .., la lernantoj babilante, laŭ vicoj duopaj, eliris el la lernejo. Kelkaj nombris sian butonkvanton, aliaj pretigis sian turbon, ĉar tuj post la liberigo, ili ekludos.


Karlo lasite sola, atendante la revenon de la lernejestro, prohonte ruĝegiĝis. Li kredis ke la instruisto ĉion sciis kaj ankaŭ konis la aŭtoron de la ŝteleto. Karlo intencis ĵetiĝi al piedoj liaj por pardonpetegi. Sed jen la instruisto reveninta, kaj alproksimiĝinte, li milde pinĉetis vangon de la infano, gratulante lin pro la esperigaj rezultatoj atingitaj :


—Bonege, mia juna amiko, fine vi komprenis ke estas necese subiĝi kaj ke estas pro via feliĉo ke mi penegas lernigi vin. Estas certe al via patro ke mi ŝuldas tian ŝanĝon ; mi plendis al li pri via enlerneja konduto, kaj, pli lerta ol mi li sukcesis pruvi al vi la nepron de la studado kaj montris la senutilon de via senĉesa revado. En la vivo, mia knabego, oni neniam sufiĉe scias. Sed daŭrigu kiel hodiaŭ kaj vi estos kontenta.


La infano estis relevinta sian helan kapon, buklharan, larĝfrontan ; liaj okuloj fiksis la lernejestron kaj, subite, varmaj larmoj ekfluis sur liaj rozaj vangoj. Ne plu povante elteni, Karlo sin ekĵetis al la brusto de la instruisto. Ĉi lasta, mirigite, ne sciis kion opinii kaj malkvietiĝante li demandis :
Nu, Karlo, ĉu ili batis vin ? Kompatinda knabo !


La lernejestro ekpripensis kaj volante konsoli la junan senesperiĝinton, li karesis liajn frunton kaj harojn.


La larmoj daŭre fluis ; sed decidiĝante :


— Sinjoro, li kriis tirante libron el sia poŝo, mi prenis tiun volumon hieraŭ. Ne estis por ŝteli ĝin, estis por legi ĝin. Kaj tiom plaĉis al mi ! Ĉu vi volas pruntedoni al mi la sekvantaĵon ?


La bonulo fiksis la knabon kaj laŭgrade liaj tratoj konfesis emocion intensan. La gesto de Karlo estis kortuŝinta lin, kaj kiel kreskaĵo de lia naskiĝa lando, rememoras la eksterregionanon pri lia tuta patrujo, tiu gesto rekondukis lin al lia junaĝo je tiu tempo kiam liaj gepatroj estis vivantaj kaj kiuj per siaj fortikaj brakoj falĉis la rikoltojn, je tiu tempo, kiam, li, studento, ŝategis la legadon de ĉefverkoj, meze de la ĉarmiga naturo. Li memoris ankaŭ ke estis “La Mizeruloj” lia preferata legaĵo, kaj aŭdante la opinion de sia lernanto li travivis kvazaŭ fierecon. Almenaŭ li pensis, mi sukcesis krei alion ol mezvalorulo kapablanta kalkuli kaj legi ; mi sukcesis amigi la Belecon.


Estis tutkore ke li permesis al la knabo legi la sekvantajn volumojn. Tiamaniere Karlo ekkonis la genian Hugo kaj povis gustumi la admirindajn heroojn de la majstra ĉefverko. Gavroŝ retenis forte lian atenton, la heroaĵoj de la pariza knabo amuzis kaj emociis lin... Kaj laŭ la legado, pasio pli ĝuste kompato al la mizeruloj naskiĝis, ĉe tiu dekkvarjara koro.


De tiam la infano adoris legi.


La lernejestro pruntedonis al li aliajn librojn.


II.


Karlo ! estas la duono de la sepa !


Estis la patrina voĉo. Lundo estis atingita kaj Karlo estis forironta...


Tiu alvoko trafis lin vekitan... De longa tempo li ekscitiĝis enlite. Do li ne redirigis la alvokon kaj post momento li estis preta.


Kiam li estis en la kuirejo, la patrino komencis litanion da konsiloj.


— Ci faros tion, ci faros tiel, k. t. p.


Li ne aŭskultis kaj, kiel ĉe ĉiuj, kiuj foriras al la nekonato, necertemo, preskaŭ malkvietemo montriĝis ĉe lia vizaĝo. Li nur manĝis iomete kaj tute ne parolis.


Ŝi daŭrigis :


— Mi pretigis ciajn bonajn ŝuojn. Ci kapvestos cin per la felta ĉapelo. Ci devas bone aspekti, ĉar la homoj de la urbo estas kritikemaj. Bone prizorgu cin. Ĉiutage skribu, ne forgesu ! Mi metis en la pakaĵo, tolaĵojn por du semajnoj, du ĉemizojn, kvar parojn da ŝtrumpetoj. Estu ĉiam ĝentila kaj honesta kun la mastro, ĉar ni estos trafe informitaj.


La minutoj forpasis kaj la disiĝo alproksimiĝis. Necesis foriri. Oni ne povis lin akompani ĝis la stacidomo ĉar la birdkorto postulis la patrinajn prizorgojn. Karlo volis esti forta ; li ne ploris, kaj la farmomastrino nur sekigis per sia blua antaŭtuko ion kvazaŭlarman, je la angulo de la palpebroj. La adiaŭoj estis faritaj. La junulo estis ekstere. La vojo invitanta lin al paŝado estis borderita duflanke per salikoj. La ondo estis deponinta milionojn da gutetojn arĝentajn sur la kratagojn. Regule, el la fundo de la apuda arbareto alvenis “ ku, ku’’ - alvokoj kaj kiel kvazaŭ por moki, la eĥo respondis imiteme. La suno ĝojemis tiuokaze kaj disdonis malavare al la kamparo treege mildajn karesojn. Kaj je la preciza momento de la ekiro, Leono (La hundo) eble komprenante la disiĝon, malgajige bojegis.


Post dekminuta paŝado, la juna vireto atingis la stacidomon, kie kelkaj kutimaj vojaĝantoj interbabilis, atendante la vagonaron por brue akiri taŭgan sidlokon kaj, tie, sin doni komforte al la ĉiutaga kartludado. La certeco de Karlo jam malplifirmiĝis, kaj je la mokantaj rigardoj de tiuj “sinjoroj”, li sin sentis preskaŭ ploronta...


Sed la vagonaro ŝajnis malrapide alvenanta, la lokomotivo desegnanta ŝafoformajn fumaĵojn. Kaj laŭ la alproksimiĝo, la rapideco ŝajnis pli impresa.


— Envagoniĝu !


Kaj jen la filo de Tomaso sur la vojo al la granda urbo kie estas belaj libroj kaj vidindaj monumentoj.

***


Du semajnoj forpasis. La infano estis jam fariĝinta junulo : li estis vestita per ĝispiedaj pantalonoj ; lia irado ne plu estis timema. La mastro estis kontenta pri li, ĉar la knabo ne ŝtelis ĉar li kontentiĝis per ridinda salajro. La laboro konsistis je la portado de la komercaĵoj al la klientaro ; estis ĉu kelkaj boteloj da parfumo aŭ da porhara tinkturo, ĉu potoj da porvizaĝa kremo. Dum iuj neokupitaj momentoj, oni lasis al li helpantajn ofico- aŭ magazeno-laborojn, la faradon de kelkaj pakaĵoj, la sendadon de presitaĵoj, la markigon de fakturoj. Oni komencis je la oka matene kaj finis je la sesa vespere. Kiel loĝejon, Karlo ricevis ĉambreton subtegmentan, kie li travivis la plej grandan parton el siaj liberaj horoj legante librojn aĉetitajn dank’ al kelkaj moneroj donacitaj de la klientoj.


Hodiaŭ, same kiel la pasintajn vesperojn, Karlo, tuj post la laboro, suriras la kvinetaĝan ŝtuparon al sia ejo. Senĝeniĝinte, li sidiĝas sur la lito kaj penseme rigardas al la luko, kie la urbo videbliĝas en panoramo diversa, domoj kiujn la jararo estis ŝancelinta inter kiuj ĉirkaŭita de la belega arĥitekturaro ; leviĝas la mondfama vesko de la xVa jarcento, la Urbodomo de Bruselo, mizeraj laboristaj domaĉoj, kaj tie la novaj kvartaloj kun konstruaĵoj betonaj.


Karlo dum revado certe ne vidis tiun spektaklon. Liaj pensoj estas alie. Li sidiĝas antaŭ tableto kaj ekskribas :


Tre karaj Gepatroj,


Mi rapideme respondu al vi por danki tutkore pro via agrabla letero kiu tiom gajigis min. Ĉiu el frazoj viaj kantas pri vilaĝo nia kaj ĉiu vorto via parolas pri iom el mi mem kiun mi lasis tie. Mi estas malproksime el vi, sed mia pensaro ne forlasis vin kaj, kelkfoje, mi kvazaŭaŭdas viajn voĉojn amatajn, interrompitajn per bojo de Leono. Ĉu ĝi pensas pri mi ?


Paĉjo, ne timu, mi estas tiel kontenta kaj bonfarta ĉi tie. La mastro estas ĝentila. Bruselo estas bela urbo ; hieraŭ mi vidis Manneken-Pis [1]. Estas maloftaĵo, sed mi ne komprenas pro kio ĝi estas tiel fama !


Dankon pro la vafloj de patrino kuiritaj. Kiel bone ili rememoras al mi la bonan odoron de la forno.


En ĉi tiu letero, mi enmetas la dekkvin frankojn, la salajron de mia semajno. Skribu ofte, tre ofte, karaj gepatroj ; viaj leteroj estigas ĉe mi tioman ĝojon.


Mil kisojn de via.


KARLO.


Alian leteron komencis li :


Mia kara Lerneja Mastro,


Viaj kuraĝigoj, kiuj estas nepraj al mi, kortuŝas min. Antaŭmomente mi skribis leteron al miaj gepatroj, en kiu mi diras ke mi vivas ĉi tie tre kare. Pro kio mi dirus la malon ? Patrino ĉagrenus kaj patro kolerus ! Sed al vi, karulo, mi povas diri tion : tre ofte mi ploras sur mia lito, kiam la vesperoj lasas min tutsolan. Mi malĝojas ! Tamen la mastro ne estas malbona al mi. Sed mi sentas ion, konsumanta koron mian, kaj mi nenion povus klarigi pri tio.


Lastan nokton, mi vidis ensonĝe vin ; mi revidis vian mildan vizaĝon kaj rememoris pri la “ Mizeruloj”. Kosetino devis multe suferi, ĉu ne ?


(Mi ploregis je la legado de Ĵak, la admirinda verko de Alfons Dode. Mi sukcesis aĉeti tiun libron dank’ al trinkmoneroj ricevitaj. Kiom oni sentas emocion je tia legado ! Vi certe konas tiun libron, ĉar vi jam legis ĉiujn belajn verkojn).


Kaj sonĝoj reestiĝis. La urbo de Bruselo en sia tuta malbeleco aperis tia, kia mi estis ĝin vidinta tra luko. Pasinte mi kredis ke ĉiuj grandaj urboj estis belaj, kia cinika mensogo ! Tiuj malbelegaj strataĉoj, tiuj homoj duone vestitaj, almozpetante sian vivon, tiuj kompatindaj maljunuloj sidantaj sur la aleaj benkoj atendante... nenion, aŭ la morton ! Kaj vintre, kion faros ili ? Ĉu bela tio ?


Ĉi tie nenio konsolanta, nek Leono, nek “ ku, ku ”, nek agrablaj birdoj, sen gajigaj floroj, sen bela suno, malproksime el la bonaj gepatroj kaj el la bonkora “ Lerneja Mastro” .


Mi devas fini mian leteron, ĉar la mastro povus protesti pro mia troa elspezo da gaso. Mi estingos kaj mi deziras ke la dormo alportu iom el “ ĉe ni ” kaj iom el “vi” .


Ĝis baldaŭ ; skribu, mi petegas, Sinjoro Instruisto.
Via.KARLO.

***


Sed la nokto nur alportis al la juna viro iom pli da senesperigo.


La bruado de la urbego laŭgrade malpliiĝis kaj la progresanta senlumeco malgajigis la ĝeneralan aspekton.


Kaj en tiu duonombro, kiom da ploroj ! Tie en la ĉambraĉoj kie edzino kaj pluraj infanoj atendas, sed vane, la revenon de la patro… ebria, eble en drinkejo... Kaj tie, kie multaj provas ekdormi malgraŭ doloriga malsato... Kaj ankoraŭ alie Mizeruloj de la urboj, kion vi pensas pri nia Sociordo ?


Jen, ĉihore, en aliaj lokoj la vivo komenciĝas, la orkestroj bruegas laŭeble plej intense la lastajn kantetojn laŭmodajn kaj dancigas la geduojn... La ĉampano fluas... La virinoj ludonas sian korpon... La ĉampano fluas... Oni sin komunikas la noblan malsanon kaj festadas dum la tuta nokto. La ĉampano fluas.


Alie ankaŭ... Oni monludas... Riĉaĵoj trafas alian posedanton... Estas milionoj... Kaj la dancado daŭras ĉiam...


Riĉuloj kaj parazitoj de la urboj, ĉu vi pensas pri la Sociordo ? Ĉu vi pensas pri tiuj kiuj malsatas, pri tiuj kiuj suferas ?


[1] Estas monumenteto, kiun multaj eksterlandanoj nepre volas vidi okaze de trairo de Bruselo, kvankam ĝi nenion signifas. Almenaŭ ĝi estas unukvalita : ĝi ne estas sekshontema, ĉar ĝi ĉiam publike urinas (L. B. ) .