sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita ĵaŭdon la 6an de junio 2019 . ĝis nun estas 1348 tekstoj










Neplusciaski : Neobalado (rimpoemo)



Por ĉiu verk’ necesas ŝvit’
Aŭ de l’ poet’, aŭ de l’ legant’.
Dominas pigr’, aŭ rajpas sprit’,
Se mankas pimp’ kaj elegant’.
Pletoras truk’, povras merit’ :
Por ĉiu verk’ necesas ŝvit’.

Leĝera lanĉ’ de semantem’
Tristigas min kiel steril’.
Kun hororeg’ kaj kalcitrem’,
Mi gvatas ĝin por maljubil’ ;
Agresas mi ĝin sen hezit’ :
Por ĉiu verk’ necesas ŝvit’.

"Koitas maskl’ kun la femal’",
Lispas fakul’ en kripta slang’.
Doloras min parietal’,
Molestas min la lingva strang’ :
Ĉu Esperant’, au Novsanskrit’ ?
Por ĉiu verk’ necesas ŝvit’.

De Zamenhof malnova klar’ !
Suspiras mi pro via for’.
Malolda la verspisistar’
Por maldescend’ al hastfuror’
Vortizas nun sen ia spit’.
Por ĉiu verk’ necesas ŝvit’.

Princo poet’, kompatu min :
Kribru l’ ercon de via min’.
Ne praviĝas ĉiu misprov’
Per ofta uz’ de truda pov’.

Sama rubriko :


puce Hilda Dresen : Ne cedu (rimpoemo)

puce Karesema : Inoj fortaj kaj inoj de forto (prozpoemo)

puce Aleksandr Ĉernov : Busa veturo (rimpoemo)

puce Georgo Deŝkin : Mevoj (rimpoemo)

puce Vasilij Eroŝenko : Antaŭdiro de la ciganino (rimpoemo)

puce Auld : Koŝmaro (rimpoemo sur foto)

puce L.Ivn : Laboristino (rimpoemo)

puce Bê Asensi : Andaluzia Ciganino (prozpoemo)

puce Valano : Havena nokto (rimpoemo)

puce Grenejo : Kompatiga kanto en liberaj versoj (prozpoemo)

puce Hankel : La simbolo de l’ amo (rimpoemo)

puce Eŭgeno Matkowski : Al niaj malamikoj ! (rimpoemo)

puce Neplusciaski : Neobalado (rimpoemo)

puce Redoulez : Memore al Johano-Luko Berĝono (prozpoemo)

::: Ĉiuj :::



Supren