Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita ĵaŭdon la 11an de aprilo 2024 . Ĝis nun estas 2904 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce G8 devas ordigi proprajn misaĵojn anstataŭ diktatori al malriĉaj landoj, kion ili faru.
puce G8-konferenco sen agrikulturistoj= pli da malsato kaj malriĉeco
puce La Kamparana Vojo alvokas ĉiujn sociajn movadojn kaj kunbatalantojn
puce Milojn da Kankunoj por klimata justeco !
puce Popolmovadoj povas starigi alternativojn por financi disvolviĝon
puce Reakiru ni la kampojn
puce Tutmonda agotago por Honduro
puce Unua tutmonda agotago kontraŭ firmaoj tutmondaj

Milojn da Kankunoj por klimata justeco !

La popolo kreas milojn da solvoj por alfronti la klimatŝanĝiĝon !


La Kamparana Vojo instigas la sociajn movadojn al mobiliziĝo en la tuta mondo


Sociaj movadoj el la tuta mondo mobiliziĝas por la 16-a Konferenco de la Partioj (KOP16, angle : COP16) organizata de la Kadro-Konvencio pri la Klimatŝanĝiĝo de UNO (UNKKK) okazonta en Kankuno de la 29-a de novembro ĝis la 10-a de decembro.


La KOP15 en Kopenhago vidigis nekapablon de registaroj fronti la radikajn kaŭzojn de la nuna klimata ĥaoso. Lastmomente, Usono maldemokrate trudis la t.n. "Kopenhagan Interkonsenton", provante elpuŝi la debaton el UNO kaj Kiotaj promesoj kaj ankoraŭ pli celkonscie favori liber-merkatajn solvojn.


Pri-klimataj diskutoj iĝis kvazaŭ grandega bazaro. Disvolvitaj landoj - historie respondecaj pri plimulto el la ellasoj de forcej-efikaj gasoj - estas elpensantaj ĉiajn eblajn trukojn por eviti redukti siajn ellasojn. Ekzemple, la "Mekanismo por Pura Disvolvo" (angle : CDM) kadre de la Kiota Protokolo permesas al landoj kiel kutime plu poluadi kaj konsumadi, dum ili pagas malaltajn prezojn teorie por ke disvolviĝantaj landoj reduktu siajn ellasojn. Kio estas fakte okazanta, estas ke firmaoj duoble profitas : ili plu poluas kaj disvendas falsajn solvojn.


Monsanto provas konvinki nin pri tio, ke monokultivado de ĝiaj GM-sojfaboj "Round-Up Ready" donas rajton je karbon-kreditoj ĉar ili kontribuus al la redukto de la forcej-efikaj gasoj varmigantaj la planedon, per akumulado de organika materio en la grundo. La komunumoj kiuj vivas najbare de sojfabaj monokultivejoj estas vivantaj ekzemploj de la mortiga kaj detrua efiko de tiuj monokultivoj. Similaj falsaj argumentoj uziĝas por vendi karbon-kreditojn bazitajn sur forsta monokultivo, agrokarburaĵaj kultivoj kaj industria best-produktado.


Multaj registaroj de disvolviĝantaj landoj, allogataj de la estontpovaj profitoj, estas privetantaj tiujn falsajn solvojn kaj rifuzas apliki aranĝojn kiuj efektive kontraŭas klimat-ŝanĝiĝon, kiel subteni la vivipovan kamparanan agrikulturon, direktante la produktadon al internaj merkatoj, aŭ starigi konkretajn energi-ŝparajn politikojn koncerne la industrion, ktp.


Ni postulas la aplikon de miloj da popol-fontaj solvoj al klimat-ŝanĝiĝo.


Jam tempo estas ke la la UN-a KadroKonvencio pri Klimat-Ŝanĝiĝo engaĝiĝu en starigo de decidigaj politikoj por kontribui al solvo de la klimata ĥaoso. La landoj devas decidi fortajn sindevontigojn por radikale malkreskigi gasajn ellasojn kaj radikale ŝanĝi la konsum- kaj produkt-manierojn.


La klimat-ŝanĝiĝo pligravigas la migrad-krizon. La sekegoj, la teruraj inundoj estigitaj de ŝtormegoj, akvo-poluo, grundo-erodiĝo kaj -difektiĝo, same kiel aliaj detruaj efikoj de la novliberala naturmedia katastrofo, estigas translokiĝon de miloj da homoj - ĉefe virinoj kaj bankrotintaj agrikulturistoj - el siaj kamparaj komunumoj, kaj perfortas ilin al urboj kaj al la Nordo, en senespera serĉo al transviv-resursoj por si mem kaj la familianoj. Ĉi tiuj "pro-klimate migrintaj homoj" kreskigas la vicojn de pli ol 200 milionoj da homoj, laŭ la Tutmonda Migro-Organizo, kiuj nun reprezentas la plej gravan migro-krizon kiun la homaro iam ajn frontis.


Ja ekzistas solvoj. Pli ol 35.000 homoj kunvenis en Koĉabambo (Bolivio) al la Popol-Konferenco pri Klimat-ŝanĝiĝo kaj Rajtoj de Patrino Tero, kunigante novajn analizojn kaj proponojn por savi la planedon. Ĉi tiuj miloj da solvoj fontantaj el la popolo ja frontas la klimatan krizon.


Ni postulas ke la UNKKK adoptu la proponojn de la Popola Interkonsento de Koĉabambo kaj malakceptu ĉiujn falsajn solvojn nun preparatajn. Inter tiuj :


Defendi terajn kaj arbarajn rajtojn


La "Reduktado de Ellasoj fontantaj el Senarbarigo kaj Difektado" (angle : REDD) devas esti malakceptita. Protekti arbarojn kaj rearbarigi difektitajn arbarojn estas devigo de ĉiuj registaroj, kio devas esti plenumata sen limigi la memstarecon, rajtojn aŭ superregon de indiĝenaj kaj kamparaj popoloj super sia lando kaj teritorio, kaj sen utiligi tion kiel pretekston por ebligi al aliaj landoj kaj al la firmaoj plu polui kaj planti arbajn monokultivojn. Teritoriaj kaj kulturaj rajtoj de indiĝenoj kaj kamparanoj devas esti eksplicite agnoskitaj en ĉiuj priklimataj interkonsentoj.


Malakcepti geoinĝenierion


Grandskalaj proponoj por celkonscie aliigi la klimaton - kiel la biokarbo kaj la genetike modifitaj plantoj por laŭdire kreskigi la reflektivon kaj la rezistivon kontraŭ sekegoj, varmo kaj salo, la sterkado de la oceanoj kaj la amasa kreo de nuboj - nur kreas novajn neregeblajn problemojn, ili ne estas solvoj. Geoinĝenierio estas nur unu ekzemplo el tio, per kio la tutmondaj firmaoj estas celantaj priludi la estonton de la planedo kaj homaro por krei novajn profit-fontojn.


Malakcepti ĉiujn karbon-komercajn planojn kaj Mekanismon por Pura Disvolvo (angle : CDM)


Karbon-komerco montriĝis ekstreme profitodona koncerne estigon de investistaj dividendoj, sed tute malsukcesis rilate redukton de forcej-efikaj gasoj. En la nova elpensita "karbon-merkato" plu defalas la prezo de karbon-ellasoj, kio favoras pluan poluon. Ĉiuj karbon-ellasoj devus esti reduktitaj ĉe la fonto mem, anstataŭ ebligi pagojn polu-rajtigajn.


Malakcepti ĉian partoprenon de la Monda Banko en la regado de la fondusoj kaj politikoj rilataj al klimat-ŝanĝiĝo.


Ni bezonas milionojn kaj milionojn da kamparaj komunumoj kaj indiĝenaj teritorioj por nutri la homaron kaj malvarmigi la planedon.


La scienca esploro montras ke kamparanaj kaj indiĝenaj popoloj povus redukti la nunajn ellasojn je 75% per kreskigo de la vivdiverseco, restaŭro de la grunda organika materio, anstataŭigo de la industria viand-produktado per et-skala diversigita nutraĵ-produktado, disvolvo de lokaj merkatoj, ĉesigo de la senarbarigo kaj praktikado de tuteca forsto-regado.


Kamparana agrikulturo pozitive kontribuas ne nur al la karbon-ekvilibro de la planedo, sed ankaŭ provizas vivtenan laboron al 2,8 miliardoj da homoj sur la tuta planedo, kaj ĝi plu estas la plej bona maniero kontraŭbatali malsaton, misnutron kaj la nunan nutraĵan krizon.


La rajto je tero kaj la depostulo pri teritorioj, nutraĵa suvereneco kaj akvo-aliro kiel komunaj bienoj kaj homa rajto, la rajto uzi, konservi kaj interŝanĝi semojn, la malkoncentrado kaj progresigo de lokaj merkatoj, estas la nemalhaveblaj kondiĉoj por ke kamparanaj kaj indiĝenaj popoloj plu nutradu la mondon kaj malvarmigu la planedon.


Aliĝu al ni favore al miloj da Kankunoj !


Kune kun diversaj organizoj, ni starigos Alternativan Tutmondan Forumon por Vivo, por naturmedia kaj sociala justo en Kankuno dum la KOP16, kiu unuigos la forton kaj reziston de kamparanoj el la tuta mondo, kiuj jam malvarmigas la planedon.


Ni alvokas sociajn movadojn, popol-organizojn kaj ĉiujn homojn el la mondo al organizo la 7-an de decembro 2010 de Miloj da stratmarŝoj kaj agoj por rifuzi la falsajn merkatajn solvojn. Ni deklaras nin en ĉiama mobilizo ĝis ni venkos la grand-merkatan negocadon en Kankuno en Decembro.


Tutmondigu ni la batalon !
Tutmondigu ni la esperon !


La Kamparana Vojo


Internacia Agad-secretariejo


La Via Campesina


Jl. Mampang Prapatan XIV/5, Jakarta Selatan 12790, Indonezio


Tel/Faks : +62-21-7991890/+62-21-7993426


rete : viacampesina@viacampesina.org


TTT : www.viacampesina.org

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio