Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce SAT-Kulturo enkondukas retan beletran felietonon (2008-01-01)
puce Manifesto de SATeH por Palestino
puce Venonta kunveno de teknika komisiono pri reta komunikado (2023-05-13)
puce SAT-anoj partoprenis en UK (2019-07-20)
puce 140-a datreveno de la naskiĝo de Lanti (2019-07-19)
puce Universala Manifesto de Esperantistoj Kontraŭmilitaj (2017-12-15)
puce Eŭropa Kontraŭfaŝisma Manifesto (2013-03-07)
puce Antaŭmendi SATajn T-ĉemizojn (2012-07-16)
puce Beta-versio de PIV nun rete konsultebla (2012-05-12)
puce Solidareco kun la greka rezistado (petskribo)
puce Malaltiĝis la vendoprezo de PIV
puce Tutmonda protesto kontraŭ leĝoj limigantaj la retan esprimliberecon
puce Referendumilo 2012
puce Petskribo kontraŭ pafaĵoĵetoj el bomboj

Voĉo el Japanio pri la strikoj en Francio

"Ni puĉu por reformo de socio kun niaj genepoj serĉantaj laboron !" — ĉi tiu hajko estas slogano, kiun oni trovis en la mitingejo de "Puĉo de Pensiuloj 2010" , kiu havis lokon en Tokio kaj en aliaj lokoj en Japanio, la 15an Oktobro 2010.

"Tuj aboliciu la sistemon de kuracado discriminacian al maljunuloj ! Sindikato de pensiuloj, Tigasako, Samukaŭo"

http://www.youtube.com/watch?v=L8xK...

Genepoj havas grandan malfacilon por trovi laborejon. Maljunuloj postulas abolicion de la sistemo de kuracado por maljunuloj, kiu deskriminacias maljunulojn, kaj postulas plibonigon de sistemo de pensio. Ili ekmarŝu kune. Bone ! Antaŭen !

Kontraste, en la reala situacio, oni frontas kontraŭ forta propagando, kiu emfazas konkuron de malsamaj generacioj. — Oni bezonas plimalmultigi publikan bonfarton por maljunuloj ; se ne, junuloj devus sin ŝarĝi per pli peza imposto aŭ asekurkotizo. — Plimaljuna generacio monopolas dungon kaj plijuna generacio suferas malaltan salajron aŭ tute ne povas trovi laboron.

La origino de tia propagando estas entreprenista mondo, kiu volas malmultigi ekspezon por teni la socion.

Vidu francojn, kiuj opozicias la projekton de reformo de pensio proponita de la registaro. Ili estas tute libera de tia kaptilo agitanta konkuron de generacioj. Multaj studentoj de liceoj partoprenas strikon kaj manifestacion. La registaro volas malfruigi la aĝon de retiriĝo kaj de komenco de ricevo de pensio. Certe laboristoj diras "Ne !" Kaj studentoj travidis : Se la aĝo de retiriĝo de antaŭuloj plilongiĝos, dungiĝo de junuloj malfaciliĝos ; Nia ŝarĝo plipeziĝos ; Tio estas la politiko de la registaro ; Nun ni ekstaru kun laboristoj kontraŭ la registaro ! Francoj pasigas tagojn de "Ni puĉu por reformo de socio kun niaj genepoj serĉantaj laboron !"

Iu franca literaturisto, kiu vivis en la tempo de Franca Revolucio, diris :"Estas multaj pensoj. Sed la penso de progreso de la Homaro celanta plibonan socion sole starigas solidarecon inter malsamaj generacioj."

La 23an Oktobro 2010, Akahata (gazeto de la Japania Komunista Partio)
Tradukita de Tetu Makino

Vidu franclingvan version sur la retejo de SAT-Amikaro.

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio