Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
20 jaroj en la mondo Esperanto -- Intervjuo kun Jakvo Schram, Prezidanto de Plenum-Komitato de SAT
2010-11-18


Jakvo Schram, prezidanto de Plenum-Komitato de SAT 
    Mi konatiĝis persone kun kamarado Jakvo Schram, Prezidanto de Plenum-Komitato de Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT) dum la 76-a Kongreso de SAT okazinta en La Chaux-de- Fonds, Svislando, de la 12-a ĝis la 18-a de julio 2003 kun 155 partoprenantoj el 28 landoj. Jakvo Schram estas de tiuj personoj, kiuj tuj impresas vin per siaj impona aspekto kaj kompetenteco. Mi esperas, ke mia intervjuo kun Jakvo Schram, kiu jam 20 jarojn aktivas en la mondo Esperanto, estos interesa kaj utila por vi.

     Ivanka: Kamarado Schram, kiam kaj kiel vi eksciis pri la lingvo Esperanto?

     Jakvo Schram: En la jaro 1989 mi aĉetis libron 'Esperanto gramatika', jes se mi bone memoras tiel estis la nomo. Mi havis tiam 43 jaraĝon kaj estis jam de jaroj aktiva en sindikato.  Mi jam konis la malfortojn de sindikatoj kiuj apenaŭ kapablis kunlabori je monda nivelo. Do, mia celo estis klopodi kontakti aliajn laboristojn en landoj dise en la mondo pere de lingvo komuna. Mia unua elekto estis la hispana, sed damne kiel malfacile lernebla ĝi estis.Mi komprenis ke necesas lerni alian lingvon. Pro iu hazardo mi daŭre havis en tirkesto faldfolion pri iu stranga lingvo kiu apartenis al neniu lando. Jen la plej utila koncepto.Ekde 1990 mi sekvis vesperkurson pri Esperanto en urba lernejo de mia Antverpeno (urbo proksima al Nederlanda landlimo).

     Ivanka: Kiam okazis viaj unuaj renkontiĝoj kun eksterlandaj esperantistoj?

 


S-ino Tan Xiuzhu, la filino de J.Schram, Jakvo Schram, 1992, Antverpeno

    Jakvo Schram: La lernado kostis al mi multe da peno ĉar mi sekvis nur bazan lernejon kaj jam laboris kiel diamantprilaboristo ekde aĝo 14. Jes mi multege legis precipe politikajn ideojn kaj pli kaj pli filozofajn verkojn.    Kiam mi estis en unua lernojaro de la kurso pri Esperanto, Antverpena klubo La Verda Stelo ricevis viziton de 3 ĉinoj, kunlaborantoj al la revuo El Popolo Ĉinio. La du viroj tuj havis loĝlokon, la virino povis loĝi en mia domo. Ŝi estis mia unua eksterlanda kontakto kaj ni diskutis pri gravegaj temoj ĝis ege malfrue. Ŝi instruis min dum unu tago multege pli ol kion mi lernis pri eksterlando dum mia vivo. Nekredeble ĝentila kaj afabla. Mi rapide serĉis en mia amaso da memoraĵoj pri Esperanto, sed ne tuj trovis la foton de ŝi.

 

    Ivanka: Mi volus scii pri via aktiveco en Antverpena E-klubo ''La Verda Stelo''?

 


Jakvo Schram elektita kiel prezidanto de E-klubo Verda Stelo -Antverpeno 

    Jakvo Schram: En 1992 mi estis elektita vicprezidanto de La Verda Stelo, tiam klubo kun 183 membroj. En la sekvanta jaro mi iĝis prezidanto de la klubo. Siatempe konata esperantisto el Antverpeno diris al mi, kiam mi iĝis prezidanto de la granda antverpena E-klubo: Nun vi estas prezidanto, kaj eble baldaŭ vi pensas ke vi estas grava. Memoru tamen, ke sen la subteno kaj helpo de la "simplaj esperantistoj" vi nur havas titolon kaj por cetere estas neniu krom simpla viro kiu devas lerni ĉion.

En la sama jaro 1993, mi aliĝis al Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT), ĉar mia revo paroli kaj havi kontakton kun laboristoj el la tuta mondo ne jam efektiviĝis. Evidente la laboro en sino de la neŭtrala movado estas ege grava por disvastigi Esperanton je bazo de neŭtraleco, sen ligi Esperanton al politika koncepto, aŭ doni ĝin en manojn de dogmemaj grupoj. Post 3 jaroj aktiveco kiel prezidanto de La Verda Stelo estis tempo por postkuri mian idealon. Tutan vivon mi agadis en sindikato, tutan vivon mi volis scii pri la sorto de laboristoj en aliaj landoj.

Estis tempo por iĝi aktiva en SAT!

 

 

 

 


SAT- kongreso 2009 -- Italio

     Ivanka: Kia organizo estas SAT?

     Jakvo Schram: SAT estas asocio por dungitoj, laboristoj, laborprenantoj, kiuj interesiĝas pri la ideoj kaj sortoj de aliaj laboristoj el la tuta mondo. Pere de uzado de la lingvo Esperanto, la membroj de SAT klopodas interŝanĝi spertojn, diskuti pri laboristaj luktoj, kritiki ĝin aŭ laŭdi ĝin. Oni komparas ideojn, klopodas pere de tio malebligi ĉe siaj membroj la dogmigon de la instruo. SAT estas politike sendependa, sed estas klara progresemtendenca. Jam de multaj jaroj mi sentas min ege feliĉa en SAT kaj precipe ekde la tempo, ke mi havis eblon viziti kongresojn, mi povis pli bone kompreni la socialajn kaj ekonomiajn problemojn de laboristoj en aliaj landoj.


Jakvo Schram dum la plej grava diamanta striko, 2003

    Finfine en SAT mi trovis tion kion mi celis. Havi kontaktojn kun laboristoj de ĉiuj landoj, ĉiuj tavoloj kaj diskuti pri problemoj kaj atingaĵoj. Estas nekredeble facile juĝi pri homoj, politikaj konceptoj, ktp, kiam oni ne troviĝas en la situacio de tiuj homoj kiujn oni juĝas. Dum lasta SAT-Kongreso la prezidantino de la OKK diris al mi, neniam juĝu!

     Nenio estas la vero, kaj eĉ tio ne estas la vero! skribis Frederik van Eeden. Ĉi tiu ora frazo akompanas min dum la vivo.

     Fine la lingvo Esperanto al mi utilis.

     Ivanka: Via opinio pri la laboro de ''Neŭtrala movado''?

     Jakvo Schram: Ĉu mi nun kritikas la laboron de la tiel nomata "Neŭtrala movado"? Tute ne! La movadoj kiuj laboras sub ŝildo de UEA havas gravan taskon. Instrui kaj disvastigi Esperanton je nivelo de neŭtraleco al ĉiuj homoj kiuj povas havi intereson en iu universala lingvo. Por tio - laŭ mi - nepre necesas ke UEA kaj la aliĝintaj grupoj restu neŭtralaj rilate al politiko en la mondo.


Jakvo Schram- Prezidanto de PK de SAT kaj Probal Dasgupta-Prezidanto de UEA 
    Evidente mi ne juĝas UEA-on ankaŭ ne povas fari tion, ĉar mi ne estas membro de ĝi.

     Ivanka: Ĉu vi ofte uzas Esperanton en via ĉiutaga vivo?

     Jakvo Schram: Esperanto ekzistas el du pilieroj. Unue, oni devas trovi lokon kie oni povas studi la lingvon. Por tio gravas UEA kaj ĉiuj asocioj ligitaj al ĝi.

     Oni devas havi eblon uzi la lingvon kiel ĉiutagan lingvon, kiel laborlingvon, kiel oni en ekonomio uzas la anglan. Pro tio mi estas ano de SAT. Mi uzas Esperanton ĉiun tagon kvazaŭ ĝi estas mia hejma lingvo. La plej granda problemo estas, klarigi al homoj kio estas la avantaĝo de Esperanto, kial lerni la lingvon. Kiamaniere klarigi, ke Esperanto donas pli ol iu ajn alia lingvo la eblon klerigi? Liberigi la pensojn de dogmoj kaj falsaj amikoj. Esperanto estas mirinda mondo kaj ĝi donas eblojn renkonti mirindajn homojn. Homoj kiuj havas ion por diri. Ĉiun jaron oni elektas "la esperantisto de la jaro" . Mi renkontis tiujn gravulojn dum ĉiu renkontiĝo de Esperanto.  


En oktobro 2004- Jakvo Schram gastas ĉe Kurisu Kei- plej elstara japana esperantisto, kiu naskiĝis en 1910 kaj mortis en aprilo, 2009. 

    Mia unua internacia gasto estis virino, kunlaboranto de El Popolo Ĉinio. Nekredeble klera virino, afabla kaj bonvolema. Fakte ŝi estis komenciĝo por mi de tute nova vivo en mondo de Esperanto. De SAT estas homoj kiel ŝi. Homoj kiuj lasas neforviŝeblan impreson de klereco kaj afableco. Homoj sen vanteco, sed kun rakonto pri la vivo. Homoj kiuj instruas vin per kion ili faras.

     Ivanka: K-do Schram, mi dankas al vi, ke vi volonte akceptis mian proponon intervjui vin kaj detale respondis al ĉiuj miaj demandoj. Mi deziras al vi daŭrajn sukcesojn en ĉiuj kampoj de la vivo pere de Esperanto.

    Karaj legantoj, vi jam legis kiel emocie Jakvo Schram rememoras pri sia unua ĉina gastino. En persona mesaĝo al mi li menciis ŝian nomon, laŭ lia memoro kaj mi decidis, vere scivoleme de mi, nepre trovi ŝin. Mi facile sukcesis, ĉar la unua kolegino, kiun mi demandis, estis ĝuste ŝi, la gastino de Jakvo Schram. Mi neniam forgesos la brilon de ŝiaj okuloj kaj la ĝojon de ŝia vizaĝo, kiam ŝi vidis lian foton. Jes, sinjorino Tan Xiuzhu, eksprezidanto de Ĉina Esperanto-Ligo estis la unua gastino de Jakvo Schram, Prezidanto de Plenum-Komitato de SAT.

     Vere okazas mirakloj en Esperantujo.

     Ĉi tie vi trovos ĉiujn informojn pri SAT- www.satesperanto.org

 
Lastatempe eldoniĝis la papera“Espero.com.cn 2009".Ĝi estas 49-paĝa revuo kun formato de 22x28 cm, kolektante pli ol 100 fotojn modernajn kaj historiajn kaj pli ol 20 interesajn artikolojn, prezentas al la legantoj la ĉinan vivon, kulturon, ekonomion kaj informojn pri Esperanta movado.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng