Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita merkredon la 20an de septembro 2017 . Ĝis nun estas 2495 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Venonta kongreso | SAT-kulturo | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | Fakoj | Informoj | Ligoj | Arĥivoj | Membriĝi

En la sama rubriko

puce SAT-Kulturo enkondukas retan beletran felietonon
puce 1a de majo kontraŭ la salajrata laboro
puce 20 jaroj en la mondo Esperanto — Intervjuo kun Jakvo Schram, Prezidanto de Plenum-Komitato de SAT
puce Alparolo al la salajruloj, senlaboruloj, studentoj kaj senstabilistoj el Eŭropo
puce Antaŭmendi SATajn T-ĉemizojn
puce Beta-versio de PIV nun rete konsultebla
puce DUMVIVA MEMBRECO
puce Egiptio : la strikoj pludaŭras malgraŭ la alvokoj de la armeo
puce Eldonoj de la kooperativo de SAT en 2011
puce Eŭropa Kontraŭfaŝisma Manifesto
puce Fetoraĉas !
puce Helpu al Vinilkosmo ! - Mendu esperantajn muzikdiskojn !
puce Homĉeno kontraŭ militbazo en Okinavo
puce Malaltiĝis la vendoprezo de PIV

Alparolo al la salajruloj, senlaboruloj, studentoj kaj senstabilistoj el Eŭropo

PNG - 11.7 kb

Ni estas grupo da salajruloj de diversaj sektoroj (fervojistoj, instruistoj, komputikistoj…), da senlaboruloj kaj senstabilistoj. Dum la ĵusaj strikoj en Francio, ni kuniĝadis en Ĝenerala Interprofesia Kunveno, unue sur la kajo de trajnostacio (Stacio de l’ Oriento, Parizo), poste en ĉambro de la Laborborso. Ni celis kunigi plej vaste eble laboristojn el aliaj urboj parizregionaj. Ĉar ni estis lacaj pri la klaskunlaboro de la sindikatoj kiu kondukis nin plian fojon al malvenko, ni celis nin organizi memstare por provi unuigi la sektorojn strikantajn, vastigi la strikon kaj memmastrumi pere de la strikantoj niajn luktojn.

Al milito sociala de la kapitalistoj la laboristoj devas kontraŭmeti klasan lukton

En Britio, en Irlando, en Portugalio, en Hispanio, en Francio… en ĉiuj landoj, ni estas ĉiuj senkompate atakitaj. Niaj vivkondiĉoj difektiĝas.

En Britio, la registaro Kamerona anoncis la malaperigon de 500 000 dungopostenoj en la Publika Funkcio, tranĉojn de 7 miljardoj da sterlingfuntoj en la socialaj buĝetoj, la triobligon de la universitat-aliĝa pago, ktp…

En Irlando, la registaro Kaŭena tuj malkreskigis la minimuman horan salajron de pli ol unu eŭro kaj la pensiojn de 9%. En Portugalio, la laboristoj frontas rekordan nivelon de senlaboreco. En Hispanio, la „tre socialista“ Zapatero ne ĉesas draste dehaki ĉiuspece la monhelpojn por senlaboruloj, la socialajn kaj medicinajn helpojn…

En Francio, la registaro daŭrigas la frakason de niaj vivkondiĉoj. Post la pensioj, viciĝas la sano. La aliro al kuracado iĝis pli kaj pli malfacila por la laboristoj : ĉiam pli da kuraciloj nerepagitaj, kresko de la kotizoj por privataj san-mutualoj, malaperigoj de postenoj en la malsanulejoj publikaj. Kiel la tuta Servo Publika (poŝto, elektra liverado, telekomunikado), la sansistemo estas malkonstruata kaj privatigita. Rezulto : milionoj da familioj laboristaj ekde nun ne plu povas sin kuraci !

Tiu politiko estas vivgrava por la kapitalistoj. Fronte al la disvolviĝo de la krizo kaj al la disfalo de tutaj pecoj de la ekonomio kapitalista, ĉi-lastaj trovas malpli kaj malpli da merkata profitofonto por siaj kapitaloj. Ankaŭ ili des pli urĝiĝas por privatigi la Servojn Publikajn.

Tamen tiuj novaj merkatoj estas laŭvide produktivaj eblecoj pli malvastaj ol la mondaj ekonomiaj firmiĝaĵoj kiel konstrusektoro, aŭtomobilo, petrolo…. Ili ne ebligas, eĉ plejbonokaze, novan impeton sanigan por la ekonomio. Tial, en tiu kolapsa kunteksto, la lukto por la merkatoj estos plej furioza por la grandaj firmaoj internaciaj. Alidire, ĝi estos afero pri vivo kaj morto por la investistoj de kapitalo. En tiu lukto ĉiu kapitalisto rifuĝos malantaŭ sia Ŝtato por sin defendi. Nome de la defendo de la ekonomio nacia la kapitalistoj provos katenigi nin en sia ekonomia milito.

En tiu milito la viktimoj estas… la laboristoj. Ĉar post la defendo de la ekonomio nacia ĉiu burĝaro nacia, ĉiu Ŝtato, ĉiu mastro provas redukti siajn „kostojn“ por bonteni sian „konkurkapablon“. Konkrete ili ne ĉesos intensigi la atakojn kontraŭ niaj labor- kaj viv-kondiĉoj. Se ni lasas ilin fari, se ni plu akcepas nin senigi je io ajn, tiuj fordonoj ne konos finon. Ili malkonfirmos ĉion ĝis niaj ekzist-kondiĉoj !

Laboristoj rifuzu lasi sin dividi laŭ korporacio, sektoro aŭ nacio. Ni rifuzu ekonomie ekbatali sur ambaŭflankaj landlimoj. Ni batalu kune kaj unuiĝu en la luktoj ! La krio alvokita de Markso estas daŭre plej aktuala : „Proletoj el ĉiuj landoj unuiĝu“.

Ni laboristoj memmastrumu niajn luktojn

Hodiaŭ, la laboristoj el Grekio aŭ Hispanio, la studentoj el Britio luktadas kaj endanĝeriĝas pro registaroj dekstraj kaj maldekstraj, kiuj servadas klasojn regantajn. Kiel ni en Francio, vi frontas registarojn kiuj subpremas perforte la laboristojn, la senlaborulojn, la studentojn kaj la liceanojn.

Francie ĉi-aŭtune, ni celis nin defendi. Ni estis milionoj surstrate rifuzantaj tute kaj sendiskute tiun novan atakon. Ni bataladis kontraŭ tiu nova leĝo kaj kontraŭ ĉiuj trudŝparaj rimedoj plenrekte tuŝantaj nin. Ni diris „Ne !“ al kresko de la senstabileco kaj de la malriĉeco.

Sed la plursindikata unuiĝo nin kondukis memvole al malvenko kontraŭbatalante la disvastiĝon de la strika movado : Anstataŭ disrompi la barilojn profesiajn kaj korporaciajn por unuigi plej vaste la laboristojn, ĝi fermis la kunvenojn ĝeneralajn de ĉiuj entreprenoj al la aliaj laboristoj.

Ĝi organizis spektaklajn agojn por „bloki la ekonomion“ sed nenion faris por organizi strikpostenojn aŭ rotaciajn strikpostenojn kiu povus altiri aliajn laboristojn en la batalo. Tion laboristoj kaj senstabilistoj faradis. Ĝi traktis nian malvenkon kaŝe al ni, malantaŭ la pordoj fermitaj de la ministraro.

La plursindikata unuiĝo neniam forĵetis la leĝon pri la pensioj, ĝi eĉ ripetis plurfoje ke ĝi estas „necesa“ kaj „nepra“ ! Aŭdante ĝin, ni devus kontentiĝi petante kun ĝi „pli da traktadoj inter registaro, posedantoj kaj sindikatoj“, „pli da modifetoj de la leĝo por reformado plej justa kaj senpartieca“…

Por lukti kontraŭ ĉiuj tiuj atakoj, ni nur povas kalkuli je ni mem. Koncerne nin, ni defendis dum tiu movado la neceson por la laboristoj organiziĝi laborloken en Ĝeneralaj Kunvenoj memdecidaj, kunordigi naciskale por direkti la movadon strikan elektante delegitojn ĉiumomente eksigeblajn. Nur lukto animita, organizita kaj kontrolita de la tuto de la laboristoj, tiel rimede kiel cele, povas krei la kondiĉojn necesajn por garantii la venkon.


Ni scias ke la batalo ne finiĝis, ke la atakoj daŭros plu, ke la vivkondiĉoj malfaciliĝos kaj, ke la sekvoj de la krizo de la kapitalismo nur plimalbonigos la situacion. Ĉie en la mondo, ni devas do batali. Por tio, ni devas retrovi fidon je niaj propraj fortoj :

Ni kapablas memmastrumi niajn luktojn kaj nin kolektive organizi.

Ni kapablas debati senvuale kaj frate „liberigante la parolon“.

Ni kapablas kontroli vere la irigon de niaj debatoj kaj decidoj.

La Ĝeneralaj Kunvenoj ne devas esti direktitaj de la sindikatoj sed de la laboristoj mem.

Ni devas batali por defendi niajn vivojn kaj l’ estontecon de niaj infanoj ! La ekspluatatoj tutmondaj estas gefratoj el unu sola klaso !

Nur nia unuiĝo translandlima kapablos terenĵeti tiun ekspluatadan sistemon.

Partoprenantoj de la Ĝenerala Interprofesia Kunveno „Stacio de l’ Oriento“ (franclingve „Gare de l’Est“) kaj „Francilio“

Por nin kontakti : interpro ĉe riseup.net


Elfrancigis Ĵomo Blanŝezo.

Fonto : http://www.auvergne-indymedia.org/a...

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto@satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj@satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj@satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

PNG - 436 bitokoj
fabrikita en esperantio