Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce Kunveno de la Komunista Frakcio de SAT en la Augsburga kongreso - 1997
puce Konciza Raporto de la SAT-Kongreso en Alikanto - 2002
puce Kunsido de la frakcio dum la SAT-Kongreso en Beogrado
puce Kunveno de komunista frakcio en SAT kongreso 2008 8 11
puce Raporto pri kunsido de la komunista frakcio en Braŝovo (aŭgusto 2010)
puce Protokolo de la kunveno de la Komunista Frakcio dum SAT-Kongreso en Sarajevo (aŭgusto 2011)
puce Kunveno de komunista frakcio dum SAT-Kongreso en Nitra 2015
puce Kunveno de la Komunista Frakcio dum SAT-Kongreso en Hercbergo, 2016
puce Protokolo pri la kunveno de la komunista frakcio en Gimpo, aŭgusto 2017
puce Protokolo pri kunveno de la Frakcio en Barcelono (2019)
puce Protokolo de la KF-kunsido dum la 93a SAT-kongreso en la reto

Raporto pri kunsido de la komunista frakcio en Braŝovo (aŭgusto 2010)

Dum la 84a SAT-Kongreso okazis la kutima kunveno de la komunista frakcio de SAT. Ĝi komenciĝis per raportoj pri la situacio de la komunisma movado en la diversaj landoj de la ĉeestantoj (Rumanio, Bosnio, Britio, Francio). Poste, ĉar la celo de la frakcio estas varbi komunistojn al Esperanto, estis pridiskutita la poresperanta agado en komunista medio. En Britio la ĉefa ebleco estas budo dum la somera universitato de la Komunista Partio de Granda Britio (KPGB). En Francio, regula propagando okazas ĉe budoj en komunistaj festoj en diversaj urboj (apud Parizo, Ortezo, Grenoblo).

Kompleta raporto pri la kunveno estas rete legebla ĉe :
http://www.satesperanto.org/Raporto-pri-kunsido-de-la.html
.

Informoj pri atingoj el aliaj landoj estas ĉiam bonvenaj, kaj sendeblaj al Ron Lynn, 15 Canterbury House, Royal Street, LONDON GB-SE1 7LN. rete : ronsnafulin ĉe phonecoop.coop.

Komunista frakcio

Ĉeestis : Mira Makiviĉ, Mihai Trifoi, Emil Tudorache, Vinko Markovo, Ron Lynn, Roberto Pontnau

Ron : ĉi tiu kunveno estas oficiale la kunveno de la komunista frakcio, sed ĝi estas malferma kunveno. Kutime ni komencas kun raporto pri la situacioj en la diversaj landoj de la komunistaj, trockiistaj aŭ ĝenerale maldekstraj organizaĵoj, kiuj ĝenerale lamas aŭ disiĝis.

Emil Tudorache : la komunista ideo perdis plej multe en Rumanio pro la sperto de la sovetia tempo. Ni multon eksciis pri la negativaj aspektoj kaj krimoj faritaj en Sovetunio. Ni vidis dokumentojn montrante la kunlaboron inter Hitler kaj Stalin. Mi vivis tiun tempon kaj sciis nenion pri tio. Ni ja iom aŭdis pri tio, sed nun ricevis konkretajn pruvojn, ne nur onidirojn. Ankaŭ pri la negativaj aspektoj, kiuj ekzistis en nia lando. Tamen ekzistis ankaŭ bonaj aspektoj rilate la socialan organizon. Mi vizitis unufoje Svedion, kaj tie vidis multajn bonajn socialajn aspektojn, kiuj devus esti enkondukitaj en Rumanio laŭ la programo de la komunista partio. Tiam la sekureco de la laborlokoj estis tre bone farita. Pro la fakto ke Rumanio estis tre multe izolata lando, ni ne konis la ĝeneralajn aspektojn kiuj ekzistis en la cetero de la mondo. Propagando estis ne tre forta sed estis la nura ekzistanta. Ni ne havis eblecon legi dokumentojn en la bibliotekoj.
Sekretaj socioj. Mi ne povis atingi la informojn, kvankam scienca esploranto (lokomotivinĝeniero).

Ron : ĉu nun ekzistas maldekstraj partioj ? Mi provis kontakti ilin antaŭ tiu ĉi kunveno sed tute sensukcese. Esperis, ke kontaktoj eblus kadre de ĉi tiu kunveno.

Emil : ĉe ni ne estas malpermesate paroli pri la afero kiel en Pollando. Sed aliaj kialoj por la perdoj estas la perdo de la fido de la loĝantaro rilate al la politikistoj ĝenerale. Tute mankas fido en politikaj partioj. Ili estis uzataj de la estraranoj de la mondo por dispartigi la popolojn kaj regi ilin pli bone. Ĉiuj politikaj partioj havas estraranojn, kiuj estas nur obeemaj al la mondaj regantoj, kiuj estas kaŝitaj. Ni vidas, ke al la estraro de la socia piramido estis permesita riĉiĝi persone.

Ron : tamen devas esti aliaj homoj, kiuj zorgas pri la laboristaj problemoj.

Emil : ili ekzistas, sed ne havas decidpovajn postenojn. Ni observis, ke unu el la politikistoj ŝanĝis la partion kiam la povo transiris al alia partio. Tio estas la kazo de la urbestro de Braŝovo. Li estis tre bone konsiderata rilate la mastrumadon de la urbo. Sed intertempe estis al li faritaj ses procesoj. Li nun volas ŝanĝi la partion ĉar li sentis, ke la socialdemokrata partio baldaŭ venkos. Potenculoj ne havas propran ideologion.

Mihai : problemo estas, ke neniu sistemo estas perfekta. La homaro daŭre estas survoje al evoluo. Ĉiam ni devas pensi pri la antaŭaj situacioj. Ankaŭ en diversaj regionoj de la mondo, estas landoj kiuj estas estrataj de diktatoraj reĝimoj, kiuj kaŝas proprajn krimojn. Eĉ nun ekzistas leĝo, kiu protektas ĉion dum 20 jaroj. Dum la periodo post Ĉeuŝesku, la homoj rajtis legi proprajn politikajn dosierojn. Iuj deputitoj devis demisii pro kunlaborado kun la Sekureco. Ankoraŭ hodiaŭ daŭras la timo paroli pro tiuj spertoj. La politikan vakuon plenigas pliaj karieristoj. En ĉiuj komunistaj landoj estis unu partio. Tiu granda partio disiĝis en pli multaj aliaj, kiuj ŝanĝis la nomon. Ĉe la fino restas la sama afero : la politika potenco ĉiam volas profiti pri la situacio. Kia estas la plej bona orientiĝo ? Nur tiu, kiu donas pli bonan vivnivelon al la popolo. Antaŭ monato ĉe televido estis anoncite, ke ŝajne refondiĝis iu komunista partio.

Ron : ĉu ĝi estas iel kontaktebla ?

Mihai : eble per reto.

Emil : la komunisma ideo progresas nun, ĉar idealisme temas pri bonaj ideoj, kvankam praktike ili ne estis bone plenumitaj.

Mira : en Bosnio ekzistas kelkaj komunistaj organizoj. Ankaŭ la nepo de Tito havas organizon komunistan en Beogrado. Havas programon en Bosnio. En Banja Luka ekzistas organizo "Josip Broz Tito". Ankaŭ kelkaj homoj havas bonajn ideojn pri komunistoj, sed ĝenerale en Respubliko Serba regas socialdemokratoj. La homoj tamen timas nun havi diversajn ideojn.

Ron : sed Jugoslavio ne spertis la kruelecon de Sovetio.

Mira : konas kelkajn homojn en Beogrado en komunista organizo. Bonaj informinterŝanĝoj kun sovetaj kaj kubaj organizoj. En Bosnio estas ankaŭ kelkaj organizoj, sed mi ne scias pri iliaj aktivecoj.

Mihai : ĉu en ĉiuj landoj ekzistas komunista organizo ?


Ron :
la problemo estas, ke eĉ estas tro da etaj organizoj. Antaŭ kelkaj jaroj organiziĝis socialisma alianco, sed subite la plej granda el ĉiuj organizoj detruis la tutan aferon.

Emil : alianco estas tre bona ideo, sed malfacile realigebla.

Ron : oni povas havi malsimilajn ideojn, sed tamen kuniĝi por la balotoj.

Mira : kiom da membroj ?

Ron : certe miloj entute. La situacio daŭras. Mi mem ne estas membro de iu partio, sed subtenas finance la komunistan partion de granda britio (KPGB), kiu estas la plej serioza el ĉiuj. Ĝi eldonas semajnan ĵurnalon, kun tre interesaj artikoloj. Ankaŭ ekzistas IKEK, kiu eldonas monatan gazeton, sufiĉe malferma pri ideoj. Problemo ekzistas pri nericevo de sufiĉaj kontribuoj. KPGB organizas ĉiujare tritagan komunistan universitaton en Londono, kiu eĉ invitas reprezentantojn de aliaj organizoj. Eĉ unu prelego estis farita de tiu, kiu detruis la antaŭan aliancon. Mi tre ŝatas tiun sintenon pri liberaj diskutoj.

Vinko : en Francio estas daŭre sufiĉe forta kompartio, kun centmilo da membroj, sed kun tamen multaj kontraŭdiroj. Unu el ĝiaj malfortaj flankoj estas, ke kvankam ĝi entenas amason da kuraĝaj kaj sindonemaj aktivuloj, ĉi tiuj ofte emas fokusiĝi al praktika laboro kun tuja efiko, kaj neglektas teorian studadon. Multaj tute ne interesiĝas pri marksismo, kaj kontentiĝas per tre konfuzaj ideoj.

Mihai : kiel vi klarigas la grandan progreson de la Ĉinoj ?

Ron : mi opinias, ke oni konstruas kapitalismon tie. En orienta eŭropo, estis laŭnome komunistaj partioj, kiuj subtenis la sistemon. Ankaŭ en Germanio estas tiu nova organizo "La Maldekstro", kiu gajnas sufiĉe rapide subtenon.


Mira :
kial okazis forlaso pri la marksismo ?

Vinko : verŝajne, ĉar multaj havis religieman rilaton al ĝi, kaj ĉesis "kredi" post la falo de Sovetunio, anstataŭ serioze studi la situacion.

Emil : malfido al politikistoj ankaŭ venas de tio, ke la malnovaj estraranoj venas de la malnova komunista partio. La gepatroj instruas la infanojn ne enmiksiĝi en la politiko. 90% de la familioj instruas tion. Multaj politikistoj estas oportunistoj, kiuj deziras supreniri en la socia piramido.

Ron : rolo de la komunista frakcio estas provi enkonduki Esperanton en la laboristaj partioj. Kiel statas la situacio en la diversaj landoj de la ĉeestantoj ?

Vinko : en Francio, la ĉefa aktivaĵo estas starigo de budo dum Homarfesto apud Parizo, dum 3 tagoj en septembro kaj kun 500 000 vizitantoj. Krome eblas ankaŭ prezenti Esperanton dum lokaj festoj de la partio. Tio okazis ĉi-jare en Grenoblo, aliajn fojojn en Pirenea regiono aŭ en Liono.

Ron : en Britio, Stan Keable ĉiam serĉas oportunon por levi la demandon pri esperanto dum la komunista universitato, sed lastatempe ne estis ebleco uzi ĝin, ĉefe pro manko de taŭgaj propagandiloj. Ĉu en Bosnio oni diskutas pri esperanto en maldekstraj cirkloj ?

Mira : jes, sed mi ne sekvis tion.

Ron : bedaŭrinde en la du landoj kie la laborista esperanto movado estis forta, ili detruis la movadon.

Emil : rilate reformojn, la plej bonaj estis faritaj en Ĉinio. En Rumanio la nacia ekonomio estis detruita.

Mihai : politikistoj havas la teorion detrui ĉion malnovan, sen anstataŭigo.

Emil : pro la ideo ke la kolektiva farmo estis komunista, ĉiuj kolektivaj kolĥozoj estis detruitaj. La ĉeĥoj ne detruis tion, sed ŝanĝis la nomon.

Ron : ankaŭ en Eŭropo tiu privatigo daŭras. Terura sperto pri privatigo de la fervojoj.

Emil : ĉe ni privatigo signifas detruon de ĉio. Ĉi tie esti du aŭ tri fabrikoj por lokomotivoj de 200 jaroj en Banato. En Craiova estis forta uzino, kaj ankaŭ en Bukureŝto (frabriko de la 23a de aŭgusto). Usona privatigo. La nova mastro ne pagis la elektron en la entrepreno, ne pagis gason, ne pagis la krudmaterialon, kaj detruis en nur tri jaroj komplete la fabrikon. Ĉi tie en Braŝovo estis granda kaj bona entrepreno por industrio "Hidromekan", pri lokomotivaj pecetoj, kie mi laboris por kontrolado de dizelmotoroj. Havis bonan teĥnologian bazon, kun maŝinoj el Germanio, Japanio kaj Usono. Poste pere de la reformo ĉiuj tre novaj kaj utilaj maŝinoj estis vendataj kiel rustita fero. Tereno vendita por konstruo de hoteloj kaj bankoj.

Ron : tio okazas ĉie. Britaj fabrikoj translokiĝas al Barato.

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio