Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce La 11an de marto 2011
puce La 12an de marto
puce La 13an de marto
puce La 14an de marto
puce La 15an de marto
puce La 16an de marto
puce La 17an de marto
puce La 18an de marto
puce La 19an de marto
puce La 20an de marto
puce La 21an de marto
puce La 22an de marto
puce La 23an de marto
puce La 24an de marto

La 15an de marto

Nun, je la 22a kaj 28 minutoj, mi sentis grandan tremon. Tiu ĉi estas la plej granda tertremo post tiu grandega tertremo. Ĝia epicentro estis en la gubernio Ŝizuoka, en kiu situas monto Fuĵi. Sismologoj antaŭvidas kun certeco, ke laŭ la marbordo de tiu gubernio okazos granda tertremo en la proksima estonteco, sed ĝis nun malofte okazis tertremoj ĉi tie kaj des malpli enlande de tiu regiono. Antaŭ 300 jaroj la monto Fuĵi erupciis, do homoj foje timas ĝian denovan erupcion. Hodiaŭ vespere mi havis kunsidon kaj tie iu montris al mi romanon pri la grandega tertremo kaj la sekvantaj akcidentoj de nukleaj reaktoroj en Japanio, tial la ĵus okazinta tertremo donis al mi ne malgrandan ŝokon, kvazaŭ la simila krizo atakus Japanion.

Ĝis hodiaŭ klariĝis, ke ĉiuj 4 reaktoroj en la nuklea centralo de Hukuŝima estas grave difektitaj, kvankam iliaj funkcioj estas haltigitaj :
Pri la 1a kaj la 3a, jam la kovrilaj domoj estis eksploditaj kaj oni nun malvarmigas la reaktorojn per mara akvo.
Pri la 2a, je 6:14 aŭdiĝis eksplodbruo. Oni supozas, ke parto de la subprema akvujo (angle, suppression pool) estis difektita.
Pri la 4a, kiu ne funkciis, kiam okazis la tertremo, akvo mankas al la konservejo de brulaĵbastono kaj tio kaŭzas ĝian varmiĝon. La samo povos okazi al la 4a kaj la 5a.
Pro tiuj problemoj la registaro ordonis al la loĝantoj inter la radiusoj de 20 kaj 30 kilometroj ne ekstereniri kaj fermi sin en konstruaĵoj. Homoj loĝantaj eĉ ekster tiu radiuso sentas sin timigitaj kaj mem decidis translokiĝi al aliaj regionoj. La vojoj al Tokio kaj aliaj lokoj estas plene ŝtopitaj per aŭtomobiloj.

Posttagmeze en Tokio kaj la ĉirkaŭaj urboj oni kaptis nekutiman kvanton da radioaktiveco :
 Iŭaki (sude kaj proksime de la centralo) : 23,72 mikro-Sievert (?-oble)
 Tokio : 0,809 mikro-Sievert (22-oble pli granda ol antaŭe)
 Saitama : 1,222 mikro-Sievert (40-oble)
 Maebaŝi (mia urbo) : 0,218 (15-oble)
Tamen oni diras, ke tiu kvanto tute ne gravas por nia korpo.

Laŭ la novaĵo en televido, je la 22a horo mortintoj estas 3373, malaperintoj 6746 (subite la nombro malgrandiĝis. Kialon mi ne scias, eble eraro ?) kaj rifuĝintoj 440000, inter kiuj estas inkluzivitaj loĝantoj kiuj rifuĝis pro la nuklea akcidento. Multaj rifuĝintoj estas maljunaj (ĝenerale pli ol 25% de la loĝantoj en Japanio estas maljunaj, kaj des pli maljunaj estas loĝantoj en provincaj urboj) kaj malsanaj, tial la vivo en rifuĝejoj fariĝos pli kaj pli severa por ili.

Unu sola bona novaĵo hodiaŭ estas, ke du homoj estis savitaj el la ruinoj 90 horojn post la tertremo.

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio