Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce La 11an de marto 2011
puce La 12an de marto
puce La 13an de marto
puce La 14an de marto
puce La 15an de marto
puce La 16an de marto
puce La 17an de marto
puce La 18an de marto
puce La 19an de marto
puce La 20an de marto
puce La 21an de marto
puce La 22an de marto
puce La 23an de marto
puce La 24an de marto

La 16an de marto

Hodiaŭ matene finfine mi ricevis retmesaĝon de s-ro Teduka, kiu loĝas en la urbo Tagaĵoo atakita de la cunamo. Li skribis jene : “Mi fartas bone. Mia domo ne estas difektita per la tertremo, sed diversaj servoj ankoraŭ ne funkcias. Mankas bezino, do mi decidis ne uzi aŭtomobilon. Ĝis hieraŭ mi vidis flamegojn kaj fumojn el la benzinrezervejo. Sur la stratoj ne foraj de mia hejmo estas tie kaj ĉi tie disĵetitaj multaj aŭtomobiloj kaj grandaj ŝarĝaŭtoj transportitaj per la cunamo”.
Hodiaŭ matene en mia gubernio multe ventis. En la Toohoku-regiono multe neĝis ! Kiel malvarme kaj solece ili pasigis la nokton ! Mi ne povis ne plori.
Hodiaŭ vespere ni planis havi estraran kunsidon de Kantoo-Esperanto-Ligo en Tokio, sed ni nuligis ĝin, ĉar la trafika servo ne estas normala. Jam multaj kunvenoj estas simile nuligitaj : La 12an kaj la 13an en mia gubernio okazus la tutlanda edukada kunveno, en kiu mi partoprenus, sed oni nuligis ĝin. Tutlandaj kaj internaciaj konkursoj de teniso, golfo, maratono, skiado ktp., kiuj okazus en la lasta semajnfino, estis nuligitaj. Baldaŭ komenciĝos la profesia basbalkonkurso ĝis aŭtuno, sed ĉar unu teamo havas sian bazon en la urbo Sendai trafita de la tragedio kaj ĝia basbalejo estis difektita, oni decidis prokrastigi la komenciĝon. En la venonta semajno komenciĝos Tutlanda basbalĉampioneco inter superaj mezlernejoj, kaj la okazigon aŭ prokrastigon oni decidos baldaŭ. Partopreni en ĝi kiel reprezentantoj el la gubernioj estas granda revo kaj honoro de lernantaj basbalistoj, tial se oni nuligus la okazigon, tio estus granda ŝoko kaj malespero por tiuj.
Marto estas monato por kursofinaj ceremonioj, sed oni ne povas okazigi tiun ceremonion en multaj urboj. En televido mi foje vidas jam preparitajn ornamojn por tiu ceremonio en la granda salono de lernejo, kiun oni nun uzas kiel rifuĝejon. Laŭ ĵurnalo Asahi, en mezlernejo en la urbo Kurihara, oni okazigis la ceremonion. Tiuj kursofinantoj jam en 2008 spertis grandan tertremon, kaj ĉi-foje denove tiun tragedion. Sugaŭara Ŝun, unu el la kursofinintoj, diris kun larmoj : “Mi pensis, ke ni ne havos la ceremonion. Ĉiuj suferas multe, do des pli kuraĝe mi paŝos antaŭen kun espero”.
Kaj samtempe tiuj nuligoj donas grandan damaĝon al la ekonomio. En februaro nove ekfunkciis Ŝinkansen (rapida trajno) de Tokio al la urbo Aomori situanta ĉe la pinto de la Honŝuu-insulo, sed nun pro la tertremo tiu linio ne funkcias. Oni multe atendis turistojn, precipe en la sezono de sakuro, sed multaj homoj ne emas vojaĝi en tia malĝoja etoso. Certe sekvos bankrotoj de hoteloj kaj maldungoj. Damaĝo de la tertremo estos ne kalkuleble granda por nia ekonomio.
Kiel oni traktas kadavrojn ? En Japanio nuntempe preskaŭ ĉiuj mortintoj estas kremaciitaj, sed en tiu ĉi kriza situacio tio ne eblas, tial la ministro de bonfarto decidis specialan regulon, por ke oni povu enterigi tiujn mortintojn sen permeso de la urba aŭ vilaĝa estro, sed nur kun mortatesto de kuracisto. Kiam oni ne povos identigi kadavron, oni fotos ĝin, konservos ĝiajn harojn kaj enterigos ĝin. Estas malĝoje, ke multaj homoj finas sian vivon tiamaniere.
Temas pri la reaktoroj, la situacio estas preskaŭ sama kiel hieraŭ. Oni planis malvarmigi la reaktorojn, ĵetante akvon el helikopteroj, sed anticipa mezurado de radioaktiveco sur tiuj trovis ĝin tro forta, ke oni ĉesis plenumi tiun projekton.
Laŭ la veterprognozo ankaŭ morgaŭ estos tre malvarme kaj neĝos en la norda regiono.

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio