Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce La 11an de marto 2011
puce La 12an de marto
puce La 13an de marto
puce La 14an de marto
puce La 15an de marto
puce La 16an de marto
puce La 17an de marto
puce La 18an de marto
puce La 19an de marto
puce La 20an de marto
puce La 21an de marto
puce La 22an de marto
puce La 23an de marto
puce La 24an de marto

La 18an de marto

La registaro konstatis, ke la nivelo de la nuklea akcidento estas 5, same kiel tiu de Three Mile en Usono.

Por malvarmigi la reaktoron, hodiaŭ oni faris jenajn aferojn :
Antaŭ la dua horo posttagmeze, oni ĵetis 50 tunojn da akvo en la 3an reaktoron el specialaj fajrokamionoj. Ŝajne estis iom da efiko, ĉar oni povas vidi vaporon el la centralo.
Oni provis refunkciigi elektran sistemon damaĝitan per la cunamo, kiu ebligos malvarmigi la reaktorojn. Tamen en la tereno ekzistas forta radioaktiveco, do oni povas fari tion malrapide. La respondeculoj volas, ke la sistemo refunkciu ĝis morgaŭ.

En televido anoncistoj simple raportas, ke oni klopodas fari iujn aŭ aliajn aferojn en la nuklea centralo de Fukuŝimo, sed en kia kondiĉoj laboristoj tie laboras ? La 15an, TV raportis, ke 750 simplaj laboristoj fuĝis ekster la centralon kaj restas 50. Hodiaŭ aperis artikolo pri tiuj laboristoj. Mi resume tradukas la vortojn de unu el tiuj restintoj :

“Kiam okazis la tertremo, mi estis en la centralo. Atakis min grandega tremo, kaj tuj poste atakis grandega cunamo, kiu forportis ĉiujn brulaĵojn kaj maŝinojn. Ni strebis refunkciigi la sistemon por malvarmigi la centralojn, kolektinte ĉiujn bateriojn, sed vane. Kelkcent laboristoj alterne laboris por la riparado, sed postaj tertremoj nuligis niajn ĉiujn strebojn. Ni ne povis bone dormi pro la sinsekvaj tertremoj, nek manĝi pro streso. Ekmankis akvo kaj ĉiuj plendis pro malbona sanstato. Ni demandis nin, kiom da radioaktiveco ni ricevis, ĉu la reaktoroj eksplodos kaj ĉu granda kvanto da radioaktiveco ŝprucos sur multajn homojn. Mi foje pensis, ke la kompanio forĵetos nin, tamen samtempe ni decidis, ke ni ne rajtas forlasi tiun ĉi lokon ĝis la popolanoj povu vivi trankvile”.

Por bonteni nukleajn centralojn, elektraj kompanioj bezonas multajn laboristojn, ĉar laŭ la strikta leĝaro estas malpermesite al tiuj laboristoj eksponi sin al pli ol la difinita kvanto da radioaktiveco. Tial ili ofte laboras nur kelkajn minutojn tage por ke ili ne plu ricevu pli da radioaktiveco ol la limkvanto. Ordinaraj homoj ne volas fari tian vivriskan laboron, tial la kompanioj ofte varbas senlaborajn homojn en grandaj urboj, proponante altan salajron, pere de suspektindaj, nigraj organizoj, nome jakuza, japanaj mafioj. La kompanioj ĉiam fanfaronis pri tio, ke nukleaj centraloj estas sukuraj kaj atom-energio estas pura, sed malantaŭ la luma scenejo estas tia malbelaĵo.

Jen miaj tankaoj, tradiciaj japanaj poemoj kun 5-7-5-7-7 silaboj :

Homoj kutime
salute promenadis,
sed nun senvorte
interrenkontas ĉiuj
en printempa krepusko.

Malaperis lum’
malaperis pasantoj
en la urbcentro.
La katastrofo fora
ventas ankaŭ ĉi tien.

Ĝis hodiaŭ estas
 Mortintoj : 6548
 Malaperintoj : 10354
 Rifuĝintoj : 280463 en 2304 rifuĝejoj.

Nombro de mortintoj superis tiun de Hanŝin-Aŭaĵi-tertremo okazinta en la urbo Koobe en 1995.

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio