Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce La 11an de marto 2011
puce La 12an de marto
puce La 13an de marto
puce La 14an de marto
puce La 15an de marto
puce La 16an de marto
puce La 17an de marto
puce La 18an de marto
puce La 19an de marto
puce La 20an de marto
puce La 21an de marto
puce La 22an de marto
puce La 23an de marto
puce La 24an de marto

La 14an de marto

Mi ellitiĝis je la 7a horo. Televido raportis, ke okazas kaoso en ĉiuj stacidomoj, ĉar la elektro kompanio Tokio estis anoncinta malmultigon de elektro-liverado lastan vesperon kaj laŭ tiu anonco trajnkompanioj malmultigis aŭ ĉesis la servojn. Homoj ne estis sufiĉe informitaj pri tio kaj ĉe la stacidomo unuan fojon sciis la situacion. Ankaŭ en mia gubernio (100 kilomerojn fore de Tokio) oni ĉesis ĉiujn trajnservojn. Eble pro tiu influo lakto ne estis liverita al mia hejmo.
Je 7:16, je 10:02, je 12:10, je 3:12 kaj je 3:52 okazis tertremoj, iuj okazis laŭ la maro, iuj okazis en la montaro. Ŝajnas al mi, ke la tuta japana insularo eltenas doloregon post la granda operacio, nome la grandega tertremo.

Kio okazis al la nuklea centralo ? Troviĝas 4 malnovaj nukleaj fornoj. La kovrila domo de la unua forno jam malaperis pro la hidrogena eksplodo. Nun la tria forno estis en la sama stato. Oni enverŝas marakvon por malvarmigi la fornon, sed ial ne sukcesas plenigi la ujon per akvo.
Laŭ la klarigo de sciencistoj, la nivelo de la kvanto de disĵetita radioaktiveco estas malalta jene :
 1000 mikro-Sievert : la kvanto da radioaktiveco, en kiu homoj povas vivi unu jaron senprobleme.
 1557 mikro-Sievert : la kvanto, kiun la unua forno de Hukuŝima disĵetis ĉi-foje.
 2400 mikro-Sievert : la kvanto, kiun homoj estas nature eksponataj dum unu jaro.
 4000 mikro-Sievert : la kvanto, kiun homoj ricevas dum la radiografiado.
 100000 mikro-Sievert : homoj suferas pro akuta radioaktiva malsano kiel vomado.
 200000 mikro-Sievert : homoj povas morti.

Je 11:01 eksplodo okazis en la kovrila domo de la tria forno kaj la forno nudiĝis. La registaro ordonis, ke homoj en la radiuso de 20 kilometroj de la centralo sin fermu en la domo. Por gardi sin kontraŭ radioaktiveco oni devas kovri la buŝon per masko, demeti vestaĵojn antaŭ ol eniri domon kaj eviti manĝi malpurigitajn manĝaĵojn. Tio estas tre simpla kaj primitiva same kiel eviti polenalergion aŭ gripon !
Mi rememoras la vortojn de jam forpasinta d-ro Takagi Ĵinzaburoo, sciencisto pri nukleo kaj aktivisto kontraŭ nukleaj centraloj, kiujn li diris al mi, kiam mi ekiros al la UK en Varsovio en 1987. Li rekomendis, ke mi ne iru al Pollando, ĉar tie estas plena de radioaktiveco el Ĉernobil. Li aldonis, ke se mi iros, mi aĉetu ĉokoladon por li, ĉar en ĉokolado multe akumuliĝas radioaktiveco kaj per ĝi li povos analizi la situacion. Malgraŭ lia rekomendo mi partoprenis en la UK, do mi kaj aliaj 6000 partoprenantoj jam sufiĉe enspiris bongustan radioaktivecon tiutempe. Sed mi vivas ĝis nun, do ni ne timu radioaktivecon, des malpli la malmulte da kvanto elĵetita el tiu forno ! Krome la registaro garantias al ni la sekurecon, klarigante, ke oni ne trovis ion nenormalan en la aero elĵetita el tiuj fornoj. Kredu ĝin, la popolanoj !

Vespere ni kuris al la najbara vendejo por aĉeti kandelon, ĉar la elektra kompanio Tokio anoncis, ke ĝi povos haltigi liveradon de elektro en mia urbo de la 17a ĝis la 19a. En la vendejo jam preskaŭ elĉerpiĝis kandeloj kaj poŝlampoj, kaj mi povis aĉeti nur iom da vaksaj kandeloj. Tamen tio tute ne gravas, ĉar mi kaj mia edzino plurfoje vojaĝis al Nepalo, kie regule kaj ofte okazas paneo de elektro kaj ni jam spertis multajn senlumajn noktojn. Tamen feliĉe mia urbo estis ial ekskludata kaj ni havis luman vesperon.

Laŭ Televido jen estas la nuna sitaucio pri la urboj kaj vilaĝoj damaĝitaj de la tertremo, pri la socio kaj pri ekonomio :
1. Mortintoj : 1834
2. Malaperintoj : 15000
3. Rifuĝintoj : 450000
Inter tiuj rifuĝintoj estas multaj malfortuloj. Ili vivas sen sufiĉe da manĝaĵoj kaj akvo en malumo kaj en malespero. Ili estas bonŝance savitaj, sed atendas ilin manko de ĉiutagaĵoj, poste certe gripo kaj pli poste senlaboreco.
Pro la damaĝoj kaj manko de elektro ne funkcias aŭtomobil-kompanioj Toyota, Isuzu kaj aliaj, elektro-kompanioj Hitaĉi, NEC kaj Fuĵicu, kaj kelkaj magazenegoj de Micukoŝi, Takaŝimaja kaj aliaj. Japanaj akcioj estas vendataj kaj nur en mateno la prezo malaltiĝis je pli ol 500 enoj.

En Japanio troviĝas ĉirkaŭ 60 nukleaj fornoj. La konstruadojn iniciatis tiama Liberala Demokratia Partio, la kapitalista mondo kaj elektro-kompanioj, ĉiam mensoge insistante la sekurecon kaj frapante la vangojn de kontraŭantoj per faskoj da bankbiletoj. Japanio estas vulkana lando kaj situas sur la granda nesto de tertremoj, do estas tute klare, ke konstrui nukleajn centralojn en tiu insularo estas danĝerege, sed mono regas la mondon. Por profiti, ili faras ĉion, kaj la rezulto venis hodiaŭ.
Mi longe opinias, ke Japanio ekspluatu sunenergion anstataŭ atom-energio. Japanio havas sufiĉe altan teknologion por tio, kaj se ni sukcesos tion, ni povos gvidi la tutan mondon en tiu kampo. Tamen la industria mondo ne havis tiun perspektivon kaj direktis sin al mono, kiu vidiĝis ĝuste antaŭ iliaj okuloj. Mi deziras, ke Japanio nuligu ĉiujn nukleajn centralojn kaj direktu sin al pli sana energio. Dume ni havos malfacilon, sed tiu direkto vere garantios feliĉon al ĉiuj popolanoj kaj al la mondo.

Fine mi dankas al la mondo, kiu sendas savotrupojn kaj proponas la helpon al Japanio. Ĝis nun helpas nin trupoj el Koreio, Singapuro, Meksiko, Ĉinio, Germanio, Usono, Svislando, Novzelando, Aŭstralio, Tajvano, Britio, baldaŭ Francio kaj Rusio.
Mi esperas, ke morgaŭ mi povos raporti pli optimisme.

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio