Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce La 11an de marto 2011
puce La 12an de marto
puce La 13an de marto
puce La 14an de marto
puce La 15an de marto
puce La 16an de marto
puce La 17an de marto
puce La 18an de marto
puce La 19an de marto
puce La 20an de marto
puce La 21an de marto
puce La 22an de marto
puce La 23an de marto
puce La 24an de marto

La 12an de marto

La dua Raporto pri la tertremo en Japanio

La 12an de marto

Ellitiĝinte mi tuj ŝaltis la televidilon. Mi supozas, ke ĉiuj TV-stacioj dumnokte kaj sen reklamoj elsendis la programon pri la tertremo. Mi neniam vidis aliajn programerojn, nek aliajn novaĵojn.
La unua bildo, kiun mi rigardis, estis tiu de la urbo Rikuzen-Takada kun la loĝantaro de 28000. En la bildo nenio restas krom kelkaj grandaj betonaj konstruaĵoj. La pejzaĝo estas kvazaŭ la bildoj de Hiroŝima kaj Nagasaki post la eksplodo de la atombombo en 1945. La urbo estis gardata per kelkmetrojn alta digo, sed la ondego facile superis ĝin kaj detruis la tuta urbon.
Sekvis aliaj bildoj, en kiuj simile montriĝis detruitaj urbetoj kaj vilaĝoj. Ĉar laŭ la bordo de tiu regiono frontanta al la Pacifika Oceano estas malgrandaj golfoj, kutime tre sekuraj kontraŭ tajfunoj, sed cunamo facile viktimigi tiujn vilaĝojn kaj havenojn, ĉar ĝia ondego koncentriĝas pli kaj pli, farante pli kaj pli grandan ondon al la profundo.
Aperas bildoj de izolitaj konstruaĵoj ĉirkaŭataj de restanta marakvo, sur kies tegmento estas la literoj de SOS, bildoj de elreliĝintaj kaj falintaj vagonoj kaj maltrankvilaj mienoj de rifuĝintoj.
Post la tagmanĝo mi ekstereniris. Hodiaŭ estas sabato, do kutime mi vidas multajn biciklistojn sur la biciklista vojo, sed hodiaŭ neniam. Ŝajnas al mi, ke la tuta kvartalo funebras.
Mi telefonis al esperantistoj en la urboj Sendai kaj Hukuŝima, kaj mi sukcesis kontakti unu en Hukuŝima. Ŝi diris : “Kiam okazis la tertremo, mi ĵus finis la butikmadon kaj estis ekster la vendejo, kaj mi sentis, kvazaŭ mi malsaniĝus, ĉar mia korpo tiom ŝanceliĝis. Via telefono estas la unua post la tertremo.”
Posttagmeze venis terura novaĵo : oni eligis aeron enhavantan nukleaĵon el la centralo de Hukuŝima. Mankis akvo por malvarmigi la nulkean centron, kaj la premo de la aero en la ujo estis tiel alta, ke ĝi povos detrui la ujon mem. Por eviti tion, oni ellasis la aeron por malaltigi la premon. La aero konsistas el 90-oble pli densa nukleaĵo ol la normala. Mi ofte diris al miaj studentoj, ke ŝajne Japanio prosperas, sed se okazus grava akcidento de nuklea centralo, tia prospero momente malaperus. Tiu timo, kiun mi jam longe havis, povos fine efektiviĝi.
Je la 3a kaj 36 minutoj okazis eksplodo en la unua nuklea centralo de Hukuŝima, kaj la registaro klarigis, ke la kovrila domego de la centralo estis detruita kaj ke en ĝi okazis solviĝo de la nuklea bastono en la mezo de la centralo. Evakua zono pligrandiĝis ĝis la 20 kilometroj radiuse. En la televida bildo tiu centralo estas kvazaŭ skeleto kaj la supra parto de la konstruaĵo estas malaperinta. Nukleaĵo povas rapide disvastiĝi, do la danĝero povos veni ne nur al la loĝantoj ĉirkaŭ la centralo, sed ankaŭ al ĉiuj japanoj, kaj eĉ al koreoj, ĉinoj kaj tajvanoj.
Je la 5a horo la nombro de mortintoj kaj malaperintoj estis 1600.
La registaro petas, ke ĉiuj malŝparu elektron, ĉar multaj elektraj centraloj estis difektitaj kaj manko de elektro estas antaŭvidata. En multaj nordaj gubernioj elektro haltis kaj oni vivas en mallumo. Laŭ la novaĵo je la 21a, 1,1 milionoj de familioj ne ricevis elektron. En multaj lokoj gas-servo kaj akvo-livero haltis. En multaj rifuĝejoj viktimoj vivas sen sufiĉe da manĝaĵoj, akvo, varmo, kovriloj. Oni ne povas atingi tiujn pro la damaĝoj kaj blokaĵoj de vojoj.

Jam baldaŭ estos meznokto. Mi finis vespermanĝon, banadon kaj estas preta enlitiĝi, sed mi ne povos endormiĝi trankvile, ĉar mi havas peksenton pro mia normala vivo. Mi finos la dua-tagan raporton.

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio