Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce La 11an de marto 2011
puce La 12an de marto
puce La 13an de marto
puce La 14an de marto
puce La 15an de marto
puce La 16an de marto
puce La 17an de marto
puce La 18an de marto
puce La 19an de marto
puce La 20an de marto
puce La 21an de marto
puce La 22an de marto
puce La 23an de marto
puce La 24an de marto

La 23an de marto

Ankaŭ hodiaŭ estis tre vente kaj malvarme. Morgaŭ estos pli malvarme kun minus-temperaturo en la norda parto de Japanio. Denove estos pli malcacila tago por la suferantoj.

Hodiaŭaj esperplenaj novaĵoj.
 1. En la gubernio Kagoŝima, la plej suda gubernio krom la insularo Okinavo, ekfloris sakuroj.
 2. Morgaŭ ekfunkcios la tuta ŝoseo de Toohoku. Oni povos veturi per aŭtomobilo de Tokio ĝis Aomori, la plej norda gubernio en la insulo Honŝuu tra la damaĝitaj gubernioj.

Malbonaj novaĵoj.
 1. Je 16:20 elvenis nigra fumo el la 3a reaktoro, en kies kontrolejo ekfunkciis elektro hieraŭ. La kaŭzo ne estas klara.
 2. En akvo en akvofarejo en Tokio 200 kilometrojn fore de la centralo oni detektis 210 bekerelojn (Bq) /hore da jodo 131, duoble pli multe ol la normo por bebo. Oni supozas, ke pro la hieraŭa pluvo la jodo en la aero falis en akvon. Boteloj da akvo en vendejoj tuj elĉerpiĝis. Patrinoj kun beboj kaj gravedaj virinoj estas tre maltrankvilaj, ne bone sciante, kion fari. En la gubernio Hukuŝima en kelkaj urboj akvo pli malpuriĝis ol la normo, do oni distribuas akvon per akvokamionoj al la loĝantoj.
 3. Hieraŭ la registaro instrukciis, ke lakto kaj kelkaj specoj de legomoj, ekzemple spinaco kaj brasiko, produktitaj en la gubernioj Hukuŝima, Ibaraki, Toĉigi kaj Gunma (mia gubernio) ne estu portataj sur merkatojn. Hodiaŭ ĝi pli forte instrukciis, ke oni ne manĝu tiujn legomojn kaj ne trinku lakton produktitajn en Hukuŝima.
Terkulturistoj kaj laktofabrikistoj estas tre ŝokitaj pro tiuj instrukcioj. Iu diris : “Mi perdis energinon plu labori. La registaro tuj kompensu la perdon. Se ne, ni ne povas vivi”.

Jen estas la unua parto de miaj tankaoj (tradiciaj japanaj versaĵoj kun 5-7-5-7-7-silaboj), kiujn mi versis hodiaŭ.

Ĉu realiĝos
mia antaŭsupozo,
ke la prosperon
finigos la akcident’
nuklea kaj grandega ?

実現か原発事故で日本の「繁栄」終わる私の予言

Jam de longe mi antaŭvidis nukleajn akcidentojn en Japanio, kaj ofte diris al miaj studentoj, ke se okazus tia granda akcidento, japana ŝajna prospero momente malaperus.

Malpura marakvo !
En 1954
eksplodis bombo
hidrogena en Bikini.
Mia fora memoro.

「海水が汚染」のニュースで思い出す1954年ビキニの水爆

Revenas bildo
de centoj da miloj da
tinusoj forĵetitaj
en 1954
pro malpurigita mar’.

何万トンマグロを埋めてた光景が蘇りくる「海水汚染」

Foto de la eksperimento de hidrogenbombo en Bikini.
La ŝipo “La 5a Feliĉa Drako” en la muzeo en Tokio

Tiutempe ĉiun tagon oni informis nin pri la radioaktiva pluvo. Ĉiuj tinusoj estis enterigitaj kaj japanoj ĉesis manĝi fiŝojn. Fiŝvendejoj bankrotis aŭ fermiĝis. La atolo Bikini fariĝis simbola loko por la atom-epoko, kaj eĉ nun la insulanoj ne povas reveni al sia hejminsulo Bikini. Unu ŝipano mortis kaj multaj ankoraŭ suferas (ne suferis) pro radioaktiveco. Lia ŝipo “La Kvina Feliĉa Drako” nun estas montrita en Tokio.

En povra loĝej’
nur nokton ripozinte,
al la centralo
revenas laboristoj
por danĝera riparad’.

一晩を粗末な宿でくつろいでまた原発に戻る人たち

Laboristoj en la centralo ne forkuris malgraŭ la danĝera laboro. Venkinte timon, ili daŭre laboras.

Sendis mesaĝon
“Estu japana savant’ !”
al sia edzo
laboronta en danĝer’
edzino kun kaŝamo.

「日本の救世主たれ」消防の妻のメールに隠された愛

Certe tiu edzino ploris kaŝe post la sendo de tiu mesaĝo. Tiuj fajrobrigadanoj havas fortan decidon en sia koro por batali kontraŭ ĉiaj danĝeroj, sed ĉi-foja laboro estis tre speciala. Iu konfesis : “Kutime ni laboras en la kaoso en fajro kaj bruego, sed en la tereno de la centralo estis tute mallume kaj kviete kaj ni devis batali kontraŭ nevidebla radioaktiveco, tial ni havis grandan timon, sed nia devo estas labori por Japanio, kaj nun ni estas fieraj, plenuminte tiun devon”.

Nenio krom vivo,
iomete, iome,
nun venas, venas
ne nur vivnecesaĵoj,
ankaŭ lumo, espero.

ないないない、少し少し、来る来る来る、物だけでない、光と希望

Sur varma akvo
tri vizaĝoj kun barbo
en la bankuvo.
Al suferantoj venis
fine espero varma.

髭面が3つ浮かんだお湯の上日本人にはこれで希望が

Japanoj tre ŝatas kune bani sin en varma akvo. Post unu semajno, post 10 tagoj oni sukcesis konstrui provizorajn banejojn en rifuĝejoj, kaj ili povas purigi sin. En televido mi vidis tri virojn kune bani sin kun vizaĝo kun barbo. Ne nur ili estis ĝojaj, sed ankaŭ mi. Ili certe havis kuraĝon, kaj mi trankvilon.

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio